F L O R A L U D A N T O
Dezerta strato
Tiu mallarĝa, kurba strato
Aspektas vere tre dezerte
Grizegoj premas ĝin inerte
Kaj nur malofte ĉara rado
sur ĝiaj kalvaj ŝtonoj saltas
Fenestroj tie brilas blinde
Kaj homoj tien alveninte
ne restas tie, kaj ne haltas
Tamen kelkiam (ĉu vi miras?)
Ĉarma knabino tien venas
(kaj kvazaŭ lumo post si iras)
Tiam la strato sur sin prenas
gajan aspekton kaj ĝi spiras
pli freŝe, dum ŝi trapromenas.
Nigra kanto
Estas noktmez´. Vi en la Urbo solas
Kaj vagas tien, reen, kaj parolas
al la malheloj, kiuj vin strangolas
Lanternoj ŝutas straten siajn blankojn
la Urb´ posedas du mil strangajn vangojn
kaj en mil lumoj brilajn lumolangojn
Kaj ien de ie avenuen fluas
fremdega melodio, kiu bruas
kaj vian koron nostalgie skuas
Estas noktmez´. Vi en la Urbo solas.
Kaj vagas tien, reen, kaj parolas
al la malheloj, kiuj vin strangolas.
(la recititaj poemoj estis premiitaj en la konkurso de „Floraj Ludoj“ 1948 en Doksy – rimarko de la redakcio.)
Verda Voĉo de Doksy, 1949-01-01