Aleš
Bednařík - Esperantaj Vortludoj
prelego de s-ano Aleš Bednařík (18-jara)
en Brno E-klubo la 21.2.1961
ESPERANTA VORTLUDO
La unuaj esperantistoj estis certe seriozaj homoj
kaj ili vidis ankaŭ en la lingvo seriozan aferon. Sed baldaŭ
enpenetris en la samideanaro homoj gajaj, humoramaj, kiuj serĉis eĉ
en serioza
afero
Esperanta objekton de sia ŝercemo.
Kelkiuj historiistoj klopodis esplori, kiu
kiel la unua tiamaniere uzis sian lingvoscion. Rondiras multaj famoj pri ekesto
de vortludado el kiuj ŝajnas al mi plej fidinda la jena: Iu sciencisto
okupis sin per esplorado de amfibioj, speciale per speco de ranoj. Kaj jen! Li
faris grandan malkovron, ĉar li eltrovis, ke ekzistas tute unika speco de
rano, vivanta sur kampoj, nome kampa rano. Nu, kaj estis la unua vortludanto.
Kaj tuj iu geografisto rimarkis, ke unu
afrika gento estas unika, nome senegala. La alia konstatis, ke la anĝeloj
ne mezuras per ordinara metro, sed per speciala - diametro.
Kaj la afero rapide kreskis ĝis tia
grado, ke ĝi komencis esti malutila kaj eĉ danĝera. Ĉu vi
povas eble diri senkulpe, ke Esperantaj gazetoj estas sendataj, oni povus ja
kontraŭdiri: „kio, ĉu ili ne portas la daton?“ Kaj nomi iun poeton
sentema estas simpla aŭdaco. Kaj gardu dio, ke vi post maskobalo raportu, ke
vi dum dancado bonege amuzis fraŭlinojn. Oni povus kompreni, ke vi am-uzis
ilin.
Mi povus citi ankoraŭ multegajn
ekzemplojn, sed por ke oni povu iel orientiĝi en la amaso da vortludoj, estos
bone se ni elektos ian sistemon. Mi sekvos sistemon de Retto Rossetti, kiu en
sia artikolo pri la vortludo dividis la ludojn en naŭ specojn.
Principe estas du kategorioj de
vortludoj. Unuaj estas tiaj kiaj plejparte troviĝas en la ĉeĥa
lingvo, nome, ke iu vorto aŭ vortgrupo estas donita en tute alian
kuntekston ol estas kutime,
kaj
tiam ĝi estiĝas aŭ almenaŭ volas estiĝi sprita kaj
ridiga. Sed mi plejparte konsideros la alian specon, por Esperanto pli karakterizan.
Tio estas vortludoj fontantaj el ĝia aglutina kaktero. Tio signifas, ke en
Esperanto ĉiu vorto aŭ vortero en ĉiuj kazoj konservas sian
konstantan formon. Kaj jen estas abunda materialo por ŝercemuloj. Oni povas
en pura radiko trovi plurajn vortojn, aŭ male el kelkaj vortoj formi
radikon. Kaj tiel oni povas trovi en fenestro estron de feno, kaj vi povas rompi
al vi la kapon, kion povas signifi la vorto feno, se ĝi havas eĉ sian
estron. Similaj tipoj ekzistas ankaŭ en la ĉeĥa lingvo, mi rememoras
nur tiun konatan: zeměkoule, z tebe koule.
Aŭ en multaj radikoj estas kvazaŭ
kaŝitaj gramatikaj sufiksoj. Mi scias pri unu komencanto, ke li serĉis
en vortaro verbon elefi, ĉar li volis scii sencon de vorto elefanto. Mi mem
devas konfesi, ke mi iam tre klopodis trovi la signifon de graŭ, ĉar en
vortaro estis trovebla nur malgraŭ.
La similaj ekzemploj povus esti tiom multaj,
ke nur memstare diritaj ili perdus sian spritecon. Estas necese la ludotan vorton
volvi per kunteksto, kaj tiam eĉ tute senkulpaj vortoj povas iĝi
gajigaj. Tion ĉi eminente faris Raymond Schwartz kaj eĉ en poezia
formo. Jen kion li rakontas pri aĝoj de la homo: Kiam infano estas eta, etulo,
nu tio estas etaĝo. Baldaŭ la infano sidiĝas, sekvas la unuaj paŝoj
kaj poste jam kuras - kuraĝo. El la infano elkreskas bubo, kiu pasigas
tutajn tagojn kun stratbubaj bandoj - bandaĝo. Poste nia bubo maturiĝas,
edziĝas, kaj konstruas al si domon - domaĝo. Tiam li estas forta ĝusta
viro, tutkorpe vila - vilaĝo. Kaj post rapida tempopaso, postrestas nur
senviva maso - masaĝo.
Nun ni rigardu, kiel utila povas esti
por la homaro simpla kulo. Se vi forŝiros de ĝi ĝian krureton, do
tiu peceto de kula korpo estos kul-ero. Kaj se oni ĉasos tutan sakon da
kuloj, oni povas konstrui el ties korpoj - eble turon. El kuloj turon - do
sekve kulturon.
Aŭ rigardu vorton grat-ulo.
R. Ŝvarc rakontas pri lingva pedanto,
kiu pretendis kaj fanfaronis, ke li neniam en la lingvouzo kaj gramatiko eraras,
sed jam tion oni konstatis kiel eraron, nome eraron de sintakso.
Plue Ŝvarc rimarkis, ke insultoj de
fiakristo al sia ĉevalo estas vere fi-akraj. Simile oni klopodis substrahi
fi de filistro kaj financisto, sed oni ne sukcesis. Ŝajnas, ke tie la
prefikso fi estas tro firme kunligita kun vortideo.
La
simila ludado povas havi eĉ iom pli seriozan karakteron kaj esti eventuale
utila. Oni povas ekzemple trovi dileti en diletanto kaj eĉ per pli kuraĝa
redukto oni ricevus dili. Tio povus signifi: okupi sin serioze aŭ profesie
pri io, kaj tio respondus al angla to deal in.
Francisko Azorin en Terminologio de
Arkitekturo enkondukas terminon bracelo (armaĵo por brako) ŝajne el Braceleto.
Simile oni povus formi pamflo (polemika libro) el Pamfleto. Kaj el alumeto oni
ricevus alumo (torĉo). Aperis eĉ provo forigi -eg el tralegi (legi ĝisfunde)
por ricevi trali (legi supraĵe, trakure). Kaj tiun ĉi mian prelegon
estus pli ĝuste nomi prelo, ĉar ĝi ja estas nenio ega. Iomege
perforte efikus formoj Kviega el kvieta kaj simile.
Nu, ĉiuj ĉi vortludaĉoj, kiujn
mi ĝis nun citis, apartenas, laŭ Reto Rossetti, en la unuan KATEGORION,
kiun Rossetti nomis ŝarada aŭ ĉarnira. Kaj plu mi
transiros al ceteraj specoj de vortludoj.
Jen, ekzemple vortludo homonima. Ĉar
la homonimoj estas en Esperanto tre raraj, ĉi tiu speco ne estas ampleksa.
Oni povas ekz. paroli pri firma firmo aŭ pri malfirma firmo, sed bedaŭrinde
oni jam hodiaŭ aŭdas formon firmao. Aŭ vi povas paroli pri
legenda legendo. En la mezepoko oni minacis simplulojn: Ho, malbonuloj, ne peku,
ĉar en la infero atendas vin ĉielaj turmentoj. Jes, en la infero ĉielaj
turmentoj. Komprenu, ke diabloj ne turmentos vin ĉiele, sed ĉiel, všemožně.
Pluan specon Reto Rossetti nomis pluslitera.
Se, ekzemple, vi estas en iu balo kaj ĉambro estas plenplena kaj la
atmosfero sufoka, vi povas esprimi ambaŭ faktojn per frazo estas (s)varme.
Kvara
speco de vortludoj estis nomita sonmodifa. Temas pri tio, ke oni ŝanĝos
unu sonon en vorto, aldonos supersignojn aŭ simile. Raymond Ŝvarc
rakontas pri balo, kie oni dancis senĉese por atingi rekordon, sekve neniu
volis ĉesi la dancadon ĝis iu skribis sur pordo vorton neĉesejo.
Se ankaŭ vi havas lakson, tiam por vi la neĉesejo iĝas necesejo.
Simile, por sinjorino kiu trovis siajn sinsekvajn edzojn per esperantaj anoncoj,
nu por tiu sinjorino fariĝis esperanto edzperanto. Kaj se via
korespond-amiko konstante ne respondas viajn leterojn, vi povas akuzi lin, ke
li sidas sur la poŝtaĵo. Aŭ glasbatalo anstataŭ klasbatalo.
Sur ĉi tiu loko mi volus atentigi
ke oni sub influo de ĉeĥa lingvo ne diru bufeto anstataŭ ĝusta
bufedo, ĉar, bufeto estas ja nur malgranda bufo, sed tamen neniel agrabla
imago por manĝo.
Al ĉi tiu speco de vortludoj apartenas
ankaŭ preseraroj. Certe estus tre fruktodona serĉado en la
lasta numero de Fajrero, ĉar ĝi svarmas de preseraroj kaj tute mankas
supersignoj. Mi rememoras nur: ke hodiaŭ la vivo sangigis anst. ŝanĝiĝis.
Iam oni anoncis vesperlernejon por adultoj.
Anst. adoltoj - ĝi estas neologismo por maturaĝuloj. Kion signifas
adulto mi ankoraŭ ne komprenas. En iu gazeto aperis raporto, kiel la loka
degelito, ne, delegito, akceptis ĉarman fremdlandaninon kaj amike premis al
ŝi ne manon, sed iun pli intiman parton de ŝia korpo.
Aŭ rakontis foje unu kamarado pri
laborista movado en iu terorlando, kie la gekamaradoj ne povis kunveni libere, sed
ili devis kunvenadi kuŝe. Ĉu malagrabla devo? - Nu, estis la
preseraroj.
Pluan, jam sesan, specon ni povas
konsideri vortludon nomitan anagrama. Ekzemple, kelkaj homoj vidas
subtilan sencon en simileco de ribelo kaj libero, ke por skoto gravas kosto, ke
britoj estis iam triboj kaj ke latino produktis italon. Kaj R. Ŝvarc diras,
ke fokstroto estas esence koks-froto. La sama aŭtoro parolante pri
efemereco de naciaj oraj rezervoj skribas pri or-provizo provizora. Kaj
akademiano Butler proklamis, ke se iu ne abonas Esperantajn gazetojn, do se iu
ne estas abonema, li do estas abomena.
Pluan specon, kiun distingis Reto
Rossetti, li nomis vortludo ekzotika. Ĉi tie li rakontas pri japana
nobelo por kiu la malfacila honordevo pri harakiri solviĝas per harkreskigilo,
per kiu li sukcesas ja har-akiri. Oni diras ke dum la milito la loĝantaro ne
timis la minacojn de la nacistoj, ke post V-1 kaj V-2 venos pluaj ĉar mem
la propagando de Gebbels estas V-l000.
Oni povas ankaŭ facile kaprici kun
propraj nomoj. Jen Privat kaj Ivo la pena, kia reĝa nomo, Aleksandro la
Granda, Karolo la Kvara, Ivo La Pena. Ŝvarc eĉ vidas en Napoleon nur
nap-oleon en akuzativo.
Kiel
la okan specon mi permesos al mi prezenti la vortludon miksrasan. Temas
pri vorto aŭ frazo kiu estas komprenata parte en Esperanto, parte en nacia
lingvo. Kompreneble, ke ĉi-specaj ekzemploj ne estas internaciaj, ili
povas esti ĝuataj nur de samnacianoj. Mi, bedaŭrinde, ne trovis por
la ĉeĥa lingvo iun bonan ekzemplon. Eble oni povus mencii uzatajn
vortojn kiel: diskorbo, elpatrinoj. Da tiaj vortaĉoj oni povas fabriki laŭbezonan
kvanton. Tio utilas tiam, kiam vi ne volas aŭ ne darfas paroli ĉeĥe
kaj vi ne scias necesan esperantan esprimon. (Se oni eble ĉasas verdan kastoron).
Kaj ĉu vi scias, ke en niaj vendejoj
estas aĉeteblaj fiŝ-konservaĵoj kun balena viando? Jes, vi ne
misaŭdis, kun balena (velrybí) viando. Vi ja povas legi sur etiketo:
Baleno 1960.
Nu, kaj nun mi venas al la lasta
kategorio, nome vortludo kompleksa. Kompleksa tial, ke ĉi tie oni
kunmetas kaj redividas plurajn vortojn, eĉ tutan frazon. Ĝi povas
enhavi internan akuzativon aŭ elizion. Ekzemple Ŝvarc en verko La
Stranga Butiko (ne last-ranga) parolas pri ekonomia krizo kaj diras ke en tiu tempo
li ĉiupaŝe renkontadis krizan temon. Plu Ŝvarc konstatas ke
espero pri paco estas pli rev' ol vero.
Kaj lasta ekzemplo estos vere kompleksa,
tie oni jam ĵonglas kun tutaj versoj. Jen kiel tekstis anonco pri la libro
Retoriko de Ivo Lapenna:
Nepre legu, se nek kono
nek pretendo retorika
vin benas.
Ĉar jenas
libro helpa kaj unika:
ne prelegu sen ekkono!