L A T E M P O N E N I A M H A L T A S !


Transsaltinte limon inter 1948 kaj 1949 jaroj, mi devas pensi pri la lasta Somera Esperanto-lernejo en Doksy kiel pri pasintaĵo. Nun rememoroj nun ligas al tiu tempo, plena de ĉarmaj momentoj. Al tiuj antaŭtagmezaj horoj en lernejo, plenaj de entuziasmo, al tiuj belaj posttagmezoj sur strando de la Mácha-lago, al tiu bela kaj rava ĉirkaŭaĵo de Doksy, kaj al majestaj ruinoj de kastelo Bezděz ligas nin dolĉaj rememoroj. Travivaĵo en Doksy ne estas malaperaĵoj, sed periodaĵoj, ĉiu-jare ripetiĝantaj. Ni ĝoju pri estonteco, pri denova kunveno ĉi-jare en Doksy kun freŝa esperantista sento, kun sopiranta koro travivi dekkvar feliĉajn tagojn en rondo „familia“. Ĉarma regiono de Doksy, la bela Mácha-lago kaj bone preparitaj kursoj de Esperanto vin atendas. Kaj mi ne povas alie ol diri, kiel respondis tiu lernantino en kurso Bo je demando de la instruisto, ĉu Doksy oni povas konjugacii: „Jes, pasintjare mi doksis, nunjare mi doksas kaj venontjare mi doksos. A.S.


Verda Voĉo de Doksy, 1949-01-01