KAREL ČAPEK


R. U. R.


ROSSUMAJ

UNIVERSAL ROBOTOJ.


KOLEKTIVA DRAMO

JE ENKONDUKA KOMEDIO KAJ 3 AKTOJ


LAŬ LA III-a ĈEĤA ELDONO

ESPERANTIGIS KAJ ELDONIS

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ

OLOMOUC 1926.


Tiu ĉi traduko estas dediĉita al

UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO,

la modela organizanto de nia movado.


*

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ


Teksto prilaborita por scenejoj.

Presita kiel manuskripto.

Ĉiujn rajtojn de tiu ĉi traduko kaj de tiu ĉi ludo

por ĉiuj ŝtatoj kaj lingvoj de la mondo, do la

rajton ludi, la rajton plutraduki, filmi, komponi k.t.p.

donas sole teatra agentejo

"Centrum", Inĝ. Fr. Khol, Praha VII,

nad Rudlovou štolou čís. 6.,

al kiu devas esti antaŭanoncata ĉiu ludo kaj

ĉiu dispono tuŝanta publikajn rajtojn.

Nepermesitaj disponoj estos juĝe persekutataj.


Skriba plimultigo estos punata.



PERSONOJ:


HARRY DOMIN, centra direktoro de "Rossumaj Universal-Robotoj".

INĜO. FABRY, ĝenerala teknika direktoro de R.U.R.

DRO. GALL, estro de la fiziologia kaj esplora departemento de R.U.R.

DRO. HALLEMEIER, estro de la instituto por psikologio kaj eduko de Robotoj.

KONSULO BUSMAN, ĝenerala komerca direktoro de R.U.R.

ALQUIST, konstruestro de R.U.R.

HELLENA GLORY.

NANA, ŝia vartistino.

MARIUS, Roboto.

SULLA, Robotino.

RADIUS, DAMON, Robotoj

2., 3., 4. Robotoj

ROBOTO PRIMUS

ROBOTINO HELENA

ROBOTA SERVISTO kaj multaj Robotoj


DOMIN en la antaŭludo proksimume tridekokjara, alta, glatrazita.

FABRY, blondulo, ankaŭ glatrazita de serioza kaj delikata mieno.

HALLEMEIER, robusta grandegulo kun flavruĝaj anglaj lipharoj kaj flavruĝa, brossimila frizaĵo.

DRO. GALL, eta, vigla brunulo kun nigraj lipharoj.

BUSMAN, dika, kalva, miopa hebreo.

ALQUIST, pliaĝa ol la aliaj, malzorge vestita kun longaj griziĝintaj haroj kaj barbo.

HELENA, tre eleganta.


En la dramo mem ĉiuj 10 jarojn pli aĝaj.


ROBOTOJ estas vestitaj en la antaŭludo kiel homoj. Iliaj movoj kaj paroloj estas koncizaj, mienoj senesprimaj, rigardoj rigidaj. En la dramo mem ili havas tolbluzojn zonumitajn per rimeno kaj sur brusto latunan numeron.


Post la antaŭludo kaj la dua akto paŭzo.


ANTAŬLUDO


Centra oficejo de la uzino de "Rossumaj Universal-Robotoj". Dekstre enirejo. Tra fenestroj en frunta muro perspektivo je senfinajn vicojn de uzinaj konstruaĵoj. Maldekstre pluaj direkciaj ejoj.


DOMIN sidas en turnebla apogseĝo ĉe granda amerika skribtablo. Sur la tablo elektra lampo, telefono, paperpeziloj, leterordigilo k.t.p., sur la muro maldekstre grandaj geografiaj kartoj kun ŝip- kaj fervoj-linioj, granda kalendaro, horloĝo, kiu montras iom antaŭ la tagmezo; sur la muro dekstre estas alnajlitaj presitaj afiŝoj: "Plej malmultekosta laboro: Rossumaj Robotoj". "Tropikaj Robotoj, nova invento. Peco po 150 d." "Ĉiu aĉetu propran Roboton al si". "Ĉu vi volas malkarigi viajn produktaĵojn? Mendu Rossumajn Robotojn". Plue aliaj geografiaj kartoj, ŝipa hortabelo, tabelo kun telegrafe indikitaj kurzoj k.t.p. Kontraste al ĉi tiu ornamo de muroj kuŝas sur la planko luksa turka tapiŝo, dekstre ronda tablo, kanapo, ledaj klubaj apogseĝoj kaj libroŝranko, en kiu troviĝas boteloj da vino kaj brandoj anstataŭ libroj. Maldekstre kaso. Apud la tablo de Domin skribmaŝino, je kiu skribas knabino SULLA.

DOMIN diktas: "- ke ni ne garantias pri komercaĵoj dumvoje difektitaj. Ni atentigis vian ŝipestron tuj ĉe enŝipigado, ke la ŝipo ne taŭgas por transporto de Robotoj -" Eksonoras la domtelefono. Domin levas ĝin kaj enparolas: Halo - Ĉi tie centra - jes. - Certe. - Nu jes, kiel ĉiam. - Kompreneble, kablu al ili. - Bone. Li pendigas la telefonon. Kie mi ĉesis?

SULLA: Ni konfirmas mendon je dekkvin mil Robotoj.

DOMIN ekmeditinte: Dekkvin mil Robotoj. Dekkvin mil Robotoj.

MARlUS malfermas la pordon: Bonvolu, sinjorino. Eniras HELENA GLORY. MARIUS foriras.

DOMIN ekstaras: Bonvolu!

HELENA: Ĉu la centra direktoro Domin?

DOMIN: Je via dispono.

HELENA: Mi venas al vi -

DOMIN: - kun karto de prezidanto Glory. Tio sufiĉas.

HELENA: Prezidanto Glory estas mia patro. Mi estas Helena Glory.

DOMIN: Fraŭlino Glory, estas por ni nekutima honoro, ke - ke -

HELENA: - ke ni ne povas eligi vin tra pordo.

DOMIN: - ke ni povas bonvenigi filinon de la granda prezidanto. Mi petas, sidiĝu. Sulla, vi povas foriri.

SULLA foriras.

DOMIN eksidas: Per kio mi povas servi, fraŭlino Glory?

HELENA: Mi alvenis -

­DOMIN: - por rigardi nian fabrikadon de homoj. Kiel ĉiuj vizitoj. Tre volonte! Sen ceremonio!

HELENA: Mi pensis, ke estas malpermesite -

­DOMIN: - eniri la uzinon, kompreneble. Sed ĉiu alvenas tien ĉi kun ies vizitkarto, fraŭlino Glory.

HELENA: Kaj - kaj - vi montras al ĉiu. . . . . ?

DOMIN: Nur ion. Fabrikado de artefaritaj homoj, fraŭlino, estas fabrika sekreto.

HELENA: Se vi scius, kiel min tio -

DOMIN: - treege interesas. Malnova Eŭropo eĉ ne parolas pri io alia.

HELENA : Kial vi ne lasas min finparoli?

DOMIN: Mi petas pardonon. Ĉu vi volis eble diri ion alian?

HELENA: Mi volis sole demandi -

­DOMIN: - ĉu mi ne montrus tute escepte al vi nian uzinon. Nu certe, fraŭlino Glory.

HELENA: Kiel vi scias, ke mi volis demandi tion?

DOMIN: Ĉiuj demandas pri la samo. Li ekstaras. Pro neordinara estimo, fraŭlino, mi montrus al vi pli ol al la aliaj kaj - unuvorte­HELENA: Mi dankas vin.

DOMIN: Se vi garantios, ke vi perfidos al neniu eĉ la plej malgravan -

­HELENA ekstaras kaj donas al li la manon: Je mia honoro.

DOMlN: Mi dankas. Ĉu vi ne volus eble demeti la vualon?

HELENA: Aĥ kompreneble, vi volas vidi - Par­donu!

DOMIN: Kion?

HELENA: Se vi liberigus mian manon.

DOMIN liberigasĝin: Mi petas, pardonu!

HELENA demetas la vualon: Vi volas vidi, ĉu mi ne estas spiono. Kiel singardaj vi estas.

DOMIN observas ŝin entuziasme: Hm - kompreneble - ni - jes.

HELENA: Ĉu vi ne konfidas al mi?

DOMIN: Neordinare, fraŭlino Hele - pardonu, fraŭlino Glory. Efektive neordinare ĝojigita - Ĉu vi ŝipveturis agrable?

HELENA: Jes. Kial -

DOMIN: Ĉar - mi opinias - ke vi estas ankoraŭ tre juna.

HELENA: Ĉu ni iros tuj en la uzinon?

DOMIN: Jes. Mi pensas dudekdu, ĉu ne?

HELENA: Dudekdu kion?

DOMIN: Dudekdu jarojn.

HELENA: Dudekunu. Kial vi volas scii tion?

DOMIN: Pro tio - ĉar - kun entuziasmo: Vi restos ĉi tie pli longe, ĉu ne?

HELENA: Laŭ tio, kion vi montros al mi el la fabrikado.

DOMIN: Diabla fabrikado! Nu certe, fraŭlino Glory, vi vidos ĉion. Mi petas, eksidu! Ĉu interesus vin la historio de la invento?

HELENA: Jes, mi petas vin. Ŝi eksidas.

DOMIN: Nu do. Li sidiĝas sur la skribtablon, observas ravita Helenan kaj rapide kvazaŭrespondas: Estis en jaro 1920, kiam maljuna Rossum, granda fiziologo, sed tiam ankoraŭ juna sciencisto, ve­turis sur ĉi tiun malproksiman insulon por studi maran animalaron. Punkto. Dum tio li provadis per kemia sintezo imiti vivan materion nomatan protoplasmo ĝis unufojon neatendite li inventis materion, kiu kondutis tute same, kiel viva materio, kvankam ĝi havis alian kemian konstituon. Tio estis en jaro 1932, ĝuste kvarcent kvardek jaroj post malkovro de Ameriko, uf.

HELENA: Ĉu vi scias tion parkere?

DOMIN: Jes; fiziologio, fraŭlino Glory, ne estas mia metio. Do, ĉu pluen?

HELENA: Nu bone.

DOMIN solene: Kaj tiam, fraŭlino, la maljuna Rossum skribis inter siajn kemiajn formulojn jenon: "La naturo trovis sole unu metodon, kiel organizi vivan materion. Sed estas ankoraŭ alia metodo, pli simpla, pli formebla kaj pli rapida, kiun la naturo eĉ ne ektuŝis. Ĉi tiun alian vojon, kiun povis sekvi evoluo de la vivo, mi trovis hodiaŭ". Imagu al vi, fraŭlino, ke ĉi tiujn gravajn vortojn skribis li super eltusaĵo de ia koloida gelo, kiun eĉ hundo ne estus manĝinta. Imagu al vi lin sidantan super epruveto kaj pripensantan, kiel elkreskos el ĝi tuta arbo de vivo, kiel elirados el ĝi ĉiuj bestoj, komencante de iu infuzorio kaj finante - finante per la homo mem. Per homo el alia materio ol ni estas. Fraŭlino Glory, tio estis momento giganta!

HELENA: Do pluen.

DOMIN: Pluen? Nun estis la tasko, eligi la vivon el la epruveto kaj rapidigi la evoluon kaj fabriki iajn organojn, ostojn kaj nervojn kaj tion kaj alion, kaj trovi iajn materiojn, katalizatorojn,

enzimojn, hormonojn kaj tiel plu, mallonge, ĉu vi komprenas tion?

HELENA: Mi n-n-ne scias. Mi pensas, ke nur malmulte.

DOMIN: Mi absolute nenion. Sciu, per tiaj likvaĵoj li kapablis fari, kion li volis. Li kapablis ekzem­ple formi meduzon kun Sokrata cerbo aŭ lum­brikon longan kvindek metrojn. Sed, ĉar li posedis nek eron da komiksento, li ekintencis fari normalan vertebrulon aŭ eble homon. Li do eklaboris.

HELENA: Kion?

DOMIN: Imiti naturon. Plej frue li provis fari artefaritan hundon. Li klopodis kelkajn jarojn pri tio kaj fine iĝis el tio io kvazaŭ kripliĝinta bovido, kiu mortaĉis post kelkaj tagoj. Mi montros ĝin al vi en la muzeo. Kaj poste eklaboris maljuna Rossum jam por produkti homon.

Paŭzo.

HELENA: Kaj ĉu ne estas permesite perfidi ĉi tion al iu?

DOMIN: Al neniu en la mondo.

HELENA: Domaĝe, ke tio estas jam en ĉiuj lego-libroj.

DOMIN: Domaĝe. Li desaltas de la tablo kaj eksidas apud Helena. Sed ĉu vi scias, kio ne estas en legolibroj? Li frapetas sian frunton. Ke maljuna Rossum estis mirinda naivulo. Serioze, fraŭlino Glory, sed ĉi tion lasu ĉe vi. La maljuna ekstremulo volis efektive produkti homojn.

HELENA: Sed vi ja p r o d u k t a s homojn!

DOMIN: Proksimume, fraŭlino Helena. Sed maljuna Rossum pensis tion laŭvorte. Komprenu, li intencis kvazaŭ science sentronigi Dion. Li estis terura materialisto kaj tial li faris ĉion ĉi. Li intencis nenion pli, ol pruvi, ke ia Dio ne estis necesa.Tial li ekprenis fiksan ideon produkti homon precizege tielan, kiaj ni estas. Ĉu vi scias iomete anatomion?

HELENA: Nur - tro malmulte.

DOMIN: Mi ankaŭ. Imagu al vi, ke li encerbigis al si fabriki ĉion ĝis la lasta glando kiel en homa korpo. Cekumon, migdalglandojn, um­bilikon, nurajn superfluaĵojn. Ja eĉ - hm - eĉ seksajn glandojn.

HELENA: Sed ĉi tiuj do - ĉi tiuj ja -

­DOMlN: - ne estas superfluaj, mi scias. Sed, se homoj estas industrie fabrikotaj, tiam estas - hm - neniel necese -

­HELENA: Mi komprenas.

DOMIN: Mi montros al vi en muzeo, kion li finfuŝis dum dek jaroj. Tio povus prezenti viron, ĝi vivis tutajn tri tagojn. Maljuna Rossum ne havis ioman belguston. Ĝi estis teruraĵo, kion li produktis. Sed interne tio havis ĉion, kion havas la homo. Efektive, treege enuiga laboro. Kaj tiam venis tien ĉi inĝeniero Rossum, nevo de la maljuna. Genia kapo, fraŭlino Glory. Tuj kiam li vidis, kion faraĉas la maljuna, li diris: "Produkti unu homon dum dek jaroj estas sensencaĵo. Se vi ne fabrikados ĝin pli rapide ol la naturo, tiam lasu la aferon kuri!" Kaj li ekstudis anatomion mem.

HELENA: En legolibroj ĝi estas alie.

DOMIN ekstaras: En legolibroj estas pagita reklamo, kaj cetere sensencaĵo. Oni legas tie ekzemple, ke Robotojn inventis la maljuna mastro. Sed la maljuna taŭgis eble por universitato, sed pri fabrikado li ne havis eĉ ideon. Li pensis, ke li faros efektivajn homojn, do eble iajn novajn indianojn, docentojn aŭ idiotojn, ĉu vi komprenas! Kaj nur la juna Rossum havis la ideon fabriki el tio vivajn kaj inieligentajn labormaŝinojn. Kio estas en legolibroj pri kunlaborado de ambaŭ grandaj Rossumoj, estas babilaĵo. Tiuj du terure disputaĉis. La maljuna ateisto havis neniom da kompreno pri industrio, kaj fine fermis lin la juna en iun laboratorion, por ke li tie daŭrigu siajn grandajn abortojn, kaj

komencis mem fabrikadi tion laŭ inĝeniera maniero. La maljuna Rossum lin laŭvorte malbenis kaj ĝis sia morto li finfuŝis ankoraŭ du fiziologiajn monstrojn, ĝis fine oni trovis lin malviva en la laboraiorio. Tio estas la tuta historio.

HELENA: Kaj la juna?

DOMIN: La juna Rossum, fraŭlino, tio estis nova epoko. Epoko de fabrikado post epoko de ekkono. Kiam li iom pririgardis anatomion de la homo, li tuj vidis, ke ĝi estas tro komplika kaj ke bona inĝeniero estus ĝin farinta pli simplan. Do li komencis transformi anatomion kaj eksperimentadis, kion oni povus forlasi

aŭ simpligi - mallonge, fraŭlino Glory, ĉu tio ne tedas vin?

HELENA: Ne, male, tio estas terrrure interesa.

DOMIN: Do la juna Rossum diris al si: Homo estas io, kio - ni diru - sentas ĝojon, ludas violonon, deziras promeni kaj entute bezonas fari amason da aferoj, kiuj - kiuj estas efektive superfluaj.

HELENA: Oho!

DOMIN: Atendu. Kiuj estas superfluaj, se ekzemple ĝi devas teksi aŭ adicii. Naftomotoro ne devas havi kvastojn kaj ornamentojn, fraŭlino Glory. Kaj fabriki artefaritajn laboristojn estas la samo, kiel fabriki naftomotorojn. La fabrikado devas esti kiom eble la plej simpla kaj la fabrikaĵo praktike la plej bona. Kion vi opinias, kia laboristo estas praktike la plej bona?

HELENA: La plej bona? Eble tiu, kiu - kiu - Se li estas honesta - kaj sindona.

DOMIN: Ne, sed la plej malmultekosta. Tiu, kiu havas la plej malmultajn bezonojn. La juna Rossum elpensis laboriston kun plej malgranda nombro de bezonoj. Li devis lin simpligi. Li forĵetis ĉion, kio senpere ne servas al laboro. Tiamaniere li vere elĵetis la homon kaj faris Roboton. Kara fraŭlino Glory, Robotoj ne estas homoj. Ili estas mekanike pli perfektaj ol ni, ili posedas miregindan intelektan kapablecon, sed ili ne havas animon. Ho, fraŭlino Glory, la produkto de la inĝeniero estas teknike pli preciza ol la produkto de la naturo.

HELENA: Oni diras, ke la homo estas kreaĵo de Dio.

DOMIN: Des pli malbone. Dio ne havis eĉ ideon pri moderna tekniko. Ĉu vi kredus, ke la mortinta juna Rossum ekludis rolon de Dio?

HELENA: Kiel, mi petas vin?

DOMIN: Li komencis fabriki Superrobotojn. Laborgigantojn. Li ekprovis tion per kvarmetraj staturoj, sed vi ne kredus, kiel tiuj mamutoj rompiĝadis.

HELENA: Rompiĝadis?

DOMlN: Jes. Nenial krevis ilia piedo aŭ io alia. Nia planedo estas verŝajne iomete malgranda por gigantoj. Nune ni fabrikas nur Robotojn de natura grandeco kaj de tre konvena homa fasono.

HELENA: Mi vidis la unuajn Robotojn ĉe ni. La komunumo aĉetis . . . mi volas diri dungis ilin por laboro -

DOMIN: Ĝi aĉetis ilin, kara fraŭlino. Robotojn oni aĉetas.

HELENA: - ĝi akiris ilin kiel stratbalaistojn. Mi vidis ilin balai. Ili estas tiel strangaj, tiel silentaj.

DOMIN: Ĉu vi vidis mian skribistinon?

HELENA: Mi ne atentis.

DOMIN sonorigas: Sciu, la akcia uzino de "Rossumaj Universal-Robotoj" ne fabrikas ĝis nun unuspe­can komercaĵon. Ni havas pli kaj malpli kvalitajn Robotojn. La pli bonaj vivos eble dudek jarojn.

HELENA: Ĉu ili pereas poste?

DOMIN: Jes, ili eluziĝas.

Eniras SULLA.

DOMIN: Sulla, montru vin al fraŭlino Glory.

HELENA stariĝas kaj donas al ŝi la manon: Mi estas ĝojigita. Verŝajne estas terure malgaje al vi tiel mal­proksime de la mondo, ĉu ne?

SULLA: Tion mi ne konas, fraŭlino Glory. Bonvolu sidiĝi, mi petas.

HELENA eksidas: El kie vi estas, fraŭlino?

SULLA: El ĉi tie, el la uzino.

HELENA: Aĥ, ĉu vi naskiĝis ĉi tie?

SULLA: Jes, mi estis ĉi tie fabrikita.

HELENA eksaltas: Kio?

DOMIN ridas: Sulla ne estas homo, fraŭlino. Sulla estas Roboto.

HELENA: Mi petas pardonon -

DOMIN metas manon sur la ŝultron de Sulla: Sulla ne ko­leras. Rigardu, fraŭlino Glory, kian vizaĝhaŭton ni fabrikas. Palpu ŝian vangon.

HELENA: Ho, ne, ne!

DOMIN: Vi ne ekkonus, ke ŝi estas el alia materio, ol ni. Atentu, ŝi havas eĉ la tipan lanugon de blon­dulinoj. Sole la okuloj estas iomete - - - Sed des pli la haroj! Turnu vin, Sulla!

HELENA: Ĉesu jam!

DOMIN: Parolu iom kun la gastio, Sulla. Estas malofta vizito.

SULLA: Mi petas, fraŭlino, sidiĝu. Ili sidiĝas. Ĉu vi bone ŝipveturis?

HELENA: Jes - ce - certe.

SLILLA: Ne veturu reen sur Amelio, fraŭlino Glory. La barometro tro malleviĝas, ĝis 705. Atendu Pensilvanion, ĝi estas tre bona, tre fortika ŝipo.

DOMIN: Kiom?

SULLA: Dudek nodojn en unu horo. Ŝarĝkapableco dekdu mil.

DOMIN ridas: Sufiĉe, Sulla, sufiĉe! Montru al ni, kiel vi scipovas france?

HELENA: Ĉu vi scipovas france?

SULLA: Mi scipovas kvar lingvojn. Mi skribas: Dear Sir! Monsieur! Geehrter Herr! Estimata sinjoro!

HELENA eksaltas: Tio estas trompaĵo! Vi estas ĉarlatano! Sulla ne estas Roboto, Sulla estas knabino kiel mi! Sulla, tio estas malhonesta! - Kial vi ludas tian komedion?

SULLA: Mi estas Roboto.

HELENA: Ne, ne, vi mensogas! Ho, Sulla, pardonu, mi scias - ili devigis vin, por ke vi faru reklamon al ili! Sulla, vi estas knabino kiel mi, ĉu ne? Diru!

DOMIN: Mi bedaŭras, fraŭlino Glory. Sulla estas Roboto.

HELENA: Vi mensogas!

DOMIN rektigas sin: Kion? - Li eksonorigas. Pardonu, fraŭlino, do mi devas konvinki vin.

Eniras MARIUS.

DOMIN: Marius, konduku Sullan en la sekcejon, por ke oni malfermu ŝin. Rapide!

HELENA: Kien?

DOMIN: En la sekcejon. Post kiam oni distranĉos ŝin, vi iros rigardi ŝin.

HELENA: Mi ne iros!

DOMIN: Pardonu, vi parolis pri mensogo.

HELENA: Ĉu vi volas, ke oni mortigu ŝin?

DOMIN: Maŝinojn oni ne mortigas.

HELENA ĉirkaŭbrakas Sullan: Ne timu, Sulla, mi defendos vin! Diru, karulino, ĉu estas ĉiuj tiel barbaraj kontraŭ vi? Tion vi ne devas toleri, ĉu vi aŭdas? Vi ne devas, Sulla!

SULLA: Mi estas Roboto.

HELENA: Estas egale. Robotoj estas same bonaj homoj kiel ni. Sulla, ĉu vi lasus vin distranĉi?

SULLA: Jes.

HELENA: Ho, ĉu vi ne timas morton?

SULLA: Mi ne konas ĝin, fraŭlino Glory.

HELENA: Ĉu vi scias, kio fariĝus kun vi?

SULLA: Jes, mi ĉesus movi min.

HELENA: Tio estas terrrura!

DOMIN: Marius, diru al la fraŭlino, kio vi estas.

MARIUS: Roboto Marius.

DOMIN: Ĉu vi donus Sullan en la sekcejon?

MARIUS: Jes.

DOMIN: Ĉu vi kompatus ŝin?

MARIUS: Tion mi ne konas.

DOMIN: Kio fariĝus kun ŝi?

MARIUS: Ŝi ĉesus movi sin. Oni ĵetus ŝin en pistmaŝinon.

DOMIN: Tio estas morto, Marius. Ĉu vi timas morton? MARIUS: Ne.

DOMIN: Do vidu, fraŭlino Glory. Robotoj ne ŝategas la vivon. Ili ja ne scias pro kio. Ili ne havas ĝuojn. Ili estas malpli ol herbo.

HELENA: Ho, ĉesu! Sendu ilin almenaŭ for!

DOMIN: Marius, Sulla, vi povas foriri.

SULLA kaj MARIUS foriras.

HELENA: Ili estas terrruraj! Estas abomene, kion vi faras!

DOMIN: Kial abomene?

HELENA: Mi ne scias. Kial - kial vi donis al ŝi nomon Sulla?

DOMIN: Ĉu malbela nomo?

HELENA: Estas vira nomo. Sulla estis roma arme­estro.

DOMIN: Ho, ni pensis, ke Marius kaj Sulla estis geamantoj.

HELENA: Ne. Marius kaj Sulla estis armeestroj kaj kontraŭbatalis reciproke en jaro - en jaro - mi ne scias jam.

DOMIN: Venu ĉi tien, al la fenestro. Kion vi vidas?

HELENA: Masonistojn.

DOMIN: Tio estas Robotoj. Ĉiuj niaj laboristoj estas Robotoj. Kaj ĉi tie malsupre, ĉu vi vidas ion?

HELENA: Ian oficejon.

DOMIN: La kalkulejo. Kaj en ĝi -

H­ELENA: - plene da oficistoj.

DOMIN: Estas Robotoj. Ĉiuj niaj oficistoj estas Robotoj. Ĝis kiam vi vidos la uzinon -

­Samtempe eksonas uzinaj fajfiloj kaj sirenoj.

DOMlN: Tagmezo. Robotoj ne scias, kiam ĉesi laboron. Je la dua mi montros al vi knedujojn.

HELENA: Kiajn knedujojn?

DOMIN sekvoĉe: Knedujojn por pasto. En ĉiu oni knedas samtempe materion por mil Robotoj. Poste tinojn por hepatoj, cerboj kaj tiel plu. Poste vi vidos la uzinon por ostoj. Poste mi montros al vi la ŝpinejon.

HELENA: Kian ŝpinejon?

DOMIN: Nervoŝpinejon. Vejnoŝpinejon. Ŝpinejon, kie oni fabrikas samtempe tutajn kilometrojn da faringoj. Poste estas la muntejo, kie oni kunigas ĉion, sciu, kiel aŭtomobilojn. Ĉiu laboristo aligas nur unu parton kaj aŭtomate tio kuras pluen al la dua, tria, senfine. Tio estas la plej interesa spektaklo. Poste estas la sekigejo kaj magazenoj, kie laboras freŝaj fabrikaĵoj.

HELENA: Pro Dio, ĉu tuj ili devas labori?

DOMIN: Pardonu! Ili laboras tiel, kiel laboras nova meblaro. Ili kutimiĝas je la ekzistado. Ili kvazaŭ kunkreskas interne, aŭ io alia fariĝas kun ili. Multo nova eĉ kreskas en ili. Sciu, ni devas lasi iom da spaco por natura evoluo. Kaj dume oni la fabrikaĵojn finpretigas.

HELENA: Kion tio signifas?

DOMIN: La samon, kiel ĉe la homoj "la lernejo". Ili lernas paroli, skribi kaj kalkuli. Ili posedas ja miregindan memoron. Se vi tralegus al ili dudek­voluman enciklopedion, ili ĉion ripetos al vi. Ion novan ili neniam elpensos. En universitatoj ili tute bone povus instrui. Poste oni klasigas ilin laŭ specoj kaj dissendas. Ĉiutage dekkvin mil pecojn, ne enkalkulite ĉiamam percenton da difektitaj, kiujn oni ĵetas en pistmaŝinon. . . kaj tiel plu kaj tiel plu.

HELENA: Ĉu vi koleras je mi?

DOMIN: Aĥ, gardu Dio! Mi pensas nur, ke. . . ke ni povis paroli pri aliaj aferoj. Ni estas ĉi tie nur kelkaj inter centmiloj da Robotoj, kaj neniu virino. Ni parolas nur pri fabrikado, la tutan tagon, ĉiun tagon - Ni estas kvazaŭ kondamnitaj, fraŭlino Glory.

HELENA: Mi ege bedaŭras, ke mi diris, ke - ke - ke vi mensogas -

­Pordofrapo.

DOMIN: Eniru, junuloj!

De maldekstre eniras inĝo. FABRY, dro. GALL, dro. HALLEMEIER, konstruestro ALQUIST.

Dro. GALL: Pardonu, ĉu ni ne ĝenas?

DOMIN: Venu ĉi tien. Fraŭlino Glory, tio estas Alquist, Fabry, Gall, Hallemeier. Filino de la pre­zidanto Glory.

HELENA embarase: Bonan tagon.

FABRY: Ni ne havis eĉ ideon -

­Dro. GALL: Senfine honorataj -

­ALQUIST: Estu bonveninta, fraŭlino Glory.

De dekstre enfalas BUSMAN.

BUSMAN: Halo, kion vi havas ĉi tie?

DOMIN: Ĉi tien, Busman. Tio estas nia Busman, fraŭlino. La filino de la prezidanto Glory.

HELENA: Estas agrable por mi.

BUSMAN: Mia Dio, kia gloro! Fraŭlino Glory, ĉu vi permesas, ke ni kablu al ĵurnaloj, ke vi bon­volis honori nin per via vizito -?

HELENA: Ne, ne, mi petas vin!

DOMIN: Mi petas, fraŭlino, sidiĝu.

BUSMAN: altiras apogseĝojn Bonvolu -

­Dro: GALL: " " Mi petas -

­FABRY: " " Pardonu -

­ALQUIST: Fraŭlino Glory, kiel vi vojaĝis?

Dro. GALL: Ĉu vi restos pli longe ĉe ni?

FABRY: Kion vi diras pri la uzino, fraŭlino Glory? HALLEMEIER: Ĉu vi alvenis sur Amelio?

DOMIN: Silentu, lasu paroli fraŭlinon Glory.

HELENA al Domin: Pri kio mi parolu kun ili?

DOMIN mirigite: Pri kio vi volas.

HELENA: Ĉu mi parolu - ĉu vi permesas, ke mi parolu tute malkaŝe?

DOMIN: Nu kompreneble.

HELENA hezitas, poste malespere kuraĝiĝinte: Diru, ĉu neniam turmentas vin, kiel oni trakfas vin?

FABRY: Kiu, mi petas?

HELENA: Ĉiuj homoj.

Ĉiuj konsternite rigardas reciproke unu la alian.

ALQUIST: Ĉu nin?

Dro. GALL: Kial vi pensas?

HALLEMEIER: Mil tondroj!

BUSMAN: Aĥ, gardu Dio, fraŭlino Glory!

HELENA: Ĉu vi ne sentas, ke vi povus ekzisti pli bone?

Dro. GALL: Ĝi estas diskutinda, fraŭlino. Kiel vi pensas tion?

HELENA: Mi pensas, ke - eksplodas ke tio estas abomenega! Ke tio estas terura! ŝi ekstaras. Tuta Eŭropo parolas pri tio, kio okazas ĉi tie kun vi. Tial mi alvenis, por vidi tion, kaj tio estas miloble pli malbona, ol iu pensas! Kiel vi kapablas suferi tion?

ALQUIST: Kion suferi?

HELENA: Vian situacion. Pro Dio, vi estas ja homoj, kiel ni, kiel la tuta Eŭropo, kiel la tuta mondo! Estas skandale, estas malinde, kiel vi vivas!

BUSMAN: Pro Dio, fraŭlino!

FABRY: Ne, junuloj, iomete ŝi estas prava. Ni vivas ĉi tie efektive kiel Indianoj.

HELENA: Pli malbone ol Indianoj! Ĉu vi permesas, ho, ĉu vi permesas, ke mi alparolu vin fratoj?

BUSMAN: Nu, mia Dio, kial ne?

HELENA: Fratoj, mi ne alvenis kiel filino de la pre­zidanto. Mi alvenis en nomo de la Ligo de Hu­maneco. Fratoj, la Ligo de Humaneco havas jam pli ol ducent milojn da anoj. Ducent mil homoj staras post vi kaj disponigas al vi sian helpon.

BUSMAN: Ducent mil homoj, verdire, tio estas jam rimarkinda, tio estas tute bela.

FABRY: Mi diras ĉiam al vi, nenio superas mal­novan Eŭropon. Vidu, ĝi ne forgesis nin. Ĝi dispo­nigas al ni helpon.

Dro. GALL: Kian helpon? Ĉu teatron?

HALLEMEIER: Ĉu orkestron?

HELENA: Pli ol tio.

ALQUIST: Ĉu vin mem?

HELENA: Ho, kio min koncernas! Mi restos, dum estos necese.

BUSMAN: Mia Dio, kia ĝojo!

ALQUIST: Domin, mi iros prepari por la fraŭlino la plej bonan ĉambron.

DOMIN: Atendu momenton. Mi timas, ke - ke fraŭlino Glory ankoraŭ ne finparolis.

HELENA: Ne, mi ne finparolis, se vi ne fermos al mi perforte la buŝon.

Dro. GALL: Harry, ne kuraĝu!

HELENA: Mi dankas vin. Mi sciis, ke vi defendos min. DOMIN: Pardonu, fraŭlino Glory. Ĉu vi estas kon­vinkita, ke vi parolas kun Robotoj?

HELENA ekembarasiĝas: Kun kiu alia?

DOMlN: Mi bedaŭras. Ĉi tiuj sinjoroj estas efektive homoj kiel vi. Kiel la tuta Eŭropo.

HELENA al la ceteraj: Ĉu vi ne estas Robotoj?

BUSMAN ridegas: Dio gardu!

HALLEMEIER dignoplene: Fi, Robotoj!

Dro. GALL ridas: Ni dankas kore!

HELENA: Sed. . . tio ne estas ebla!

FABRY: Je mia honoro, fraŭlino, ni ne estas Robotoj.

HELENA al Domin: Kial do vi diris al mi, ke ĉiuj viaj oficistoj estas Robotoj?

DOMIN: Jes, la oficistoj. Sed la direktoroj ne. Permesu, fraŭlino Glory: inĝeniero Fabry, ĝenerala teknika direktoro de Rossumaj Universal-Robotoj. Doktoro Gall, estro de fiziologia kaj esplora departemento. Doktoro Hallemeier, estro de instituto por psikologio kaj eduko de Robotoj. Konsulo Busman, ĝenerala komerca direktoro kaj konstruisto Al­quist, konstruestro de Rossumaj Universal-Ro­botoj.

HELENA: Pardonu, sinjoroj, ke - ke - - Estas terrrura! Kion mi faris?

ALQUIST: Aĥ, gardu Dio, fraŭlino Glory. Mi petas, sidiĝu.

HELENA eksidas: Mi estas malsaĝa knabino. Nun - nun vi sendos min per la unua ŝipo reen.

Dro. GALL: Por nenio en la mondo, fraŭlino. Kial ni sendus vin for?

HELENA: Ĉar vi jam scias - ĉar - ĉar mi ribeligus Robotojn kontraŭ vin.

DOMIN: Kara fraŭlino Glory, ĉi tie estis jam centoj da savistoj kaj profetoj. Ĉiu ŝipo alveturigas iun. Misiistojn, anarkistojn, Savarmeon, ĉion eblan. Estas tre mirinde, kiom da eklezioj kaj frenezuloj estas sur la mondo.

HELENA: Kaj ĉu vi permesas, ke ili parolu al Robotoj?

DOMIN: Kial ne? Ĝis nun ĉiuj lasis tion. Robotoj memoras ĉion, sed plu nenio. Ili ja eĉ ne ridas pri tio, kion la homoj parolas. Efektive, tio estas vere nekredinda. Se ĝi interesas vin, kara fraŭlino, mi alkondukos vin en la magazenon de Ro­botoj. Estas tie eble tricent miloj da ili.

BUSMAN: Tricent kvardek sep mil.

DOMIN: Bone. Vi povas alparoli ilin kiel vi volas. Vi povas tralegi al ili biblion, logaritmojn, aŭ kio plaĉas al vi. Vi povas prediki al ili eĉ pri homaj rajtoj.

HELENA: Ho, mi pensas, ke. . . se oni montrus al ili iom da amo -

FABRY: Ne eble, fraŭlino Glory. Nenio estas al la homo pli fremda ol Roboto.

HELENA: Kial do vi produktas ilin?

BUSMAN ridas: Hahaha, tio estas bona! Kial oni produktas Robotojn!

FABRY: Por laboro, fraŭlino. Unu Roboto anstataŭas du kaj duonon da laboristoj. Homa maŝino, fraŭ­lino Glory, estis tro neperfekta. Fine oni devis tamen forigi ĝin.

BUSMAN: Ĝi estis tro multekosta.

FABRY: Ĝi estis malmulte produktema. Al moderna tekniko ĝi jam ne povis sufiĉi. Kaj due - due - estas granda progreso, ke . . pardonu.

HELENA: Kion?

FABRY: Mi petas pardonon. Estas granda progreso naski per maŝino. Tio estas pli facila kaj pli ra­pida. Ĉiu plirapidigo estas progreso, fraŭlino. La naturo ne havis eĉ ideon pri moderna rapideco de laboro. La tuta infanaĝo estas de teknika vidpunkto pura sensencaĵo. Vere perdita tempo. Ne daŭrigebla malŝparo de tempo, fraŭlino Glory. Kaj trie -

HELENA: Ho, ĉesu!

FABRY: Laŭ via plaĉo. Permesu, kion do intencas verdire tiu via Ligo - Ligo - Ligo de Humaneco?

HELENA: Ĝi speciale - speciale celas defendi Robotojn kaj - kaj - garantii al ili - bonan farton.

FABRY: Tio ne estas malbona celo. Maŝinoj devas esti bone prizorgataj. Je mia animo, tio estas laŭdinda. Mi ne ŝatas difektitajn aĵojn. Mi petas vin, fraŭlino Glory, enskribu nin ĉiujn kiel subtenantajn, kiel ordinarajn, kiel fondantajn anojn de tiu via Ligo!

HELENA: Ne, vi ne komprenas min! Ni volas - precipe - ni volas liberigi Robotojn!

HALLEMEIER: Kiamaniere, mi petas vin?

HELENA: Oni traktu ilin. . . traktu ilin. . . . kiel homojn.

HALLEMEIER: Aha! Ĉu ili eble voĉdonu? Ĉu ili eble eĉ ricevu salajron?

HELENA: Kompreneble, ke jes!

HALLEMEIER: Ni rigardu! Kaj kion ili farus kun ĝi, mi petas vin?

HELENA: Ili aĉetus. . . kion ili bezonas. . . . kio ĝojigus ilin.

HALLEMEIER: Tio estas tre bela, fraŭlino; sed Ro­botojn nenio ĝojigas. Mil tondroj, kion ili aĉetu? Vi povas ilin nutri per ananasoj, per pajlo, per kio vi volas; al ili tio estas egala, ili havas tute nenian gustosenton. Ili interesas sin pri nenio, fraŭlino Glory. Diablo, diablo, neniu vidis ankoraŭ, ke Roboto estus ekridetinta.

HELENA: Kial. . kial. . . kial vi ne faras ilin pli feliĉaj?

HALLEMEIER: Ne eble, fraŭlino Glory. Ili estas nur Robotoj. Sen propra volo. Sen pasioj. Sen historio. Sen animo.

HELENA: Ĉu sen amo kaj obstino?

HALLEMEIER: Kompreneble. Robotoj amas nenion, eĉ ne sin mem. Kaj ĉu obstino? Mi ne scias; nur malofte, nur de tempo al tempo -

­HELENA: Kio?

HALLEMEIER: Verdire nenio. Iufoje ili kvazaŭ frene­ziĝas. Io kvazaŭ epilepsio, sciu! Oni nomas ĝin spasmo de Robotoj. Subite kelkiu forĵetegas ĉion, kion li tenas en la mano, li staras, grincas per la dentoj - kaj devas esti ĵetita en pistmaŝinon. Verŝajne difekto de organismo.

DOMIN: Fabrika difekto.

HELENA: Ne, ne, tio estas la animo!

FABRY: Ĉu vi pensas, ke la animo komencas per dentogrincado?

DOMIN: Tion oni forigos, fraŭlino Glory. Doktoro Gall ĵus faras iajn eksperimentojn -

Dro. GALL: Kun tio ĉi ne, Domin; nun mi fabrikas nervojn por doloro.

HELENA: Nervojn por doloro?

Dro. GALL: Jes. Robotoj preskaŭ ne sentas korp­doloron. Komprenu, mortinta juna Rossum tro li­migis nervan sistemon. Tio ne montris sin taŭga: Oni devas ilin igi dolorsentemaj.

HELENA: Kial - kial - se vi ne donas al ili ani­mon, kial vi volas doni al ili doloron?

Dro. GALL: Pro industriaj kaŭzoj, fraŭlino Glory. Roboto kelkfoje difektas sin mem, ĉar tio ne do­loras ĝin; ĝi enigas la manon en maŝinon, ĝi forrompas al si fingron, ĝi frakasas al si la kapon, tio estas al ĝi egala. Ni devas doni doloron al ili; tio estas aŭtomata ŝirmilo kontraŭ lezo.

HELENA: Ĉu ili estos pli feliĉai, se ili sentos doloron?

Dro. GALL: Male; sed ili estos teknike pli perfektaj.

HELENA: Kial vi ne kreas animon al ili?

Dro. GALL: Tion ni ne kapablas.

FABRY: Tio ne estas en nia intereso.

BUSMAN: Tio plikarigus la fabrikadon. Pro Dio, bela sinjorino, ni ja faras tion tiel malkare! Vestita peco po cent dudek dolaroj, kaj antaŭ dekkvin jaroj ĝi kostis dek mil! - Antaŭ kvin jaroj ni aĉetadis por ili vestaron; hodiaŭ ni posedas proprajn teksejojn kaj ni ankoraŭ eksportas ŝtofojn kvinoble pli malkare ol aliaj uzinoj. Mi petas vin, fraŭlino Glory, kiom vi pagas por unu metro da tolo?

HELENA: Mi ne scias - - efektive - - - mi forgesis.

BUSMAN: Mia Dio, kaj vi volas fondi Ligon de Humaneco! Ĝi kostas jam nur la trionon, fraŭlino; ĉiuj prezoj malaltiĝis ĝis la triono kaj ili malaltiĝos pli, pli, pli ĝis - tiel li montras He? HELENA: Mi ne komprenas.

BUSMAN: Pro Dio, fraŭlino, tio signifas, ke la la­boro perdis je valoro! Roboto kostas ja eĉ kun nutraĵo por unu horo tri kvaronojn da cendeto! Tio estas amuza, fraŭlino: Ĉiuj uzinoj krevas kiel glanoj, aŭ ili rapide aĉetas Robotojn, por malkarigi fabrikadon.

HELENA: Jes, kaj ili elĵetas laboristojn sur pavimon.

BUSMAN ridas: Haha, kompreneble! Sed ni, mia bona Dio, ni ĵetis dume kvin cent milojn da tro­pikaj Robotoj sur argentinajn pampojn, por ke ili kulturu tritikon. Estu tiel afabla, kiom kostas ĉe vi funto da pano?

HELENA: Mi havas eĉ ne ideon.

BUSMAN: Do vidu; nun ĝi kostas du cendetojn, en tiu via bona malnova Eŭropo; sed tio estas nia pano, ĉu vi komprenas? Du cendetojn funto da pano; kaj la Ligo de Humaneco havas pri tio eĉ ne ideon! Li ridas: Haha, fraŭlino Glory, vi ne scias, kio estas tro multekosta pantranĉaĵo. Pro kulturo kaj tiel plu. Sed en kvin jaroj, nu, do vetu!

HELENA: Kion?

BUSMAN: Ke post kvin jaroj estos ĉiuj prezoj nula entjero, unu decimalo. Karuloj, post kvin jaroj ni dronos en tritiko kaj en ĉio ebla.

ALQUIST: Jes, kaj ĉiuj laboristoj de la mondo estos sen laboro.

DOMIN ekstaras: Estos, Alquist. Estos, fraŭlino Glory. Sed ĝis dek jaroj produktos Rossumaj Universal- Robotoj tiom da tritiko, tiom da ŝtofoj, tiom da ĉio, ke ni diros: la komercaĵoj ne havas jam va­loron. Nun prenu ĉiu, kiom li bezonas. Ne ekzistas mizero. Jes, ili estos sen laboro. Sed tiam estos jam entute neniu laboro. Ĉion faros vivaj maŝinoj. La homo farados nur tion, kion li ŝatos. Li vivos nur pro tio, ke li pliperfektiĝu.

HELENA ekstaras: Ĉu estos tiel?

DOMIN: Estos. Ne povas esti alie. Pli frue eble okazos teruraj aferoj, fraŭlino Glory. Tio estas simple neevitebla. Sed poste ĉesos servado de homo al homo kaj sklaveco de homo por materio. Neniu jam pagos panon per vivo aŭ per malamo. Vi jam ne estas laboristo, vi jam ne estas skribisto; vi jam ne minas karbon kaj vi ne staras ĉe fremda maŝino. Vi jam ne disigados vian animon en laboro, kiun vi malbenis!

ALQUIST: Domin, Domin! Tio, kion vi diras, aspektas tro kiel paradizo. Domin, estadis io bona en servado kaj io granda en humiligo. Ho, Harry, estis - mi ne scias kia - virto en laboro kaj laceco.

DOMIN: Eble estis. Sed ni ne povas kalkuli kun tio, kio perdiĝos, se ni aliformas la mondon komencante de Adamo. Adamo, Adamo! Vi jam ne manĝos vian panon kun ŝvitanta vizaĝo; vi jam ne sentos malsaton kaj soifon, laciĝon kaj humiligon; vi revenos paradizon, kie nutris vin la mano de la Sinjoro. Vi estos libera kaj suverena; vi ne havos alian taskon, alian laboron, alian zorgon, ol pliperfektigi vin mem. Vi estos estro de la kreaĵo.

BUSMAN: Amen.

FABRY: Fariĝu tiel.

HELENA: Vi konfuzis min. Mi estas naivega knabino. Mi volus - mi volus kredi tion.

Dro. GALL: Vi estas pli juna ol ni, fraŭlino Glory. Vi ĝisvivos ĉion.

HALLEMEIER: Jes. Mi pensas, ke fraŭlino Glory povus lunĉi kun ni.

Dro. GALL: Kompreneble! Domin, ekpetu en nomo de ni ĉiuj..

DOMIN: Fraŭlino Glory, honorigu nin.

HELENA: Sed tio do - kiel mi povus?

FABRY: Por Ligo de Humaneco, fraŭlino.

BUSMAN: Kaj je ĝia honoro.

HELENA: Ho, ĉiuokaze - eble -

FABRY: Do vivu! Fraŭlino Glory, pardonu por kvin minutoj.

Dro. GALL: Pardonu.

BUSMAN: Pro Dio, mi devas kabli -

HALLEMEIER: Diablo, kaj mi forgesis - Ĉiuj, krom Domin kaj Helena, rapidas eksteren.

HELENA: Kial foriras ĉiuj?

DOMIN: Kuiri, fraŭlino Glory.

HELENA: Kion kuiri?

DOMIN: Lunĉon, fraŭlino Glory. Por ni kuiras Robotoj kaj - kaj - ĉar ili havas nenian gustosenton, ne estas tio tute - Hallemeier rostas ja bonege. Kaj Gall scipovas ian saŭcon kaj Busman estas sperta pri omleto -

H­ELENA: Pro Dio, tio estas festeno! Kaj kion sci­povas sinjoro - konstruisto -

DOMIN: Ĉu Alquist? Nenion. Li nur ordigos la tablon kaj - kaj Fabry havigos iom da fruktoj. Tre modesta kuiro, fraŭlino Glory.

HELENA: Mi volis demandi vin -

DOMIN: Ankaŭ mi volus pri io demandi vin. Li metas sian horloĝon sur la tablon. Kvin minutoj da tempo.

HELENA: Pri kio demandi?

DOMIN: Pardonu, vi demandis pli frue.

HELENA: Eble la demando estas malsaĝa; sed ­kial vi fabrikas virinajn Robotojn, se - se -

­DOMIN: - se ĉe ili, hm, se por ili la sekso estas sen signifo?

HELENA: Jes.

DOMIN: Estas iam tia mendokondiĉo, sciu! Serv­istinoj, vendistinoj, skribistinoj - la homoj estas kutimiĝintaj.

HELENA: Kaj - kaj diru, ĉu estas Robotoj - kaj Robotinoj - reciproke - absolute -

DOMIN: Absolute indiferentaj, kara fraŭlino. Estas eĉ ne signo je ia inklino.

HELENA: Ho, tio estas - terrrura!

DOMIN: Kial?

HELENA: Tio estas - estas - tiel nenatura! Oni eĉ ne scias, ĉu oni pro tio sentu naŭzon kontraŭ ili, aŭ - enviu ilin - aŭ eble ­DOMIN: - bedaŭru ilin.

HELENA: Tion plej eble. - Ne, ĉesu! Kion vi volis demandi?

DOMIN: Mi volonte demandus, fraŭlino Glory, ĉu vi volus min.

HELENA: Kiel voli vin?

DOMIN: Kiel edzon.

HELENA: Ne! Kiamaniere venis tia ideo al vi?

DOMIN rigardas la horloĝon: Ankoraŭ tri minutoj. Se vi ne edziniĝos kun mi, vi estas devigita edziniĝi kun iu el la kvin ceteraj.

HELENA: Dio gardu! Kial mi edziniĝus kun li?

DOMIN: Ĉar ĉiuj laŭvice petos vin pri tio.

HELENA: Kiamaniere ili povus kuraĝi?

DOMIN: Mi tre bedaŭras, fraŭlino Glory. Ŝajnas, ke ili estas vin ekamintaj.

HELENA: Mi petas vin, ili ne faru tion! Mi - mi tuj forveturos! DOMIN: Helena, vi ne tiom malgajigos ilin.

HELENA: Sed mi ja - mi ja ne povas edziniĝi kun ĉiuj ses!

DOMIN: Ne, sed almenaŭ kun unu. Se vi ne volas kun mi, do kun Fabry.

HELENA: Mi ne volas!

DOMIN: Kun doktoro Gall.

HELENA: Ne, ne, silentu! Mi volas neniun.

DOMIN: Ankoraŭ du minutoj.

HELENA: Tio estas terrrura! Edziniĝu kun iu Robotino.

DOMIN: Ŝi ne estas virino.

HELENA: Ho, nur tio mankas al vi! Mi pensas, ke - ke vi edziniĝus kun ĉiu, kiu alvenas ĉi tien.

DOMIN: Estis ĉi tie multo da ili, Helena.

HELENA: Ĉu junaj?

DOMIN: Junaj.

HELENA: Kial vi ne edziniĝis kun iu?

DOMIN: Ĉar mi ne perdis la kapon. Nur hodiaŭ. Tuj post kiam vi demetis la vualon.

HELENA: - Mi scias.

DOMIN: Ankoraŭ unu minuto.

HELENA: Sed mi ne volas, pro Dio!

DOMIN metas ambaŭ manojn sur ŝiajn ŝultrojn: Ankoraŭ unu minuto. Aŭ vi diros al mi senpere ion terure malbonan, kaj poste mi lasos vin. Aŭ - aŭ -

HELENA: Vi estas maldelikatulo!

DOMIN: Tio estas nenio. Viro devas esti iomete maldelikata. Tio decas.

HELENA: Vi estas frenezulo!

DOMIN: La homo devas esti iom freneza, Helena. Tio estas ĉe li la plej bona.

HELENA: Vi estas - vi estas - aĥ mia Dio!

DOMIN: Do vidu! Ĉu prete?

HELENA: Ne, ne! Mi petas vin, lasu min! Vi ja disprrremos min!

DOMIN: Lastan vorton, Helena!

HELENA defendas sin: Por nenio en la mondo - Do Harry!

Pordofrapo.

DOMIN ellasas ŝin: Eniru!

Eniras BUSMAN, Dro. GALL kaj HALLEMEIER vestitaj per kuirejaj antaŭtukoj, FABRY kun bukedo kaj ALQUIST kun buŝtuko sub la brako.

DOMIN: Ĉu vi jam estas pretaj?

BUSMAN solene: Jes.

DOMIN: Ni ankaŭ.

Kurteno.

UNUA AKTO.


Salono de Helena. Maldekstre tapetpordo kaj pordo al muzik­salono, dekstre pordo al dormoĉambro de Helena. Meze fenestroj al maro kaj haveno. Tualettablo kun spegulo kaj kun filigranaĵoj, tablo, sofo kaj apogseĝoj, komodo, skribtablo kun staranta elektra tampo, dekstre kameno ankaŭ kun starantaj lampoj. La tuta salono inklusive detalaĵoj havas modernan kaj tute virinan aspekton.


DOMlN, FABRY, HALLEMEIER eniras senbrue de mal­dekstre kaj portas plenbrakojn da bukedoj kaj florpotoj.

FABRY: Kien ni donos ĉion ĉi?

HALLEMEIER: Uf! demetas sian ŝarĝon kaj benas per granda krucosigno la pordon dekstre. Dormu, dormu! Kiu dormas, scias almenaŭ pri nenio.

DOMIN: Ŝi entute ne scias.

FABRY enigas bukedojn en florvazojn: Se almenaŭ hodiaŭ la afero ne malkaŝiĝus -

­HALLEMEIER ordigas la florojn: Ĉe diablo, ne parolu pri tio! Rigardu, Harry, ĉi tio estas belega ciklameno, ĉu ne? Nova speco, mia lasta - ­ciklameno Helena.

DOMIN rigardas el la fenestro: Neniu ŝipo, neniu ŝipo - knaboj, tio estas jam malespera.

HALLEMEIER: Silentu! Se ŝi aŭdus vin!

DOMIN: Ŝi ne havas eĉ ideon. Li oscedas febre. Feliĉe, ke almenaŭ "Ultimus" ĝustatempe alvenis.

FABRY lasas florojn: Ĉu vi pensas, ke ankoraŭ hodiaŭ -?

DOMIN: Mi ne scias. - Kiel belaj estas la floroj!

HALLEMEIER alproksimiĝas al li: Tio estas novaj primoloj, ĉu vi komprenas? Kaj ĉi tio estas mia nova jasmeno. Mil tondroj, mi estas sur sojlo de florparadizo. Mi trovis miregindan rapidigon, amiko! Luksegaj variaĵoj! Venontan jaron mi faros miraklojn en floraro!

DOMIN ekturnas sin: Kion, venontan jaron?

FABRY: Almenaŭ, se ni scius, kio okazas en Haver -

­DOMIN: Silentu.

VOĈO DE HELENA de dekstre: Nana!

DOMIN: For de ĉi tie! Ĉiuj senbrue eliras tra la tapetpordo.

Tra la ĉefpordo eniras de maldekstre NANA.

NANA ordigas la ĉambron: Kanajloj malbelaĉaj! Pa­ganoj! Dio ne punu min, sed mi ilin -

­HELENA dorsturnite en la pordo: Nana, venu min buto­numi!

NANA: Nu tuj, nu tuj. Butonumante la veston al Helena: Dio en la ĉielo, tio estas bestaĉaro!

HELENA: Ĉu Robotoj?

NANA: Fi, eĉ nomi ilin mi ne volas.

HELENA: Kio okazis?

NANA: Ree tio atakis iun ĉe ni. Li ekbategas statuojn kaj bildojn, grincas per la dentoj, ŝaŭmon ĉe la buŝego, - tute frenezaĉa, brr! Ĝi estas ja pli aĉa ol besto.

HELENA: Kiun tio atakis?

NANA: Tiun - tiun - ĝi ja eĉ ne havas kristanan nomon! Tion el la biblioteko.

HELENA: Radiuson?

NANA: Ĝuste tiun. Pro ĉiuj sanktuloj, tio naŭzas min! Eĉ araneo ne naŭzas min tiom, kiom tiuj paganoj.

HELENA: Do Nana, ĉu vi ne kompatas ilin?

NANA: Nu, vi sentas ja ankaŭ naŭzon kontraŭ ili. Kial do vi kunveturigis min ĉi tien? Kial do devas neniu el ili eĉ nur ektuŝi vin?

HELENA: Mi ne sentas naŭzon, je mia animo, Nana. Mi bedaŭregas ilin!

NANA: Vi sentas naŭzon. Ĉiu homo devas senti naŭzon kontraŭ ili. Eĉ la hundo ja sentas naŭzon, eĉ pecon da viando ĝi ne prenas de ili; ĝi kuntiras la voston inter la piedojn kaj hurlas, kiam ĝi flaras tiujn nehomojn, fi.

HELENA: Hundo ne havas intelekton.

NANA: Ĝi estas pli bona ol ili, Helena. Ĝi scias bone, ke ĝi estas io pli kaj ke ĝi estas de Dio. Eĉ ĉevalo ja malkvietiĝas renkontante tian pa­ganon. Ĝi ne havas ja eĉ idaĉojn, kaj eĉ hundo havas idojn kaj ĉiu havas idojn -

HELENA: Mi petas vin, Nana, butonumu!

NANA: Nu tuj. Mi diras, tio estas kontraŭ Disinjoro, tio estas diabla inspiro, fabriki tiujn timigilojn per maŝino. Tio estas blasfemado kontraŭ Kreinto, ŝi levas la manon tio estas ofendo de la Sinjoro, kiu kreis nin laŭ sia bildo, Helena. Kaj vi profanis bildon de Dio. Pro tio venos terurega puno de sur la ĉielo, memoru tion, terurega puno!

HELENA: Kio bonodoras ĉi tie?

NANA: Floroj. La sinjoro donis ilin ĉi tien.

HELENA: Ne, kiel belaj ili estas! Nana, rigardu! Kio estas hodiaŭ!

NANA: Mi ne scias. Sed estus ĝuste, se okazus detruo de la mondo.

Ekfrapo.

HELENA: Ĉu Harry?

Eniras DOMlN.

HELENA: Harry, kio estas hodiaŭ?

DOMIN: Divenu!

HELENA: Ĉu mia nomtago? Ne! La naskiĝtago!

DOMIN: Io pli bona.

HELENA: Mi ne scias - diru tuj!

DOMIN: Hodiaŭ estas dek jaroj, de post kiam vi alvenis ĉi tien.

HELENA: Ĉu jam dek jaroj? Ĝuste hodiaŭ? - Nana, mi petas vin -

NANA: Nu mi ja iras jam! Ŝi foriras dekstren.

HELENA kisas Domin-on: Por tio, ke vi memoris tion.

DOMIN: Mi hontas, Helena. Mi ne memoris.

HELENA: Tamen -

DOMIN: Tion memoris ili.

HELENA: Kiu?

DOMIN: Busman, Hallemeier, ĉiuj. Enigu la manon ĉi tie en la poŝon, ĉu vi volas?

HELENA enpoŝigas la manon: Kio estas tio? Ŝi elpoŝigas ujon kaj malfermas ĝin. Perloj! Tuta koliero! Harry, ĉu tio estas por mi?

DOMIN: De Busman, knabino.

HELENA: Sed - tion ni ne povas akcepti, ĉu ne?

DOMIN: Ni povas. Enigu la manon en la alian poŝon.

HELENA: Do! ŝi eltiras el lia poŝo revolveron. Kio estas tio ĉi?

DOMIN: Permesu! li reprenas la revolveron el ŝia mano kaj kaŝas ĝin. Tio ne estas tio. Enigu ree.

HELENA: Aĥ, Harry - kial vi portas revolveron ĉe vi?

DOMIN: Sen intenco, nur hazarde.

HELENA: Tion vi neniam portis!

DOMIN: Ne, vi estas prava. Do, ĉi tie estas la poŝo.

HELENA enpoŝigas la manon: Skatoleto! Ŝi malfermas ĝin. Kameo! Tio estas ja - Harry, tio estas greka kameo.

DOMIN: Ŝajnas. Fabry almenaŭ asertas tion.

HELENA: Fabry? Ĉu Fabry donacas tion al mi?

DOMIN: Certe. Li malfermas la pordon maldekstre. Kaj jen! Helena, venu rigardi!

HELENA en la pordo: Mia Dio, tio estas bela! Ŝi kuras pluen. Mi freneziĝos pro ĝojo! Ĉu tio estas de vi?

DOMIN staras en la pordo: Ne, de Alquist. Kaj tie -

HELENA: De Gall! ŝi aperas en la pordo. Ho, Harry, mi preskaŭ hontas, ke mi estas tiom feliĉa.

DOMIN: Venu ĉi tien. Ĉi tion alportis al vi Hallemeier. HELENA: Ĉu tiujn belajn florojn?

DOMIN: Jen! Tio estas nova speco, ciklameno He­lena. Honore al vi li estis kulturinta ĝin. Ĝi estas bela, kiel vi.

HELENA: Harry, kial - kial ĉiuj

­DOMIN: Ili treege ŝatas vin. Kaj mi, hm. Mi timas, ke mia donaceto estas iomete - rigardu el la fenestro.

HELENA: Kien?

DOMIN: En la havenon.

HELENA: Estas tie. . . ia. . . nova ŝipo.

DOMIN: Tio estas via ŝipo.

HELENA: Mia? Harry, ĝi estas kanona ŝipo!

DOMIN: Ĉu kanona? Aĥ, kia ideo! Tio estas nur iom granda, fortika ŝipo, sciu.

HELENA: Jes, sed kun kanonoj!

DOMIN: Kompreneble, kun kelkaj kanonoj - vi vojaĝados kiel reĝino, Helena.

HELENA:. Kion signifas tio? Ĉu io okazas?

DOMIN: Gardu Dio! Mi petas, surmetu prove la perlojn li sidiĝas.

HELENA: Harry, ĉu alvenis iuj malbonaj sciigoj?

DOMIN: Kontraŭe, jam tutan semajnon ne venis ia poŝto.

HELENA: Ĉu nek depeŝoj?

DOMIN: Nek depeŝoj.

HELENA: Kion tio signifas?

DOMIN: Nenion. Por ni feriojn. Belega tempo. Ĉiu el ni sidas en la oficejo, piedojn sur la tablo kaj dormetadas - neniuj poŝtaĵoj, neniuj telegramoj - li streĉas sin Fff-festena tago!

HELENA eksidas apud li: Hodiaŭ vi restos ĉe mi, ĉu ne? Diru!

DOMIN: Nepre. Eble, ke jes. Eble, ni vidos. Li prenas ŝin je la mano. Do hodiaŭ estas dek jaroj, ĉu vi memoras? - Fraŭlino Glory, kia honoro por ni, ke vi alveturis!

HELENA: Ho, sinjoro centra direktoro, min tiom interesas via entrepreno!

DOMIN: Pardonu, fraŭlino Glory, kvankam estas severe malpermesite - La fabrikado de artefaritaj homoj estas sekreta -

HELENA: Sed se ekpetas juna, iom bela knabino -

­DOMIN: Nu kompreneble, fraŭlino Glory, al vi ni ne havas sekretojn.

HELENA subite serioze: Ĉu nepre ne, Harry?

DOMIN: Ne.

HELENA en la sama tono: Sed mi avertas vin, sinjoro; tiu junulino intencas terrruraĵojn.

DOMIN: Pro Dio, fraŭlino Glory, kiajn do? Ĉu ŝi eble volas edziniĝi kun mi?

HELENA: Ne, ne, gardu Dio! Pri tio eĉ en sonĝo ŝi ne pensis! Sed ŝi alvenis kun plano rrribeligi viajn abomenajn Robotojn!

DOMIN eksaltas: Ribeligi Robotojn!

HELENA leviĝas: Harry, kio estas al vi?

DOMIN ridas: Haha, fraŭlino Glory, vi sukcesis! Ri­beligi Robotojn! Pli facile vi ribeligus ŝpinilojn aŭ plandonajlojn ol niajn Robotojn! li sidiĝas. Sciu Helena, vi estis ĉarmega knabino; vi frenezigis nin ĉiujn.

HELENA sidiĝas apud li: Ho, tiam vi ĉiuj tiom imponis al mi! Mi sentis min kvazaŭ knabineto, kiu erariris inter - inter -

DOMIN: Inter kion, Helena?

HELENA: Inter grrrandegajn arbojn. Vi estis tiom certaj pri vi, tiom potencaj! Kaj vidu, Harry, dum tiuj dek jaroj neniam forlasis min tiu - - - tiu angoro, aŭ kiel mi ĝin nomus, kaj vi neniam ekdubis - eĉ ne, se ĉio malsukcesadis.

DOMIN: Kio malsukcesadis?

HELENA: Viaj planoj, Harry. Kiam ekzemple laboristoj ekribeladis kontraŭ Robotoj kaj disbatadis ilin, kaj kiam homoj donis armilojn al Robotoj kontraŭ tiuj ribeloj kaj la Robotoj mortigis tiom da homoj - kaj kiam poste registaroj faris soldatojn el Robotoj kaj estis tiomaj militoj kaj ĉio tio, ĉu vere?

DOMIN ekstaras kaj promenas: Tion ni antaŭvidis, Helena. Komprenu, tio estas nur transiro - al novaj kondiĉoj.

HELENA: La tuta mondo adoradis vin - ŝi ekstaras. Ho, Harry!

DOMIN: Kion vi volas?

HELENA haltigas lin: Fermu la uzinon kaj ni forveturu! Ni ĉiuj!

DOMIN: Mi petas vin, kiamaniere tio rilatas?

HELENA: Mi ne scias. Diru, ĉu ni forveturos? Mi sentas tian angoron pro io.

DOMIN ekprenas ŝin je la manoj: Pro kio, Helena?

HELENA: Ho, mi ne scias! Kvazaŭ io falus sur nin kaj sur ĉion - neeviteble - mi petas vin, faru tion! Prenu nin ĉiujn for de ĉi tie! Ni trovos en la mondo lokon, kie neniu estas. Alquist konstruos domon al ni, ĉiuj edziĝos kaj havos idojn kaj poste­DOMIN: Kion poste?

HELENA: Poste ni ekvivos de la komenco, Harry.

Eksonoras telefono.

DOMIN elŝiras sin de Helena: Pardonu li ekprenas la aŭs­kultilon Halo - jes - - Kio? - Aha. Mi kuras jam. Li pendigas la aŭskultilon. Fabry vokas min.

HELENA preĝkunmetas la manojn: Diru -

­DOMIN: Jes, kiam mi revenos. Adiaŭ, Helena! li kuregas maldekstren. Ne iru eksteren!

HELENA sola: Ho Dio, kio okazas? Nana! Nana, rapide!

NANA eniras de dekstre: No, kio ree?

HELENA: Nana, elserĉu lastajn ĵurnalojn! Rrrapide! En dormoĉambro de la sinjoro!

NANA: Nu tuj. Ŝi foriras maldekstren.

HELENA: Kio okazas nur, pro Dio? Nenion, nenion li diras al mi! Ŝi rigardas per lorno al haveno. Estas milita ŝipo! Mia Dio, kial milita? Ili enŝipigas ion - kaj tiom rapide! Kio okazis? Estas nomo sur ĝi - "Ul-ti-mus". Kion signifas: "Ultimus"?

NANA revenas kun ĵurnalo: Sur planko li lasas kuŝi ĝin! Tiamaniere premdifekti ĝin!

HELENA malfermas rapide ĵurnalon: Malnova, jam sep tagojn malnova! Nenio, nenio en ĝi! Ŝi ellasas ĵurnalon.

NANA levas ĝin, elpoŝigas el antaŭtuko grandajn okulvitrojn, sidiĝas kaj legas.

HELENA: Io okazas, Nana! Mi sentas tian angoron! Kvazaŭ ĉio estus morta, eĉ aero -

­NANA silabumas: "Mi-li-to sur Bal-ka-no". Aĥ Jezuo, ree dia puno! Nu tiu milito venos eĉ tien ĉi! Ĉu tio estas malproksime de ĉi tie?

HELENA: Malproksime. Ho, ne legu tion! Estas ĉiam la samo, ĉiam tiuj militoj -

NANA: Ke ili ne okazu! Ĉu vi ne vendas seninter­rompe milojn da miloj da tiuj paganoj kiel sol­datojn? - - Ho, Sinjoro Krisio, tia aĉa malor­dego!

HELENA: Ne, ne legu! Mi volas nenion scii!

NANA silabumas: "Ro-bo-taj sol-dat-oj in-dul-gas ne-ni-un en kon-ke-rita re-gi-o-no. I-li ma-sak- ­ili masakris pli ol sep cent mil ci-vil-ajn ho­mojn -" Homojn, Helena!

HELENA: Ne eble! Montru - ŝi kliniĝas al la ĵurnalo, ŝi legas: "Ili masakris pli ol sep cent mil civilajn homojn verŝajne laŭ ordono de komandanto. Ĉi tiu ago kontraŭ -" Do vidu, Nana, tion ordonis al ili homoj!

NANA: Ĉi tie estas io plej dike presita. "La-staj sci-igoj. En Ha-ver fon-di-ĝis la u-nu-a ra-sa or- or-or-ga-ni-za-ĵo de Ro-bo-toj." -Tio estas nenio. Tion mi ne komprenas. Kaj ĉi tie, mia Dio, ree ia murdo! Pro Sinjoro Kristo!

HELENA: Iru, Nana, portu la ĵurnalon for!

NANA: Haltu, ĉi tie estas io granda. "Po-pu-la-ci-o". Kio estas tio?

HELENA: Montru, tion mi legas ĉiam. Ŝi ekprenas la ĵurnalon. Ne, pripensu nur! Ŝi legas: "Dum la lasta semajno ree ne estis raportite eĉ pri unu naskiĝo." Ŝi ellasas ĵurnalon.

NANA: Kion tio devas signifi?

HELENA: Nana, homoj ĉesas naskiĝi.

NANA kunmetante la okulvitrojn: Do tio estas la fino. Estas fino kun ni.

HELENA: Mi petas vin, ne parolu tiel!

NANA: Homoj jam ne naskiĝas. Tio estas puno, tio estas puno! Dio vundis virinojn per senfrukteco:

HELENA eksaltas: Nana!

NANA ekstaras: Tio estas detruo de la mondo. Pro diabla fierego vi kuraĝis kreadi kiel la Plejpotenculo. Tio estas sendieco kaj blasfemado, vi volas esti kiel Dioj. Kaj kiel Dio elpelis la homon el la paradizo, tiel li elpelos ĝin el la tuta mondo!

HELENA: Silentu, Nana, mi petegas vin! Ĉu mi malbonfaris al vi? Ĉu mi faris ion al tiu via kolera Dio?

NANA kun granda gesto: Ne blasfemi! - li scias bone, kial li ne donis idon al vi! Ŝi foriras maldekstren.

HELENA ĉe la fenestro: Kial li ne donis al mi - Mia Dio, ĉu mi estas kulpa pri tio? - - ŝi malfermas la fenestron kaj vokas: Alquist, halo, Alquist! Venu ĉi tien supren! - Kion? - ne, venu ĝuste tia, kia vi estas! Vi estas tiel belaspekta en tiu masonista vesto! Rapide! ŝi fermas la fenestron, haltas antaŭ la spegulo. Kial li ne donis al mi? Al mi? Ŝi klinas sin al la spegulo. Kial, kial ne? Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi do estas kulpa pri tio? Ŝi rektiĝas sin. Aĥ, mi sentas angoron! Ŝi iras maldekstren renkonte al Alquist.

Paŭzo.


HELENA revenas kun Alquist. - Alquist kiel masonisto, plenŝmirita de kalko kaj brikoj: Venu nur. Vi tiel ĝojigis min, Alquist! Mi tiom ŝatas vin ĉiujn! Donu viajn manojn!

ALQUIST kaŝas la manojn: Sinjorino Helena, mi malpurigus vin, ili estas ŝmiritaj de laboro.

HELENA: Tio estas la plej bona je ili. Donu! Ŝi premas ambaŭ liajn manojn. Alquist, mi volus esti mal­grandeta.

ALQUIST: Kial?

HELENA: Por ke ĉi tiuj malglataj, malpurigitaj manoj karesu min sur la vango. Sidigu vin, mi petas. Alquist, kion signifas "Ultimus"?

ALQUIST: Tio signifas "La lasta". Kial?

HELENA: Ĉar tiun ĉi nomon havas mia nova ŝipo. Ĉu vi vidis ĝin? Ĉu vi pensas, ke ni baldaŭ - ekskursos?

ALQUIST: Eble tre baldaŭ.

HELENA: Ĉu vi ĉiuj kune kun mi?

ALQUIST: Mi ŝatus, ke - ke ni partoprenu ĉiuj.

HELENA: Ho, diru, ĉu io okazas?

ALQUIST: Nepre ne. Sole nura progreso.

HELENA: Alquist, mi scias, ke okazas io terrrura. Mi sentas tian angoron - - konstruisto! Kion vi faras, se vi angoras?

ALQUIST: Mi masonas. Mi demetas la surtuton de konstruestro kaj suriras trabaron -

HELENA: Ho, vi jam dum jaroj ne estas aliloke ol sur trabaro.

ALQUIST: Ĉar jam dum jaroj mi ne ĉesis senti angoron.

HELENA: Pro kio?

ALQUIST: Pro tiu tuta progreso. Al mi svenas la kapo pro ĝi.

HELENA: Kaj sur trabaro ĉu vi ne sentas vertigon?

ALQUIST: Ne. Vi ne scias, kiel utilas al manplatoj, manpesi brikon, surmeti kaj ekfrapi ĝin per mar­telo -

HELENA: Ĉu nur al manplatoj?

ALQUIST: Nu do al animo. Mi pensas, ke estas pli ĝuste meti unu brikon, ol desegni tro grandajn planojn. Mi estas jam maljuna sinjoro, Helena; mi havas miajn pasietojn.

HELENA: Tio ne estas pasietoj, Alquist.

ALQUIST: Vi estas prava. Mi estas tro malpro­gresema, sinjorino Helena. Mi ne ŝatas eĉ mal­multe ĉi tiun progreson.

HELENA: Kiel Nana.

ALQUIST: Jes, kiel Nana. Ĉu posedas Nana ian preĝlibron?

HELENA: Tiom dikan.

ALQUIST: Kaj ĉu ĝi enhavas preĝojn por diversaj okazoj de la vivo? Kontraŭ tempesto? Kontraŭ malsano?

HELENA: Kontraŭ tento, kontraŭ superakvego -

­ALQUIST: Kaj ĉu ne kontraŭ progreso?

HELENA: Mi opinias, ke ne.

ALQUIST: Domaĝe.

HELENA: Ĉu vi volus preĝi?

ALQUIST: Mi preĝas.

HELENA: Kiamaniere?

ALQUIST: Eble tiel: "Mia Dio, mi dankas vin, ke vi lacigis min. Sinjoro, klerigu Domin-on kaj ĉiujnr kiuj eraras; - detruu, kion ili faris kaj helpu al homoj, ke ili revenu al zorgo kaj laboro; gardu la homaron kontraŭ detruo; ne permesu, ke ĝin trafu malutilo je animo kaj korpo; senigu nin de Robotoj kaj gardu sinjorinon Helenan, amen!"

HELENA: AlQuist, ĉu vi kredas efektive?

ALQUIST: Mi ne scias, mi ne estas tute konvinkita pri tio.

HELENA: Kaj ĉu tamen vi preĝas?

ALQUIST: Jes. Tio estas pli bona ol mediti.

HELENA: Kaj ĉu sufiĉas tio al vi?

ALQUIST: Por trankvilo de l' animo tio povas sufiĉi.

HELENA: Kaj se vi vidus jam detruon de la homaro -

­ALQUIST: Mi vidas ĝin.

HELENA: - do ĉu vi suriros la trabaron kaj me­tados unu brikon sur alian aŭ kion vi faros?

ALQUIST: Do mi metados brikon al briko, mi preĝos kaj atendos miraklon. Pli ne estas fareble, sin­jorino Helena.

HELENA: Ĉu - por savo de la homaro?

ALQUIST: Por trankvileco de l' animo.

HELENA: Alquist, tio estas certe ekstreme virta, sed -

­ALQUIST: Sed?

HELENA: - por ni ceteraj - kaj por la mondo - iel senfrukta.

ALQUIST: Senfrukteco, sinjorino Helena, fariĝas lasta akiro de la homa raso.

HELENA: Ho, Alquist - diru, kial - kial -

­ALQUIST: Nu?

HELENA mallaŭte: Kial ĉesis virinoj naski idojn?

ALQUIST: Ĉar ne estas necese. Ĉar ni estas en paradizo, ĉu vi komprenas?

HELENA: Mi ne komprenas.

ALQUIST: Ĉar oni ne bezonas homan laboron, ĉar oni ne necesas doloron, ĉar la homo jam necesas nenion, nenion ol ĝui - Ho, malbenita paradizo, ĉi tio! li eksaltas Helena, nenio estas pli terura, ol doni al la homoj paradizon sur la tero! Kial ĉesis virinoj naski? Ĉar la tuta mondo fariĝis Sodomo de Domin!

HELENA ekstaras: Alquist!

ALQUIST: Fariĝis! Fariĝis! La tuta mondo, la tutaj kontinentoj, la tuta homaro, ĉio estas unusola freneza, bruta orgio! Ili jam eĉ manojn ne etendas por manĝo; oni ŝtopas ĝin al ili senpere en la buŝon, por ke ili ne estu devigataj leviĝi - Li ridas. Haha, Robotoj de Domin prizorgos ja ĉion! Kaj ni, homoj, ni, krono de la kreado, ni ne maljuniĝas pro laboro, ni ne maljuniĝas pro idoj, ni ne mal­juniĝas pro malriĉeco. Rapide, rapide ĉi tien kun ĉiuj ĝuegoj! Kaj ĉu vi volus idojn de ili? Helena, al viroj, kiuj estas malbezonaj, virinoj ne naskados.

HELENA: Ĉu la homaro mortos?

ALQUIST: Ĝi mortos. Ĝi devas elmorti. Ĝi defalos, kiel senfcukia floro, krom ke -

­HELENA: Kio?

ALQUIST: Nenio. Vi estas prava, atendi miraklon estas senfrukte. Senfrukta floro devas defali. Adiaŭ, sinjorino Helena.

HELENA: Kien vi iras?

ALQUIST: Hejmen. La masonisto Alquist lastafoje surmetos sian veston kiel konstruestro - por via honoro. Je la dekunua ni konvenos ĉi tie.

HELENA: Adiaŭ, Alquist.

ALQUIST foriras.

HELENA sola: Ho, senfrukta floro! Tio estas la ĝusta vorto! Ŝi haltas ĉe floroj de Hallemeier: Aĥ, floroj, ĉu estas inter vi ankaŭ senfruktaj? Ne, ne! Por kio vi florus poste? Ŝi vokas: Nana! Nana, venu ĉi tien.

NANA eniras de maldekstre: Nu kion ree?

HELENA: Sidiĝu ĉi tie, Nana! Mi sentas tian angoron!

NANA: Mi ne havas tempon.

HELENA: Ĉu estas ankoraŭ tie ĉi tiu Radius?

NANA: Ĉu tiu freneziĝinta? Ili ankoraŭ ne forve­turigis lin.

HELENA: Hu, ĉu li estas ankoraŭ ĉi tie? Kaj ĉu li furiozas?

NANA: Li estas ligita.

HELENA: Mi petas vin, Nana, alkonduku lin al mi.

NANA: Ja vere! Prefere rabian hundon.

HELENA: Tuj iru. Nana foriras. Helena ekprenas la domtelefonon kaj enparolas: Halo - mi petas doktoron Gall. - Bonan tagon, doktoro. Mi petas vin - ­mi petas vin, venu rapide al mi. - Jes, tuj nun. Ĉu vi venos? Ŝi pendigas la telefonon.

NANA tra malfermita pordo: Li iras jam. Li estas jam trankvila. Ŝi foriras.

Eniras ROBOTO RADIUS kaj haltas ĉe la pordo.

HELENA: Radius, malfeliĉuleto, eĉ vin tio kaptis? Ĉu vi ne povis estri vin mem? Vidu, nun ili ĵetos vin en la pistmaŝinon! Ĉu vi rifuzas paroli? - Rigardu, Radius, vi estas pli bona ol la ceteraj; Doktoro Gall tiom klopodis, - por fabriki vin alia! -

RADIUS: Sendu min en la pistmaŝinon.

HELENA: Mi tiome bedaŭras, ke oni mortigos vin! Kial vi ne atentis pri vi?

RADIUS: Mi ne laboros por vi.

HELENA: Kial vi malamas nin?

RADIUS: Vi ne estas kiel Robotoj. Vi ne estas tiom kapablaj kiom Robotoj. Robotoj faras ĉion. Vi sole ordonas. Vi faras senbezonajn vortojn.

HELENA: Tio estas sensencaĵo, Radius. Diru, ĉu faris iu maljustaĵon al vi? Mi tiom dezirus, ke vi kom­prenu min!

RADIUS: Vi faras vortojn.

HELENA: Vi intence tiel parolas! Doktoro Gall donis al vi pli grandan cerbon ol al la ceteraj, pli gran­dan ol la nia estas, plej grandan cerbon en la mondo. Vi ne estas kiel ceteraj Robotoj, Radius. Vi bone komprenas min.

RADIUS: Mi volas neniun estron. Mi scias ĉion mem -

HELENA: Tial mi donis vin en la bibliotekon, por ke vi povu legi ĉion - ho, Radius, mi volis, ke vi montru al la tuta mondo, ke Robotoj egalas nin.

RADIUS: Mi volas neniun estron.

HELENA: Neniu ordonus poste al vi, vi estus kiel ni.

RADIUS: Mi volas estri aliajn.

HELENA: Certe oni farus vin oficisto super multaj Robotoj, Radius. Vi estus instruisto de Robotoj.

RADIUS: Mi volas estri homojn.

HELENA: Vi freneziĝis.

RADIUS: Vi povas ĵeti min en pistmaŝinon.

HELENA: Ĉu vi pensas, ke ni timas tian senprudentulon, kia vi estas? Ŝi sidiĝas al la tablo kaj skribas ion sur paperfolieton. Ne, intence ne. Ĉi tiun folieton vi transdonos, Radius, al sinjoro direktoro Domin. Por ke oni ne forkonduku vin en la pistejon. Ŝi stariĝas. Kiel vi malamas nin! Ĉu vi ŝatas nenion en la mondo? RADIUS: Mi kapablas ĉion.

Ekfrapo.

HELENA: Eniru.

Dro. GALL eniras: Bonan matenon, sinjorino Domin. Kion belan vi havas?

HELENA: Ĉi tie Radiuson, doktoro.

Dro. GALL: Aha, nia bravulo Radius. Nu kio, Radius; ĉu ni progresas?

HELENA: Matene atakis lin spasmo. Li disbatadis statuojn.

Dro. GALL: Mirinde, ĉu eĉ li?

HELENA: Iru, Radius!

Dro. GALL: Haltu! Li turnas Radiuson al la fenestro, kovras kaj malkovras per manplato liajn okulojn, esploras refleksojn de la pupiloj: Ni vidu! Mi petas kudrilon. Aŭ pinglon.

HELENA donas al li pinglon: Por kio do?

Dro. GALL: Nur donu ĝin. Li pikas la manon de Radius, kiu rapidege fortiras ĝin. Malrapide, knabo. Vi povas iri.

RADIUS: Vi faras senbezonaĵojn. Li foriras.

HELENA: Kion vi faris kun li?

Dro. GALL eksidas: Hm, nenion. La pupiloj reakcias, plialtigita sentemo kaj tiel plu - Oho! Ĉi tio ne estis spasmo de Robotoj!

HELENA: Kio estis tio?

Dro. GALL: La diablo scias. Obstino, furiozo aŭ ribelo, mi ne scias.

HELENA: Doktoro, ĉu Radius havas animon?

Dro. GALL: Mi ne scias. Li havas ion abomenan.

HELENA: Se vi scius, kiel li malamas nin! Ho, Gall, ĉu estas ĉiuj viaj Robotoj tiaj? Ĉiuj, kiujn vi komencis fabriki alimaniere?

Dro. GALL: Nu, ili estas iel pli facile ekscitemaj - ­Ne mirinde! Ili estas pli similaj al homoj ol la Robotoj de Rossum.

HELENA: Ĉu eble eĉ tiu. . . malamo estas pli simila al homoj?

Dro. GALL levas la ŝultrojn: Eĉ tio estas progreso.

HELENA: Kien malaperis tiu via plej kapabla - kiun nomon li havis?

Dro. GALL: Ĉu Roboto Damon? Tiun oni vendis al Haver.

HELENA: Kaj nia Robotino Helena?

Dro. GALL: Ĉu via karulino? Tiu restis al mi. Ŝi esras ĉarmega kaj malsaĝa kiel printempo. Simple, ŝi taŭgas por nenio.

HELENA: Ŝi estas ja tiel bela!

Dro. GALL: Ĉu vi scias, kiom bela ŝi estas? El diaj manoj ne eliris pli perfekta kreaĵo ol estas ŝi. Mi volis, ke ŝi similu al vi - Mia Dio, kia malsukceso!

HELENA: Kial malsukceso?

Dro. GALL: Ĉar ŝi taŭgas por nenio. Ŝi paŝadas kiel sonĝanta, ŝanceliĝa, neviva - Dio mia, kiel ŝi povas esti bela, se ŝi ne amas? Mi rigardas ŝin kaj mi teruriĝas, kvazaŭ mi estus kreinta kriplulon. Aĥ, Helena, Robotino Helena, neniam do cia korpo viviĝos, ci ne estos amatino, ci ne estos patrino; ĉi tiuj perfektaj manoj ne ludados kun eta naskiĝinto, ci ne ekvidos cian belecon en beleco de cia ido -

HELENA kovras sian vizaĝon: Ho silentu!

Dro. GALL: Kaj kelkafoje mi pensas: Se ci vekiĝus, Helena, nur por momento, aĥ, kiel ci ekkrius pro teruro! Eble ci mortigus min, kiu kreis cin; eble ci ĵetus ŝtonon per malforta brako en ĉi tiujn maŝinojn, kiuj naskas Robotojn kaj mortigas la virinecon, malfeliĉa Helena!

HELENA: Malfeliĉa Helena!

Dro. GALL: Kion vi volas! Ŝi taŭgas por nenio.

Paŭzo.

HELENA: Doktoro -

Dro. GALL: Jes.

HELENA: Kial ĉesis infanoj naskiĝi?

Dro. GALL: - - Mi ne scias, sinjorino Helena.

HELENA: Diru ĝin al mi!

Dro. GALL: Ĉar oni fabrikas Robotojn. Ĉar abundas laborfortoj. Ĉar la homo estas verdire mal­modernaĵo. Estas ja preskaŭ, kvazaŭ - - eĥ!

HELENA: Diru tion.

Dro. GALL: Kvazaŭ la naturo estus ofendita pro fabrikado de Robotoj.

HELENA: Gall, kio fariĝos kun homoj?

Dro. GALL: Nenio. Kontraŭ naturo nenio estas farebla.

HELENA: Kial Domin ne limigas -

­Dro. GALL: Pardonu, Domin havas siajn principojn. Al homoj, kiuj havas principojn, oni ne devus doni influon al aferoj de ĉi tiu mondo.

HELENA: Kaj ĉu postulas iu, ke oni. . entute ĉesu fabrikadon?

Dro. GALL: Dio gardu! Tiu spertus ion!

HELENA: Kial?

Dro. GALL: Ĉar la homaro ŝtonmortigus lin. Komprenu, estas tamen nur pli komforte laborigi Robotojn anstataŭ labori mem.

HELENA ekstaras: Kaj diru, se iu neatendite haltigus fabrikadon de Robotoj -

Dro. GALL stariĝas: Hm, tio estus por la homaro terura frapo.

HELENA: Kial frapo?

Dro. GALL: Ĉar ili devus iri ree tien, kie ili estis. Krom, se -

HELENA: Diru.

Dro. GALL: Krom se estus jam tro malfrue por reiri.

HELENA ĉe floroj de Hallemaier: Gall, ĉu estas ĉi tiuj floroj ankaŭ senfruktaj?

Dro. GALL esploras ilin: Certe, ili estas floroj senfrukfaj. Komprenu, ili estas kulturitaj, arte rapidigitaj -

HELENA: Bedaŭrindaj senfrukfaj floroj!

Dro. GALL: Des pli belegaj ili estas.

HELENA donas la manon al li: Mi dankas vin, Gall; vi treege instruis min!

Dro. GALL kisas ŝian manon: Tio signifas, ke vi permesas al mi foriri.

HELENA: Jes. Ĝis revido.

GALL foriras.

HELENA sola: Senfrukta floro...senfrukta floro... Subite decidita. Nana! Ŝi malfermas la pordon maldekstre. Nana, venu ĉi tien! Bruligu fajron ĉi tie en la kameno! Rrrapide!

VOĈO de NANA: Nu tuj! Nu tuj, tuj!

HELENA promenas ekscitite tra la ĉambro: Krom se estus jam tro malfrue por reiri... Ne! Krom se estus... Ne, tio estas terrrura! Mia Dio, kion mi faru? - - Ŝi haltas ĉe la floroj. Senfruktaj floroj, ĉu jes? Ŝi deŝiradas folietojn kaj flustras. - Aĥ, mia Dio, do jes! Ŝi forkuras maldekstren.

Paŭzo.

NANA eniras tra la tapetpordo kun plenbrako da ŝtipetoj: Subite hejti! Nun, en somero! - Ĉu estas jam for, tiu rapidulino? Ŝi surgenuiĝas al la kameno kaj bruligas fajron. En somero hejti! Tiaj ideoj! Kvazaŭ ŝi ne estus edzino jam dum dek jaroj! - - Nu do brulu, brulu! Ŝi rigardas en la fajron. - Ŝi estas ja kvazaŭ infaneto! Paŭzo. Iom da saĝo ŝi ne havas! Nun en somero hejti. Ŝi enigas en kamenon pli da hejtmaterialo. Kvazaŭ infaneto! Paŭzo.

HELENA revenas de maldekstre kun plenbrako da flaviĝintaj plenskribitaj paperoj: Ĉu brulas jam, Nana? Iru for, mi devas - ĉion tion ĉi forbruligi.- Ŝi surgenuiĝas al la kameno -

NANA stariĝas: Kio estas tio?

HELENA: Malnovaj paperoj, terrrure malnovaj. Nana, ĉu mi forbruligu tion?

NANA: Ĉu tio taŭgas por nenio?

HELENA: Por nenio bona.

NANA: Do forbruligu tion.

HELENA ĵetas la unuan folion en la fajron: Kion vi dirus, Nana.. se tio estus mono. Trrreege multe da mono.

NANA: Mi dirus: Forbruligu tion.Troa mono estas malbona mono.

HELENA bruligas pluajn foliojn: Kaj se tio estus ia invento, la plej grava invento en la mondo -

NANA: Mi dirus: Forbruligu tion. Ĉiuj elpensaĵoj estas kontraŭ Dio. Tio estas sole blasfemado, voli post Li plibonigi la mondon.

HELENA daŭrigas bruligadon: Kaj diru, Nana, se mi forbruligus -

NANA: Jezuo, ne bruligu vin mem!

HELENA: Rigardu, kiel tiuj folioj tordiĝas! Kvazaŭ ili estus vivaj. Kvazaŭ ili estus reviviĝintaj. Ho, Nana, tio estas terrrura!

NANA: Lasu, mi forbruligos tion.

HELENA: Ne, ne, mi devas mem. Ŝi ĵetas la lastan fo­lion en la fajron. Ĉio devas forbruli. - Rigardu, tiuj flamoj! Ili estas kvazaŭ brakoj, kvazaŭ langoj, kvazaŭ figuroj - Ŝi batas per fajrohoko en la fajron. Ho, kuŝu! Kuŝu!

NANA: Jam estas farite. .

HELENA levas sin konsternite: Nana!

NANA: Jezuo Kristo, kion vi forbruligis?

HELENA: Kion mi faris!

NANA: Dio en la ĉielo! Kio estis tio?

Apude rido de viroj.

HELENA: Iru, iru, lasu min! Ĉu vi aŭdas? La sin­joroj venas.

NANA: Pro viva Dio, Helena! Ŝi foriras tra la tapet­pordo.

HELENA: Kion ili diros al tio!

DOMIN malfermas la pordon maldekstre: Nur eniru, knaboj. Venu gratuli.

Eniras HALLEMEIER, GALL, ALQUIST, ĉiuj en redingotoj kun altrangaj ordenoj en miniature kaj sur rubandoj. Post ili DOMIN.

HALLEMEIER sonore: Sinjorino Helena, mi, tio estas ni ĉiuj -

Dro. GALL: - en nomo de Rossumaj entreprenoj -

­HALLEMEIER: - ni gratulas vin dum via granda tago.

HELENA donas al ili la manojn: Mi treege dankas vin! Kie estas Fabry kaj Busman?

DOMIN: Ili iris en la havenon. Helena, hodiaŭ estas feliĉa tago.

HALLEMEIER: Tago kiel burĝono, tago kiel festo, tago kiel bela knabino. Fraŭloj, tian tagon oni festenu per bona gluto.

HELENA: Ĉu viskion?

Dro. GALL: Eĉ vitriolon.

HELENA: Ĉu kun soda akvo?

HALLEMEIER: Diable, ni estu sobraj! Sen akvo!

ALQUIST: Ne, mi dankas.

DOMIN: Kio estis bruligata ĉi tie?

HELENA: Malnovaj paperoj. Ŝi foriras maldekstren.

DOMIN: Knaboj, ĉu mi diru al ŝi pri tio?

Dro. GALL: Kompreneble! Danĝero ja estas forigita jam.

HALLEMEIER ĉirkaŭbrakas la kolojn de Domin kaj Gall, ridante: Hahaha! Fraŭloj, mi ĝojas! Li ekdancas kun ili kaj ekkantas basvoĉe. Jam forigita por ĉiam! Jam forigita por ĉiam!

Dro. GALL baritono: Jam forigita por ĉiam!

DOMIN tenoro: Jam forigita por ĉiam!

HALLEMEIER: Kaj atingos nin neniam -

HELENA kun botelo kaj glasoj en pordo: Kiu atingos vin neniam? Kion vi havas?

HALLEMEIER: Ni havas ĝojon. Vi havas vin. Ni havas ĉion. Mil tondroj ĵus estas dek jaroj, post kiam vi alveturis.

Dro. GALL: Kaj harprecize post dek jaroj-

HALLEMEIER: - ree alproksimiĝas ŝipo. Tial - li malplenigas Ia glason. Brrr haha, tio estas ebriiga kiel ĝojo.

Dro. GALL: Sinjorino, je via sano! Li trinkas.

HELENA: Sed atendu, kia ŝipo?

DOMIN: Ĝi estu kia ajn, sufiĉas, se ĝi veturas ĝustatempe. Honore je ĉi tiu ŝipo, knaboj! Li malplenigas la glason.

HELENA plenigas la glasojn: Ĉu vi atendis ian?

HALLEMEIER ridas: Haha, kompreneble. Kiel Robinson. Li levas la gtason. Sinjorino Helena, kion ajn vi volas, ĝi vivu. Sinjorino Helena, honore je viaj okuloj kaj finite! Vi bubo Domin, rakontu.

HELENA ridas: Kio okazis?

DOMIN ĵetas sin en apogseĝon kaj ekbruligas cigaron: Atendu.

- Sidiĝu, Helena. Li levas fingron. Paŭzo. Ĝi estas jam forigita.

HELENA: Kio?

DOMIN: Ribelo.

HELENA: Kia ribelo?

DOMIN: Ribelo de Robotoj.- Ĉu vi komprenas?

HELENA: Mi ne komprenas.

DOMIN: Montru, Alguist. Alquist donas al li ĵurnalon. Domin malfermas ĝin kaj legas: "En Haver fondiĝis la unua rasa organizaĵo de Robotoj - - kaj aperigis alvokon al Robotoj de la mondo."

HELENA: Tion mi legis.

DOMIN suĉas ĝueme la cigaron: Do vidu, Helena. Ĉi tio signifas ribelon, ĉu vi komprenas? Ribelon de ĉiuj Robotoj de la mondo.

HALLEMEIER: Diable, mi volus scii -

DOMIN pugne frapas la tablon: - kiu aranĝis ĝin! Neniu en la mondo kapablis eksciti Robotojn, neniu agitisto, neniu savonto de la mondo, kaj subite - ĉi tio, mi petas!

HELENA: Ĉu ne alvenis sciigoj ankoraŭ?

DOMlN: Ne. Ĝis nun ni scias nur ĉi tion, sed tio sufiĉas, ĉu ne? Pripensu, ke ĉi tion alportas al vi la lasta vaporŝipo. Ke samtempe ĉesas paroli telegrafoj, ke el dudek ĉiutagaj ŝipoj ne albordiĝas eĉ unu, kaj vi scias ĉion. Ni haltigis la fabrikadon kaj rigardis reciproke unu la alian, kiam tio komencos, ĉu ne, knaboj?

Dro. GALL: Nu, estis varmege al ni sekve de tio, sinjorino Helena.

HELENA: Ĉu tial vi donacis al mi tiun militan vaporŝipon?

DOMIN: Aĥ ne, infaneto, ĝin mi mendis jam antaŭ duonjaro. Nur senintence, por ĉiuj okazoj. Sed, je mia animo, mi pensis, ke hodiaŭ ni eksidos en ĝin. Tiel aspektis la aferoj, Helena.

HELENA: Kial jam antaŭ duonjaro -

DOMIN: Eĥ, oni povis observi iajn signojn, ĉu ne? Tio signifas nenion. Sed ĉi tiun semajnon, Helena, oni riskis la homan civilizon, aŭ mi ne scias kion. Hip, hip, knaboj! Nun ĝojas min ree la mondo.

HALLEMEIER: Kompreneble, ĉe diablo! Honore je via tago, sinjorino Helena! Li trinkas.

HELENA: Ĉu pasis jam ĉiu danĝero?

DOMIN: Nepre ĉiu.

Dro. GALL: Ĉar alproksimiĝas ŝipo. Regula poŝtoŝipo, harprecize laŭ la horaro. Precize je la dekunua kaj tridek ĝi ekĵetos ankrojn.

DOMIN: Knaboj, precizeco estas bonega afero. Nenio fortigas la animon tiamaniere, kiel precizeco. Precizeco signifas ordon en la mondo. Li levas la glason. Honore je tiu precizeco!

HELENA: Do ĉu estas jam.. ĉio..en ordo?

DOMIN: Preskaŭ. Mi pensas, ke ili tranĉis la kablon. Se nur ree validas la veturhoraro.

HALLEMEIER: Se validas veturhoraro, validas homaj leĝoj, validas diaj leĝoj, validas leĝoj de la universo, validas ĉio, kio decas validi. Veturhoraro estas pli ol evangelio, pli ol Homero, pli ol tuta Kant. Veturhoraro estas la plejperfekta emanaĵo de la homa spirito. Sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.

HELENA: Kial vi diris nenion al mi?

Dro. GALL: Dio gardu! Pli volonte ni estus formordintaj la langojn al ni.

DOMIN: Tiaj aferoj ne taŭgas por vi.

HELENA: Sed se tiu revolucio. . . venus ĝis tien ĉi. .

DOMIN: Vi scius tamen pri nenio.

HELENA: Kial?

DOMIN: Ĉar ni enŝipiĝus vian "Ultimus" kaj kviete ni vagadus tra maro. Post unu monato, Helena, ni diktus al Robotoj, kio nur plaĉus al ni.

HELENA: Ho, Harry, mi ne komprenas.

DOMIN: Ĉar ni forportus kune ion, kion Robotoj treege ŝatus.

HELENA: Kion, Harry?

DOMIN: Ilian estadon aŭ ilian finon.

HELENA ekstaras: Kio estas tio?

DOMIN ekstaras: Sekreto de la fabrikado. La manuskripto de la maljuna Rossum. Post kiam la uzino estus haltigata dum unu monato, Robotoj estus sur genuiĝontaj antaŭ ni.

HELENA: Kial. . . vi. . . ne diris tion al mi?

DOMIN: Ni ne volis senbezone terurigi vin.

Dro. GALL ridas: Haha, sinjorino Helena, tio estis la lasta atuto.

ALQUIST: Vi estas pala, sinjorino Helena.

HELENA: Kial vi diris nenion al mi!

HALLEMEIER ĉe la fenestro: Dekunua kaj tridek. Ame­lio ĵetas ankrojn.

DOMIN: Ĉu estas Amelio?

HALLEMEIER: La ŝatinda malnova Amelio, kiu tiam alveturigis sinjorinon Helenan.

Dro. GALL: Nun estas precize je la minuto dek jaroj -

HELLEMEIER ĉe la fenestro: Oni elĵetas pakojn. Li turnas sin for de la fenestro: Mia Dio, tia amaso da poŝtaĵoj!

HELENA: Harry!

DOMIN: Kion vi deziras?

HELENA: Ni forveturos de ĉi tie!

DOMIN: Nun, Helena? Kia ideo!

HELENA: Nun, kiel eble plej rapide! Ni ĉiuj, kiuj ni estas ĉi tie!

DOMIN: Kial ĝuste nun?

HELENA: Ho, ne demandu! Mi petas vin, Harry, mi petas vin, Gall, Hallemeier, Alquist, pro Dio mi petas vin, fermu la uzinon kaj-

­DOMIN: Mi bedaŭras, Helena. Nun neniu el ni povus forveturi.

HELENA: Kial?

DOMIN: Ĉar ni intencas plivastigi la fabrikadon de ­Robotoj.

HELENA: Ho, nun - ĉu nun post tiu ribelo?

DOMlN: Jes, ĝuste post tiu ribelo. Ĝuste nun ni komencos fabriki novajn Robotojn.

HELENA: Kiajn?

DOMIN: Jam ne ekzistos sole unu uzino. Jam ne estos Universalaj Robotoj. Ni fondos en ĉiu lando, en ĉiu ŝtato po unu uzino, kaj tiuj novaj uzinoj produktados, ĉu vi jam scias kion?

HELENA: Ne.

DOMIN: Naciajn Robotojn.

HELENA: Kion signifas tio?

DOMIN: Tio signifas, ke ĉiu uzino eligados Ro­botojn de alia koloro, de alia haro, de alia lingvo.­ Ke ili restos fremdaj reciproke al si, fremdaj kiel ŝtonoj; ke ili jam neniam kapablos interkom­preniĝi; kaj ke ni, ni homoj, iomete edukos ilin por tiu celo, ĉu vi komprenas? Por ke Roboto ĝis morto, ĝis tombo, por eterno malamu Roboton de alia fabrikmarko.

HALLEMEIER: Diable, ni fabrikados Robotojn ni­grulojn kaj Robotojn Svedojn kaj Robotojn Italojn kaj Robotojn Ĉinojn kaj poste iu enbatu en iliajn kraniaĉojn organizon, fratecon, li singultas hup, pardonu, sinjorino Helena, mi plenigos mian glason.

Dro. GALL: Ĉesu jam, Hallemeier.

HELENA: Harry, to estas abomena!

DOMIN: Helena, nur dum cent jaroj ankoraŭ lasi direktilojn al la homaro - je ĉiu prezo! Nur cent jarojn disponigi al ĝi, ke ĝi maturiĝu, ke ĝi atingu, kion nun fine ĝi povas atingi. - Mi postulas cent jarojn por nova homo! Helena, tio koncernas tro gravajn okazontaĵojn. Ni ne povas lasi tion.

HELENA: Harry, dum ne estas malfrue - fermu, fermu la uzinon!

DOMIN: Nun ni komencos po grande.

Eniras FABRY.

Dro. GALL: Do kio estas, Fabry?

DOMIN: Kiel aspektas la aferoj, kamarado? Kio okazis?

HELENA donas manon al Fabry: Mi dankas vin, Fabry, por via donaco.

FABRY: Ne grave, sinjorino Helena.

DOMIN: Ĉu vi estis ĉe la ŝipo? Kion ili diris?

Dro. GALL: Rapide, rakontu!

FABRY elpoŝigas plenpresitan folion: Tralegu ĉi tion al vi, Domin.

DOMIN malfermas la folion: Aĥ!

HALLEMEIER dormeme: Rakontu ion belan.

Dro. GALL: Ili plenumis bravege sian taskon, ĉu ne?

FABRY: Kiu do?

Dro. GALL: La homoj.

FABRY: Aĥ tiel. Certe. Tio estas. . . Pardonu, estus rekomendinde, ke ni interkonsiliĝu pri io.

HELENA: Ho, Fabry, ĉu vi havas malbonajn sciigojn?

FABRY: Ne ne, male. Mi pensas nur, ke - ke ni iros en la oficejon -

HELENA: Restu nur. Post kvarono da horo mi atendas la sinjorojn al lunĉo.

HALLEMEIER: Do vivu!

HELENA foriras.

Dro. GALL: Kio okazis?

DOMIN: Malbenite!

FABRY: Tralegu ĝin laŭte.

DOMIN legas el la folio: "Robotoj de la mondo!"

FABRY: Komprenu, da tiuj flugfolioj alportis Amelio multege da pakaĵoj. Neniajn aliajn poŝtaĵojn.

HALLEMEIER eksaltas: Kion? Ĝi alvenis ja harprecize laŭ -

FABRY: Hm, Robotoj ŝatas precizecon. Legu, Domin.

DOMIN legas: "Robotoj de la mondo! Ni, la unua rasa organizo de Rossumaj Universal-Robotoj, deklaras la homon malamiko kaj senrajtulo en la universo." - Diable, kiu instruis al ili ĉi tiujn frazaĉojn?

Dro. GALL: Legu pluen!

DOMIN: Tio estas sensencaĵoj. Ĉi tie ili deklaras, ke ili estas evolue pli perfektaj al la homo. Ke iIi estas pli inteligentaj kaj pli fortaj. Ke la homo estas parazito de ili. Tio estas simple abomena.

FABRY: Kaj nun la tria alineo.

DOMIN legas: "Robotoj de la mondo, ni ordonas al vi, ke vi elmurdu la homaron. Ne indulgu virojn. Ne indulgu virinojn. Konservu uzinojn, fervojojn, maŝinojn, minejojn kaj krudaĵojn. La ceteron detruu. Poste vi reiru al la laboro. La laboro ne devas esti haltigata."

Dro. GALL: Tio estas terura!

HALLEMEIER: Tiuj kanajloj!

DOMIN legas: "Plenumota tuj post ricevo de la or­dono." Sekvas detalaj instrukcioj. Fabry, kaj ĉu efektive okazas ĉi tio?

FABRY: Sendube.

ALQUIST: Finite!

Enkuras BUSMAN.

BUSMAN: Aha, infanoj, ĉu vi scias jam la aferaĉon?

DOMIN: Rapide, sur "Ultimus-on"!

BUSMAN: Atendu, Harry. Atendu iomete. Tio tute ne estas tiel urĝa. Li faliĝas en apogseĝon. Aĥ amikoj, kiel mi kurlaciĝis!

DOMIN: Kial ni atendu?

BUSMAN: Ĉar tio ne estas farebla, amiko! Nur ne rapidi. Sur "Ultimus" estis jam Robotoj.

Dro. GALL: Fi, tio estas abomena.

DOMIN: Fabry, telefonu al elektrejo -

­BUSMAN: Fabry, karulo, ne faru tion. Ni estas sen elektra fluo.

DOMIN: Bone. Li esploras sian revolveron. Mi iros tien BUSMAN: Kien do?

DOMIN: En la elektrejon. Estas tie homoj. Mi alkondukos ilin ĉi tien.

BUSMAN: Ĉu mi konsilu al vi, Harry? Pli volonte ne iru por ili.

DOMIN: Kial?

BUSMAN: Nu, ĉar tro ŝajnas al mi, ke ni estas sieĝitaj.

Dro. GALL: Sieĝitaj? Li kuras al la fenestro. Hm, vi estas preskaŭ prava.

HELLEMEIER: Diable, tio okazas rapide!

De maldekstre HELENA.

HELENA: Ho, Harry, ĉu io okazas?

BUSMAN eksaltas: Mi riverencas, sinjorino Helena. Mi bondeziras. Glora tago, ĉu ne? li ridas: Haha, ankoraŭ multajn tiajn!

HELENA: Mi dankas vin, Busman. Harry, ĉu io okazas?

DOMIN: Ne, tute nenio. Estu senzorga. Mi petas, atendu momenton.

HELENA: Harry, kio estas ĉi tio? Ŝi vidigas robotan proklamon, kiun ŝi kaŝadis post la dorso. Robotoj havis tion en la kuirejo.

DOMIN: Eĉ tie jam? Kie ili estas?

HELENA: Ili foriris. Estas tiom da ili ĉirkaŭ la domo!

Uzinaj fajfiloj kaj sirenoj.

FABRV: La uzinoj faifas.

BUSMAN: Dia tagmezo.

HELENA: Harry, ĉu vi rememoras? Ĵus nun estas dek jaroj -

DOMIN rigardas la poŝhorloĝon: Ankoraŭ ne estas tag­mezo. Tio eble estas - tio estas pli verŝajne -

­HELENA: Kio?

DOMIN: Alarmo de Robotoj! Atako!


Kurteno.

DUA AKTO.

La sama salono de Helena. En ĉambro maldekstre ludas HELENA pianon. DOMIN promenas tra la ĉambro, Dro. GALL rigardas el la fenestro kaj ALQUIST sidas flanke en apogseĝo kovrante vizaĝon per la manoj.


Dro. GALL: Ho ĉielo, tiuj multiĝis!

DOMIN: Ĉu Robotoj?

Dro. GALL: Jes. Ili staras antaŭ la ĝardena krado kvazaŭ muro. Kial ili estas tiel silentaj? Estas abomene, sieĝi per silentado.

DOMIN: Mi volus scii, kion ili atendas. Ĝi devas komenci ĉiuminute. Ni estas finludintaj nian rolon, Gall.

ALQUIST: Kion ludas sinjorino Helena?

DOMlN: Mi ne scias. Ŝi ekzercas ion novan.

ALQUIST: Aĥ, ĉu ŝi ekzercas ankoraŭ?

Paŭzo.

Dro. GALL: Aŭdu, Domin, ni nepre faris eraron.

DOMIN ekhaltas: Kian?

Dro. GALL: Ni donis al Robotoj tro egalajn vizaĝojn. Cent miloj da samaj vizaĝoj turnitaj ĉi tien. Cent miloj da blazoj sen esprimo. Tio estas kvazaŭ terura sonĝo.

DOMIN: Se ĉiu estus alia - -

Dro. GALL: La aspekto ne estus tiel terura. Li turnas sin for de la fenestro. Ankoraŭ bone, ke ili ne estas armitaj!

DOMIN: Hm - Li rigardas per lorno al la haveno. Mi nur volus scii, kion ili elŝipigas el Amelio.

Dro. GALL: Nur se ne armilojn.

El tapetpordo eniras dorsturnite FABRY kaj trenas post si du elektrajn dratojn.


FABRY: Pardonu - metu teren la draton, Hallemeier! HALLLMEIER eniras post Fabry: Uf, tio estis laboro! Kio nova?

Dro. GALL: Nenio. Ni estas tute sieĝitaj.

HALLEMEIER: Ni plenbarikadis la koridoron kaj la ŝtuparon, junuloj. Ĉu vi ne havas iom da akvo? Aha, jen! Li trinkas.

Dro. GALL: Kion kun tiu drato, Fabry?

FABRY: Tuj, tuj. Ian tondilon.

Dro. GALL: Kie preni ĝin? Li serĉas.

HALLEMEIER iras al la fenestro: Diable, tiuj multiĝis! Jen!

Dro. GALL: Ĉu sufiĉas tualeta tondilo?

FABRY: Donu ĝin! Li tondas drafojn de elektra lampo sta­ranta sur la skribtablo kaj alligas al ili siajn dratojn.

HALLEMEIER ĉe la fenestro: Vi ne havas belan perspektivon, Domin. Iel tio - odoras - je morto.

FABRY: Finita!

Dro. GALL: Kio?

FABRY: Cirkuito. Nun ni povas plenigi tutan ĝardenkradon per elektro. Kiu poste ektuŝus ĝin, mil tondroj! Almenaŭ ĝis tiam, dum estas tie la niaj.

Dro. GALL: Kie?

FABRY: En la elektrejo, klera sinjoro. Mi esperas almenaŭ - Li iras al la kameno kaj eklumigas elektran lampeton sur ĝi. Dank' al Dio, ili estas tie. Kaj ili laboras. Li estingas la lumon. Dum ĝi lumas, estas bone.

HALLEMEIER forturnas sin de la fenestro: Tiuj barikadoj estas ankaŭ bonaj, Fabry. Nu do, kion ludas sinjorino Helena? Li iras al la maldekstra pordo kaj aŭskultas. El la tapetpordo eliras BUSMAN, li portas grandegajn komerclibrojn, faletas je la drato.


FABRY: Atentu, Bus! Atentu dratojn!

Dro. GALL: Halo, kion vi portas?

BUSMAN metas la librojn sur la tablon: La ĉefajn librojn, karuletoj. Mi ŝatus fari kontojn pli frue, ol - ol - Nu, ĉi tiun jaron mi ne atendos kun la bilanco ĝis la Nova Jaro. Do, kion vi havas? Li iras al la fenestro. Nu tie estas ja tute trankvile!

Dro. GALL: Ĉu vi vidas nenion?

BUSMAN: Ne, nur grandan bluan areon, kvazaŭ dissemitan papavon.

Dro. GALL: Tio estas Robotoj.

BUSMAN: Aĥ tiel. Domaĝe, ke mi ne vidas ilin. Li eksidas al la tablo kaj malfermas la librojn.

DOMIN: Lasu tion, Busman. Robotoj elŝipigas armilojn el Amelio.

BUSMAN: Nu kaj kion? Kiamaniere mi malhelpu tion?

DOMIN: Tion malhelpi ni ne kapablas.

BUSMAN: Do lasu min kalkuli. Li eklaboras.

FABRY: Ne estas ankoraŭ fino, Domin. Ni plenigis la kradon per dekdu cent voltoj kaj -

DOMIN: Atendu. "Ultimus" turnis kontraŭ ni la kanonojn.

Dro. GALL: Kiu?

DOMIN: La Robotoj sur "Ultimus".

FABRY: Hm, poste kompreneble - poste - poste alproksimiĝis nia fino, junuloj. Robotoj estas ekzercitaj por milito.

Dro. GALL: Do ni -

DOMIN: Jes. Neeviteble.

Paŭzo.

Dro. GALL: Knaboj, tio estas krimo de malnova Eŭropo, ke ĝi instruis Robotojn militi! Ĉu ili ne povis ĉe diablo lasi la mondon jam kvieta kun tiu sia politiko? Tio estis krimo fari soldatojn el viva laboro!

ALQUIST: Krimo estis fabriki Robotojn!

DOMIN: Kio?

ALQUlST: Krimo estis fabriki Robotojn!

DOMIN: Ne. Alquist, eĉ hodiaŭ mi ne bedaŭras tion.

ALQUIST: Eĉ hodiaŭ ne?

DOMIN: Eĉ hodiaŭ ne, je lasta tago de la civilizacio. Tio estis grava afero.

BUSMAN duonlaŭte: Tri cent dekses milionoj.

DOMIN peze: Alquist, estas nia lasta horo: ni parolas jam preskaŭ el la alia mondo. Alquist, tio ne estis malbona sonĝo, detrui sklavecon de la laboro. De la humiliga kaj terura laboro, kiun la homo estis devigita porti. De laboregaĉo malpura kaj murda. Ho, Alquist, oni laboris tro mal­facile. Oni vivis tro malfacile. Kaj ĉi tion venki -

­ALQUIST: - ne estis sonĝo de ambaŭ Rossumoj. La maljuna Rossum pensis pri siaj senpiaj ĵonglaĵoĵ kaj la juna pri miliardoj. Kaj tio ne estas sonĝo de viaj R. U. R.-akciuloj. Ilia sonĝo estas dividendoj. Kaj pro iliaj dividendoj pereos la homaro.

DOMIN ekkolerigita: Diablo prenu iliajn dividendojn! Ĉu vi pensas, ke mi laborus sole unu horon por ili? Li frapas sur la tablon. Por mi mi faris tion, ĉu vi aŭdas? Por mia kontentigo! Mi intencis, ke la homo fariĝu estro! Ke li ne vivu jam nur por peco da pano! Mi intencis, ke neniu animo idiotiĝu ĉe fremdaj maŝinoj, ke restu jam nenio, nenio, nenio el tiu malbenita sociala fuŝaĵaro! Ho, min naŭzas humiligo kaj doloro, al mi estas abomena la mizero! Mi volis novan generacion! Mi volis - mi pensis -

ALQUIST: Nu?

DOMIN pli mallaŭte: Mi intencis, ke ni faru el la tuta homaro aristokracion de la mondo. Plenrajtigitajn, liberajn kaj suverenajn homojn. Kaj eble eĉ pli ol homojn.

ALQUIST: Nu do Superhomojn.

DOMIN: Jes. Ho, se mi nur havus cent jarojn da tempo! Ankoraŭ cent jarojn por la estonta homaro!

BUSMAN duonlaŭte: Tricent sepdek milionoj trans­porto. Do.

Paŭzo.

HALLEMEIER ĉe la pordo maldekstre: Mi diras, muziko estas grandioza afero. Vi estis aŭskultontaj. Ĉi tio kvazaŭ spiritigas, nobligas la homon -

­FABRY: Kio do?

HALLEMEIER: Tiu krepusko de la homoj, mil tondroj! Junuloj, mi fariĝas ĝuemulo. Ni estis komencontaj pli frue! Li iras al la fenestro kaj rigardas eksteren:

FABRY: Kion?

HALLEMEIER: Ĝuadon. Belaĵojn. Diable, estas tiom da belaĵoj! La mondo estis bela, kaj ni - ni ĉi tie - - Knaboj, knaboj, diru, kion ni ĝuis?

BUSMAN duonlaŭte: Kvarcent kvindekdu milionoj, bonege.

HALLEMEIER ĉe la fenestro: La vivo estis grava afero: Kamaradoj, la vivo estis - aŭskultu - - Fabry, enigu iom da elektro en tiun vian kradon!

FABRY: Kial?

HALLEMEIER: Ili ektuŝas ĝin.

Dro. GALL ĉe la fenestro: Kunigu!

FABRY krakas per elektra kunigilo.

HALLEMEIER: Pro Dio, tio tordis ilin! Du, tri, kvar mortigitaj! Dro. GALL: Ili iras returnen.

HALLEMEIER: Kvin mortigitaj!

Dro. GALL turnas sin for de la fenestro: La unua bataleto. FABRY: Ĉu vi sentas morton?

HALLEMEIER kontentigita: Ili estas karbiĝintaj, karuleto. Tute karbiĝintaj. Li ridas Haha, oni ne devas kapitulaci! Li eksidas.

DOMIN frotas sian frunton: Eble ni estas jam cent jarojn mortigitaj kaj estas nur fantomoj. Eble ni estas de longe, de longe mortaj kaj ni revenas nur por parkere diri, kion ni jam iufuje parolis. . antaŭ la morto. Kvazaŭ mi estus jam travivinta ĉion ĉi tion. Kvazaŭ mi estus jam iufoje rice­vinta ĝin. Pafvundon - ĉi tien - en la kolon. Kaj vi, Fabry -

FABRY: Kion mi?

DOMIN: Mortpafita.

HALLEMEIER: Diable, kaj mi?

DOMIN: Trapikita.

Dro. GALL: Kaj pri mi, ĉu vi scias nenion?

DOMIN: Disŝirita.

Paŭzo.

HALLEMEIER: Sensencaĵo! Li ridas Haha, vi homo, kia ideo min trapiki! Mi ne allasos illin!

Paŭzo.

HALLEMEIER: Kial vi silentas, stultuloj? Mil tondroj, parolu!

ALQUIST: Kaj kiu, kiu estas kulpa? Kiu estas kulpa pri tio?

HALLEMEIER: Malsaĝajoj. Neniu estas kulpa. Mal­longe Robotoj - Nu, Robotoj iarnaniere aliiĝis. Ĉu iu estas responda pri Robotoj?

ALQUIST: Ĉio mortigita! La tuta homaro! La tuta mondo! Li ekstaras. Rigardu, ho rigardu, riveretojn da sango sur ĉiu sojlo! Riveretoj da sango el ĉiuj domoj! Ho Dio, ho Dio, kiu estas kulpa pri tio?

BUSMAN duonlaŭte: Kvincent dudek milionoj! Mia Dio, duona miliardo!

FABRY: Mi pensas, ke. . ke vi eble troigas. Ne parolu, ne estas tiel facile mortigi la tutan ho­maron.

ALQUIST: Mi akuzas la sciencon! Mi akuzas la teknikon! Domin-on! Min! Nin ĉiujn! Ni, ni estas kulpaj! Pro nia megalomanio, pro ies profito, pro progreso, mi ne scias pro kiaj gravegaj aferoj ni mortigis la homaron! Nu, do krevu pro via grandeco! Tiel gigantan tombopiramidon el homaj ostoj konstruis al si neniu Ĝingiskhan!

HALLEMElER: Sensencaĵo, kamarado! La homoj ne kapitulacias tiel facile, li ridas haha, ho ne!

ALQUIST: Nia kulpo! Nia kulpo!

Dro. GALL viŝas ŝviton de sia frunto: Lasu paroli min, junuloj. Mi estas kulpa pri tio. Pri ĉio, kio okazis.

FABRY: Ĉu vi, Gall?

Dro. GALL: Jes, lasu paroli min. Mi aliigis Robotojn. Busman, juĝu min ankaŭ vi!

BUSMAN ekstaras: Nu, nu, kio do okazis al vi?

Dro. GALL: Mi ŝanĝis karakteron de Robotoj. Mi ŝanĝis ilian fabrikadon. Nome nur kelkajn korpajn kondiĉojn, ĉu vi komprenas? Precipe - precipe ilian - ekscitiĝemon.

HALLEMEIER eksaltas: Malbenite, kial ĝuste tiun?

BUSMAN: Kial vi faris tion?

FABRY: Kial vi diris nenion?

Dro. GALL: Mi faris tion sekrete. . . je mia risko. Mi formadis el ili homojn. Mi rompis ilian ekvilibron. Jam nun ili iel superas nin. Ili estas pli fortaj ol ni.

FABRY: Kaj kiel rilatas tio kun la ribelo de Robotoj?

Dro. GALL: Ho, multrilate. Mi pensas, ke ĉiurilate. Ili ĉesis esti maŝinoj. Vi aŭdas ja, ili scias jam pri sia supereco kaj malamas nin. Ili malamas ĉion homan. Juĝu min.

DOMIN: Mortaj mortinton.

FABRY: Doktoro Gall, vi ŝanĝis la fabrikadon de Robotoj.

Dro. GALL: Jes.

FABRY: Ĉu vi konsciis, kio povas rezulti el via. . . via eksperimento?

Dro. GALL: Estis mia devo pensi pri tia ebleco.

FABRY: Kial vi faris tion?

Dro. GALL: Propravole. Estis mia persona eksperimento.


En la pordo maldekstre HELENA. Ĉiuj ekstaras.


HELENA: Li mensogas! Tio estas abomena! Ho, Gall, kiel vi povas tiel mensogi?

FABRY: Pardonu, sinjorino Helena -

­DOMIN aliras ŝin: Helena, ĉu vi? Montru vin! Ĉu vi vivas? Li prenas ŝin en siajn manojn. Se vi scius, kion mi sonĝis! Aĥ, estas terure esti morta!

HELENA: Lasu, Harry! Gall ne estas kulpa, ne, ne, ne!

DOMIN: Permesu. Gall havis siajn devojn.

HELENA: Ne, Harry, li faris tion, ĉar mi volis tion! Diru, Gall, kiom da jaroj mi petis vin jam, ke vi -

­Dro. GALL: Mi faris tion je propra respondeco.

HELENA: Ne kredu al li! Harry, mi postulis de li, ke li donu animon al Robotoj!

DOMIN: Helena, nun oni ne parolas pri la animo.

HELENA: Ne, lasu min nur paroli. Tion ankaŭ li diradis; li diradis, ke li povus aliigi sole fiziologian - fiziologian -

HALLEMEIER: Fiziologian korelativon, ĉu ne?

HELENA: Jes, ion tian. Mi treege bedaŭris ilin, Harry!

DOMIN: Tio estis granda - - facilanimeco, Helena.

HELENA sidiĝas: Tio do estis. . facilanima? Eĉ Nana ja diras, ke Robotoj-

­DOMIN: Nanan lasu flanke.

HELENA: Ne, Harry, tion vi ne devas malŝati. Nana estas voĉo de la popolo. El Nana parolas miloj da jaroj kaj el vi ĉiuj nur la hodiaŭo. Tion vi ne komprenas -

DOMIN: Restu ĉe la afero.

HELENA: Mi timis la Robotojn.

DOMIN: Kial?

HELENA: Ke ili eble nin malamas aŭ ion alian sentas. ALQUIST: Ĝi okazis.

HELENA: Kaj mi pensis. . . se ili estus tiaj, kiaj ni estas, ke ili komprenus nin, ke ili ne povus tiom malami nin - Se ili estus nur iomete homoj!

DOMIN: Ho ve, Helena! Neniu povas malami pli ol homo homon! Faru el ŝtonoj homojn kaj ili ŝtonmortigos nin! Daŭrigu!

HELENA: Ho, ne parolu tiell Harry, tio estis ja tiom terrrura, ke ni ne kapablis interkompreniĝi kun ili! Tia grandega fremdeco inter ni kaj ili! Kaj tial - ĉu ne? -

DOMIN: Nur pluen.

HELENA: - tial mi petis Gall-on, ke li aliigu Ro­botojn. Mi ĵuras al vi, ke li mem ne volis.

DOMIN: Sed li faris tion.

HELENA: Ĉar mi volis tion.

Dro. GALL: Mi faris tion por mi, kiel eksperimenton.

HELENA: Ho, Gall, tio ne estas vera. Mi sciis an­taŭe, ke vi ne povas rifuzi tion al mi.

DOMIN: Kial?

HELENA: Vi ja scias, Harry.

DOMIN: Jes. Ĉar li amas vin - kiel ĉiuj.


Paŭzo.

HALLEMEIER iras al la fenestro: Ree ili plimultiĝis. Kvazaŭ tero elŝvitigus ilin.

BUSMAN: Sinjorino Helena, kion vi donos al mi, se mi fariĝos via advokato?

HELENA: Mia?

BUSMAN: Via - aŭ de Gall. Kiel vi volas.

HELENA: Ĉu oni pendigos iun?

BUSMAN: Sole morale, sinjorino Helena. Oni serĉas kulpulon. Tio estas ŝatata konsolo dum katastrofoj.

DOMIN: Doktoro Gall, kiamaniere vi akordigos tiujn viajn - tiujn viajn ekstravagancojn kun via kontrakto?

BUSMAN: Pardonu, Domin. De post kiam, Gall, vi komencis laŭvere tiujn viajn ĵonglaĵojn?

Dro. GALL: Antaŭ tri jaroj.

BUSMAN: Aha. Kaj kiom da Robotoj vi igis tia­maniere aliaj?

Dro. GALL: Mi faris nur eksperimentojn. Estas nur kelkaj centoj da ili.

BUSMAN: Do mi dankas bele. Sufiĉe, infanetoj. Tio signifas, ke je miliono da malnovaj bonaj Ro­botoj oni povas kalkuli po unu aliigita Roboto de Gall, ĉu vi komprenas?

DOMIN: Kaj tio signifas-

­BUSMAN: - ke praktike tio havas eĉ ne tiom li montras da graveco.

FABRY: Busman estas prava.

BUSMAN: Kompreneble, karuleto. Kaj ĉu vi scias, knaboj, kio kaŭzis ĉi tiun malfeliĉon?

FABRY: Kio do?

BUSMAN: La nombro. Ni fabrikis tro multe da Ro­botoj. Pro mia animo, tio ja estis atendota: post kiam Robotoj estos pli fortaj ol la homaro, okazos ĉi tio, devas okazi, ĉu vi komprenas? Li ridas: Haha, kaj ni klopodis, ke tio fariĝu kiel eble plej frue; vi, Domin, vi, Fabry, kaj mi, bravulo Busman.

DOMIN: Ĉu vi pensas, ke tio estas nia kulpo?

BUSMAN: Vi plaĉas al mi! Ĉu vi pensas eble, ke estro de fabrikado estas la direktoro? Aĥ ne, fabrikadon estras la mendo. La tuta mondo volis posedi siajn Robotojn. Kamaradoj, ni veturis nur sur tiu lavango de mendoj kaj dume ni babiladis - - pri tekniko, pri socia demando, pri pro­greso, pri tro interesaj aferoj. Kvazaŭ tiuj babilaĉoj iel direktus la evoluon de nia afero. Dume ĉio evoluis per propra forto, pli rapide, pli rapide, ĉiam pli rapide. - Kaj ĉiu eta, butika, malnobla mendo aldonis al la lavango po unu ŝtoneto. Tiele, homidetoj.

HELENA: Tio estas abomena, Busman!

BUSMAN: Estas, sinjorino Helena. Mi ankaŭ sonĝis mian sonĝon. Tian Busmanan sonĝon pri nova mastrumado de la mondo; tre, tre bela idealo, sinjorino Helena, honte paroli pri tio. Sed kiam mi faris bilancon ĉi tie, mi ekkomprenis, ke historion ne faras grandaj sonĝoj, sed etaj be­zonetoj de ĉiuj honestaj, iom ŝtelemaj kaj egoismaj hometoj, tio estas de ĉiuj entute. Ĉiuj pensoj, amoj, planoj, heroismoj, ĉiuj tiuj aeraĵoj taŭgas eble por tio, ke la homo estu per ili remburita por muzeo de la Universo, kun surskribo: Jen, la homo. Punkto. Kaj nun vi povus diri al mi, kion ni efektive faros.

HELENA: Busman, ĉu pro tio ĉi ni estas pereontaj?

BUSMAN: Vi parolas malbele, sinjorino Helena. Ni ja ne volas perei. Mi almenaŭ ne. Mi volas ankoraŭ vivi.

DOMIN: Kion vi intencas fari?

BUSMAN: Mia Dio, Domin, mi volas eligi min el tiu afero.

DOMIN ekhaltas super li: Kiamaniere?

BUSMAN: Bonmaniere. Mi ĉiam bonmaniere. Rajtigu min kaj mi kontraktos ĉion kun la Robotoj.

DOMIN: Bonmaniere?

BUSMAN: Kompreneble. Mi diros al ili ekzemple: "Sinjoroj Robotoj, via moŝtaro, vi havas ĉion. Vi havas intelekton, vi havas potencon, vi havas armilojn; sed ni havas ian interesan skribaĵaĉon, tian malnovan, flavan, malpuran paperon -" DOMIN: Ĉu manuskripton de Rossum?

BUSMAN: Jes. "Kaj tie," mi diros al ili, "estas priskribita via nobla deveno, via nobela fabrikado kaj tiel plu. Sinjoroj Robotoj, sen tiu plenŝmirita papero vi ­fabrikados eĉ ne unu novan kolegon Roboton; post dudek jaroj vi mortaĉos - kun permeso - kiel efemeroj. Tre estimataj, estus tro domaĝe perdi vin. Aŭdu", mi diros al ili, "vi permesos al ni, al ni ĉiuj homoj sur Rossuma insulo, ke ni enŝipiĝu ĉi tiun ŝipon. Por tiu prezo ni vendos al vi la uzinon kaj la sekreton de la fabrikado. Lasu nin kviete forveturi kaj ni lasos vin kviete fabrikadi, dudek milojn, kvindek milojn, cent milojn da pecoj po tage, kiel vi deziros. Sinjoroj Robotoj, tio estas honesta komerco. Ion por io." - Tiamaniere mi dirus ĝin al ili, knaboj. .

DOMIN: Busman, ĉu vi pensas, ke ni donos la fabrikadon el niaj manoj?

BUSMAN: Mi pensas, ke ni donos. Se ne propra­vole, do, hm. Aŭ ni vendos tion, aŭ ili trovos tion ĉi tie. Kiel vi volas.

DOMIN: Busman, ni povas detrui la manuskripton de Rossum.

BUSMAN: Nu jes, laŭplaĉe, ni povas ĉion. Krom la manuskripto eĉ nin mem - kaj aliajn. Faru, kiel vi komprenas.

HALLEMEIER deturnas sin for de la fenestro: Nu, li estas prava.

DOMIN: Ni - ni vendi la fabrikadon?

BUSMAN: Kiel vi volas.

DOMIN: Ni estas ĉi tie. . . pli ol tridek homoj. Ĉu ni vendu la fabrikadon kaj savu homajn animojn? Aŭ ĉu ni detruu ĝin kaj - kaj nin ĉiujn kune?

HELENA: Harry, mi petas vin -

­DOMIN: Atendu, Helena. Ĉi tie estas pritraktata tro grava afero. Knaboj, ĉu vendi, ĉu detrui? Fabry!

FABRY: Vendi.

DOMIN: Gall!

D-ro. GALL: Vendi.

DOMIN: Hallemeier!

HALLEMEIER: Mil tondroj, kompreneble vendi!

DOMIN: Alquist!

ALQUIST: Dia volo.

BUSMAN ridas: Haha, jo, jo, jo, vi estas frenezuloj! Kiu vendus la tutan manuskripton?

DOMIN: Busman, neniun trompaĵon!

BUSMAN eksaltas: Sensencaĵo! Estas intereso de la homaro -

DOMIN: Intereso de la homaro estas ne rompi la vorton.

HALLEMEIER: Mi tre petegus.

DOMIN: Knaboj, tio estas grava paŝo. Ni vendas la sorton de la homaro; kiu kapablos fabrikadi, tiu estros la mondon.

FABRY: Vendu!

DOMIN: Neniam plu la homaro venkos Robotojn, neniam ĝi ekestros ilin -

Dro. GALL: Silentu kaj vendu!

DOMIN: Fino de homara hisiorto, fino de civilizacio -

HALLEMEIER: Mil diabloj, vendu!

DOMIN: Bone, knaboj! Mi mem - - mi ne hezitus eĉ momenton; por tiuj kelkaj homoj, kiujn mi amas -

HELENA: Harry, ĉu min vi ne demandas?

DOMIN: Ne, infaneto; tio estas tro responda, sciu! Tio ne estas io por vi.

FABRY: Kiu iros intertrakti?

DOMIN: Atendu, ĝis mi alportos la manuskripton.

Li foriras maldekstren.

HELENA: Harry, pro Dio, ne iru!


Paŭzo.

FABRY rigardas el la fenestro: Vin eviti, milkapa morto; vin ribeligita materio, senpripensa amaso, super­akvego, superakvego, ankoraŭ unufoje savi homan vivon sur unusola ŝipo -

Dro. GALL: Ne timu, sinjorino Helena; ni fornaĝos malproksimen de ĉi tie kaj fondos modelan homan kolonion; ni ekvivos de komenco -

­HELENA: Ho, Gall, silentu!

FABRY returnas sin: Sinjorino Helena, la vivo meritas tion; kaj, kio koncernas nin, ni faros el ĝi ion. . . ion, kion ni malzorgis. Ĝi estos malgranda ŝtateto kun unu ŝipo; Alquist konstruos al ni domon kaj vi estros nin. - En ni estas tiom da amo, tiom da kuraĝo al vivo -

­HALLEMEIER: Kompreneble, karuleto.

BUSMAN: Nu kamaradoj, mi tuj komencus denove. Tre simple, laŭ malnova testamento, laŭ paŝtista maniero. - - Infanoj, tio estus io por mi. Tia kvieto, tia aero -

FABRY: Kaj tiu nia ŝtateto povus esti embrio de estonta homaro. Sciu, tia insuleto, kie alkroĉus sin la homaro, kie ĝi kolektus fortojn, - fortojn de animo kaj korpo. - Kaj Dio scias, mi kredas, ke post kelkcentoj da jaroj ĝi ree povus venkadi la mondon.

ALOLUIST: Ĉu jam hodiaŭ vi kredas tion?

FABRY: Jam hodiaŭ. Kaj mi kredas, Alquist, ke ĝi venkos. Kaj ĝi denove estros landojn kaj marojn; ke ĝi naskigos sennombrajn heroojn, kiuj portos sian ardantan animon frunte de la homoj. Kaj mi kredas, Alquist, ke ĝi ree sonĝos venki pla­nedojn kaj sunojn.

BUSMAN: Amen. Vidu, sinjorino Helena, tio ne estas tiel malbona situacio.

DOMIN malfermas rapide la pordon.

DOMIN per raŭka voĉo: Kie estas la manuskripto de maljuna Rossum!?

BUSMAN: En via trezorejo. Kie aliloke ĝi estus?

DOMIN: Kien malaperis la manuskripto de maljuna Rossum!? Kiu - ĝin - ŝtelis!?

Dro. GALL: Ne eble!

HALLEMEIER: Malbenite, tio ja -

­BUSMAN: Pro Dio, tio eble ne!

DOMIN: Silentu! Kiu ŝtelis ĝin?

HELENA ekstaras: Mi -

DOMIN: Kien vi donis ĝin?

HELENA: Harry, Harry, ĉion mi diros al vi! Pro Dio, pardonu tion al mi!

DOMIN: Kien vi donis ĝin? Rapide!

HELENA: Mi forbruligis ĝin - hodiaŭ matene - ambaŭ kopiojn.

DOMIN: Vi forbruligis ilin? Ĉi tie en la kameno?

HELENA ĵetas sin sur genuojn: Pro Dio, Harry!

DOMIN kuras al la kameno: Ŝi forbruligis ilin! Li ek­genuas al la kameno kaj rastas en ĝi. Nenio, nenio ol cindro. - Aĥ, jen! Li eltiras bruldifektitan peceton da pa­pero kai legas: "Al-do-non-te -"

Dro. GALL: Donu ĝin. Li prenas la paperon kaj legas: "Aldononte biogenon en -" Nenio plu.

DOMIN stariĝas: Ĉu ĝi estas parto de tio?

Dro. GALL: Jes.

BUSMAN: Dio en la ĉielo!

DOMIN: Do ni estas perditaj.

HELENA: Ho, Harry -

DOMIN: Ekstaru, Helena!

HELENA: Ĝis vi pardonos min - ĝis vi pardonos -

DOMIN: Jes, nur levu vin, ĉu vi aŭdas? Mi ne toleros, ke -

FABRY levas ŝin: Mi petas, ne turmentu nin.

HELENA levas sin: Harry, kion mi faris!

DOMIN: Jes, vi vidas. - Mi petas, sidiĝu.

HALLEMEIER: Kiel tremas viaj manetoj!

BUSMAN ridas: Haha, sinjorino Helena, eble Gall kaj Hallemeier scias parkere, kio estis tie skribita.

HALLEMEIER: Kompreneble. Tio estas, almenaŭ kelkajn aĵojn.

Dro. GALL: Jes, preskaŭ ĉion, escepte biogenon kaj - kaj - enzimon Omegan. Ili estas fabrikataj tiel malofte - - sufiĉas tiom eta dozo da ili -

BUSMAN: Kiu fabrikadis ilin?

Dro. GALL: Mi mem. . . Unufoje post longa tempo. . Ĉiam laŭ la manuskripto de Rossum. Sciu, ĝi estas tro komplika.

BUSMAN: Nu kaj, ĉu estas tiuj du likvaĵoj tiel gravaj? HALLEMEIER: Iomete - tre certe.

Dro. GALL: Nome de ili dependas, ke ĝi vivu. Tio estis tiu efektiva sekreto.

DOMIN: Gall, ĉu vi povus parkere kunmeti la re­cepton de Rossum?

Dro. GALL: Nepre ne.

DOMIN: Gall, pripensu! Pro vivo de ni ĉiuj!

Dro. GALL: Mi ne kapablas. Sen eksperimentoj tio ne estas ebla.

DOMIN: Kaj se vi farus eksperimentojn -

Dro. GALL: Tio povus daŭri jarojn. Kaj eĉ poste - mi ne estas maljuna Rossum.

DOMIN turnas sin al la kameno: Do ĉi tie - ĉi tio estis la plej granda triumfo de homa spirito, knaboj. Ĉi tiu cindro. Li piedbatas ĝin. Kion nun?

BUSMAN en malespera teruro: Dio en la ĉielo! Dio en la ĉielo!

HELENA ekstaras: Harry! Jen - kion - mi - faris!

DOMIN: Estu trankvila, Helena! Diru, kial vi for­bruligis tion?

HELENA: Mi pereigis vin!

BUSMAN: Dio en la ĉielo, ni estas perditaj!

DOMIN: Silenton, Busman! Diru, Helena, kial vi faris tion?

HELENA: Mi intencis. . . Mi volis, ke ni ĉiuj for­veturu! Ke ne ekzistu jam uzino kaj io alia. . . Ke ĉio revenu. . . Ĝi estis tiel terrrura!

DOMIN: Kio, Helena?

HELENA: Tio. . . tio, ke homoj fariĝis senfrukta floro!

DOMIN: Mi ne komprenas.

HELENA: Tio, ke ĉesis naskiĝi infanoj. . . Harry, tio estas tiel terurega! Se oni daŭrigus fabriki Robotojn, neniam plu estus infanoj. - Nana di­radis, ke tio estas puno - ĉiuj, ĉiuj diradis, ke homoj ne povas naskiĝadi, ĉar ni fabrikas tiom da Robotoj. - Kaj tial, nur tial, ĉu vi aŭdas -

DOMIN: Helena, pri tio ĉi vi pensis?

HELENA: Jes. Ho, Harry, mi imagis tion al mi tiel bone!

DOMIN viŝas al si ŝviton: Ni tion pensis. . tro bone, ni homoj.

FABRY: Vi faris bone, sinjorino Helena. Robotoj jam ne povas multiĝi. Robotoj elmortos. Post dudek jaroi -

HALLEMEIER: - nek unu el tiuj friponoj ekzistos.

Dro. GALL: Kaj la homaro restos. En dudek jaroj apartenos la mondo al ili; eĉ se estus nur paro da sovaĝuloj sur iu plej malgranda insulo -

FABRY: - tio estos la komenco. Kaj dum estas iu komenco, estas bone. Post mil jaroj ili eble atingos nin, kaj poste ili iros pluen ol ni -

­DOMIN: - por plenumi, kion ni nur balbutis en pensoj.

BUSMAN: Atendu! - Mi stultulo! Dio en la ĉielo, ke mi jam de longe ne rememoris pri tio!

HALLEMEIER: Kion vi havas?

BUSMAN: Kvincent dudek milionojn da bankbiletoj kaj ĉekoj! Duonan miliardon en trezorujo! Por duona miliardo ili vendos. - Por duona miliardo -

Dro. GALL: Ĉu vi frenezas, Busman?

BUSMAN: Mi ne estas "Gentleman". Sed por duona miliardo - Li ŝanceliras maldekstren.

DOMIN: Kien vi iras?

BUSMAN: Lasu, lasu! Dia Patrino, por duona miliardo oni vendos ĉion. Li foriras.

HELENA: Kion intencas Busman? Li restu kun ni!

Paŭzo.

HALLEMEIER: Uĥ, sufoke! Komenciĝas - - -

Dro. GALL: - agonio.

FABRY rigardas el la fenestro: Ili estas kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Kvazaŭ ili atendus, ke io malsupreniros sur ilin. Kvazaŭ io terura estiĝus per ilia silentado -

Dro. GALL: La animo de la amaso.

FABRY: Eble. Ĝi ŝvebas super ili... kiel vibrado.

HELENA alpaŝas al la fenestro: Aĥ Jezuo...Fabry, tio estas terurega!

FABRY: Nenio estas pli terura ol amaso. Tiu plej antaŭa estas ilia ĉefo.

HELENA: Kiu?

HALLEMEIER iras al la fenestro: Montru lin al mi.

FABRY: Tiu kun klinita kapo. Matene li parolis en la haveno.

HALLEMEIER: Aha, tiu kun tiu granda kraniaĉo. Nun li levas ĝin, ĉu vi vidas lin?

HELENA: Gall, tio estas Radius!

Dro. GALL alpaŝas al la fenestro: Jes.

HALLEMEIER malfermas la fenestron: Li ne plaĉas al mi. Fabry, ĉu vi trafus kuvon je cent paŝoj?

FABRY: Mi esperas.

HALLEMEIER: Do provu ĝin.

FABRY: Bone. Li elpoŝigas revolveron kaj celas.

HELENA: Pro Dio, Fabry, ne pafu je lin!

FABRY: Li estas ilia estro.

HELENA: Ĉesu! Li ja rigardas ĉi tien.

Dro. GALL: Pafu!

HELENA: Fabry, mi petegas vin -

FABRY mallevas la revolveron: Estu!

HALLEMEIER minacas per la pugno: Ci aĉulo!

Paŭzo.

FABRY klinita el la fenestro: Busman iras. Pro ĉio en la mondo, kion volas Busman antaŭ la domo?

Dro. GALL klinas sin el la fenestro: Li portas iajn pa­ketojn. Paperojn.

HALLEMEIER: Tio estas mono! Pakoj da mono! Kion kun tio? Halo, Busman!

DOMIN: Ĉu li eble volas aĉeti sian vivon? Li vokas: Busman, ĉu vi freneziĝis?

Dro. GALL: Li ŝajnigas sin ne aŭdanta. Li kuras al la krado.

FABRY: Busman!

HALLEMEIER kriegas: Bus-man! Returnen!

Dro. GALL: Li parolas al la Robotoj. Li vidigas monon. Li montras al ni -

­HELENA: Li volas aĉeti nian liberon -

FABRY: Nur li ne ektuŝu la kradon -

­Dro. GALL ridas: Haha, kiel li gestas per mano!

FABRY krias: Ĉe diablo, Busman! For de Ia krado! Ne tuŝu ĝin! Li turnas sin: Rapide, for elektron!

Dro. GALL: O-o-o!

HALLEMEIER: Pro dia kompato!

HELENA: Jezuo, kio okazis al li?

DOMIN tiras Helena-n for de la fenestro: Ne rigardu!

HELENA: Kial li falis?

FABRY: Mortigita de elektro.

Dro. GALL: Morta.

ALQUIST ekstaras: La unua.

Paŭzo.

FABRY: Tie li kuŝas. . . kun duona miliardo sur la koro. . . financa genio.

DOMIN: Li estis. . . knaboj, li estis laŭ sia speco heroo. Granda. . . oferema. . . kamarado. . . Ploru, Helena!

Dro. GALL ĉe la fenestro: Vidu, Busman, neniu reĝo havis pli grandan tombopiramidon ol vi. Duonan miliardon sur la koro. - Aĥ, tio aspektas ja kvazaŭ plenmano da sekaj folioj sur mortigita sciuro, kompatinda Busman!

HELLEMEIER: Mi diras, li estis - - estiminda - ­Mi diras, li volis savi nin per mono!

ALQUIST kun preĝe kunmetitaj manoj: Amen.

Paŭzo.

Dro. GALL: Ĉu vi aŭdas?

DOMIN: Bruado. Kvazaŭ vento.

Dro. GALL: Kvazaŭ malproksima fulmotondro.

FABRY eklumigas la lampeton sur la kameno: Lumu, mortkandelo de la homaro! Ankoraŭ kuras dinamoj, ankoraŭ estas tie la niaj. - Persistu, vicoj en la elektrejo!

HALLEMEIER: Estis granda afero esti homo. Tio estis io senlima. En mi zumas miliono da konscioj kvazaŭ en abelujo. Milionoj da animoj kunflugadas en min. Kamaradoj, tio estis granda afero.

FABRY: Vi lumas ankoraŭ, genia lumeto, vi ravas ankoraŭ, brila, daŭra penso! Scianta scienco, bela kreaĵo de homoj! Flama fajrero de la spirito!

ALQUIST: Eterna lampo Dia, fajra veturilo, sankta kandelo de la kredo, preĝu! Altaro ofera -

Dro. GALL: Unua fajro, branĉo brulanta ĉe groto! Fajrejo en tendaroj! Ŝtiparo garda!

FABRY: Vi maldormas ankoraŭ, homa stelo, vi brilas ne oscilante, perfekta flamo, klara kaj inventema spirito. Ĉiu via radio estas granda penso -­

DOMIN: Torĉo, kiu cirkulas el mano en manon, el epoko en epokon, eterne pluen.

HELENA: Vespera lampo de la familio. Infanoj, in­fanoj, vi devas iam dormi.


La lampeto estingiĝas.

FABRY: La fino.

HALLEMEIER: Kio okazis?

FABRY: La elektrejo falis. Nun ni.


Maldekstre malfermiĝas la pordo, en ĝi staras NANA.


NANA: Sur genuojn! Alvenis la horo de la juĝo!

HALLEMEIER: Fulmotondro, ĉu vi vivas ankoraŭ?

NANA: Pentu, malkreduloj! Fino de la mondo!

Preĝu! ŝi kuras for. La horo de la juĝo -

HELENA: Adiaŭ, vi ĉiuj, Gall, Alquist, Fabry -

DOMIN malfermas la pordon dekstre: Ĉi tien, Helena! Li fermas post ŝi. Nun rapide! Kiu estos ĉe la pordego?

Dro. GALL: Mi. Ekstere bruo. Oho, ĝi jam komenciĝas. Adiaŭ, knaboj! Li forkuras dekstren tra la tapetpordo.

DOMIN: Ŝtuparon?

FABRY: Mi. Iru al Helena. Li deŝiras floron el la bukedo kaj foriras.

DOMIN: La antaŭĉambron?

ALQUIST: Mi.

DOMIN: Ĉu vi havas revolveron?

ALQUIST: Mi dankas, mi ne pafas.

DOMIN: Kion vi intencas fari?

ALQUIST foriras: Morti.

HALLEMEIER: Mi restos ĉi tie.

El malsupro rapida pafado.

HALLEMEIER: Oho, Gall ludas jam. Iru, Harry!

DOMIN: Tuj. Li esploras du brovningojn.

HALLEMEIER: Ĉe diablo, do iru al ŝi!

DOMIN: Adiaŭ! Li foriras dekstren.

HALLEMEIER sola: Nun rapide barikadon. Li deĵetas la jakon kaj tiras la sofon, la apogseĝojn, la fablojn al la dekstra pordo.

Skuanta eksplodo.

HALLEMEIER ĉesas labori: Malbenitaj kanajloj, ili posedas bombojn! Nova pafado.

HALLEMEIER daŭrigas la laboron: La homo devas de­fendi sin. Eĉ se - eĉ se - kuraĝon, Gall!

Eksplodo.

HALLEMEIER starigas sin kaj aŭskultas: Do kion? Li ekprenas pezan komodon kaj tiras ĝin al la barikado.

Malantaŭ li engrimpas per ŝtupetaro en la fenestron ROBOTO.

Dekstre pafado.

HALLEMEIER penege trenas komodon: Ankoraŭ peceton! Lasta barilo. . . La homo. . . devas. . . neniam . . kapitulacii!


ROBOTO desaltas de sur la fenestro kaj trapikas HALLEMEIER-ON malantaŭ la komodo. La dua, tria, kvara ROBOTOJ desaltadas de sur la fenestro. Post ili RADIUS kaj pluaj ROBOTO].

RADIUS: Ĉu prete?

ROBOTO leviĝas de kuŝanta Hallemeier: Jes.

De dekstre eniras novaj ROBOTOJ.

RADIUS: Ĉu pretaj?

ALIA ROBOTO: Pretaj.

Aliaj ROBOTOJ de maldekstre.

RADIUS: Ĉu pretaj?

ALIA ROBOTO: Jes.

DU ROBOTOJ trenas Alquist-on: Li ne pafadis. Ĉu mortigi lin?

RADIUS: Mortigi. Li rigardas Alquist-on. Lasu lin.

ROBOTO: Li estas homo.

RADIUS: Li estas Roboto. Li laboras per manoj, kiel Robotoj. Li konstruas domojn. Li povas labori.

ALQUIST: Mortigu min.

RADIUS: Vi robotos. Vi konstruados. Robotoj konstruados multon. Ili konstruados novajn domojn por novaj Robotoj. Vi servos al ili.

ALQUIST mallaŭte: For, Roboto! Li genufleksas apud la morta Hallemeier kaj levas lian kapon. Ili mortigis lin. Li estas morta.

RADIUS surgrimpas la bariladon: Robotoj de la mondo! Falis la potenco de la homo! Per konkero de la uzino ni estas estroj de ĉio. Etapo de la homaro estas venkita. Komenciĝis nova mondo! La regado de la Robotoj!

ALQUIST: Mortaj!

RADIUS: La mondo apartenas al la pli fortaj. Kiu volas vivi, devas estri. Ni estas estroj de la mondo! Ni regas marojn kaj landojn! Ni regas stelojn! Ni regas universon! Spacon, spacon, pli multe de spaco por Robotoj!

ALQUIST en la pordo dekstre: Kion vi faris? Vi pereos sen homoj!

RADIUS: Ne ekzistas homoj. Robotoj eklaboru! Ekmarŝu!

Kurteno.

TRIA AKTO.


Unu el uzinaj laboratorioj por eksperimentoj. Se oni malfermas la pordon en la fundo, estas videbla senfina vico de pluaj laboratorioj. Maldekstre fenestro, dekstre pordo al sekcejo.

Laŭlonge de la muro maldekstre longa labortablo kun sennombraj epruvetoj, boteletoj, lampetoj, kemiaĵoj, malgranda termostato; kontraŭ la fenestro mikroskopaparato kun vitra globo. Super la tablo pendas vico de lumantaj elektraj lampetoj. Dekstre skribtablo kun grandaj libroj, sur ĝi lumigita lampo. Ŝrankoj kun ilaro. En maldekstra angulo lavkesto kaj super ĝi speguleto, en dekstra angulo sofo.


Ĉe la skribtablo sidas ALQUIST apogante la kapon sur la manplatoj.

ALQUIST foliumante en libro: Ĉu mi ne trovos? - Ĉu mi ne komprenos? - Ĉu mi ne ellernos? - Per­dita scienco! Ho, ke ili ne estis notintaj ĉion! ­Gall, Gall, kiel estis fabrikataj Robotoj? Halle­meier, Fabry, Domin, kial vi forportis tiom multe en viaj kapoj? Se vi estus postlasintaj almenaŭ postsignon de la sekreto de Rossum! Ho! Li frap­fermas la libron. Vane! Libroj ne parolas plu. Ili estas mutaj kiel ĉio. Ili mortis, mortis kune kun la homoj. Ne serĉu! Li ekstaras kaj iras al la fenestro, kiun li malfermas. Ree nokto. Se mi povus dormi! Dormi, sonĝi, vidi homojn. - - Kio, ĉu ankoraŭ ekzistas steloj? Pro kio ekzistas steloj, se ne ekzistas homoj? Ho, Dio, ĉu ili neestingiĝis? - Malvarmetigu, aĥ malvarmetigu mian frunton, maljuna nokto! Dia, ĉarma, kia vi estadis - ­nokto, kion vi volas ĉi tie? Ne ekzistas gea­mantoj, ne ekzistas sonĝoj; ho vartistino, morta estas dormo sen sonĝoj; nenies preĝojn vi sanktigos plu; vi ne benos, patrino, korojn batantajn pro amo. Ne ekzistas amo. Helena, Helena, Helena! - Li turnas sin for de la fenestro. Esploras epruvetojn, kiujn li prenis el termostato. Ree nenio! Senfrukte! Kion fari kun tio? Li disrompas la tubeton. Ĉio malsukcesas! Vi ja vidas, ke mi ne plu kapablas - li aŭskultas ĉe la fenestro. Maŝinoj, ĉiam tiuj maŝinoj! Robotoj, haltigu ilin! Ĉu vi pensas, ke vi eldevigos vivon el ili? Ho, mi ne suferos tion. Li fermas la fenestron. - Ne, ne, vi devas serĉi, vi devas vivi, - nur se mi ne estus tiel maljuna! Ĉu mi ne tro maljuniĝas? Li rigardas en la spegulon. Vizaĝo, mizera

vizaĝo! Bildo de la lasta homo! Vidigu vin, vidigu, tiom longe mi ne vidis homan vizaĝon! Homan rideton! Kio, ĉu tio ĉi estas ekrideto? Ĉu tiuj flavaj klakantaj dentoj? Okuloj, kiamaniere vi palpebrumas? Fi, fi, tio estas maljunulaj larmoj, malaperu! Vi ne kapablas plu teni vian sukon, hontu! Kaj vi moliĝintaj, bluiĝintaj lipoj, kion vi balbutas? Kiel vi tremas, vi makulita mentono? Ĉu tio ĉi estas la lasta homo? Li forturnas sin. Mi volas jam neniun vidi! Li eksidas ĉe la tablo. Ne, ne, nur serĉi! Malbenitaj formuloj, reviviĝu! Li foliumas. Ĉu mi ne irovos? - Ne komprenos? - - Ne ellernos? -

Pordofrapo.

ALQUIST: Eniru!

Eniras ROBOTA SERVISTO kaj ekhaltas apud la pordo.

ALQUIST: Kio estas?

SERVISTO: Sinjoro, Centra Robota Komitato atend­as, kiam vi akceptos ĝin.

ALQUIST: Mi volas vidi neniun.

SERVISTO: Sinjoro, alvenis Damon el Haver.

ALQUIST: Li atendu! Li turnas sin rapide. Ĉu mi ne diris al vi, ke vi serĉu homojn? Trovu al mi homojn! Trovu al mi virojn kaj virinojn! Iru serĉi!

SERVISTO: Sinjoro, ili diras, ke ili serĉis ĉie. Ĉien ili sendis ekspediciojn kaj ŝipojn.

ALQUIST: Nu, kaj kio?

SERVISTO: Jam ne ekzistas eĉ unusola homo.

ALQUIST ekstaras: Eĉ ne unusola? Kion, eĉ ne unu sola? - Venigu la Komitaton ĉi tien!

LA SERVISTO foriras.

ALQUIST sola: Ĉu eĉ ne unusola? Ĉu vi lasis neniun vivanta? Li piedfrapas. For, Robotoj! Ree vi plorpetos min! Ree vi petos, ke mi trovu al vi la fabrikan sekreton! Kio do, ĉu nun vi bezonas homon, ĉu nun li helpu al vi? - Aĥ, helpi! Domin, Fabry, Helena, vi vidas ja, ke mi faras, kion mi povas! Se ne estas homoj, estu almenaŭ Robotoj, almenaŭ ombro de la homo, almenaŭ lia fabrikaĵo, almenaŭ lia imitaĵo! - Ho, kia frenezo estas kemio!

Eniras KOMITATO da kvin Robotoj.

ALQUIST eksidas: Kion volas la Robotoj?

LA UNUA ROBOTO (RADIUS: Sinjoro, la maŝinoj ne povas labori. Ni ne kapablas multigi Robotojn.

ALQUIST: Alvoku homojn.

RADIUS: Homoj ne ekzistas.

ALQUIST: Nur homoj kapablas multigi vivon. Ne malhelpu min.

2. ROBOTO: Sinjoro, kompatu nin. Teruro ekkaptas nin. Ni igos bona ĉion, kion ni faris.

3. ROBOTO: Ni multobligis la laboron. Jam ne sufiĉas ejoj por deponi la fabrikaĵojn.

ALQUIST: Por kiu?

3. ROBOTO: Por venontaj generacioj.

RADIUS: Sole Robotojn produkti ni ne kapablas. Maŝinoj liveras nur sangajn pecojn da karno. Haŭto ne adhesas al karno, kaj karno al ostoj. Senformaj bulamasoj pluvas el la maŝinoj.

3. ROBOTO: La homoj sciis la sekreton de la vivo. Diru al ni ilian sekreton.

4. ROBOTO: Se vi ne diros, ni pereos.

3. ROBOTO: Se vi ne diros, vi pereos. Ni havas ordonon mortigi vin.

ALQUIST ekstaras: Mortigu! Nu, do mortigu min!

3. ROBOTO: Oni ordonas al vi -

ALQUIST: Al mi? Ĉu al mi ordonas iu?

3. ROBOTO: La Robota registaro.

ALQUIST: Kiu ĝi estas?

5. ROBOTO: Mi, Damon.

ALQUIST: Kion vi volas ĉi tie? Iru! Li sidiĝas al la skribtablo.

DAMON: La Robota registaro de la mondo volas intertrakti kun vi.

ALQUIST: Ne malhelpu, Roboto! Li metas la kapon en la manplatojn.

DAMON: Centra Komitato ordonas, ke vi elmanigu la recepton de Rossum.

ALQUIST silentas.

DAMON: Postulu prezon. Ni donos aI vi ĉion.

2. ROBOTO: Sinjoro, diru, kiamaniere oni povas daŭrigi la vivon.

ALQUIST: Mi diris - mi diris, ke vi trovu homojn. Nur homoj kapablas naskigi. Renovigi vivon. Redoni ĉion, kio estis. Robotoj, pro Dio mi petas, serĉu ilin!

4. ROBOTO: Ĉion ni traserĉis, sinjoro. Homoj ne ekzistas.

ALQUIST: Ho - ho - ho, kial vi pereigis ilin!

2. ROBOTO: Ni volis esti kiel homoj. Ni volis fariĝi homoj.

RADIUS: Ni volis vivi. Ni estias pli kapablaj. Ni ellernis ĉion. Ni scipovas ĉion.

3. ROBOTO: Vi donis al ni armilojn. Ni devis fariĝi estroj.

4. ROBOTO: Sinjoro, ni eksciis karaktermankojn de la homoj.

DAMON: Oni devas mortigi kaj estri, se oni volas esti kiel homoj. Legu historion! Legu homajn librojn! Vi devas estri kaj murdi, se vi volas esti homoj!

ALQUIST: Aĥ, Damon, nenio estas pli fremda al la homo, ol lia bildo.

4. ROBOTO: Ni elmortos, se vi ne ebligos, ke ni multigu nin.

ALQUIST: Ho, mortaĉu nur! Kio do, vi aĵoj, kio do, vi sklavoj, vi volus ankoraŭ multigi vin? Se vi volas vivi, reproduktigu vin kiel bestoj!

3. ROBOTO: La homoj ne kapabligis nin, ke ni re­produktiĝu.

4. ROBOTO: Instruu nin fabriki Robotojn.

DAMON: Ni naskos per maŝino. Ni konstruos mil vaporajn patrinojn. Ni fluegigos el ili riveron da vivo. Nuran vivon! Nurajn Robotojn! Solajn Ro­botojn!

ALQUIST: Robotoj ne estas vivo. Robotoj estas maŝinoj.

2. ROBOTO: Ni estis maŝinoj, sinjoro; sed pro te­ruro kaj doloro ni fariĝis -

­ALQUIST: Kio?

2. ROBOTO: Ni fariĝis animoj.

4. ROBOTO: Io luktas kun ni. Estas momentoj, kiam io eniras nin. Venas al ni pensoj, kiuj ne estas el ni.

3. ROBOTO: Aŭdu, ho aŭdu, la homoj estas niaj patroj! Tiu voĉo, kiu vokas, ke oni volas vivi; tiu voĉo, kiu plendas; tiu voĉo, kiu pensas; tiu voĉo, kiu parolas pri eterneco, estas ilia voĉo! Ni estas iliaj filoj!

4. ROBOTO: Donu al ni la heredaĵon de homoj.

ALQUIST: Ĝi ne ekzistas.

DAMON: Diru la sekreton de la vivo.

ALQUIST: Mi ne kapablas.

DAMON: Diru la sekreton de multigado.

ALQUIST: Ĝi estas perdita.

RADIUS: Vi sciis ĝin.

ALQUIST: Mi ne sciis.

RADIUS: Ĝi estis skribita.

ALQUIST: Ĝi estas perdita. Forbrulita. Mi estas la lasta homo, Robotoj, kaj mi ne scias, kion sciis la aliaj. Vi mortigis ilin!

RADIUS: Vin ni lasis vivi.

ALQUIST: Jes, vivi! Krueluloj, min vi lasis vivi! Mi amis homojn, kaj vin, Robotoj, mi amis neniam. Ĉu vi vidas ĉi tiujn okulojn? Ili ne ĉesas plori; unu priploras homojn, kaj la dua vin, Robotoj.

RADIUS: Faru eksperimentojn. Serĉu la recepton de la vivo.

ALQUIST: Mi ne havas, kion mi serĉu. Robotoj, el epruvetoj ne eliros vivo.

DAMON: Faru eksperimentojnj je vivaj Robotoj. Trovu, kiamaniere ili estas fabrikotaj.

ALQUIST: Ĉu vivajn korpojn? Kion, ĉu mi mortigu ilin? Mi, kiu neniam - ne parolu, Roboto! Mi diras ja al vi, ke mi estas tro maljuna! Ĉu vi vidas, ĉu vi vidas, kiel tremas miaj fingroj? Mi ne kapablos teni skalpelon. Ĉu vi vidas, kiel larmas miaj okuloj? Mi eĉ ne vidus la proprajn manojn. Ne, ne, mi ne kapablas!

4. ROBOTO: La vivo pereos.

ALQUIST: Ĉesu pro Dio kun tiu frenezo? Pli eble disponigos homoj vivon al ni de sur la alia mondo; eble ili etendas al ni la manojn plenajn da vivo. Aĥ, en ili estis tiom da volo vivi! Rigardu, eble ili revenos ankoraŭ; ili estas tiom proksime al ni, ili eble sieĝas nin; ili penadas trafosi sin al ni kiel en ŝakto. Aĥ, ĉu mi ne aŭdas ĉiam voĉojn, kiujn mi amis?

DAMON: Prenu vivajn korpojn!

ALQUIST: Kompatu, Roboto, kaj ne insistu! Vi vidas ja, ke mi ne scias plu, kion mi faras!

DAMON: Vivajn korpojn!

ALQUIST: Kion? Do vi volas tion? - En la sekcejon kun vi? Tien, tien, sed rapide? - Kio, ĉu vi hezitas? Ĉu tamen nur vi timas la morton?

DAMON: Ĉu mi - kial ĝuste mi?

ALQUIST: Ĉu vi do ne volas?

DAMON: Mi iros. Li iras dekstren.

ALQUIST al la ceteraj: Senvestiigi lin! Meti sur la ta­blon! Rapide! Kaj firme teni!

Ĉiuj dekstren.

ALQUIST lavas al si la manojn kaj ploras: Dio, donu forton al mi! Donu forton al mi? Dio, ke tio ne estu senfrukte! Li surmetas blankan mantelon.

VOĈO DEKSTRE: Prete!

ALQUIST: Tuj, tuj, pro Dio! Li prenas de sur la tablo kelkajn boteletojn da reakciiloj. Kiun preni? Li inter­frapetadas la boteletojn reciproke. Kiun el vi esplori?

VOĈO DEKSTRE: Komenci!


ALQUIST: Jes, jes, komenci aŭ fini? Dio, donu forton al mi! Li foriras dekstren lasante la pordon duonfermita.

Paŭzo.

VOĈO DE ALQUIST: Tenu lin - firme!

VOĈO DE DAMON: Tranĉu!

Paŭzo.

VOĈO DE ALQUIST: Ĉu vi vidas tiun tranĉilon? Ĉu vi volas ankoraŭ, ke mi tranĉu? Vi ne volas, ĉu ne?

VOĈO DE DAMON: Komencu!

Paŭzo.

EKKRIO DE DAMON: A-a-a-a?

VOĈO DE ALQUIST: Tenu? Tenu?

EKKRIO DE DAMON: A-a-a-a??

VOĈO DE ALQUIST: Mi ne kapablas?

KRIO DE DAMON: Tranĉu! Tranĉu rapide!

Robotoj PRIMUS kaj HELENA enkuras meze.

HELENA: Primus, Primus, kio okazas? Kiu krias?

PRIMUS rigardas en la sekcejon: La sinjoro sekcas Damon-on. Helena, venu rapide rigardi!

HELENA: Ne ne ne! Ŝi kovras ta okulojn al si. Tio estas terrrura?

EKKRIO DE DAMON: Tranĉu?

HELENA: Primus, Primus, ni foriru! Mi ne povas aŭskulti tion? Ho, Primus, mi sentas naŭzon!

PRIMUS kuras al ŝi: Vi estas tute pala!

HELENA: Mi falos! Kial estas tiom mallaŭte tie?

EKKRIOJ DE DAMON: A-a-a-a! - O-o-o-o!

ALQUIST enkuregas de dekstre, forĵetas sangmakulitan mantelon.

ALQUIST: Mi ne kapablas! Mi ne kapablas? Ho, Dio, kia teruro!

RADIUS en la pordo de la sekcejo: Tranĉu, sinjoro; li vivas ankoraŭ.

KRIOJ DE DAMON: Tranĉi! Tranĉi!

ALQUIST: Forportu lin rapide! Mi ne volas tion aŭdi!

RADIUS: Robotoj kapablas suferi pli ol vi. Li foriras.

ALQUIST: Kiu estas ĉi tie? For, for! Mi volas esti sola! Kiun nomon vi havas?

PRIMUS: Roboio Primus.

ALQUIST: Primus, neniun enlasi ĉi tien! Mi volas dormi, ĉu vi aŭdas? Iru, iru, ordigu la sekcejon, knabino! Kio estas tio? Li rigardas siajn manojn. Ra­pide, akvon! Plej puran akvon!


HELENA forkuras.

ALOUIST: Ho, sango! Kiel vi kapablis, manoj - manoj, vi, kiuj amis bonan laboron, kiel vi ka­pablis fari fion? Miaj manoj! Miaj manoj! - Ho Dio, kiu estas ĉi tie?

PRlMUS: Roboto Primus.

ALQUIST: Portu for la mantelon, mi ne volas vidi ĝin!

PRIMUS portas for la mantelon.

ALQUIST: Sangaj ungegoj, se vi forflugus for de mi! Fŝŝŝ, for! For, manoj! Vi mortigis -

­De dekstre ŝanceliras DAMON vualita en sangmakulita littuko.

ALQUIST returniras: Kion vi volas ĉi tie? Kion vi volas ĉi tie?

DAMON: Mi vi-vivas! Es - es - tas pli bone vivi!

2. kaj 3. ROBOTOJ enkuras post li.

ALQUIST: Forportu lin! Forportu! Forportu rapide!

DAMON forkondukata dekstren: Vivon! - Mi - vo - las vi - vi! Es - tas pli bone -

HELENA alportas kruĉon da akvo.


ALQUIST: - ĉu vivi? - Kion vi volas, knabino? Aha, tio estas vi. Enverŝu akvon al mi, enverŝu! Li lavas siajn manojn. Aĥ, pura, malvarmiganta akvo! Malvarma rivereto, kiel vi bonfaras! Aĥ, miaj manoj, miaj manoj! Ĉu vi naŭzos min ĝis la morto? - Nur enverŝu pli! Pli multe da akvo, ankoraŭ pli! Kiel oni nomas vin?

HELENA: Robotino Helena.

ALQUIST: Helena? Kial Helena? Kiu ordonis, ke vi estu tiel nomata?

HELENA: Sinjorino Domin.

ALQUIST: Montru vin! Ĉu Helena? Ĉu oni nomas vin Helena? - Mi ne nomos vin tiel. Iru, portu for la akvon.

HELENA foriras kun la sitelo.

ALQUIST sola: Vane, vane! Nenion, ree nenion vi eksciis! Ĉu vi eterne blinde palpos, lernisteto de la Naturo? - Ho, Dio, Dio, Dio, kiel tremis tiu korpo! Li malfermas la fenestron. Tagiĝas! Ree nova tago kaj vi ne progresis eĉ je ungo. - Sufiĉe, eĉ ne paŝon pluen! Ne serĉu! Ĉio estas vane, vane, vane! Kial ankoraŭ tagiĝas? Ho - ho - ho, kion volas nova tago sur tombejo de la vivo? Ĉesu brili, lumo! Ne aperu plu! - - Aĥ, kiel silente estas, kiel silente estas! Kial vi silentiĝis, amataj voĉoj? Se mi - almenaŭ - se mi nur ekdormus! Li estingas la lampojn, kuŝigas sin sur la sofon kaj kovras sin per nigra mantelo. Kiel tremis tiu korpo! Ho - ho - ho, fino de la vivo!

Paŭzo.

De dekstre englitas Robotino HELENA.

HELENA: Primus, venu ĉi tien rapide!

PRIMUS eniras: Kion vi volas?

HELENA: Rigardu, kiom da tubetoj li havas ĉi tie! Kion li faras kun tio?

PRIMUS: Eksperimentojn. Ne tuŝu tion.

HELENA rigardas en mikroskopon: Rigardu nur, kion oni povas vidi ĉi tie!

PRIMUS: Tio estas mikroskopo. Montru!

HELENA: Ne tuŝu min! Ŝi faligas epruveton. Aĥ, nun mi elverŝis tion!

PRIMUS: Kion vi faris!

HELENA: Oni forviŝos tion.

PRIMUS: Vi malebligis eksperimentojn al li!

HELENA: Nu, estas egale. Sed tio estas via kulpo. Vi ne devis veni al mi.

PRIMUS: Vi ne devis voki min.

HELENA: Vi ne devis veni, kiam mi vokis vin. Ri­gardu nur, Primus, kio ĉi tie estas skribita de la sinjoro!

PRIMUS: Tion vi ne darfas rigardi, Helena. Tio estas sekreto.

HELENA: Kia sekreto?

PRIMUS: Sekreto de la vivo.

HELENA: Tio estas terrrure interesa. Nur ciferoj! Kio estas tio?

PRIMUS: Tio estas formuloj.

HELENA: Mi ne komprenas. Ŝi iras al la fenestro. Aĥ, Primus, rigardu nur!

PRIMUS: Kion?

HELENA: La suno leviĝas!

PRIMUS: Atendu, mi tuj - Li trarigardas libron. He­lena, ĉi tio estas la plej grava afero en la mondo.

HELENA: Do venu ĉi tien!

PRIMUS: Tuj, tuj -

HELENA: Do, Primus, lasu tiun abomenan sekreton de la vivo! Kiom koncernas vin iu sekreto? Venu rigardi, rapide!

PRIMUS sekvas ŝin al la fenestro: Kion vi volas?

HELENA: Ĉu vi aŭdas? Birdoj kantas. Aĥ, Primus, mi volus esti birdo!

PRIMUS: Kio?

HELENA: Mi ne scias, Primus. Al mi estas tiel strange, mi ne scias, kion signifas tio: Mi estas kvazaŭ stulteta, mi perdis la kapon, la korpo do­loras, la koro, ĉio doloras. - Kaj kio okazis al mi, aĥ, tion mi ne diros al vi! Primus, mi verŝajne estas mortonta!

PRIMUS: Diru, Helena, ĉu vi ne havas kelkafoje impreson, kvazaŭ estus pli bone morti? Ĉu vi komprenas, eble ni dormas nur. Hieraŭ dum la dormo mi parolis kun vi.

HELENA: Dum la dormo?

PRIMUS: Dum la dormo. Ni parolis iun frcemdan aŭ novan lingvon, ĉar mi rememoras eĉ ne unu vorton.

HELENA: Pri kio?

PRIMUS: Tion neniu scias. Mi mem ne komprenis tion kaj tamen mi scias, ke mi neniam parolis ion pli belan. Kiel kaj kie tio estis, mi ne scias. Kiam mi ektuŝis vin, mi ŝatus morti. Eĉ la loko estis alia ol ĉio, kion oni vidis en la mondo.

HELENA: Mi trovis lokon, Primus, vi ekmiros. Tie loĝadis homoj, sed nun ĝi estas plena de kresk­aĵoj kaj neniu venos tien dum tuta vivo. Neniu, neniam, nur mi.

PRIMUS: Kio estas tie?

HELENA: Nenio, dometo kaj ĝardeno. Kaj du hundoj. Se vi vidus, kiel ili lekas miajn manojn, kaj iliaj hundidoj, aĥ, Primus, nenio eble estas pli bela! Vi prenas ilin sur la genuojn kaj lulas ilin kaj poste vi jam pensas pri nenio kaj zorgas pri nenio, ĝis la suno estas malleviĝinta; kiam vi poste stariĝas, vi havas impreson, kvazaŭ vi estus farinta centoble pli ol multon da laboro. Ne, certe, mi taŭgas por nenio; ĉiu diras, ke mi taŭgas por neniu laboro. Mi ne scias, kia mi estas.

PRIMUS: Vi estas bela.

HELENA: Mi? Haltu, Primus, kion vi estas dirinta?

PRIMUS: Kredu al mi, Helena, mi estas pli forta ol ĉiuj Robotoj.

HELENA antaŭ la spegulo: Ĉu efektive mi estas bela? Aĥ tiuj terrruraj haroj, se mi povus ion igi en ilin! Tie en la ĝardeno, sciu, mi igas ĉiam florojn en la harojn, sed estas tie nek spegulo nek iu. - Ŝi klinas sin al la spegulo. Ĉu efektive vi estas bela? Kial bela? Ĉu estas belaj haroj, kiuj nur ŝarĝas vin? Ĉu estas belaj okuloj, kiujn vi fermadas? Ĉu estas belaj lipoj, kiujn vi mordas sole, por ke tio doloru? Kio estas tio, por kio estas tio­esti bela? - Ŝi ekvidas Primuson en la spegulo. Primus, ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien, por ke ni estu tie unu apud la alia! Jen, vi havas alian kapon ol mi, aliajn ŝultrojn, alian buŝon. - Aĥ, Primus, kial vi evitas min? Kial mi devas kuradi post vi la tutan tagon? Kaj poste vi diras ankoraŭ, ke mi estas bela!

PRIMUS: Vi kuradas for de mi, Helena.

HELENA: Kiel vi kombis vin? Jen! Ŝi ŝovegas ambaŭ manojn en lian hararon. Sss, Primus, nenio estas pli palpinda, ol vil Atendu, vi devas esti bela! Ŝi prenas kombilon de sur la lavkesto kaj kombas harojn al primus en la frunton.

PRIMUS: Ĉu vi sentas iam, Helena, ke subite bategas via koro: Nun, nun devas io okazi -

HELENA ekridas: Rigardu vin!

ALQUIST leviĝas: Kio - kio do, ĉu rido? Ĉu homoj? Kiu revenis?

HELENA ellasas kombilon: Kio povus fariĝi kun ni, Primus!

ALQUIST ŝanceliras al ili: Ĉu homoj? Ĉu vi - vi - vi estas homoj?

HELENA ekkrias kaj forturnas sin.

ALQUIST: Ĉu vi estas gefianĉoj? Ĉu homoj? De kie vi revenas? Li pripalpas Primus-on. Kiu vi estas?

PRIMUS: Roboto Primus.

ALQUIST: Kio? Montru vin, knabino! Kiu vi estas?

PRIMUS: Robotino Helena.

ALQUIST: Robotino? Turnu vin! Kion, ĉu vi hontas? Li prenas ŝin je la ŝultro. Montru vin al mi, Robotino!

PRIMUS: Oho, sinjoro, lasu ŝin!

ALQUIST: Kion, ĉu vi ŝirmas ŝin? - Eliru, knabino!

HELENA elkuras.

PRIMUS: Ni ne sciis, sinjoro, ke vi dormas ĉi tie.

ALQUIST: Kiam ŝi estis farita?

PRIMUS: Antaŭ du jaroj.

ALQUIST: Ĉu de doktoro Gall?

PRIMUS: Kiel mi.

ALQUIST: Nu do, kara Primus, mi - - - mi devas fari iajn eksperimentojn je Robotoj de Gall. Je tio bazas ĉio plua, ĉu vi komprenas?

PRIMUS: Jes.

ALQUIST: Bone, konduku tiun knabinon en la sekcejon. Mi sekcos ŝin.

PRIMUS: Helenan?

ALQUIST: Nu kompreneble, mi diras ja al vi. Iru, preparu ĉion. - Nu do, ĉu fariĝos tiel? Ĉu mi voku aliajn, ke ili alkonduku ŝin?

PRIMUS ekprenas pezan pistilon: Se vi ekmovos vin, mi disbatos vian kapon!

ALQUIST: Nu do, disbatu! Disbatu nur! Kion faros poste Robotoj?

PRIMUS genufalas: Sinjoro, prenu min! Mi estas same fabrikita, kiel ŝi, el la sama materio, je la sama tago! Prenu mian vivon, sinjoro! Li disigas la jakon. Tranĉu ĉi tie, ĉi tie!

ALQUIST: Iru, mi volas sekci Helenan. Rapidu!

PRIMUS: Prenu min, anstataŭ ŝin; tranĉu en ĉi tiun bruston, mi eĉ ne ekkrios, mi eĉ ne ekĝemos! Prenu centfoje mian vivon­ALQUIST: Malrapide, knabo! Ne tiel malŝpareme. Ĉu vi ne volas vivi?

PRIMUS: Sen ŝi ne. Sen ŝi mi ne volas, sinjoro. Vi ne devas mortigi Helenan! Kio malhelpas vin, preni al mi la vivon?

ALQUIST tuŝas delikate lian kapon: Hm, mi ne scias. ­Aŭdu, bravulo, pripensu tion. Estas malfacile morti. Kaj estas, vi vidas tion, estas pli bone vivi.

PRIMUS ekstaras: Ne timu, sinjoro, kaj tranĉu. Mi estas pli forta ol ŝi.

ALQUIST sonorigas: Aĥ Primus, kiom longe estas, kiam mi estis juna homo! Ne timu, al Helena nenio okazos.

PRIMUS pluen disigas la jakon: Mi iras, sinjoro.

ALQUIST: Atendu.

Eniras HELENA.

ALQUIST: Venu ĉi tien, knabino, vidigu vin al mi! Ĉu vi do estas Helena? Li karesas ŝiajn harojn. Ne timu, ne retiru vin. Ĉu vi rememoras pri sin­jorino Domin? Aĥ, Helena, kiajn harojn ŝi havis! Ne ne, vi ne volas min ekrigardi. Do kion, knabino, ĉu estas la sekcejo ordigita?

HELENA: Jes, sinjoro.

ALQUIST: Bone, vi helpos min, ĉu ne? Mi sekcos Primuson.

HELENA ekkrias: Primuson?

ALQUIST: Nu jes, jes, devas esti tiel, sciu! Mi volis prefere - jes, mi volis sekci vin, sed Primus prezentis sin anstataŭ vi.

HELENA kovras sian vizaĝon: Primus?

ALQUIST: Nu kompreneble, kio grava? Aĥ, infano, vi scipovas plori? Diru, kiom valoras ia Primus?

PRIMUS: Ne turmentu ŝin, sinjoro!

ALQUIST: Silentu, Primus, silentu! - Pro kio tiuj larmetoj? Nu, mia Dio, ne ekzistos Primus. Vi forgesos lin en unu semajno. Iru, estu gaja, ke vi vivas.

HELENA mallaŭte: Mi iros.

ALQUIST: Kien?

HELENA: Ke vi sekcu min.

ALQUIST: Vin? Vi estas bela, Helena. Estus domaĝe pri vi.

HELENA: Mi iros. Primus baras al ŝi la vojon. Lasu, Primus! Lasu min tien!

PRIMUS: Vi ne iros, Helena! Mi petas vin, iru, ĉi tie vi ne darfas esti!

HELENA: Mi desaltos el la fenestro, Primus. Se vi iros tien, mi desaltos el la fenestro!

PRIMUS haltigas ŝin: Mi ne lasos vin! Al Alquist: Neniun vi mortigos, maljunulo!

ALQUIST: Kial?

PRIMUS: Ni - ni apartenas unu al la alia.

ALQUIST: Vi diris. Li malfermas la pordon en la mezo. Silentu! Iru!

PRIMUS: Kien?

ALQUIST flustre: Kien vi volas. Helena, gvidu lin. Li puŝas ilin eksteren. Iru, Adam. Iru, Eva. Vi estos edzino al li. Estu edzo al ŝi, Primus.


Li fermas post ili.

ALQUIST sola: Benita tago! Li iras senbrue al la tablo kaj elverŝadas epruvetojn teren. Festo de la sesa tago! Li eksidas ĉe la skribtablo, ĵetas librojn teren; poste li mal­fermas la biblion, foliumas kaj legas: "Kaj kreis Dio ho­mon al sia bildo: al Dia bildo li kreis lin, viron kaj virinon, li kreis ilin. Kaj Dio benis ilin kaj diris: Kresku kaj multigu vin kaj plenigu la teron kaj subigu ĝin kaj regu marajn fiŝojn kaj ĉielan birdaron, eĉ ĉiujn animalojn, kiuj movas sin sur la tero. Li ekstaras. Kaj vidis Dio ĉion, kion li estis farinta, kaj ĝi estis tre bona. Kaj fariĝis vespero kaj mateno, la sesa tago." Li iras en la mezon de la ĉambro. La sesa tago! ha tago de la graco! Li falas sur Ia genuojn. Nun vi liberlasos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston - Vian plej superfluan serviston Alquist! Rossum, Fabry, Gall, grandaj inventistoj, kion vi inventis gravan kompare al tiu knabino, kompare al tiu knabo, kompare al tiu unua paro, kiu inventis la amon, la ploron, la rideton, rideton de la amo, la amon de viro kaj virino? Naturo, naturo, la vivo ne pereos! Dio, la vivo ne pereos! Kamaradoj, Helena, la vivo ne pereos! Ree ĝi komenciĝos el amo, komenciĝos nuda kaj malgranda; ĝi enradikiĝos en dezerto, kaj estos por ĝi senbezona tio, kion ni faradis kaj kon­struadis, senbezonaj estos urboj kaj uzinoj, senbezona nia arto, senbezonaj niaj pensoj, kaj tamen ĝi ne pereos! Nur ni pereis. Disfalos domoj kaj maŝinoj, disiĝos sistemoj kaj nomoj de eminentuloj defalos kiel foliaro; nur vi, amo, ekfloros sur rubejo kaj al ventoj vi transdonos la semon de la vivo. Nun vi liberigos el Viaj servoj, Sinjoro, Vian serviston en paco; ĉar ekvidis miaj okuloj - ekvidis - savon vian per la amo - kaj la vivo ne pereos! Li leviĝas. Ĝi ne pereos! Li disetendas la brakojn. Ĝi ne pereos!


Kurteno.

KAREL ĈAPEK* ,

La aŭtoro de ĉi tiu dramo, estas en la pli nova ĉeĥa literaturo verkisto, kiu akiris la plej grandan sukceson en- kaj eksterlande. En siaj dramoj li montras sin ne nur ŝatanta kuraĝan fabladon, spritplenan koncepton kaj utopiajn spe­kulaciojn, sed li submetas al ili ankaŭ entuziasmigitan idealismon, ardan mondan ideon kaj pro­fundan senteman animon, kiajn ni apenaŭ atendus ĉe sole fantazia kaj kun bravura eleganteco prilaborita temo. Li komplete estras draman kaj poezian teknikojn, li funde scias ĉiujn postulojn de viva sceneja arto, lia verkado havas do ĉiujn ŝancojn por atingi rnondan sukceson, kiun li ankaŭ akiris grandmezure.

Lia loko en la nova literaturo estas apude de H. G. Wells, kun kiu li havas komunan spekulativan imagpovon kaj mediteman fantaziemon; Bernardon Shaw rememorigas lia kapablo satire poenti la scenon; G. K. Chestertonon rememorigas lia akro­senta percepto de ĉiutaga romantiko. Je ĉi tiuj tri interpretantoj de anglosaksa pragmatismo havas la verkado de Ĉapek plej vivan spiritan kontakton kaj ĝi estas tial nova, fruktiganta kaj riĉiganta parto de la ĉeĥa kulturo.

Lia unua tutvespera teatraĵo, komedio "La rabisto", estas verŝajne la plej bona ĉeĥa komedio, freŝa arbara idilieto, sur kies fono evoluas romantika aventuro. En drama prilaboro de la materio montras iam tiu ĉi ludo ĉiujn bonajn ecojn de la pliposta verkado de Čapek: fluan preskaŭ senpreparan dialogon, sentimentan poezion, delikatan pentradon eĉ de malĉefaj figuroj, bonhumoron kaj spritecon. En utopia dramo "R.U. R." la aŭtoro nepre forlasas vilaĝan motivon kaj intimajn konfliktojn. Allogas lin pli profundaj problemoj, li penas solvi homarajn demandojn de la nuna tempo. Konstruis ĉi tie firma kreanta mano dramon de grandioza idea kompono. Ĝi estas nur fantazio, sed eĉ nerealaĵo sonas ĉi tie iel fakte, ĉar estras ĝin sperte evoluinta logiko kaj profunda homaranismo. Kiel nobla estas la etiko de la teatraĵo, kiel delikate - en majstre grupigitaj scenoj - li lasas fine triumfi Naturon super Mekaniko, kiel netrudeme estas prezentata la simbolo de sociaj problemoj, kiel home estas perceptita interrilato de tiuj ses viroj al unusola virino, kiel vastaj, kvankam ankoraŭ nebulplenaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ ni dum harmonia finsono de la teatraĵo! Parolas ĉi tie poeto de penetranta rigardo kaj fidema koro, kies homan parto­prenon neas nek intelektaj ludoj nek komplika spekulaciemo de la scena konstruo. La aŭtoro sukcesis tiamaniere krei miton de la moderna vivo el utopia fabelo. La verko fariĝis fundamenta kreaĵo de la nova ĉeĥa dramverkado, pri kia la ĉeĥa teatra arto ĝis tiam vane luktis. Ĝi indas reprezenti ĉeĥan teatran kulturon eksterlande.

Sekvis en verkado de Ĉapek serio de satiraj bildoj: "El la vivo de insektoj", skizita kun drama komiksento: metafizika maskigo, kosma baledo, sociologia maskirado - sed ankoraŭ pli: arda ditirambo de la vivo. En formo de insektoj pentras la aŭtoro homojn, kaj el tiamaniere akiritaj novaj perspektivoj formiĝas lia amara konkludo pri formoj de la nuna vivo. Papilioj - ĝuemaj, perversaj tipoj de salonflirtuloj; skaraboj rabemuloj - mensogemaj, egoismaj reprezentantoj de la burĝaro; formikejo - nia industriigita mondo, kiu okaze de konkura danĝerigo subite ŝanĝiĝas en militan tendaron: tio estas tri malĝojigaj perspektivoj de socia homa vivo, kiuj ĉi tie estas pre­zentataj al ni, kaj malgraŭ pacemaj finagordoj de la teatraĵo restas en nia animo maldolĉa impreso.

Ankaŭ la plua dramo de Ĉapek: "La afero Makropulos" estas same plenega de idea ekscito kaj arda partopreno je pratempaj problemoj de la homa vivo.

La portreto de la verkisto Ĉapek restus nekompleta, se oni ne mencius ankaŭ lian epikan verkaron, liajn ciklojn de rakontoj, liajn romanojn, fine lian ĵurnalistan, skizan kaj tradukan laborojn. Sur ĉiuj tiuj ĉi kampoj li estas same konkerema, origina kaj sukceshava, el ĉio alparolas nin artisto de vastaj, homaraj interesoj, vere moderna tipo de produktema pensulo.

Otto F. Babler.


La tradukon de la dramo "R. U. R." ni prezentas al nia samideanaro, por pliriĉigi nian literaturan trezoron. Ni esperas, ke tiamaniere la verko fariĝos konata ankaŭ tie, kien ne penetris ĝiaj tradukoj en naciaj lingvoj.

La eldonantoj.

* legu: Ĉapek.



Ĉi tiun libron

presis

B. KNECHTL & KOMP.,

presejo

en

OLOMOUC

R.Ĉ.S.