Jana Cíchová

 

KVAR SEZONOJ

 

PRINTEMPO

 

KVAR SEZONOJ

 

La printempo antaŭ pord' anoncas sin.

Ŝajnas, ke la amo ĵus vizitas min.

 

La someron kaj sunbrilo, kia bel'!

Mia amo - flugilhava jam libel'.

 

La aŭtun'  io sin preparas al trankvil'.

Amon el la kap' elpuŝas eroj-pensoj mil.

 

Vintre frostas spiron per kruel' haltigis.

Amon la malvarm' - libelon plen-mortigis.

 

STELO MOVIGAS MONTON

 

Monto staras

        kaj atendas...

Stelo brilas,

         iam logas...

                Nebulecan vivon

                        havas nur la Mont'.

                Per radioj mildaj

                        Ĝin varmigas Stel'.

Monto staras

        kaj atendas...

Stel' vojaĝas,

         iam logas.

                Nur sencelan vivon,

                        havas jen la Mont',

                per radioj amaj

                        Ĝin influas Stel'.

Monto staras -

­        jam hezitas.

Stel' la manon

        am-etendas...

                Jam heliĝas vivo

                        de la trista Mont'.

        Kion fari? Scias

                        Ĝi nun certe! "Stel'!"

Mont' ekpaŝis

        senhezite,

de la Stel'

        jam atendate.

                Renkontiĝis Monto

                        kun la Verda Stel',

                por kuniĝi arde

                        sub la Ammantel'.

 

 

AMO

Amo estas brakoj etenditaj

tener-tuŝi

        bonvenige unu,

         iujn filantrope.

 

Amo estas la manplato

        preĝsimile sin kro anta

        al la kokso sveltalia;

                adortuŝo timoplena,

                        fajniĝinta la pasio

                               pro pektuŝoj pentofaro.

 

Amo - buŝo, lipoj diras:

        ni pri kiso ĝemsopiras,

        pri la rido, belo, bono,

        pri ekstazo kaj la kono.

 

Amo - de la kap' renverso.

Amo - en virin' korpiĝo,

                de kandela bril' ekflamo

                de kruela vort' estingo.

 

Enamiĝe mi ĝin vidas kiel mondon

tre malvastan cirklon, rondon,

kie en feli ' senfina

regus la belec' virina,

        kie estus loko pure -

­        nu! - por Vi kaj Mi nurnure!

 

FLOROJ

 

Senssentante

        la Printempon,

kontemplante

        la floraron

mi konsciis

        kun certeco,

ke mi ankaŭ

        - havas KORON!

 

Pura,

        blanka

                kaj modesta

la floreto - plej matura.

 

SOMERO

 

LIDICE

ROZOJ SUB LA MARTIRKRUCO

 

Ni venis tien  i jam foje

kiam arboj estis senfoliaj,

kiam akra vento vangojn pin is,

kiam nuboj kuris sur iele.

 

Nian kuron la angor' ekregis!

Florbukedojn metis ni al monument'

de l' mortpafitaj,

kiuj devis iri for...

- ni demandas - KIAL?

 

Ni denove tien  i, la saman lokon venas,

kiam arboj je verdec' abundas,

kiam blovas varma suda vent',

kiam la sunbril' la teron senkompate vipas.

 

Kaj denove nian koron la angor' ekregas!

Florbukedojn metas ni al monument'

de l' mortpafitaj,

kiuj devis iri for...

- ni demandas - KIAL?

 

Hodiaŭ rozoj el la tuta mond'

        ornamas lokon,

kie vivon piedpremis

        beste kruda bot'.

 

Rozaromo venkas la angoron

kaj ni  iuj kredas la esperon:

certe iam tuta mondo estos

        de la rozoj bed',

                sen dornaro,

 ar la dornoj restis ja por  iam

        k r o n p l e k t i t a j

sur la martirkruco

        EN L I D I C E

                por AVERTO!

 

 IAM   L I D I C E

 

Nur dezerto restas sur la loko,

kie iam svarmis vigla vivo.

Kie homoj ĝojis pri la viv'.

Morto venis ­-

        - prenis la imposton,

                kiu al Ĝi e  ne apartenis.

 

Kampo de la rozoj.

Dum promeno

mia mano

        tuŝkaresas roz-burĝonon.

                - Ĝi similas al infan'!­

 

La okulo

        ravrigardas rozo-kronon.

                - Ĝi similas al virin'!

­Robo-jupo

        kaptas sin je roz-dorneto,

                kiu kvazaŭ ŝirmi emus

                        la belaĵon

                               ekflorintan

el la grundo

        ŝprucigita per la sango

                de mortintoj,

                        martiritoj,

                               ja! - sanktuloj,

kiujn ne sanktigis l' Eklezio

sed la raba murdigilo,

        la fusilo,

                estinginta raran vivon,

                        postlasinta la vidvinon

                               kaj infanon.

 

Rozoj kaj burĝonoj...

La virinoj kaj infanoj...

En Lidice restis solaj - la virinoj -

sed ni  iuj

        en la monda

restu

        familia rondo

                kunlabore por la paco

                sur la tera glob-surfaco.

 

 iam staru kune - ni virinoj,

gardu la infanojn - ni patrinoj!

Ne plu ripetiĝu la horor'

                        en Lidice,

                               de furor' - la hor'!

 

 

LA INFANO EL LIDICE

 

Viro nun -- li tiam estis

                               knabo nur sepjara

kiam ili venis,

                la murdistoj,

                        mortpafinte lian patron;

la patrinon

        sendis en la koncentrejon...

... lin savis

        blondaj haroj

                kaj okuloj klare bluaj.

 

Dum ke la virinoj al Lidice

        mortis same kiel

                la aliaj multaj infanetoj

Li pro la okuloj klare bluaj

        kaj la haroj blondaj

transportita vivis ie - familie

        en medio tute fremda

                forgesante lingvon  eĥan

                        ekkonante patron novan

                               forviŝante el la koro

                                       kaj al sia rememoru

                                                ion, kio estis lia.

 

Savis Lin haroj blondaj

        kaj okuloj klare bluaj

jen la signo tutsenduba

de la raso sankta, pura!

Savin Lin la haroj blondaj

        kaj okuloj klare bluaj ...

Dudek jarojn vent' forblovis

kaj revenis vir' matura,

 ar post jaroj dudek trovis

Lin oficoj

        laŭ matricoj.

 

Kaj jen staras knabo iam -

nun jam viro plenmatura

sub piedoj "in natura"

kio l' hejmo estis iam.

 

Herbo scivoleme al  iel' leviĝas

akuzante montrofingre

        la kruelon permesitan...

 

Dekstre staras novaj hejmoj

kun ĝardenoj, florobedoj,

kie nia Knab' - la viro

tuŝas florojn kun admiro,

retrovinte la patrinon

plukas rozon ĝin metante

kun la am' en ŝian sinon.

 

Tiam savis Lin la blondaj haroj

        kaj okuloj klare bluaj...

Jen la signo tutsenduba

de la raso sankta, pura!

Tiam savis Lin la haroj blondaj

        kaj okuloj klare bluaj...

 

Kiom da aferoj ŝanĝis sin de tiu temp'!

Kaj la urbo, kaj la homoj,

kaj okuloj, kaj la haroj!

 

Tiam savis Lin la haroj blondaj,

sed hodiaŭ ili estas blankaj,

kaj okuloj klare bluaj

jam fariĝis grize puraj

spertaj dum la dudek jaroj,

sed kun ĝojaj elrigardoj

        en estontan...

 

Kaj Li vivas, spiras, ĝojas

        konsciante

ke nur tre malmultaj kiel Li

        sin savis

                pro l' okuloj klare bluaj

                               kaj la haroj blondaj,

                                                       blondaj...

 

Vivas plu - Lidice, la urb':

flirtas haroj en la vent'.

        brilas klare la okuloj...

                FORE ESTAS NIGRA LA PASINT'.

 

 

NATURBILDO

 

Sidas mi  e rand-arbar'.

Sidas mi sub arb' vundita.

Belarumas la rezin'.

 

Bela tago!... kaj sunbril'.

Sur herbejo la virinoj

turnas fojnon al la sun'.

 

La laboron  e river'

lerte faras la maŝino,

kiun tiras la  eval'.

 

Ĵetas, ĵetas la maŝin'

sekan fojnon tutsimile

kiel fosas hund' kaj vulp'.

 

Dekstre ie sub  iel'

ŝvebas birdoj, flugmaŝino.

Jen koncertas daŭre gril'.

 

Kun paletro en la man'

akiris mi impres-abundon.

Sunsubir' avertas min.

 

Poreterne ĝojos mi

hejme pro la bela bildo

nun en kadro sur la mur'.

 

FINE DE L' SOMERO

 

Fulmo pajlofaskon ekbruligis

balancantan en la vent'.

 

Timas mi

ke l' incendi' bruligos  ion

kio ĝian sferon falas.

 

Brulas frunto

maltrankvilas kor'.

La manplatoj brule palpas

realecon en la sonĝ'.

 

Pro vi la fantazio plejabundas.

Je vi odoras mia rob'.

 eestas vi en mia taglabor'

kaj e  en mia endormiĝ'.

 

 

Fine de l' somero

la centifoli' bruliĝis ruĝe,

pikas per dornaro

sindefende

antaŭsente

ŝirrompiĝi de l' arbust'.

 

AŬTUNO

 

LI

 

Karulino mia!

        La Printempo via.

        postangule strabrigardas la Aŭtun'!

 

Viajn lipojn bel-orumi emus

        kelkaj belaj tagoj.

Ilin perdi nur domaĝo estus.

        Kelkajn belajn tagojn

en aer' disblovi ja frenezus!

        Kelkajn belajn tagojn

nur por vi mi volas kaŝi nun...

 

 

X X X X

 

En ĝarden' mi plukis por vi floron,

la aŭtun' jam sendis la Naturon

per unua frost' la floron tuŝi...

        Ne sukcesis la Aŭtun' ĝin fuŝi.

 

Ĵetas mi al vi la blankan floron.

Ĝi ne spertu malatenton, ploron.

Venontjare Ĝi aspektu same...

        blanka, pura, sen makul' - nu! Same!

 

LEKANTO KAJ BURDO

 

 arma somertag'!

Tamen postangule strabrigardas jam Aŭtun'!

 

Sidis la lekantoj

en blanketaj jupoj

kun kapetoj blondaj

al la Sun' etendiĝantaj

en avido

        kapti Sunon, kiu fuĝas ...

 

Tiu la plej bela kaj plej blanka

        el Lekantoj

                eksopiris

                        pri kareso

                               de la Burdo,

                                       kiu jam dum kelkaj tagoj

                                               rodis fluge ...

 

Eksidinte blond-kapeton de Lekanto

Li dorlotis

ĝojiĝante ...

        kaj forflugis forportante

kiom Li nur povis da nektaro dol -aroma.

 

Tiutempe jam ekregis la Aŭtun'.

Bela blanka Lekanteto

        perdis - trista - la jupeton,

atendante tiun tagon,

kiam Ŝi

        forvelkos

                        tute ...

 

Kaj Ŝi amas Lin ...

 

II

 

Pasis tempo,

kiam Burdo

portis de la Flor' nektaron.

 

Dumvintre la Lekanto

ripozu en trankvil'.

 

Printempe varma Suno

Ŝin vekos el la dorm'.

 

Kaj denove la Lekanto

emas blankan subjupeton

resurmeti,

        sin ornami,

                kaj somere

                        Burdon ami!

 

MELODIOJ AŬTUNAJ

 

I

 

 

Fuĝis mi el urb'

        de hom-tumult'.

Tie  i - kampare - en natur'

tuj trovis mi trankvilon.

La Natur' kolorabundas

        sur velkinta foliar'.

Tamen ne forgesis je florar',

        restinta el somer'.

 

Jen Aŭtun' kun la Somer'

        amike reciprokas.

Kvankam ili malsimilas,

        majstre venkas diferencon.

Eble ankaŭ homoj - iam

­        racieme interkomprenigi

                trovos kapablecon.

 

II

 

Tra aleo rapidpaŝe

        mi antaŭen marŝas.

Rigardante la belecon jen  irkaŭe

        mi forgesas trist-impreson.

En aer' de l' ĝoj-promeso!

Ĝoje kaj facile

        estas en Natur' - aŭtune,

kvankam fuĝis jam delonge

        tiu tempo de Somer'.

kiu volas

        per la Sun' karesi,

        sur la herbej-spaco

        nun ie florojn rare lasi.

Bela estas la Natur' - aŭtune.

 

La Aŭtun' ne estas formortado ...

nur ripoze elspiranta

        vivon novan kaj kaŝitan

sub tapiŝo de velkinta foliar'.

 

III

 

Sur sternita foliar-tapiŝo

        tre agrable ŝajnas paŝi.

Arboj zorgas  iam pli la foliaron

        falig-move sur la ter' postlasi.

tempo de Aŭtun' jam tre antaŭenpaŝis ...

Mi rigardas la pejzaĝon ĝis ekstreme,

suprenlevas kapon al la arbo-kronoj ...

Sed subite akra krio

        ĝene ŝiras la admiron:

                "Pluvas! Pluvas!"

Kia krio? -  u ebrio?

Suno brilas preskaŭ kiel en somero!

Mistifiko! Miskompreno!

Nur senteblas efemere

                        venttrablovo ...

Kaj momente mi komprenas:

la venteto, ĝi kulpulo,

                kaŭzis tiom,

                        tiun krion!

Pluvas, pluvas! - foliar'!

Densvuale terenfalas - foliar'.

 

IV.

 

Bruna, ruĝa, flava, kolorhava.

 io ŝajnas esti rava!

Falas ĝi sur mian kapon,

mi ne timas tian pluvon.

 

Falas ankaŭ verda foliar',

kiu sur la arb' penstre e

        strebis sidi ornamcelo,

tamen devis ĝi jam

        terenfali!

kun cetera foliar'...

nur - ne volis ĝi -

        tro fruatempe

                fali vanen, tie morti...

Tempo de Aŭtun' jam tro antaŭenpaŝis...

 

V

 

Kaj denove - ek al urbo!

la disiĝo!

        Adiaŭo.

                Rememoroj...

 

Malgraŭ  io - severtone -

­        temp' insistas

                instigante al reveno.

 

El la idili-azil'.

el haveno de trankvil'.

 

Kiam mi  i tien ree venos?

 

        Kiam?

Venontjare - en aŭtuno!

 

Bela estas la Natur'

        kaj e  aŭtune.

Bela estas nia vivo -

        jes! Precipe nune.

­

VINTRO

 

VENIS LA KRISTNASKO

 

Venis la Kristnasko - kiel  iam.

Skribas ni en kalendaron nian

        jam la jaron - sesdek-trian.

Aŭdu, Dio, peton mian - pian!

Sub la Kristnaskarbo

        ekbruligu homan koron,

                ke ĝi sekvu la ekzemplon

de l' Naturo,

kie bestoj, floroj

        vivas tuŝapude kontentige,

                obeeme - jam ekde la hor'

                        de kreo sia.

Jen denove peto mia - pia:

ke la homoj

        sub la Kristnaskarbo

                donu al si reciproke

                        la promeson kun decido

pri envio, murdo, malbonvolo scii plu nenion,

vivi kiel  io en Naturo

                kontentige kaj feli e,

 

 iam nur ĝuante homan - pacan harmonion.

Aŭdu, Dio, peton mian - pian!

Nun Kristnasko la dormantan veku l' koron homan;

venas la Kristnasko - kiel  iam.

Aŭdu, Dio, peton mian - pian!

 

EGALECO

 

En preĝejo surgenue

helpon petis ambaŭ kune

 

         ifonita bluz'

        lutreola pelt'.

 

Ambaŭ preĝis surgenue

pri la san' petante kune

 

        kapo jam per aĝo griza

        kaj kapet' pe -nigra bukla.

 

Ambaŭ pri la Di-favor' sopiris

laŭ justeco Dio findecidis...

 

SONĜOJ

 

VIVO KAJ MORTO

Vesper-horo de trankvil'

en la kapo notoj mil.

 

En fenestra kadro hela

skizis sin verdete bela

freŝ-folia arbo pint'.

 

Sed subite akra tint'

en la vitron. Enangule

enrigardas senfolie, aspektanta olde, fie,

naŭza, seka, bruna bran ',

kvazaŭ petus pri detran '.

 

Ĝi mortu, bran o sen util' -

rompita falas, ĝi, ludil'?

 

Sed morgaŭ la letero

venas: gravas la afero:

Naskiĝis bebo al fratino,

foriris-mortis la avino.

 

En kafejo sidis ni kaj apudtuŝe;

Premis vi min firme sen la vort' enbuŝe.

 

Via man' la mian tenis.

Tiu via - ho! Ĝi tremis?

 

xxxxx

 

Se el sonĝoj ni la sentojn prenu,

 u la sonĝon - AMO - mi komprenu?

 

REMEMORO

 

Ni staris solaj en vilaĝo

kaj  irkaŭ ni - nur brila neĝo.

Ni staris solaj - vid-al-vide atende.

"Venos io!" pens-avide.

 

Eksilentis tuta mondo

en mistera am-atendo.

 

Vin mi vidas ĝis hodiaŭ:

diris vi nur la "ADIAŬ!"

Kaj subite  armridete

alturniĝis vi movete -

­longa kiso! Unuige

persekutis ĝi instige

tutan nokton. TUTAN NOKTON!

Ne forigos mi la fakton.

 

 e vekiĝ': "Nur sonĝo estis,

­kiu en memoro restis?!?"

 

Ja en la sonĝ' la neĝo rolis

-sonĝ-libre ĝi nur vanon portas -

­ u amon, kiu en mi fortas,

racio per vekiĝ' kontrolis?

 

VOJKRUCIĜO

 

Du tagoj nur - kaj jam disiĝo!

Tie sur la voj-kruciĝo.

 

Mian manon kisis vi nur preterpase,

tamen bela sonĝ' estigis tuj postkise:

 

Sidas mi - vi  epiede surgenue,

vian kapon mi dorlotas amo-tene.

­Kaj subite mi vin kisis!

Miaflanke! - la virino!

Okulgapis vi - kaj fino.

 

Sonĝo en vekiĝon pasis!

 

Mia am' nur sonĝo estu,

reve via ĝi ja restu!

 

POMARBO KAJ BETULO

 

En la sonĝo

mi ja floras!

Kiel bela poma arbo!

 

Mi eksentas:

miakorpe

ŝanĝas sin al fier' burĝono.

 

Bonodoro

jen eliĝas

miaspire el la floroj!

 

La abeloj!

Abelaro

tuj eksidis arbosupron.

 

En la kapo

 io zumas -

kie ludas la orgeno?

 

Mi ne scias

kiom longe

floras mi en kampo verde.

 

Nur mi sentas:

estas  arme,

estas kara dol a Majo.

 

Sed subite:

jen angoro!

De la nuk' ĝis piedpinto!

 

La abeloj

ne plu zumas.

Tuj mi ploras, ja ekploras ...

 

Kaj la vento

ektondregis,

min abrupte krude svingis.

 

La  ielo

klarpuriĝis

bluiĝante  iam pli ...

 

Jen nubeto

ventpelita -

sube pasis griza ombro.

 

La mirmiro!

Kaj miraklo!

Ja ne estas mi plu sola.

 

Tuŝapude

la Betulo

blankpieda, verdfolia.

 

Hararanĝo -

foliaro -

terenfalas al piedoj.

 

Piedeto

bela, blanka

pelas Ĝin en maltrankvilon.

 

Kaj la tristo?

Malaperis!

La Betulo dancas arde.

 

Ĝiaj haroj,

tute verdaj,

movinstigas min kun vento.

 

Piedeto

Ĝia blanka

 irkaŭrodas min  iame.

 

Jam mi scias!

Ĝia danco

igis min ja kune danci.

 

Mi tremetas -

­kune l' Tero -

­dancas  io  irkaŭanta.

 

 arme estas!

Estas  arme

kiel estis ja neniam!

 

Mi ja floras,

por Ĝi floras,

Ĝi nur grandan ĝojon havu!

 

Sun' aperis!

Sun' ekbrilis!

 io en la kamp' klariĝis.

 

La Betulo

kaj Pomarbo

en brakum' la bran ojn plektis.

 

Kia ŝanĝo!

Mirmiraklo!

Mi kaj Vi nin  irkaŭbrakis!