KRITIKO

La artvespero kaj Floraj ludoj en Doksy.

Ĵaŭda vespero ekbrilis pro multkolora ĉarmo kiel belega bunta bukedo kaj kvazaŭ simbole en tiu ĝuinda artvespero kulminis per la FLoraj Ludoj la societa vivo de la verda familio en Doksy.

La vesperon malfemis la poemo „Ĉe la lago de Mácha“ de Dro A. Pitlík, direktoro de SEKD, recitita modele de s-anino Eva Nývltová. Sekvis kanta sceno kompilita el slovakaj kantoj kaj danco. En ĝi niaj slovakaj gekursanoj prezentis en organike ĉenita sinsekvo vere ravan folklorecan bildon en belaspektaj naciaj kostumoj kaj bukedeto da popolkantoj. Entuziasma, ripetata aplaŭdo rekompencis niajn ŝatatajn kaj viglajn slovakajn gesamideanojn.

S-anino Eli Urbanová prezentis siajn versojn kun muziko de sia edzo s-ano prof. Štěpán Urban en bela kanto „Rememor´“, kiun kantis s-ano Jakubec, pianakompanis s-anino E. Urbanová. La ekzercita bela voĉo de s-ano Šimek prezentis poste arion el „Barbisto de Sevilla“ de Rossini en perfekta traduko de s-ano Kočvara, kiu pruviĝis lerta kanttradukanto. Pianakompanis s-ino Milada Vácová. Forta aplaŭdo resonigis la kontenton de la publiko. S-anino Anna Svozilová deklamis ĉarman poemon de nia maljuna veterano F. V. Lorenc „alaŭdeto“ kaj s-ano Valda Vinař per majstra deklamo de pluaj poemoj el la de li tradukita „Promitiva poezio“ konfirmis nur denove siajn elstarajn kvalitojn kaj poetajn kaj deklamartaj. La improviza muziko de lia akompanantino s-anino prof. Dana Mottlová evidentigis, ke ĉe la instrumento sidas majstrino, kiu kunkreas la fortefikan impreson. La montrojn, kiujn al ni ĝuigis pasintsabate s-anino Eva Suchardová kaj nun s-ano Vinař pruvas, ke en „Primitiva poezio“ ni posedas artisman valoraĵon.

Sekvis du komponaĵoj „Fantaziaĵoj laŭ popolaj melodioj“, luditaj majstre sur koncerta gitaro de s-ano prof. Št. Urban, kiuj rikoltis fortan aplaŭdon, kaj s-anino Urbanová kantis kanton laŭ vortoj de E. Privat kun muziko de prof. Št. Urban. La multflanka artisma kontribuo de la geedzoj Urban estis aparte admirinda. S-ano Urban komponis muzikon ankaŭ por la versoj de Julio Baghy „Mi estas esperantisto“, por kiu li aplikis motivon el la funebra marŝo de Chopin, stilizitajn taktojn el „La Espero“, tiel, ke ĉio fariĝis ĉarma kompontutaĵo. La kanton prezentis nia surprizinta bas-baritono s-ano Šimek en bonnivela maniero kaj la aŭdantaro rekompencis lin ankaŭ por la eldonita ario de nikso el la „Najado“ de Dvořák per tondra aplaŭdo.

Per alparolo de Dro A. Pitlík, direktoro de SEKD oni fermis

(pokrač. na str. 4)


la belliteraturan kaj poezian konkurson de la „Floraj Ludoj de Doksy“. Premiitaj Karolo Piĉ, Valda Vinař, Eli Urbanová, Marie Kleinbauerová por poeziaj verkoj kaj prof. Ŝ. Urban pro prozaĵo poste akceptis la premiojn kaj simbolajn ruĝajn rozojn kaj laŭ peto de la publiko deklamis el la premiitaj verkoj. Estis emociaj momentoj longe neforgeseblaj kaj entuziasme sonis la aplaŭdoj. En la solena apogeo de la vespero ni nur malhavis nian himnon „La Espero“. La belegan vesperon fermis sonoj de „Tokato“ de Cecilie Chaminade virtuoze parkere pianluditaj de s-anino prof. Dana Mottlová.

Georgo Radiketo


Verda Voĉo de Doksy, 1950-13-02-04