Svatopluk Č e c h:


La malliberulo en Bezděz


1. "Refoje ĉe l' fenestro? Ree vagas

la meditanta mens' al fora spac'?

Viziojn lasu, kiujn vi imagas,

amuzu vin per tiu ĉi donac'

Vi revis pri kverkejo subkastela

kaj pri tiea birda voĉo bela,

de mi akcepti do ĉi kanton volu,

ĝi plezurigu vin kaj vin konsolu.-"


2. Herman, la kastelposedanto, venas,

dirante tion ĉi kun moka gest'

al reĝa orfo Václav, kiun tenas

la perfidulo Otto en arest'.

Kaj kaĝon li en lian manon metas,

kies pariojn branĉajn flugfrapetas,

birdido per flugilo grizkolora

kaj per kapeto kun okul' angora.


3. Per brak' malfortas prenas nun la

kaĝon

la pala knabo. Kvankam malsanet'

kaj suferado signas la vizaĝon,

li tamen sin kirasas per kviet'.

Lin malriĉula nur kitelo vestas,

sed li fieran dignon manifestas;

la frunt' kaj lipo estas dokumento,

ke l' aĝon antaŭkuras la prudento.


4. Repaŝis li al la fenestro. Tie

vidaĵ' mirinda antaŭ la okul':

pejzaĝo grandioza emocie

surfone borderata per nebul'.

Arbaroj jen, herbejoj sin prezentas,

rubandoj de riveroj jen arĝentas,

jen centoj da vilaĝoj kaŭras honte,

fieras kastelturoj jen surmonte ...



5. Kiu supozus nur, ke ĉi pejzaĝo,

la vastaj kampoj kaj la blua ĉarm'

de la montaro – estas apanaĝo

de l' knabo, kies vangon trempas

larm',

al la koret' velkanta pro doloro,

ke renkontbatas tie multa koro,

ke la infano en la vest' mizera

ja estas orf' de l' reĝo la fiera?


6. Kaj Prago kuŝas tie malproksime,

la arde sopirata metropol'!

Lin tie vartis mole kaj intime

sincera, dolĉa amo kaj bonvol',

karesis lin okuloj de l' patrino,

la patro premis lin al sia sino,

kaj la plej pompa trono sorĉan brilon

al li abunde ŝutis en lulilon.


7. Sed ĉio kvazaŭ ora sonĝo pasis -

La patro mortis – La feliĉo for -

la patrinaj brakoj lin forlasis -

Lin kaptiteca ŝarĝas nun dolor'.

Animon lian la malam' venenas,

fremdlingva nur ĉirkaŭas lin parolo,

mistrakto kaj senĉesa malbonvolo.


8. Rigardon sian al kamparo fora

kaj fine al la kaĝ' direktis li,

kie l' arbara kantbidet' angora

en kuntirita sidis pozici'.

Ĉu en karcer' kun li la birdet' dronu

kaj elegiojn pri feliĉ' komponu?

Ĉu kantu arestit' al arestito

pri libereco, pri turmenta spito?


9. Ho ne! Per sia fingro, la subtila

malfermas li la kaĝon. Vidu, hej -

La bird' libere en sunlumo brila

jam sin direktas fluge al kreskej'.

Li – fil' de Otakar' – per voĉ' sonora

deklaras al Hermano la rigora:

"Ddonacon vian volu tuj repreni;

Mi povas porti ĉenojn – sed ne ĉeni! -


Tradukis prof. Miloš Lukáš



Verda Voĉo de Doksy, 1948-10-01 kaj 1948-11-01