Zalaegerszeg estas la historia centro de la departamento Zala kaj apartenas al la okcidenthungaria regiono. La urbon ĉirkaŭas modestaj montetoj de la popolarta teritorio Göcsej kun praspecaj arboj, vinber- kaj fruktoĝardenoj.
Zalaegerszeg situas 156 metroj alte super la marnivelo. La historiaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en la jaro 1247. Ĉarto dokumentas ĝian unuan ŝtonpreĝejon, konstruitan en 1389. Ties rekonstruitaj murrestaĵoj estas videblaj apud la suda flanko de la nuntempa parokia preĝejo. Ĝin formas blazono de la urbo kun figuro de la patrono Maria Magdalena.
La urbo ricevis sian nomon pri la rivero Zala (iama romia Salla), kaj pri la vilaĝetoj en montetanguloj (szeg), videblaj super la akvorandaj alnoboskoj (égerfa).
Se ni rigardas ĉirkaŭen el la televida turo, ni spertas, ke estas multe pli da modernaj urbopartoj ol la historiaj. Tamen la urbo tutrajte fiereblas pro siaj homomezuraj novaj konstruaĵoj sen grandegaj betonkolosoj. La urbo ricevis la grandvaloran konstruartan memormedalon nomita pri Hild János en la jaro 1975. Ĝin gajnis la urbo pro la altnivela elformigo de la urbocentro kun t.n. Puntornamitaj domoj (Csipke házak), kiuj atestas bonkvalitan eluzon de la betonsistema konstrutekniko.
En Zalaegerszeg estis fondita la unua hungarlanda subĉiela vilaĝmuzeo-skanzeno (1968), kiu helpe de originalaj konstruaĵoj prezentas popolan vivostilon de la ĉirkaŭa regiono. La vizitanto povas trapromenadi vivantan vilaĝon, restita el la pasintaj jarcentoj. Kompletigas la kolonion transuralaj vilaĝetoj pruduktitaj de tieaj majstroj.
Najbare de la popola Skanseno oni kompilis la Hungarian Petrolindustrian Muzeon (1969) - Magyar Olajipari Múzeum. En tiu ĉi subĉiela muzeo estas prezentataj industriaj iloj de la hungara karbonhidrogena minado kaj petrolindustrio. La areo de tiu ĉi muzeo estas 35 000 m2, kaj havas pli ol 1.500 teknikajn memoraĵojn de la hungara petrolindustrio. Tiu ĉi muzeo estas unika en Hungario, kaj ankaŭ en Eŭropo troviĝas nur kelkaj similaĵoj.
Okcidente de la urbo situas la lago Gébárt (31 hektaroj), kie allogas subĉiela strandbanejo. Tuj apud la lago troveblas varmakva banejo kaj la Akvaparko. Ili formas akvoparadizon kaj bankomplekson, kaj havas la plej modernajn instalaĵojn same por infanoj kaj plenkreskuloj.
En la urboparto Csács situas granda arboĝardeno kun lokaj arbospecoj.
La plej gravaj kulturaj eventoj de la urbo okazas en la teatro nomita pri Hevesi Sándor. La konstanta ensemblo donis famekonatajn personojn al la hungara teatra vivo.
Je la orienta flanko de la urbodomo situas la Parada placo (Dísz tér) kun tulipforma fontano. Ĉi tie troviĝas la tulipforma fontano, kiu simbolas Zalaegerszeg, kiel urbo de floroj. Tie staras sur tubo modernstila ferfloro, kies horloĝa aparato ĉiuhore ludas muzikon de fama, historia popolkanto.
Unu el la plej gravaj historio-citaj programoj estas la paskosabata migrado ĉirkaŭ la urbo. Ĝi estas tutnokta programo, en kies kadro oni rememoras je iamaj kontraŭturkaj bataloj.
Belaj monumentoj, skulptaĵoj, preĝejoj, admirindaj domoj, florplenaj stratoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj vidindaĵoj atendas vin en Zalaegerszeg.
La unua skriba dokumento de la urbo Zalaegerszeg estas ĉarto datita en la jaro 1247. Kiel kamparurbeton oni mencias ĝin unuafoje en la jaro 1446 nomite „Egerscug”(Egersek). Ĝia limfortikaĵo iĝis grava, ĉefe de kiam la turkoj okupis la limfortikaĵon de la urbo Kanizsa. Pli kaj pli ofte oni aranĝis tie ĉi departamentajn kunvenojn, rezulte de tio konstruiĝis la Departamenta Domo komence de la 18-a jarcento. Post la jarcentmezo estis konstruita — laŭ ordono de Mária Terézia – loĝdomego por oficiroj. La urbo estis organizita oficiale en la jaro 1885, kiu estis ekzemplodona por la evoluo. Baldaŭ oni inaŭguris la hotelon „Arany Bárány” (Ora Ŝafido), kaj la nunan konstruaĵon de la liceo Zrínyi Miklós. Ekfunkciis ŝparkasejo, komenciĝis konstruo de la fervojlinio inter Csáktornya kaj Zalaegerszeg.
Oni malkovris la unuan naftoterenon de la lando en la departamento Zala, sekve prosperis la industriado de la regiono. Post la dua mondmilito efektiviĝis la rafinado de la kruda nafto, kaj komencis produkti ekde 1960-aj jaroj la vestfabriko kaj aliaj uzinoj, fabrikoj. Kiel centro de la departemento la urbo evoluis dinamike. Intertempe la nombro de la loĝantaro plialtiĝis de 13.000 al 70.000 persono.
El la historio de la Juna Koro Esperantista Asocio (Zalaegerszeg-Hungario)
En 1972 oni finkonstruis la Junularan kaj Pioniran Domon, kaj samideanoj el Zalaegerszeg komencis organizi Esperanto-lingvokurson en gxi. La malnovaj esperantistoj kaj la novaj gelernantoj samjare fondis novan Esperanto-klubon nomita Juna Koro. La unua prezidanto de la klubo estis János Gaál, kiu nuntempe en urbo Sárvár laboras por la Esperanto-celoj. La klubo aperigis propran eldonaĵon kun titolo Eroj. Ĝin redaktis Béla Kovács. Aperis 17 numeroj, kiuj troveblas ankaŭ en la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi. Béla redaktis poste la revueton Literatura folio. Nuntempe li loĝas en urbo Kaposvár, kaj eldonas la reprezentativan revueton Vesperto. Inter la unuaj lokaj gelernantoj estis Pál Felső, kiu laboris en la gvidantaro de TEJO dum la UK en 1966.
En la jaro 1974 la lokaj fervojistoj, helpe de Juna Koro, organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. Fervojistaj gastoj kolektiĝis el 7 landoj.
En la jaro 1978 ili invitis al Zalaegerszeg la Junularan Esperanton Renkontiĝon (JER). Pli ol 200 gejunuloj kolektiĝis en la Junulara Domo kaj pli multaj partoprenis la demonstracion okaze de 1-a de majo.
En la jaro 1983 el ilia klubo Juna Koro 23 gejunuloj laboris kiel helpantoj de la Universala Kongreso en Budapeŝto.
En jaro 1985 klubano György Ódor reprezentis HEJ-n (Hungara-Esperanto Junularon) en Moskvo, okaze de la Tutmonda Junulara Renkontiĝo.
Kontraŭ la malfacilaĵoj de la naŭdekaj jaroj ili diligente laboris ĉefe por fervojaj celoj. La klubanoj partoprenis la IFEF-Kongreson en urbo Pécs en 1995.
Ili eldonis specialan, poŝforman reklam-lernolibron kaj kovertojn kun Esperanto-logo, esperant- kaj nacilingvaj surskriboj.
En 2001 denove ili organizis la Tutlandan Fervojistan Renkontiĝon en Zalaegerszeg. Ilia speciala trajno veturis sur la novinaŭgurita fervojlinio al Slovenio, al Hodoŝ.
Dum la jardekoj la Juna Koro edukis multe aktivajn esperantistojn, kies hejmpaĝoj prezentas sian diligentan laboron.
Unu el ili estas samideano György Ódor, kiu estas aŭtoro de lernolibro por progresintoj.
La lernolibro komenciĝas kun la enhavo poste sekvas la hungarlingva antaŭparolo.
La lernolibro havas la formaton A4 kaj entute 202 paĝojn. En la libro troviĝas 16 lecionoj kun ĉirkaŭ 300 fotoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, tabeloj. En ĉiu leciono troviĝas ŝerco kaj proverbo, kelkaj gramatike interesaj esprimoj, kuriozaĵoj kaj vortlisto. La literoj estas sufiĉe grandaj, do ili estas facile legeblaj. La libro temas ne nur pri la la ĉiutaga vivo, sed du lecionoj prezentas la historion de la Esperanto-movado kaj la nuntempajn aplikajn eblecojn de la lingvo. Ĝi enhavas la plenan Esperanto-gramatikon, interesajn dialogojn, parolajn kaj skribajn taskojn, multflankajn ekzercojn, variajn legaĵojn, praktikajn tekstojn. La moderna lingvaĵo uzas multajn novajn aktualajn vortojn, esprimojn, kiel ekzemple: kunvivanto, renoviĝanta energio, krozi en Interreto, senkafeinaj trinkaĵoj, remodla operacio, sunlampejo, Interreta kafejo. En ĝi troviĝas vortlisto kun 3 200 vortoj. La lernolibron György Ódor rekomendas kaj por privataj lernantoj kaj por kursanoj (kaj eĉ por memlernantoj). La lernolibro estas proponita de la nulo ĝis la pordego de la supera nivelo. Finlerni la libron estas bezonata ĉ. 100 instruhoroj.
Post la lasta leciono sekvas kelkaj solvoj laŭ la lecionoj. Proksimume la duono de la taskoj havas solvojn.
Pli ol dek gramatikaj tabeloj viciĝas unu post la alia kiel ekzemple gramatikaj finaĵoj, prefiksoj, sufiksoj, prepozicioj, participoj, demandovortoj, kompleksa konjugacio (aktivo kaj pasivo), tabelvortaj pronomoj.
Kompreneble la lernolibro enhavas ankaŭ la indekson de la gramatikaj temoj, proponitaj libroj kaj retpaĝoj (hejmpaĝoj, retpaĝaro).
En la suplemento legeblas du noveloj (Adamo kaj Evo de Ferenc Szilágyi kaj Negro iĝis nigrulo de Sen Rodin), la Hipokrata ĵuro, kelkaj citaĵoj el la Biblio (Genezo) kaj detalaj sciindaĵoj pri la unu - kaj dulingvaj ŝtate rekonitaj lingvoekzamenoj. Fine de la lernolibro troviĝas la - pli frue jam menciita - Esperanta-hungara vortaro kun 3 200 vortoj.