Miroslav Malovec

GRAMATIKO DE LA ĈEĤA LINGVO

 

Enhavo

Enkonduko

Pri la ĉeĥa lingvo

Alfabeto

Prononco

La artikolo

La gramatika genro

La deklinacio

La komparacio

Substantivoj - Viraj

- Inaj

- Neŭtraj

Adjektivoj - Malmolaj

- Molaj

Pronomoj

Verboj - A) Helpverbo "esti"

- B) Konjugacio de "aĉeti"

- C) Konjugaciaj klasoj

Enkonduko

La gramatiko, kiun vi ĵus enmanigis, estas eldonita kiel kompletigo de Esperanta-ĉeĥa vortaro de la aŭtoroj Karel Kraft kaj Miroslav Malovec. Kvankam la vortaro celas precipe la ĉeĥajn uzantojn, certe ĝi bone servos ankaŭ al eksterlandaj esperantistoj, kiuj interesiĝas aŭ nur hazarde venis en kontakton kun la ĉeĥa. Por plifaciligi ilian laboron kun la vortaro ni ĝin kompletigas per paralela eldono de ĉi tiu konciza trarigardo de la ĉeĥa gramatiko (kompreneble en multe pli granda eldonkvanto).

Por tiuj, kiuj volus konatiĝi kun la ĉeĥa pli proksime, la sama aŭtoro jam preparas koncizan lernolibron de la ĉeĥa, kiu aperos en la unua duono de la jaro 1996. Se vi intencas mendi ankaŭ ĝin, ni petas jam nun sendi vian interessignon al la adreso de la eldonejo, ĉar tiamaniere vi helpos al ni pli ĝuste pritaksi la intereson kaj fiksi konvenan eldonkvanton.

Petr Chrdle

Pri la ĉeĥa lingvo

La ĉeĥa lingvo apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingva familio, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj pola kaj slovaka. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la pasinta jarcento), kvankam ili difereneas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, , , ").

La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la II-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.

La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.

Ne lasu vin fortimigi kaj legu plu!

Alfabeto:

a á b c č d ď e é ě f g h c h i í j k l m n ň o ó p r ř s š t ť u ú ů v w x y ý z ž

 

Prononco:

a) á é í ó ú vokaloj prononcataj pli longe ol la samaj vokaloj sen streketo. La streketo ne signas akcenton, kiu estas ĉiam sur la unua silabo, dum longaj povas esti ankaŭ silaboj senakcentaj. Longeco povas ŝanĝi signifon de vortoj (dráha fervojo, drahá kara, multekosta). y, ý estas elparolataj same kiel i, í (la plej ofta ortogratia stumbligilo de ĉeĥaj infanoj), ů (deveninta de uo) estas prononcata same longe kiel ú: být esti, bít bati, útok atako, dolů malsupren. En la ĉeĥa oftas la diftongo ou = oŭ, en fremdvortoj ankaŭ au = aŭ: mouka faruno; jedou ili veturas; auto aŭto(mobilo); pauza paŭzo. Silaboformaj konsonantoj r, l povas krei silabojn ŝajne sen vokaloj (en la realo ili funkcias kiel veraj vokaloj, kun kiuj ili havas tre similan artikulacion): krk [kr k] kolo, vlk [vl k] lupo, mlha [du silaboj: ml -ha] nebulo, brzo [br -zo] baldaŭ.

b) č = ĉ; ch = ĥ; š = ŝ; ž = ĵ; x = ks, kz: ř = rŝ, rĵ (kiel unu sono): čokoláda ĉokolado; chameleon ĥameleono; šakal ŝakalo; žurnál ĵurnalo: experiment eksperimento; exekuce ekzekuto, ekzekucio; kalendář [kalendárŝ] kalendaro; řeka [rĵeka] rivero. Al la voĉaj konsonantoj b d g h v z ž apartenas ankaŭ voĉa prononco de x [kz] kaj de ř [rĵ], al la senvoĉaj konsonantoj p t k ch f s š apartenas ankaŭ senvoĉa prononco de x [ks] kaj de ř [rŝ]. Fine de silaboj eĉ voĉaj konsonantoj estas prononcataj senvoĉe: hrob [hrop] tombo, hrad [hrat] burgo, kruh [kruĥ] cirklo, keř [kerŝ] arbedo. Okazas ankaŭ asimiliĝo kun sekva konsonanto: podchod [potĥot] subpasejo; kdo [gdo] kiu; včera [fĉera] hieraŭ ktp.

c) ď ť ň estas molaj konsonantoj prononcataj proksimume kiel dj, tj. nj, sed ĝi devas ĉiam esti unu sono (kiel ĉe la hispana ń aŭ franca gn en cognac, d'Artagnan; dum ĉe la malmolaj konsonantoj d, t, n la langopinto nur ektuŝas la suprajn dentojn, ĉe ď, ť, ň ĝi premiĝas al la dentoj pli forte): káď kuvo, lať lato, laň cervino, ňadra mamoj, brusto, ďábel diablo, ťukat frapeti. La moliga signo ( ) ne estas uzata, se sekvas la vokalo i, kiu moligas aŭtomate: di, ti, ni legu ďi, ťi, ňi, diference de dy, ty, ny, kiujn oni prononcas sen moligo. Simile se sekvas la vokalo ě, ĝi transprenas la moligan signon: dě, tě, ně prononcu ďe, ťe, ňe. La silabon oni elparolas mňe: v domě (v domňe] en la domo, měsíc [mňesíc] monato. La ortografio malgraŭ la sama prononco povas distingi diferencajn signifojn: mě [mňe] min (de mi, pri mi), mně [mňe] al mi. La vokalo ě estas uzata ankaŭ en la silaboj bě pě vě prononcataj bje pje vje: běhat [bjehat] kuradi, opět [opjet] denove, věk [vjek] aĝo. Ankaŭ ili povas distingi signifojn: oběd [objet] tagmanĝo, objet [objet] ĉirkaŭveturi, vědu [vjedu] sciencon, vjedu [vjedu] mi enveturos.

 

d) La akcento estas ĉiam sur la unua silabo, ne grave, ĉu la silabo estas longa aŭ mallonga. Male, longaj povas esti eĉ senakcentaj silaboj: kamarád kamarado, amiko. Prepozicio kunfandiĝas kun la sekvanta substantivo en unu prononcan blokon kaj tial ĝi transprenas la akcenton: se mnou [legu: semnou] kun mi; na stole [nastole] sur la tablo.

La artikolo

En la ĉeĥa ekzistas nek la difina, nek la nedifina artikolo, la substantivoj estas uzataj sen artikoloj. Nur se oni volas emfazi difinecon aŭ nedifinecon, oni uzas pronomojn montrajn aŭ nedifinajn. Eblas do triopo: viro - tiu viro - iu viro.

 

La gramatika genro

La substantivoj povas esti de genro vira, inaneŭtra. Bedaŭrinde la genro ne estas natura, do ankaŭ bestoj, plantoj kaj objektoj povas aparteni al la genroj vira aŭ ina, ne nur al la neŭtra. Koncernan genrcon ofte malkaŝas finaĵo aŭ sufikso, kvankam ne ĉiam. La genro aperas ankaŭ ĉe adjektivoj, adjektivaj pronomoj, adjektivaj numeraloj kaj adjektivaj verboj (= participoj). La ĉeĥa preterito historie evoluis el participo, tial ankaŭ ĉe ĝi estas distingata la genro (kaj la nombro: singularo aŭ pluralo). Ĉeĥa virino parolas pri si mem diference ol viro: mi estis feliĉa byl jsem ŝťastný (viro), byla jsem šťastná (virino). Tial ĉe ĉeĥlingvaj romanoj, rakontataj en la unua persono, oni tuj vidas, ĉu la rakontanto estas viro aŭ virino.

La deklinacio

La ĉeĥa kiel fleksia lingvo uzas 7 deklinaciajn kazojn:

1. nominativ

(žena virino)

2. genitiv

(ženy de virino)

3. dativ

(ženě al virino)

4. akuzutiv

(ženu virinon)

5. vokativ

(ženo! virino!)

6. lokál

(ženě pri virino)

7. instrumentál

(ženou per virino)

La nomoj de la kazoj esprimas nur ilian bazan funkcion, sed lige kun diversaj prepozicioj ili povas ricevi multajn aliajn signifojn. Ankaŭ unu prepozicio povas havi plurajn signifojn lige kun diversaj kazoj.

La substantivoj havas kvar deklinaciajn modelojn por la vira genro (muž viro, pán sinjoro, hrad kastelo, stroj maŝino), kvar por la ina (žena virino, růže rozo, píseň kanto, kost osto) kaj kvar por la neŭtra (město urbo, kuře kokido, moře maro, stavení konstruaĵo).

La adjektivoj ekzistas malmolaj kun finaĵoj por la vira genro, por la ina kaj por la neŭtra (mladý, mladá, mladé juna), molaj kun finaĵo por ĉiuj tri genroj (jarní printempa) kaj posedaj, deriveblaj sole el substantivoj de viraj kaj inaj personoj (otcův patra, matčin patrina).

Personaj pronomoj havas ĉiu propran deklinacion, iuj pronomoj estas deklinaciataj kiel adjektivoj.

Bazaj numeraloj havas simpligitan deklinacion. Ekde numeralo kvin la nombrataj substantivoj havas genitivan formon: čtyři chlapci kvar knaboj: pět chlapců kvin knaboj (laŭvorte: kvin da knaboj).

La komparacio

La komparativo de adjektivoj formiĝas ekz. per la sufkso -ší kaj la superlativo ankoraŭ akceptas prefikson nej-:

1. mladý

juna

2. mladší

pli juna

3. nejmladší

la plej juna

 

La komparativo kaj superlativo estas komunaj por ĉiuj tri genroj, ĉar la sufikso -ší apartenas al mola deklinacio.

La adverboj deriviĝas el adjektivoj per finaĵo -e (aŭ ), ilia komparativo per sufikso -eji kaj la superlativo ankaŭ akceptas prefiskon nej-:

1. mladě

june

2. mlaději

pli june

3. nejmlaději

plej june

 

La konjugacio

Por la slavaj verbaj sistemoj estas tipa aspektisma karakteco kaj tiel nomataj aspekto-duopoj. Preskaŭ por ĉiu verba signifo ekzistas du verboj, el kiuj unu esprimas la agon en ĝia daŭro (aspekto de daŭro), la alia la saman agon en ĝia rezulto (aspekto de rezulto). Ekz. psát/napsat skribi, brát/vzít preni, kupovat/koupit aĉeti, dělat/udělat fari, telefonovat/zatelefonovat telefoni ktp. La verbo de daŭro ne diras, ĉu la ago estas sukcese kaj komplete finita aŭ ne, la verbo de rezulto male emfazas ĝuste la sukcesan kaj kompletan finiĝon de la ago. Ekzemple skribi leteron eblas traduki kiel psát dopis (esti skribanta leteron) aŭ kiel napsat dopis (esti skribinta leteron komplete). Laŭ la ĉeĥa terminologio la verboj de daŭro estas nomataj nedokonová (neperfektivaj), la verboj de rezulto dokonavá (perfektivaj), sed en Esperanto eble pli konvenus la terminoj imperfektaj kaj perfektaj.

Nur la verboj de daŭro havas ĉiujn tri tempojn (preterita, prezenca, futura), dum la verboj de rezulto ne havas la prezencon, ĉar kio ĝuste nun okazas, tio ankoraŭ ne havas rezulton. Komplete ambaŭ verboj donas kvin tempojn: imperfektan preteriton, perfektan preteriton, imperfektan prezencon, imperfektan futuron kaj perfektan futuron.

La sistemon riĉigas ankoraŭ prefiksoj kaj sufiksoj: psávat skribadi, ofte skribi; psávávat tre ofte skribadi; dopsat finskribi; dopisovat finskribadi; dopisovávat tre ofte finskribadi ktp.

La ĉeĥaj infinitivoj finiĝas per -t (koupit aĉeti), escepte per

-ci (péci baki). Ĉe konjugaciado ekzistas por ĉiu persono aparta formo, tial preskaŭ ne estas uzataj personaj pronomoj: jsem mi estas, jsi vi (ci) estas, je li/ŝi/ĝi estas, jsme ni estas, jste vi estas, jsou ili estas.

La prezencaj formoj estas simplaj, ne kunmetitaj (píšu mi skribas), sed ekzistas 5 klasoj de konjugaciado.

La preterito havas formon kompleksan, kiu konsistas el prezenco de la neregula helpverbo být (esti) kaj el tiel nomata preterita participo, kiu havas formojn viran (psal li skribis), inan (psala ŝi skribis), neŭtran (psalo ĝi skribis) kaj pluralajn (psali viroj skribis, psaly inoj skribis, psala neŭtroj skribis). Ekz. psal jsem mi estis skribanta (daŭro), napsal jsem mi estas skribinta (rezulto).

La futuro de perfektivaj verboj de rezulto havas formojn simplajn, fakte prezencajn en funkcio de futuro (napíšu mi komplete skribos). La futuro de neperfektivaj verboj de daŭro havas formojn kompleksajn, konsistantajn el futuro de la neregula helpverbo být (esti) kaj el infinitivo de la ĉefa verbo (budu psát mi skcibos, mi estos skribanta).

La kondicionalo konsistas el la preterita participo kaj kondicionala formo de la helpverbo být (psal bych mi estus skribanta, napsal bych mi estus skribinta).

La volitivo estas uzata ĉe dua persono de ambaŭ nombroj kaj ĉe la unua persono plurala: piš! (ci) skribu! pišme! ni skribu! pište! (vi) skribu! napiš! napište! skribu (ĝisfine)! napišme! ni skribu (ĝis fine)! Ĉe aliaj personoj la ordono aŭ deziro estas esprimata per adverbo kun la prezenco: ať píšu mi skribu, ať napíšou ili skribu (ĝisfine).

La participoj aktivaj estas praktike uzataj nur de verboj neperfektivaj kaj sole antaŭ substantivoj (píšící chlapec skribanta knabo). La aktivaj participoj perfektaj (diferencaj de la preteritaj!) aperas nur en malnova literaturo kaj nun estas sentataj kiel arkaikaj (napsavší chlapec skribinta knabo). En kompleksaj verbaj formoj kun la helpverbo být oni uzas la pasivajn participojn. De la neperfektivaj verboj formiĝas la tiel nomataj estantaj pasivaj participoj, de la verboj perfektivaj la estintaj pasivaj participoj. Ekzemploj: dopis byl psán la letero estis skribata, dopis byl napsán la letero estis skribita.

La gerundioj ekzistas, sed sentate arkaikaj, ili ne estas praktike uzataj. Ili havas tri formojn: viran, komunan inan kaj neŭtran, komunan pluralan (píše, píšíc, píšíce skribante; napsav, napsavší, napsavše skribinte).

La negativon kreas la prefikso ne-: nejsem mi ne estas, nepíšu mi ne skribas, nepiš! ne skribu! En ĉeĥa frazo ĉiuj negacieblaj vortoj havas negacian formon: nikdy nikomu nic neřeknu neniam mi ion diros al iu (laŭvorte: neniam al neniu nenion mi ne diros). Ĉe du verboj du negacioj rezultigas pozitivon: nemohu nepřijít mi ne povas ne veni ( = mi devas veni).

SUBSTANTIVOJ

 

Viraj

viro

sinjoro

maŝino

kastelo

 ---------------------------------------------------------------------

 

Singularo

1. muž

pán

stroj

hrad

2. muže

pána

stroje

hradu

3. muži, mužovi

pánu, pánovi

stroji

hradu

4. muže

pána

stroj

hrad

5. muži!

pane!

stroji!

hrade!

6. muži, mužovi

pánu, pánovi

stroji

hradu

7. mužem

pánem

strojem

hradem

 

Pluralo

l. muži, mužové

páni, pánové

stroje

hrady

2. mužů

pánů

strojů

hradů

3. mužům

pánům

strojům

hradům

4. muže

pány

stroje

hrady

5. muži! mužové!

páni! pánové!

stroje!

hrady!

6. mužích

pánech

strojích

hradech

7. muži

pány

stroji

hrady

 

Inaj

virino

 

rozo

 

kanto

 

osto

  ---------------------------------------------------------------------

Singularo

1. žena

růže

píseň

kost

2. ženy

růže

písně

kosti

3. ženě

růži

písni

kosti

4. ženu

růži

píseň

kost

5. ženo!

růže!

písni!

kosti!

6. ženě

růži

písni

kosti

7. ženou

růží

písní

kostí

 

Pluralo

l. ženy

růže

písně

kosti

2. žen

růží

písní

kostí

3. ženám

růžím

písním

kostím

4. ženy

růže

písně

kosti

5. ženy!

růže!

písně!

kosti!

6. ženách

růžích

písních

kostích

7. ženami

růžemi

písněmi

kostmi

 

Neŭtraj

urbo

maro

kokido

konstruaĵo

 ------------------------------------------------------------------------ 

 

Singularo

1. město

moře

kuře

stavení

2. města

moře

kuřete

stavení

3. městu

moři

kuřeti

stavení

4. město

moře

kuře

stavení

5. město!

moře!

kuře!

stavení!

6. městě

moři

kuřeti

stavení

7. městem

mořem

kuřetem

stavením

 

Pluralo

1. města

moře

kuřata

stavení

2. měst

moří

kuřat

stavení

3. městům

mořím

kuřatům

stavením

4. města

moře

kuřata

stavení

5. města!

moře!

kuřata!

stavení!

6. městech

mořích

kuřatech

staveních

7. městy

moři

kuřaty

staveními

 

ADJEKTIVOJ

Malmolaj

juna (li)

juna (ŝi)

juna (ĝi)

 --------------------------------------------------------------------- 

Singularo

1. mladý

mladá

mladé

2. mladého

mladé

mladého

3. mladému

mladé

mladému

4. mladého

mladou

mladé

5. mladý!

mladá!

mladé!

6. mladém

mladé

mladém

7. mladým

mladou

mladým

 

Pluralo

1. mladí

mladé

mladá

2. mladých

mladých

mladých

3. mladým

mladým

mladým

4. mladé

mladé

mladá

5. mladí!

mladé!

mladá!

6. mladých

mladých

mladých

7. mladými

mladými

mladými

 

Molaj

printempa (li)

printempa (ŝi)

printempa (ĝi)

  ---------------------------------------------------------------------

Singularo

1. jarní

jarní

jarní

2. jarního

jarní

jarního

3. jarnímu

jarní

jarnímu

4. jarního

jarní

 

5. jarní!

jarní!

jarní!

6. jarním

jarní

jarním

7. jarním

jarní

jarním

 

Pluralo

1. jarní

jarní

jarní

2. jarních

jarních

jarních

3. jarním

jarním

jarním

4. jarní

jarní

jarní

5. jarní!

jarní!

jarní!

6. jarních

jarních

jarních

7. jarními

jarními

jarními

 

PRONOMOJ

Singularo

mi

ci

li

ŝi

ĝi

  ---------------------------------------------------------------------

1. já

ty

on

ona

ono

2. mě, mne

tebe

jeho, ho

jeho, ho

3. mně, mi

tobě, ti

jemu, mu

jemu, mu

4. mě, mne

tebe, tě

jeho, ho

ji

je, ho

5.

ty!

 

 

 

6. mně

tobě

něm

něm

7. mnou

tebou

jím

jím

 

Pluralo

ni ili

(inoj)

   
 

  ----------------------------------------------------------------------------

1. my

vy

oni

ony

ona

2. nás

vás

jich

jich

jich

3. nám

vám

jim

jim

jim

4. nás

vás

je

je

je

5.

vy!

 

 

 

6. nás

vás

nich

nich

nich

7. námi

vámi

jimi

jimi

jimi

Rimarkigo:

Ĉe la tria persono de ambaŭ nombroj la komenca j- ŝanĝiĝas post prepozicioj al ň- (skribate ně-, ni-, ní-), ekz. do něho en lin, en ĝin, k nim al ili, s ní kun ŝi k.s. La 6-a kazo estas uzata ĉiam kun iu prepozicio.

VERBOJ

A. Helpverbo

Infinitivo

být esti

Prezenco

1. jsem

mi estas

 

jsme

ni estas

2. jsi

vi (ci) estas

 

jste

vi estas

3. je

li (ŝi, ĝi) estas

 

jsou

ili estas

 

Preterito

1. byl jsem

mi estis

 

byli jsme

ni estis

2. byl jsi

vi estis

 

byli jste

vi estis

3. byl

li estis

 

byli

ili estis

 

Futuro

1. budu

mi estos

 

budeme

ni estos

2. budeš

vi estos

 

budete

vi estos

3. bude

li estos

 

budou

ili estos

 

Kondicionalo

1. byl bych

mi estus

 

byli bychom

ni estus

2. byl bys

vi estus

 

byli byste

vi estus

3. byl by

li estus

 

byli by

ili estus

 

Volitivo

1. -

 

 

buďme

ni estu

2. buď

estu (ci)

 

buďte

estu (vi)

3. -

 

 

 

 

 

B. Konjugacio de "aĉeti":

Infinitivoj

neperfektiva:

kupovat aĉeti (esti aĉetanta, provi aĉeti)

perfektiva:

koupit aĉeti (havi aĉetite)

 

Prezenco (neperfektiva)

1. kupuji

mi aĉetas

kupujeme

ni aĉetas

2. kupuješ

vi aĉetas

kupujete

vi aĉetas

3. kupuje

li aĉetas (ŝi, ĝi)

kupují

ili aĉetas

 

Preterito neperfektiva (estis aĉetanta)

1. kupoval jsem

kupovali jsme

2. kupoval jsi

kupovali jste

3. kupoval

kupovali

 

Preterito perfektiva (rezulte aĉetis, estas aĉetinta)

1. koupil jsem

koupili jsme

2. koupil jsi

koupili jste

3. koupil

koupili

 

Futuro neperfektiva (estus aĉetanta)

1. budu kupovat

budeme kupovat

2. budeš kupovat

budete kupovat

3. bude kupovat

budou kupovat

 

Futuro perfektiva (rezulte aĉetos, estos aĉetinta)

1. koupím

koupíme

2. koupíš

koupíte

3. koupí

koupí

 

Kondicionalo neperfektiva (estus aĉetanta)

1. kupoval bych

kupovali bychom

2. kupoval bys

kupovali byste

3. kupoval by

kupovali by

 

Kondicionalo perfektiva (rezulte aĉetus)

1. koupil bych

koupili bychom

2. koupil bys

koupili byste

3. koupil by

koupili by

 

Volitivo neperfektiva (aĉetu, estu aĉetanta)

1. -

kupujme! (ni)

2. kupuj! (ci)

kupujte! (vi)

3. -

 

 

Volitivo perfektiva (rezulte aĉetu)

1. -

kupme! (ni)

2. kup! (ci)

kupte! (vi)

3. -

 

 

Participo

kupující

aĉetanta

kupovaný

aĉetata

koupivší

aĉetinta

koupený

aĉetita

 

C. Konjugaciaj klasoj

La kvin konjugaciaj klasoj diferencas precipe per finaĵoj en prezenco (aŭ perfekta futuro, kiu estas prezenco en futura funkcio).

I

II

III

IV

V

porti

premi

kovri

planti

fari

  ---------------------------------------------------------------------

Singularo

1. nesu

tisknu

kryji

sázím

dělám

2. nes

tiskn

kryj

sázíš

děláš

3. nese

tiskne

kryje

sází

dělá

 

Pluralo

1. neseme

tiskneme

kryjeme

sázíme

děláme

2. nesete

tisknete

kryjete

sázíte

děláte

3. nesou

tisknou

kryjí

sázejí

dělají

 

Eldonis KAVA-PECH 1995