Dr. Ant. Pitlík
VESPERE SUB LA FENESTROJ
AL vi mi subfenestren iras
trezoro – vi min konas. La revulon!
la korvenigrajn buklojn mi sopiras
ekvidi kristalpuran la okulon,
ĝin, kiun ja ravite mi admiras
sed senrezulta estas mia peno
kaj vanas la atendo de la ĝoj´.
La karulino tie post kurteno
rigarde serĉas mi je lasta foj´.
El nuboj lun´ elnaĝis por spioni,
Volante per momenta ekbrilet´
al esplorado mia helpon doni.
Jen ia ombro – Ha, nur ŝajne trempa!
Eterne mi atendus, se laŭ siluet´
almenaŭ mi sukcesus vin rekoni!
El la ĉeĥa tradukis M. Lukáš
Verda Voĉo de Doksy, 1950-06-01