Jana
Cíchová
LIRIKO INTIMA
Estimataj
legantoj!
Hodiaŭ ni preparis por vi
poemojn kun titolo LIRIKO INTIMA. Ni esperas, ke iuj, kiuj poezion komprenas, trovos en nia
malgranda broŝuro poezion, kiu ne estas unuflanka, monotona, sed varia,
kaj kiu respeguligas diversecon de animstato, la diverskoloron de animo de
aŭtoroj.
Do legu poemojn por via ĝojo
kaj plezuro!
ENHAVO
SONĜOJ
LACERTO
LIRIKO INTIMA
TENTO
KULPIGO
PASIO
PRINTEMPO
KAKTO
VINTRO
VIVO
FATO
MIZERO
MORTO
AMIKAJ RIGARDOJ
MIA
RESPONDO
MI
TURNAS
LACERTO
Jana Cíchová
Kia
sonĝo!
Solas
mi en mia ambro -
en trankvil'.
Kaj
subite rampas en la kvar anguloj
lacertetoj -
- armaj -
- belaj -
Tamen
tiu la plej granda
- e piedoj miaj eta -
min
atakas kun kuraĝo
stre levante la kapeton!!!
Kaj
mi fuĝas!
Tiam eble.
ar ĝi havis
haŭton
tian -
krokodilan.
Tial
eble!
Trankviligas
min aserto:
ke LACERTO -
-
e kun haŭto krokodila -
sur la kapo
vundiĝeblas -
jen LA
CERTO!
TENTO
Jana Cíchová
Ekbrulas
- estingiĝas
unutage.
Kaj
vundas, fuĝas ĝi
samtage,
en
vual' de vort' frostiga.
Restas
sobro mord-vundiga
KULPIGO
Jana Cíchová
Mord-vundinte
mian lipon flame
pense
estas vi e la Alia.
Nur
kolero estas io! Ame
Apartenas
ne al mi - la flamo via!
PASIO
Jana Cíchová
Kirlo
de la ŝaŭm' sangonda,
la
okulojn rev-fermonta.
Kaj
la kor' alarme ŝaltas
por
atendo - spiro haltas.
Perdiĝante
senrevene
ĝi
kapablas cedi svene:
en
imago al mil kisoj
en
neglekt' de ĵurpromesoj.
Sopirante
al mir-miro
-
sin etende en deliro -
Ĝi
atendas dol an vorton,
en
brakum' deziras morton!
KAKTO
Jana Cíchová
E la kakto havas armon
sentigante
sian dornon,
se
homa a mano tuŝus
ĝian
belon. Gi forpuŝus
scivoleman
atakanton,
ĵete
pretigante ganton.
E la kakto bele floras
dum
ĝi ne tuj pretas, volas
kontentigi iujn same,
iujn priregali ame.
Same
kiel kakta dorno
estas
la virina normo:
piki
akradorne - vorte
tiun,
kiu strebus forte
per
delogo vanta fuŝi,
same
kile krude tuŝi
armon, puron, koron ŝian,
nur
al UNU destinitan.
VIVO
Jana Cíchová
El
mallum' - el nekonataj fontoj Giekkuras;
en
senfino de la morto-luktoj
Ĝi
ekdormas.
Vivo
- gesto oferema.
Vivo
- belo en mortemo.
Vir
evalo nedresate di
serigas
hufotrete
spiron moliĝintan
- prave - senkompata.
Kvankam
sen la brid'
Ĝi tamen belas
per
akordo aŭdiganta rapidemon.
Vivo
- de pomarb' folio eta
koton
de disfalo ŝirĵetita
per larmguto sorbiĝanta
la manplaton.
. .
"Nu,
adiaŭ!" -. . .kaj pordeto
fruktĝardena.
. .
Vivo
- granda Simfonio
disonanca
harmonie
en
akordoj de disiĝoj -
super ili melodio
ekflorinta pro revido
de la vojoj plej malsamaj.
Tie
paŝi, oferaĵojn porti
el
diaĵ' de novaj vivoj
ankaŭ
ni
nin sentas pretaj!
FATO
Jana Cíchová
Okulferme
bebo kuŝas
dum
la Fato preterpaŝas.
Jen
naskiĝis hom'. . .
Tenera
la brakum'
ĝin
metis en lulil'.
Ĝi
kuŝas en trankvil'.
Foje
nur sin klinis Fat'-
nelegeblas
sur la frunt'
de
la beb' estonta sort',
Ne
malkaŝas la palpebroj
la
latentan incendion. . .
u gitar' de iluzi' rompiĝos?
En
kapet' de Nekonato
ekvibrigas
Li - la Fato
de
la beb' la koro-pulson.
u la Sorto rozojn aŭ nur dornon
por
la beb' en vivo kaŝis?
Nur
moment' - kaj Li jam foren paŝas.
MIZERO
Jana Cíchová
Sur
pavim' sin trenas sen kolero
la
Mizer'.
Ne
satigas la aer'.
Nur
la strato vin satigis
kiam
junis vi kaj logis. . .
Vi
ne havas pli ol ploron.
Per
velkintaj mamoj ne varmigos
stratulino
la marmoron.
Jam
forfuĝis la amoro.
El
fuĝinta bel' ifono restas,
vundoj
kaj la pus' -
Dividu
ilin!
Surseligu
la ifonon
sur
la lumbon de evalo,
kiu
portas vin al tombo.
MORTO
Jana Cíchová
Grandlitere
sin registras
sur
la paĝ' de l' histori'.
iam estis Ŝi limŝtono
en
la signo de l' ekkri'.
Fulmotondro!
- Bruo sekvas.
Venis
Morto - kalmo regas.
En
rapido kompatema,
en
lanteco kruelema.
Sed
la Morto timiganta
kvinlitere
eksonante
malproksimas
instigante
al
labor' kontentiganta.
MIA RESPONDO AL JANA
Miloš Lukáš
Rakontas
la estonoj belan miton:
La
saĝa grizbarbulo Vanemuine
tiel
miraklan melodion kantis,
akompanante
ĝin per harpoludo,
ke
rabobestoj mem e tiuj tonoj
subite
iĝis tute malsovaĝaj
kaj
ke haltigis kuron sian viglan
e la river', la fama Emajogi.
La
dio Vanataat al si alvokis
en
ja ielon la grizbarban majstron
por
povi lian arton ĝui daŭre,
de
tiam nur nemultaj terloĝantoj
de
temp' al tempo la kantadon sor an
sukcesas
per orelo sia kapti. . .
jen
elektitoj de la dia gento,
per
unu vort' ni diru: la poetoj...
MI TURNAS MIAN LORNON
Ludmila Jevsejeva
Alloga
duopo! Mi turnas mian lornon al Prago:
Eli
kaj Jana
- vastec' oceana,
timiga abismo de l' sentoj,
sur
kies fundo,
en
vera abundo,
sin
kaŝas mimozoj, serpentoj...
Kiom da lipoj vin ser as soife
dum noktoj obskuraj, plenflustraj,
por
trinki nektaron, aŭ galon venenan,
el
viaj burĝonoj surbrustaj!
Eli
kaj Jana
- de ink' oceano,
paperoj, bloknotoj, kajeroj. . .
Praha-Radio,
belpoezio,
torento
de l' Pac-cirkuleroj!