A D I A Ŭ A Ĝ I S R E V I D O
Kiel silentas la silento. – Mácha – lago kviete ondiĝas kaj betulfolioj falas sur ĝiajn ondojn – malrapide unu post la alia. Kaj ĉiu folieto mezuras peceton da tempospaco, kiu kvankam senmove eterne iras. – iras… iras. Ne haltante ĉe feliĉaj momentoj, ĉar ĉio en la mondo estas movema, ĉio iras antaŭen kaj progresas. La karaj momentoj forpasas, sed ne malaperas. Ili restas en rememoroj de l´homoj, kaj tiuj ĉi rememoroj estas forta ligilo, liganta pacintecon kun estanteco formante estontecon. Ni estas Esperantistoj. La vorto esperi diras al ni ne rezigni sed atendi… Atendi tion, kion ni en produndo de nia animo sentas. Kaj kredu, karaj, ofte la atentado (espero) estas pli bela ol efektiviĝo. Espero – revoj kaj sonĝoj. Kaj la kredo? Ĝi ja estas plej potenca elemento en la mondo. Ĉio, kion ni sincere kredas, efektiviĝas, do, ankaŭ nia ideo efektiviĝos. Ni ĝojos tiam, sed ia nostalgio restos en ni. Nostalgio post la tempo, kiam ni estis pioniroj, kiam ni vivis intime, kiel vera rondo familio.
Kaj vi, forirante el Doksy, sentos saman nostalgion. Vi bedaŭros momentojn, kiujn vi neelĝuis, estante en societo de samcelanoj – samideanoj. Vi bedaŭros, kial vi ne ĝuis „tagon hodiaŭan“ zorgante pri la tago morgaŭa. La remoroj estos dolĉe amaraj kaj tamen vi sentos vin feliĉaj. Rememoroj, kian forton vi havas?
Ni ne adiaŭas sciante bone, ke ni denove revidos nin venontan jaron en Doksy. En nia Somera Esperanta-Kolegio. Do, ne adiaŭ, sed ĝis la revido! AS
Verda Voĉo de Doksy, 1950-13-01