FONETIKO DE ESPERANTO


En la lastaj jaroj estiĝis ĉe naciaj kulturaj lingvoj nova speco de filologia scienco – la fonetiko. Ankaŭ Esperanto – kiel lingvo vivas kaj kultura havas sian fonetikon (sonologion).

Dro Zamenhof tuŝis en siaj „Lingvaj respondoj“ mallonge ĉi tiun temon, klarigante al la demandantaj esperantistoj la elparolon de la duonkonsonanto ŭ (uo en la diftongoj), aŭ, eŭ kaj de vokalo „i“ trotiĝanta antaŭ aŭ post vokaloj. Devizo de Zamenhof por unu sono – unu „litero“ penis ankaŭ solvi la demandon de la esperanta fonetiko.

La naciaj esperantaj gramatikoj ĝenerale ne okupiĝas pri la fonetiko, propagandante per sia enhavo plejparte la facilecon de Esperanto, ĉar la esperanta fonetiko povus kontraŭi la absolutan facilecon, esprimantan kutime per vortoj „píše se, jak se mluví a čte se, jak je napsáno“. Kia parolo konvenas al la stenografio, sed absolute ne al la parololingvo!

Esperanta fonetiko kontakta kun la esperanta ortografio kaj akcento. Ĝi tuŝas enhavon ne sole de la konsonantoj, sed ankaŭ de la vokaloj (ĝ, ks-kz, ĥ, s-z, j, u, duonfermiteco kaj longeco de la vokaloj, duoblaj konsonantoj kaj vokaloj).

Ĉe la esperantaj konsonantoj ekzistas – kiel en la vivaj lingvoj – ankaŭ tre interesa problemo, nomata „asimiliĝo“ de la konsonantaj multaj al sonantaj kaj renverse, se ili renkontiĝas en la mezo de la vorto: sub teni el parolo sup teni, absurda (apsurda), blovpafilo (blofpafilo), ekzemplo (egzemplo), disĵeti (dizĵeti) ktp.

Se la vokalo „i“ venas en kontakton kun alia vokalo, ĝin antaŭanta aŭ sekvanta, estiĝas inter ili la t.n. hiato (hiatuso), kiu estas en parolo (ne skribe) de buŝaj organoj, kiel ne belsonas forigata per aŭtomata enmeto de la vokalo „j“ – balai – el parolu balaji), foiro (fojiro), kiam (kijam), ĉielo (ĉijelo) ktp. Dro Zamenhof nomas ĉi tiun elparolon pli eleganta, tiun sen „j“ severe teoria. –

Miaj supraj vortoj penas iomete montri, ke Esperanto ne estas tiel simpla kaj facila lingvo, kiel ofte proklamas ĝiaj propagandistoj.

Dr Pi


Verda Voĉo de Doksy, 1950-12-01



Tisková oprava

Do úvodního článku „Fonetiko de Esperanto“ minulého čísla vloudily se některé tiskové chyby, jež tímto opravujeme: v druhé řádce má státi viva, v šesté us, eu 11 esprimatan, 13 Tia, 15 kontaktas, 16 elparolon místo enhavon, 17 duonfermiteco, 20 konsonantoj, 22 elparolu, 26 ne skribo, 30 Esperanto, 31 ĝiaj.

Readkce využívá této příležitosti a prosí své čtenáře, aby prominuli chyby a překlepy, které se při psaní Verda voĉo do textu vloudily. V.V. pro nedostatek času bylo děláno chvatně a doufáme proto, že naši omluvu s porozuměním přijmete. Redakce