KRONIKO
Ho, kiel la terura tempo pasas! Jam pli ol duono de nia tempo, kiun ni volas ĝui en Doksy estas jam post ni. Sed tamen ni plendu pro ĝi. Retrorigardante mi devas konfesi, ke ĝi estis bone eluzita. Jam de lundo pleniĝas ĉiutage la lernejo per Esperanto-avidaj lernantoj de ĉiuj gradoj, por ellerni nian belan lingvon, lingvon de ĉiuj pacamaj homoj. Liberan tempon post la lernado uzas la lernantoj por banado, ekskursoj, amuzado ĉiuspeca. En programo estis lunde vespere amuza kunveneto, marde antaŭvespere ekskurso en nekonatan regionon (ĝi estis restoracio Zátiší), kie s-ano Vítek interese rakontis pri nuna vivo en Francujo. Merkrede ni kunvenis ĉe bivaka fajro kun bela, improvizita programo, ĵaŭde posttagmeze ekskurso al kastelo Bezděz kun vespera dancamuzo en vilaĝo Bezděz, vendrede faris niaj samideanoj libervolan brigadon kaj en ĝia kadro ili reordigis teatrejon en libera naturo en Doksy. Sabate vespere oni aranĝis teatraĵon en teatra halo de hotelo „Jelen“, dimanĉe okazis la tuttaga ekskurso al kastelo Kokořín, al urbo Mělník kaj Roudnice, kie estis tagmanĝo. Posttagmeze ni vizitis la fortikaĵon Terezín, kie ni trarigardis estintan koncentrejon kaj tra Litoměřice, kie ni vizitis monumenton de K. H. Mácha kaj preĝejojn.Ni revenis je la 19-a horo al Doksy. Lunde posttagmeze okazis por lernantoj de kursoj D kaj F provlecionoj de instruado por Ce-instruistoj gvidata de s-anoj A. Slanina kaj K. Šolc.
Ha – na – ko
Verda Voĉo de Doksy, 1950-09-02