Pragaj
preĝoj
Enkonduko
La libreto ne
intencas esti gvidilo, kiu indikus: de ĉi tie rigardu!
Eĉ ne al la
fremduloj hastantaj por telegraf‑maniere ekkoni malproksimajn urbojn, des
malpli al tiuj praganoj, kiuj ili estas nur pro tio, ke ili ne loĝas
aliloke.
Ĝi
ekestadis tute, tute alimaniere: tiam ni kunvenis vespere kaj manenmane
erarvagis tra la stratoj, ne serĉante ĉarmajn anguletojn, kien ni nin
nur per hazardo venigis.
Multfoje mi al
vi pri ili multon rakontadis, sed pli eble ni staradis sur tiaj lokoj
tuŝapude, senvorte kaj
PRAHA elkreskadis antaŭ ni, ĝi mem, kiel
kreskas sole la poemo, kreata per l´ arto, tempo kaj Dio, per tiuj fonto kaj
maro de la bono, belo kaj de pura feliĉo.
Al tiuj
momentoj, al vi kaj al tiu nia Praha
mi dediĉas
miajn poemvortojn
kaj
vortskizojn.
Kia
Ĝi estas ...
Laŭ
ideoj de nekonata aŭtoro
Pragaj preĝoj
La ununura kaj plej belega!
Kia ĝi estas
....
Ĝi estas bela kiel somera nokt´
Ĝi estas kiel la ĉiel´
senmorta
Ĝi estas la plej sankta
Ĝi estas rozkolora
En tempo kiam
lampoj sur la stratoj
ekdormas
kun la homoj
lacoplenaj
kaj ‑ kiel zono de knabino
fajna estas ĝi en
sunsubir´
La sun´ eksidas sur la tronon
kaj por moment´
en sinon de la
turoj
kaj la tutan urbon
ekbrakumas ĝi
kaj sur la bluaj ondoj
kise kovras ...
Kiam la vesper´
vualas la pejzaĝon
Vi sveltas kiel la arbet´
profunda similas al okul´
gravita artifike kaj
kompreneble
simpla,
arĝenta nokte
ardante en somer‑varmego.
Per neĝo ornamita,
per floraro
odoranta
en fuĝantajn nebulecojn
de la
rememoroj
kaj de revoj,
plena de sortetoj
kaj sopiroj
de ni ĉiuj,
kaj la ĝojoj ‑
kaj la tristaj,
ĉiutagaj rezignadoj.
Kaj obskuraj la tuneloj ‑
kaj la turoj
sunoplenaj.
Estas ĝi la am´ de tiuj,
kiujn ĝi defendis
per remparoj
lignaj.
Kaj per kredo firma
ja ne rompigebla
kiun ĝi en navoj de
sanktejoj
al Di´ kompatema
ofte veturigis.
Ho ve, kiel diru mi al vi,
amatino mia, sinjorino mia,
knabino adorata,
princino, kiu fidele
atendas fabele?
Plej belajn nomojn,
kiujn mi povis kaj
kapablis
en mia koro por vi trovi.
Kantas birdoj sur la tomboj
viaj
kaj mi preĝis tie sub
salikoj,
kune kun la ŝtona
kardinalo.
Sur la randoj
de la
rompiĝintaj tumboj
Longe mi sidis en silento
diskutante en silenton
kun la senkoloraj
nomsurskriboj,
kun la vortoj
trans kiujn
aŭtun´ kaj vintro
kaj la pluvo, neĝo
dum la jaroj
sen la vortoj
versojn
enskribadis.
Kaj la vento kaj la suno
kaj nebuloj,
tiuj ĉiuj.
Trist´ vualis la okulojn miajn,
dum preĝosonorado sur la
blankaj nuboj
lante al mi sin direktis.
Postangule geamantoj
kisojn al si
donis.
Nenie estas tiom belaj nuboj,
ho ve, nenie estas tiom
bonkoregaj nuboj!
Kun avĉjo, kiu sur
balkonoj
almozpetis,
pri la supro ‑ petis mi.
Florkronon sur la
konstruaĵoj
mi
manglatigis,
antaŭ torditaj
kurbiĝoj de la
stratoj mi
staris,
de ĉiutagaj kaj
mallarĝaj
etaj
stratoj,
kiujn la homoj per sia laborego
antaŭ
mi pavimis.
Sur liberaj spacoj de la placo
kaj de la paco kaj de la ‑
trankvilo,
de la
fido,
de
tiuj mortaj
antaŭuloj
mi vagadis ....
profunde en la
koro
elkreskis amo
kaj mi vin
amis.
Kaj mi vin ŝatas
kiel ĉiu vera amo
sentas,
plenkore tiel ĝis doloro
kaj malgraŭ ĉio
sentas mi ‑
min belege.
Milfoje mi vidas vin
kaj denove
ekkomprenas
mia koro,
ke vi estas por mi ĉiam
nova,
nova
...
Aeron vian spiras mi
kaj kun vi
poreterne
vivas.
Kiel unue ‑ denove ‑
mi
al vi revenas,
karega mia, en tio olda, sama,
poreterne.
En tio ekde ĉiam sama
mi amas vin,
nur tian, kia vi estas.
Kaj sango via, maljuniĝo
same kiel
renesanco,
la tempo, sur viajn grizajn
domojn
verŝante pluvon tage ‑
nokte
ne povas vundi vin
nur homoj malbonaj
kaj
malnoblaj.
La homoj malaperos
kaj super via delikata spiro
denove heredantoj novaj
de mia lingvo reaperos
kaj poste geinfanoj,
la filinoj de
filaro mia
de filinoj iliaj filoj
komprenos eble
vin,
pli bone ‑ kelkaj ‑
kaj kelkaj eble
ol vin eĉ malbone
komprenis ni.
Sed super via rivero
kaj super viaj ponto kaj domoj
kaj super la mantelo
de
ĝardena verdo
plena de
floraro
trans turojn nigriĝintajn
la ombraro flugos
kaj de la suno la brilo svelta,
la nuboj kaj vi,
vi vivos poreterne,
balkonoj viaj kun
florplenaj
fenestretoj,
arkaro via, lampoj viaj, traboj
lignaj
kaj ŝtonaro ...
kiu vin ŝate
surŝultre
portas
sub
tegmentoj
de la vivokuro,
ĝis vilaĝetoj
odorantaj,
je verdaĵo!
Ĉi tie vi vivos tia,
tiam mi vin vidas
‑
vivi bele, bone, pure
kaj fidele.
Vi, al mi la plej karega kaj
senfina
poreterna
Praha.
Primavero ‑ ĝi ja
venis ...
Ho ve, kiel delikate
hodiaŭ aromas
siringoj kaj robinioj
tie ĉi! Al
Pontoturoj.
La nokto jam
ĉirkaŭas, la silento,
kaj mallumo.
Nur plejmalmulto da spiro
de siringoj
kaj de blankaj ‑ rozaj
kandeletoj,
sur kaŝtanarboj ilin
ie ekbruligis,
tremetas tra l´aero.
Ĉi tio rememorigis al mi
malnovajn ŝrankojn ....
kun paliĝinta lavenda
koloro,
disverŝiĝinta en la
ĉambro,
kiam la avinjo
de miaj patrinoj
la ŝrankojn de la
rememoroj
apertadis
iam,
de putriĝintaj edziĝ‑florbukedoj
kaj de subvestaĵo,
kiun neniu surmetas certe.
Noktas, ... la steloj brilas
sur ĉielo ...
Neniam ili tiom brilis eble
kaj kiel dum la tutaj miljaroj.
Ĉirkaŭ ili kunigis
en la gloriolkronon
kaj ni ĉiuj eksilentas ‑
Mi nun restas plenplene sola,
sed tutfeliĉa ‑ home
ja feliĉa.
Ho ve, bonodoras ie
la siringoj el
ĝardenoj ‑
nun ‑
hodiaŭ!
Alie ‑ en la mondo
ankaŭ ili
bonodoras ‑ eble.
Sed kie povas esti pli belege
ol en la sino de Petřín‑monteto
kaj de la Pragkastelo?
Jen la lumo en vidalvida domo,
nur du fenestretoj tie.
Sur la tegmento la kato sidas.
Griza kato de mia domgardisto.
Kaj la katoj havas
delikatan
animon!
Kial la ordinara kato,
kun siaj nigraj
strioj surdorse,
murmuretus do,
kaj sur la firsto
dum la tuta tempo
ne movus
sin?
Nur apertanta la fenestron
mi vidis
ĝin ...
ĝi min rigardis molete,
ke scias ĝi pri mi ...
kaj ĝi revenis ...
al siaj revoj
kaj murmuro.
De tempo al tempo okuloj
ĝiaj
ekbrilas kaj antaŭen
rerigardas.
Desur la tegmentoj
certe oni ĉion
vidas,
ĝis la monteto Petřín,
ĝis la ĝardenoj vastaj
ĉien, ĉien ...
ĝis la Pragkastelo
kaj pli foren
ankoraŭ ...
Nur kion mi sciu ja nur!
Do sidas ni du tie ĉi
kaj banas nin
en primaver‑somero!
En la strateto malantaŭ la
kata domo
knabinaj ŝuoj skandas,
horloĝo de Sankta Nikolao
sonoras la
dekunuan,
cirkaŭe regas nokto kaj
mallumo
kaj bonodoras la aero!
Ĉu estas io pli komprenebla
senrevene
ol tiu
ĉi momento?
Sur la domo, kie sidas
al ni jam konata kato,
sur la tegmento sidas
larĝa kaj kvalita
brikkameno
kaj fumas blanknubete
simile al aveto
sidanta ie sur
la domotrotuaro.
Sed Petro, tiu dommastra kato,
malkaŝate pli ŝatas
sveltan apudan kamentubeton.
Ĝi eĉ ne kuraĝas
ekbruligi,
super ĝi videblas nur
tremeti aeron varman,
kiel kontente kaj trankvile
ĝi
spiras,
kune kun du junaj homoj
en suba mansardo.
Vespere al ili lumas nur
ruĝega
kameno,
la okuloj kaj eble
varmaj lipoj,
sed pri tio la kamentuboj
nenion plu
scias.
Kaj eĉ se ili scias,
prisilentos ĉion.
Kaj ankaŭ estas ĉi
tie ‑
‑ inter du
domoj ‑
neta kaj fajne kreita fingreto,
ĝi eĉ videblas,
kiel ĝi malantaŭ la
muro staras,
la kamentubo,
kiu en nekonateco
komenciĝas.
Ĝi vivas ĉi tie eble
senvivece,
sed belas kiel reflekto
de la suno
sur larmo meze de okulharoj.
Tiaj maldikaj kolonetoj
en fenestretoj unu super alia
kreskas
kvazaŭ oni la fingron
antaŭ
buŝon metus
por neniun veki.
Versimile nokte ili alternas,
por ke tiuj subaj
ankaŭ pli malproksimen
vidu trans la tegmentojn.
Tia ĝi estas bela,
ĉarma kamentubo,
certe la paseroj bonvenigus
ene sian neston havi.
Kaj tute plej supre
kutimas sidi ‑
antaŭ pluvo ‑ merloj
kaj kantas.
Iam ĉirkaŭe nubetoj
kuniĝas,
iam en vento ĉi tien
folieton alportas,
sed plejofte estas ĉi tie
la griznigra kato Petro.
Ĝi venas el rondforma
tegmenta
fenestreto,
ĝi sentas sin bone
sur la tegmento,
kaj poste ni du
trans la straton
interkompreniĝas
kaj manglatigas
nin
kontente kaj silente.
La kato, la kamentubo ‑
kaj mi.
Sonoriloj
Tiom strange estas
en la animo,
ĉirkaŭe silenta harmonio regas
mistera muziko
de nekantataj psalmoj,
la kluzo inter
riverbordoj ŝaŭmas,
sur la ponto vagas fremdaj homoj ‑
kaj subite en silenton
de streĉita espero kaj
de trankvila kredo
eksonas sonorilaro de Hradčany.
Ĉi tiuj kastelsonoriloj
ĉiam komencas
kvazaŭ ili sentus kaj scius,
ke ili estas tiuj la ĉiam unuaj
inter aliaj kaj tiaj ili
ĉiam estis.
Kaj tiel eble ankaŭ iliaj voĉoj,
tiel povis paroli la mortaj reĝoj.
Sub ili profunde kuŝantaj
kun manoj per ŝtono kunigitaj
per kutimo kaj preĝo ...
Kaj poste komencos niaj pluaj
pli malgrandaj, etaj ...
iliaj sonoj vian estaĵon ĉirkaŭas,
en fuĝantajn siajn tonojn
ĝin vualigos,
kiel hedero de antikvaj
ruiniĝintaj
kortegoj
ĝin ĉirkaŭvolvos
kaj per fumo aroma
ĝin forportante.
Centjara forto de sindonemo,
la larmoj de forlasituloj,
festaj
momentoj de kunvivado,
lasta ploro super najbara ĉerko,
voko pri helpo, sinrompata, timigita.
Alvokado en preĝejon ‑
Tio ĉie enverŝiĝis
en iliajn voĉojn,
kaj vi, kiu al ili konsekrigi
sopiris,
tiumomente devas ekkompreni
abruptan malrapidecon
kaj sanigan
nekompreneblon
de la tempopaso.
Kaj estas tiel: ili eksonoras.
Regas silento en bluaj strioj surĉiele
kaj gloriolkrono roza
ĉirkaŭ turoj
pri io
bela dolĉe kantas.
Antaŭ dormo ili
la fabelon atendas,
la floroj en ĝardenoj
kaj la vazoj de terasoj
kvazaŭ en preĝo
la manplatojn etendas.
Per mola movo sian koron donas
la sanktulo ŝtoniĝinta
kaj ĝi scias, ke ĝi restos
ne mallaŭdata.
El svarmo de tegmentoj
etendas longajn manojn
la fumtuboj, por subteni
per ĝi la kupolon
de senfina templo,
kaj sveltaj turoj de malnovaj preĝejoj
silente leviĝas super mallumiĝinta navo
kiel la kavaliro surgenue
antaŭ vizaĝo de Sankta Maria.
Sennombraj svarmoj de folietoj
sur arboj de ĝardenoj
kvazaŭ voĉe celesti la preludon ludus
kaj malsupre ...
eklumiĝas lampoj.
Enreviĝinta sopiro
post hieraŭa suno,
vi ne estas triston suferanta sento
nur floroj viaj
kun radikoj kunviviĝis,
kun la terradikoj, ie inter tiuj,
kiuj ekdormis. Vi ne estas funebro,
tio nur via animo
en grandan templon venis,
kiun nur tiuj enpaŝi darfas,
kiuj la mondon
per la koro vidas
kaj eble ankaŭ tiuj,
por kiuj la koro ‑ la mondo tuta esti ŝajnas.
Radikoj viaj ‑ hodiaŭ sen la nomo,
nekonatuloj
forgesita burĝaro
helpistinoj, kiuj apud la fontano ridis,
metiistoj sub la flago
de la korporacioj
kaj la pastroj en nigraj sutanoj,
en grizaj kapuĉoj
kaj la ĝendarmoj
kaj la svelttaliaj sinjorinoj,
kaj sanktuloj en la niĉoj,
vagantaj junmetiistoj,
lignohakistaro sur Vultavo,
kaj solduloj
kaj malestimataj barbiroj
kaj la judoj,
enreviĝintaj kapelet‑konstruistoj,
malnoblecaj ekzekutist‑helpantoj
uzuristoj,
bruligitaj sorĉistinoj
kaj almozpetantaj apud
la preĝejpordego.
Ho ve, vi ‑ akvo viva kaj viviga,
ekde ie ien fluanta kiel hodiaŭ
la nekonataj kaj sennomaj!
Kaj ankau tiuj, pri kiuj ni
ankoraŭ ne scias,
estas nur ondo sur la rivero,
malproksime sur rivero la ondo,
kiu kaptis sunreflekton,
ununura ondo
de la hieraŭa rivero la parto.
Vespere kiam vi renkontos laboriston
ĝis kiam vi antaŭ la pluvo
ekvidos infanon,
kiu
plore hejmen fuĝas,
ĝis vi knabinokulojn ekkisos,
ĝis vi la manon de l´ amiko
ĝis vi la homon premos,
trarigardos kaj ekkonos,
glatigu mane homojn tiujn
memkompreneblajn
kiel tiuj, kiuj antaŭ ni
tra Praha iris,
kaj kiujn oni tiel facile forgesas.
ĉar ĉiu paŝo gvidos nin
ĉiam pli proksimen
nur al ili, ne al estonteco,
ĉar en la momento estonta
ĝi ne estos antaŭ ni, sed ‑
jam ni povos ĝin rerigardi.
Ĉiun paŝon rerigardi.
Kaj estas nur la tempo,
kiu nin ĉiujn transpaŝos.
Momenton nur vi ĝin je mano gvidas,
sed baldaŭ vin la spir´ haltigas,
nur je tiuj, kiuj ĝis nun povas,
vi mane svingos,
kaj poste nur la sonoriloj
batos en sentemajn vandojn
de via amo,
krustiĝintaj per sopiro pri Dieco,
kaj ĝin sonigos
ĝis kiam kunfandiĝos vi
kun la prapatroj,
kiuj ilin ĉiuj same aŭskultadis,
tiel, kiel vi hodiaŭ nokte,
kaj kiel eble la venontaj:
duone kun timo,
duone senpacience.
Nun de longtempe la sonoriloj
silentas,
kaj vi aŭdas ilin ĝis nun.
La lumoj
Kaj vespere vi sentas vin bonege,
kvazaŭ scius vi,
ke neniam plu travivos vi
tioman belecon,
kiaj estas la sonĝoj pri tio, kio
estis
la sopiro pri iu kiu estas
kaj la kredo en la senmortecon de la urbo.
La koloraj, blankaj, ruĝaj
kaj eĉ bluaj lumoj
videbliĝas al vi de malproksimo,
la siblantaj gaslampoj brile paradas
en rebrilo asfalta de surŝprucigita
pavimo.
Kaj ilia vico, la tuta vico
diskuris sur la kajo,
substrekita per ondanta linio,
kiel ili rigardas sin en la rivero.
Kvazaŭ la geinfanoj siajn manojn
reciproke kaptas kaj ludas.
Kaj por la geinfanoj, por ili
estus ĉi tie eble nur la
sekreta siblado de flambekoj,
malantaŭ vitraj tabuloj,
sur kiujn per flugiloj batas
blankaj noktaj papilioj kaj
longokruraj kuloj.
Eble tio estus la princoj,
jes, la ensorĉitaj princoj,
sopirantaj pri sia animo,
pri sia princino.
Kaj preskaŭ iam ŝajnas al mi,
ke mi komprenas,
ke la papilioj tiom ĝempete
senfine batas
sur
la vitron de la lampoj,
ke ili mem siajn flugilojn vundas,
nur ke senti ili ne povu,
kiel ilin doloras per sopiro
pri la lumo,
pri la lumo la sopiro,
al kiu ne eblas veni.
Kaj ie tie je fino de la firmamento,
ĝis ĝia fino ‑
kiel kvazaŭ nokte estus horizonto,
kaj kvazaŭ nin entute nokte,
en tia nokto io povus nin
dividi de la ĉielo,
tie ie malproksime estas
malgranda radeto.
Daŭras tio horojn
kaj vi nur scias tion,
kaj malantaŭ ili flirtas
pli kaj pli malgrandaj vaglumoj,
ke eĉ vi ekkoni ne povas,
kio tra la stelo lumas
kaj kie je angulo
atendas elektra lampo
en vagona kolonio gardanta,
ruliĝinta fadeno, kiu vivas
sub griza malpura vitro.
De
ie el ia kvartalo Libeň
vipas en mallumon
violetaj fulmoj.
Sidas tie du homoj
kun nigraj okulvitroj
vid´ al vide
kaj ŝprucigas
la fonton de ŝtalo.
Malantaŭ staras
ĉagrenaj tramvojoj,
la konduktoroj reve
kalkulas la tempon
kaj ankaŭ longe oscedas.
Super la ĉefstratoj flagras
larĝaj strioj
de griza kaj flava nebulaĵo,
de polvo kaj de bluetaj fumoj...
Sed sur la ponto, sur la ponto
la lampoj vin gvidus,
denove tiuj gaslampoj sesflankaj
kaj kun ĉizitaj traboj.
Vi ne povas erarvagi, la lampoj
ne permesos tion kaj la ŝtonblokoj.
Vi iras kune kun via ombro,
kiu vin antaŭiras kaj denove vin
atendas,
malantaŭ
via dorso ĝi kaŝiĝas,
denove ‑ kiel malgrandaj infanoj:
ke mi vin kaptos!
Meze de fajrerantaj lumoj
brulas silente nigraj statuoj.
Malnovaj kaj tiuj ankoraŭ pli maljunaj.
Sveltaj, al ĉielo supreniĝantaj
kaj tiuj,
kiuj malsupren kliniĝas,
ĉar ĉiam estis tiel.
Iu serĉis Dion super la nuboj
kaj alia nur sur la tero.
Kaj Lin vi trovos nur tiam
kiam la tero kun ĉielo kuniĝos.
Kaj tio estas ie antaŭ vi,
kie la vicoj de lumoj kuniĝas
kaj kien vin certe gvidas
du fadenetoj de perletoj,
sur ilies fino
ora pordego malfermita.
Kaj vi iras, iras, unu paŝon, la duan,
pluen, pluen ‑
la ponto.
La lampo, statuo,
Paŝoj, lampo, statuo ...
Poste mi ekdormas kaj
ĉiujn mi vidas.
Ili ĉiuj kun mi sub koverto
trovos lokon,
ĝis kiam ili sentas sin
varme
ĉe mi,
same kiel ĉe ili ‑
la ponto, mia ponto,
mia bela, malnova ponto,
kaj ĝiaj eternaj lumoj.
La arboj
Sed tiom bela
kia estas ĝia aŭtuna sopiro ‑
tia estas nenia en la tuta mondo.
Flaviĝintaj folioj silente pluvas
post sopiro alia sopiro
malantaŭ vi, dekstre kaj rekte
en la manplatojn al vi.
Vi
ne aŭdas,
kiel ili en morto deponiĝas,
ne vibrosonegas kave duraj terbuloj
en la tombon,
nur ‑ kiam ili silente alteriĝas,
tiel sensone per flustro bruetetas,
kvazaŭ iam foje nur la homo
perbuŝe ankoraŭ antaŭ foriro
la pordon malfermas
kaj elspiras per tio,
kio por li iam en la vivo
la plej karas.
Neniu el ni estos tiom bonkora enanime,
por ne povi ekkompreni,
pri kio ĉio la foliaro parolas.
Kaj ankaŭ neniu povas esti
tiom feliĉa, por ke li enigu
iliajn sonĝojn, ĉar
eĉ la plej silenta fluto en la
malproksimoj
ne kantas tiom dolĉe,
kiel adiaŭas la mortanta folio.
Super la urbo, kiun mi vidas hodiaŭ
nur
kiel heredaĵon de tempoj pasintaj
el malnova palacĝardeno,
super la malproksimo, kiu
la kastelturojn bildigas
sorĉe klare en zigzagajn ondojn
de Vultavaj ebenaĵoj, flugas blankaj,
blanke malhelaj nuboj, flugas senfine,
flugas rapide kiel la pensoj de tiuj,
kiuj pere de ili la salutojn sendas.
La sonoriletoj el Loreta‑turo
postiras min, ĝis ĉi tie ili
postiras min
en malsekan sinon de ŝtuparo
kiu al ĉielo, ĝis la ĉielo
turniĝas.
La ŝtuparo kreskas el malaltaj
ŝtupetoj, ke ankaŭ la geinfanoj
povu tra ili facile, malpeze iri.
Ankaŭ la kanteto nostalgia
postiras min malrapide,
de momento al momento
eblas ĝin nur
malintence aŭdi,
tion ‑ kiel ĝi kliniĝas,
por manglatigi la falantan
oran kaj ruĝegan rememoron
de silentaj kaj enreviĝintaj arboj.
La aŭtuno, knabo kun vundita koro,
vi erarvagas tra tiuj
kurbiĝintaj stratetoj,
la pecetojn de letero de via amatino
vi kisas,
ie en ombro de ĝardenaj muroj,
vi, aŭtuno plena de graciaj
rubandetoj araneaĵaj,
kiuj alte super ni
ĉirkaŭplektas nigrajn statuojn,
vi, la tagoj oktobraj,
kiam la pluvo kaj suno malvarmaj estas
kaj malgraŭ tio per koloroj
varmiĝas,
kiel mi danku vin por tio,
ke vi estas tiom bonkoraj
al
mia urbo?
Al la urbo kaj ĝiaj arboj,
al ĝardenoj kaj parkoj,
disverŝiĝintaj
sur ondiĝintaj bordoj de Vultavo?
Ili havas ĉi tie ĉiam ion por
priflustri,
dum jaroj pri io rakontadi,
kiel senŝanĝe unu apud la alia
staras kune kun la robinioj
la platanoj kaj pirujoj kaviĝintaj
kaj la tilioj kun foliaro
kiel koro sur la manplato,
ĉiuj la arboj maljunaj
kaj la malaltaj arbustoj
kun blankaj beroj,
kiuj aŭtune krevas.
Kaj la poploj, altaj, sveltaj poploj,
la arboj kun radikoj ĝis malproksimo
kaj
en la teron disetendiĝintaj
kreskantaj senpere supren.
Kaj en la herbo sub ili
en verdeco de tute alia skalo
la lekantetoj
kaj flavaj floroj de ranunkolo lumas.
Kaj
estas tio denove alifoje,
ne nun fine de septembro,
kiam malantaŭ la muro krevas
en Lobkovic‑ĝardeno
dornhavaj ĉirkaŭbrakoj de
kaŝtanujoj
kaj la delikataj vangoj de iliaj fruktoj
miras super nova mondo.
Estas tio alifoje ‑ printempe,
kiam la unuaj fadenetoj de la herbo,
tiaj verdaj strietoj
ankoraŭ la malvarman aeron trapikas.
Estas tio alifoje ‑
tiam la floroj
malfermas delikatajn
manplatojn kaj buŝon
kaj la birdoj kantas, stilipas,
per beketoj siaj ili fajnajn dratetojn
en
linietojn frapas
kaj la aliaj sur ilin
kantetojn siajn pendigas,
en la gorĝeto al ili trilkantadas,
per sia tuta korpeto ili etendiĝas
pli proksimen,
ili eksiblas ĉirkaŭ vi
kaj tuj ili flugas aliloken por diri,
kion belan ili denove ekkantis.
Sed nek vin mi forgesos,
vi, la eterne trista Stelo,
nek vin, Stromovka‑n,
kiu per la rememoroj spiras
sur inundojn kaj promenadojn
kaj la jubilean ekspozicion.
Eĉ vin mi manglatigos,
aleojn kurtajn de
malnovaj placoj,
kaj mi ne povas vin ne rememori,
la kajon de robinioj
sub silueto de Hradčany,
de helaj, grandaj bonaj robinioj.
Vi eĉ la vero ne plu estas,
vi militfalis vintre,
kiam antaŭ jaroj, pli ol vi kapablis
porti, ĝi vin per blanka
ŝarĝo
surŝargis ‑
vi larĝaj solidaj, modeste silentaj
akatoj, vi mortaj, mortaj amikoj!
Akatoj, vi arboj kun blanketaj
bonodorantaj floroj,
sub hieraŭa suno
ununura angulo de kamparo,
staradas vi ankaŭ solaj du,
tri en la kortetoj.
Iam estis sub vi
blanke kovrataj tabletoj,
sed tio jam devas esti ankaŭ antaŭ
longtempo.
Vi kaj la florpoto kun la primoloj
en fenestro estas por la infanoj
ia paletro,
por ke ili povu kolorigi
la ensorĉitajn arbarojn
en la fabeloj,
vi estas promeso de estontaj dimanĉoj
al kudristinetoj kun okuloj
ruĝaj de la steboj,
vi estas domo por mizerikorda merlo,
kiu ĉi tie kantas same ŝate,
kiam kun mateno la roso ekbrilas,
kiel en tiuj silentaj malnovaj ĝardenoj
ĉe ni.
Ĉe ni ‑ tie ĉe ni en Malá
Strana,
kie preskaŭ per dolorsente kunpremiĝintaj lipoj
la kverkaj folioj kun vento kisas sin,
kie antaŭ la preĝeja ŝtuparo
rozaj kaŝtanujoj floras,
ĉe
ni, kie super sekiĝinta lageto,
plena de teren falinta foliaro,
de mortaj branĉetoj,
kaj de forgesitaj revoj kaj esperoj,
la sveltaj arbotrunkoj
de karaj poploj silentas.
Estas en tiu ĉi loko nur ili du, solaj
Filemon kaj Baucis en nubaro de
verdaĵo.
Ni rigardas tra longaj
al tero falantaj haroj de salikoj
kaj tra ondantaj brakoj
de puraj betuloj
en arĝenton de dometoj, en
arĝenton
griziĝinta per polvo de noktoj kaj
jaroj
kaj per epokoj homaraj
kaj per miljaroj,
trans la palactegmentojn
ni rigardas.
La poploj du super ĉiuj kunuloj siaj
alten al vi, Dio, etendas siajn manojn,
petas pri la urbo,
pri ĝia popolo,
pri la fenestroj,
en kiuj vespere la lumoj ekbrilas,
petas pri amo, al vi, Sinjoro,
parolas ĉiuj ‑ la trunkoj,
ĉiu ilia folio
per tiu peto spiras kaj tremetas.
Sub mi kuŝas la urbo kara, amata,
kiel neniu en la mondo bona.
Ankaŭ mi suprenlevas miajn
okulojn kaj manplatojn
kaj preĝas kaj fidas je vi,
eĉ je mia naskiĝurbo ‑
la plej bela.
Pie
Sed antaŭ ol vi preĝos, iru,
travivu la pluvon supre super Praha!
Sciu, tio pluvas kaj pluvas.
Kiom da ŝnuretoj el malgrandaj,
etaj gutoj terenfaligas iu
el la
ĉielo!
La pluvo bruetas sur tegmentoj,
ĝi gutfluas en degutejoj
kaj en la verdaj folioj susuras,
sur la riveron ĝi klakas,
sur la piedpintoj marŝas,
kaj sur la gazenoj en ĝardenoj,
kun la pavimo ĝi kisas sin
kiel la
kamparanaj onklinoj
kaj kunvolvigas la polvon
en grizajn
buletojn.
Sed vi vidas antaŭ vi nur
ian blanke travideblan ombron,
per okuloj volas ĝin dishaki
kaj dividi ĝin, por povi vidi viva
ĉion tion, pri kio vi scias,
ke ĝi estas sub vi tie malsupre,
pri kio vi nur scias kaj ne povas, ‑
vi ja do ne povas. Vi sentas,
kvazaŭ vi komprenus, kvazaŭ vi
komencus senti veran kredon,
kiu vin ankaŭ ĉirkaŭigos,
kiun ne eblas diskombi kaj
kiu ankaŭ al vi nur diras: jes,
Dio estas en mi, kun mi,
malantaŭ mi eble, sed vidi,
ekvidi Lin vi ne povas...
vi darfas nur scii pri Li.
La kredo vin tutan trapenetros
tie ĉi super la urbo,
la fido mem vin ekvibrigos
kaj fido je homoj, kiujn
vi en estonto
renkontos.
Tian forton ian al vi alportas
ĉiu guto
en la harojn, sub la okulharoj ĝi defluos,
kvazaŭ ĝi volus tra okuloj
ĝis la kamereto de la koro
mergiĝi,
tioman forton ĝi portas al vi ‑
solidan ‑ kaj la trankvilon.
La trankvilon, la ĉarmon de eterneco,
domon de mil fabeloj, kiuj ĉiuj
malbone komenciĝas
por povi
finiĝi bone,
la silento, kiu parolas bruete
de tiuj
brilaj larmoj,
foje pro ĝojo kaj morgaŭ eble
antaŭ morto
kaj foje nur pro bluaĵo el ĉielo.
Vi sentas vin bone en mola vualo,
kiu la ekbruligitajn vundojn
de la amo
malvarmigas
kaj manglatigas la koron
frostrigidiĝintan,
vi kunfandiĝis kun la arbo,
sur kiu pluvas eta rivereto en sulkoj
de la
arboŝelo,
eĉ kun la gutoj vi fratiĝis,
kiuj renkonte al vi
tiom fideme
ekkuris,
kiel la etaj infanoj nur tion scias
kaj poste ankoraŭ iu via.
Kaj poste foje ‑
ĉu vi konas ĉi tiun foje?
Estis foje ia reĝo,
estis, Dio scias kiam kaj kie ‑
ĉu vi rememoros la fabelojn de via junaĝo?
Ĉu vi rememoros la vesperon,
kiam en vivon vian iu enpaŝis,
kiu por ĉiam fariĝis
via tuta vivo?
Poste subite malfermiĝos
nuboj kaj nubetoj kiel ĉirkaŭbrako
kaj la suno ekflugos tra Praha,
tra Praha, tra la urbo dolĉa.
Ĝi kisas ĝin, tiel ĝi ĉirkaŭbrakas ĝin,
kvazaŭ la tutan nokton
Ĝi ne
vidus vin,
sur ambitoj de tiuj malnovaj
turoj ĝi
saltetas,
en fenestrojn fermitajn ĝi
tufojn da lumo
ŝprucigas,
sur kupoloj orumitaj ĝi kvazaŭ
knabino sin rigardas
kaj en Vultavon
kun buboj iras vadaĉi.
Sed la plej bele, tiom klare
lumas ĝi sur Nikolao‑Kupolo,
sur tiu granda, granda okulo,
kiun oni en tuta Praha ne havas
kaj tra kiu ni rigardas
Hradčany kaj
Strahov‑on
kaj malsupren
trans la Karolo‑ponton
ĝis Týn
kaj ankoraŭ pli malproskimen
pli
malproksimen
malantaŭ la riveron.
Vi rigardas ...
super la urbo, kiun vi amas,
kiu brilas kaj paradas
kiel forkurantaj ondetoj,
lumantaj per fajro
de
estingiĝintaj steloj,
kaj varmiĝanta de ilia fideleco
kaj de la
amo.
Nur tiam vi komencos preĝi.
La ŝtonoj kaj
mozaikoj
Kaj ne eblas alie, mi devas al
ili
ion
diri,
mi ne povas laŭlonge de ili
ĉiam silente iradi,
ĉirkaŭ kaj sub ili ‑
sciu jam,
vidu la
statuojn.
La statuoj, la mondo de
nekonitaj eventoj,
la vizio ekscitiĝinta
de ideo de
silentaj lagoj,
en profundan kadron de kredo
la
bildo enigita,
por kiu ne ekzistas sufiĉe
vereca tono,
la vivo de la steloj, la vortoj
silentigitaj,
la mondo de sanktuloj, de sanktulinoj
de la
reĝolando,
la kulto de Dio ununura
kaj la kredo je Virgulino Maria
en
animo de la preĝo.
Sur la turoj silentiĝantaj
ili senmove
gardas
la paŝon de sia popolo.
Sur la altaroj ili preĝas,
larĝajn ornamas balkonojn,
sub la kastela ŝtuparo
ili revas ‑
‑ ho! Sankta Filipo el
Neri,
kiomfoje mi vin jam enviis
kaj kiom mi vin ofte
bedaŭris,
ke vi rerigardi ne povas por
vidi
la tutan urbon,
malantaŭ vi per kluzoj
kaj vivo de la
popolo ŝaŭmas.
Viaj samtempuloj meze de ili
portas pezajn kaj krudajn
portalojn,
sur kiuj ludas etaj buboj
kun floroj el grejso kaj ideo.
Ĉi tie meze de ni cerbumas
viaj fratoj pri senmorta,
senfina blueco,
al kiu ili arde suprenlevas
siajn
okulojn,
kaj siajn okulojn ili denove
al la tero
klinigas
antaŭ la malbono kaj tento
fuĝantaj.
Ĝis la ĉielo, ĝis
la ĉielo kaj Dio,
ĝis tie al ilia Dio
elkreskas sveltaj
kaj askete rektaj figuroj,
super la rivero ili preĝas
kaj ilia senŝanĝema
fideleco
eble mildigas doloron de tiuj,
kiuj en senhelpo rememoros.
Kaj ankoraŭ iu estas
ĉi tie kun ni
sur mia
ponto:
Sankta Maria kaj tute malgranda
Jesueto.
Ĝi estas eta infano,
bubeto de niaj kristnaskaj revoj
kaj de noktomezaj mesoj,
kiam la koro pleniĝas per
varma sopiro
disdonadi ĝojon al
ĉiuj homoj,
kiuj ĉi tien ankaŭ
venis
senkuraĝaj kaj
ĝojiĝantaj,
kiel ilin la patro je mano
gvidadis,
kaj kiuj pere de tuta animo
la ondiĝantajn
trilojn desur la ĥorejo trinkas.
Se vi la okulojn fermos
kiom vi malbona kaj kruela
devus esti,
ke vin pli multe io katenigu
al la tero,
ol povas kaj scias
la brueganta orgeno disbati?
Ĉu vi konas doloron, kiun
ne silentigus kaj ne ekplorus
kun vi la aerolita fluto,
tiom ĝis malproksimo
eksopiranta
kaj senkulpiganta kiel vi?
Ĉu vi eble emas defendi vin
al tiuj klaraj kantoj,
kiuj la plej dolĉece
ondetiĝas
super profundaĵo de
sendanĝereco,
ĉu vi volas fermi al ili
la
kluzpordon de via koro,
ke ili ĝin ne tute plenigu,
ke ili ne freŝigu
bonajn volojn de velkantaj
floroj,
ke ili ne malsekiĝu
la krustiĝintajn lipojn de
via amo?
Ĉu vi scipovus tion, kiam
antaŭ vi
preĝas malrapide,
per trankvila,
rekta vorto
la kandelo?
Eble vi ilin ankaŭ jam vidis,
sciu, ili la manojn kunmetos,
ili suprenlevos ilin en flamo
kaj poste ili nur brulos, lumas
kaj
varmigas..
Kaj ilia varmo en la kredantajn
kaj
esperantajn animojn
kiel odoro de la rozoj
subvespere suprenigas
kaj ekbruligas en ili etajn
fajretojn
eble de rememoroj je beleco,
sento kaj bono,
je Dio, se vi volas ‑ kaj
cetere je
juneco.
Al ni ĉiuj ili estas tiom
karaj,
tiom karaj,
eble pro tio, ke ni tiam
ni ĉiuj buboj senruzaj
de la spirito kaj koro vivaj
kavaliroj, estis,
eble pro tio, ke vi ĉiuj, princinoj,
en ververa kaj fidela amo
vi vivis.
Princinoj, vi niaj princinoj!
Tioma tio estis misterio de la
koroj.
Nobla kaj belega.
Poste vi eliros
kaj la brilantaj en
neĝo spuroj,
en neĝo, kiu ĉielon
kun la tero kunigis,
super la urbon supren vin
anstataŭ hejmen gvidas.
En tiu momento vi havas ja
la hejmon
ĉie,
la malnovaj kristnaskaj kantoj
varme el la preĝejo
sur vin
ekspiros,
kaj la statuoj, la konataj
statuoj
ankaŭ ankoraŭ je unu
paŝo
pliproksimiĝis,
kvazaŭ tio necesa estus.
Unu vespero vin kun ĉiuj
tiuj ligos
en momento de konsekrigo,
kiun vi eble ne meritis,
sed kiu venis,
kiel la floroj printempe min ne
demandas
ĉu ni volas ilin kaj
ĉu ni estas
indaj de
ili.
Jen ‑ ili venos pure,
ekbonodoros
kaj vi nur devas ekkompreni
la grandecon de tia donaco.
Kaj estas la statuoj ĉiuj
tiom homecaj en sia sankteco,
tiaj vivantaj en blanka
neĝa
polveto,
kiu radiigis iliajn okulojn,
longigis la sulkojn,
la lipojn malfermetis
kaj en la
manojn
folion de papiruso metis
kun ansera
plumtrunko
kaj estos ili ĉiuj al vi
proksime.
Eble do ja pli proksime ‑
via vojo al ili
estas iel memkomprenebla,
ĝi
supreniĝas,
flanke Petřín nigrigas, por ke
vi sciu:
vi ne iras sola, via spiro
rapidigas,
ĉar vi scias, ke trovos
tiu,
kiu
serĉas.
Post ilia ...
Por vesperoj, en kiuj mi komencis kompreni
la parolon de malhelaj statuoj
kun fidema timo
kun fantomoj en nebularo
post sunsubiro mi paroladis,
por la momentoj, kiam mi
en silenta nokto manglatigis
la
silentajn kvadratojn de preĝejaj muroj,
por la matenoj,
kiuj ekfajretis en koloroj,
sur bordoj de la rivero
de Dio disŝprucigitaj
desur krea paleto, sur riverbordoj,
de
la rivero belega kaj dolĉa
kiel knabina talio,
por silenta meditado de katoj,
kiuj revis malantaŭ fenestroj
kaj dum krepuskoj,
por fidela verdeco de Sta Nikolaa kupolo
por ondobatado de ĝardenoj
sub Strahov,
por anseroj, kiujn mi foje vidis,
nur unufoje darfis ekvidi
el eta lageto trinki.
Por ombroj, resonoj kaj vagadoj,
pro tio ĉio, je kio mi pli riĉa estis
kaj kio min travivigis
kapturnigan infanecon
de ĝojo kaj feliĉo ‑
por tio mi volis iel danki al Praha,
al la urbo kara, tiom kara,
al la tiom granda blua koro.
Danko estas miaj preĝoj,
eĉ kiam mi scias, ke ili estas
nur
tremetanta rebrilo de momentoj
ĝis la senfino etendiĝintaj,
kiel la steloj estas radio
de fajroj, de longtempe estingiĝintaj.
Kaj malgraŭ ĉio ni ŝate
al ili submetiĝas ‑
al tiuj momentoj, al tiuj steloj,
al tiuj rememoroj,
kiel al folieto, kiu desur roza floro
falis en la paĝojn de volviĝinta libro,
kiun delonge iu jam deponis.
Nur ĝin malfermi,
nur legi per sia tuta koro ...
Poste venos por ni ĉiuj la tempo,
kiam sur nin ekspiros
la forgesita bonodoro
de
beleco eterna,
ke la okuloj fermos sin
kaj en la animo ekondiĝos
la kredo kaj fideleco
al tiu ununura kaj la plej bela Praha.