Kluba prelego de Zdeněk Hršel: Vivo antaŭ 150 jaroj (23.3.2011)
Inter sinjoro kaj frizisto
Frizisto: Sinjoro, vi sendis por mi, ĉu ne?
S-ro: Ĉu vi estas la frizisto?
Fr.: La har-artisto Duvier, se ĝi plaĉas al vi, el Ansera strato n-ro 12, la kvina ŝtuparo en la postdomo. La tuta mondo konas la har-artiston Duvier.
S-ro: Ĉu vi povas tondi mian hararon laŭ la aktuala modo?
Fr.: Ĉu mi povas? Ha, ha, ha! Mi diras ja al vi, ke mi nomiĝas Duvier, tio devas al vi sufiĉi. Ha, ha, ha! Neniu bonorda kavaliro povas nun dece aperi en societo, se mi lin ne havis sub mia tondilo aŭ mia varma frizilo. Ha, ha, ha!!!
S-ro: Do bone, sinjoro Duvier, rigardu mian kapon, kaj alpaŝu la operacion!
Fr.: Jen kion mi vidas! Mi volus ĵuri, ke mi el via kapo povus fari la plej belan Apolonon - se ne - oj! Mi petas vian pardonon.
S-ro: Jen kio? se ne...?
Fr.: Mi pensis, se la sinjoro ne - kiel ŝajnas - estus transpaŝinta sian kvardekan jaron. Al apolona kapo apartenas ĉiam juneca vizaĝo.
S-ro: Mi rezignas pri apolona kapo.
Fr.: Mi povus el vi elsorĉí Merkuron, se vi sur la verto ne havus tro grandan vortigon.
S-ro: Do ni lasu ankaŭ Merkuron!
Fr.: Kion vi diras pri Fanchon-kapo?
S-ro: Fanchon estis ja lir-muzikistino. Ĉu vi volas fari el mi virinon?
Fr.: Pardonu min, sinjoro! Vi rigardas la aferon el tute malĝusta starpunkto. Fanchon-kapo estas, kiel vi bonvolis rimarkigi, kompreneble kapo virina, sed virina kapo konvenas tre bone al iom vira vizaĝo. Kaj nun estas ĝenerala modo inter niaj modernaj kavaliroj aperi nek tute kiel virino, nek tute kiel viro.
S-ro: Mi konfesas, ke mi al viaj modernaj kavaliroj tute ne envias ilian hermafroditan aspekton. Sed prefere lasu min, ke mi daŭre havu mian propran kapon, al kiu mi kutimiĝis kaj kiun mi dum jaroj portas.
Fr.: Mi do prilaboros vian hararon en stilo nomata á la nature.
S-ro: Tion do faru, sinjoro Duvier, kaj bonvolu iom rapidigi vian agadon.
Fr.: Permesu al mi, ke mi fiksu al vi la antaŭtukon.
S-ro: Mi ne kontraŭstaras, sed ne strangolu min per tiu ĉi terura teksilaĵo! Ŝajnas, ke vi forgesas, ke en mia gorĝo troviĝas maldika organo, kiun oni ordinare nomas spira tubo.
Fr.: Se mi la antaŭtukon ne fiksos firme, tiam la fortonditaj haroj falos sur vian dorson kaj tiklos vin dum terura torturado ĝis morto.
S-ro.: Bone, el la du menciitaj mortig-manieroj mi preferas la pertiklan.
Fr.: Nun bonvolu tute ne moviĝi, sinjoro!
S-ro: Mi petas vin, ne fortondi kun la haroj parton de mia haŭto! Vi ne scias, kiel grandan signifon havas mia haŭto por mi!
Fr.: Estu senzorga! Mia mano estas tiel forta, kiel la pesilo de justeco, kaj mia okulo tiel certa, kiel okulo de indiana ĉasisto.
S-ro: Via tondilo aŭdiĝas tiel proksime al miaj oreloj, ke mi preskaŭ timas, ke vi povus ekhavi ideon konsideri ilin laŭleĝa akiraĵo.
Fr.: Mia sinjoro, mi vidas, ke vi forgesas, ke mi estas la har-artisto Duvier.
S-ro: Bone, sinjoro Duvier. - Kio nova estas en la eleganta mondo?
Fr.: Nenio eksterordinara. Mi aŭdis, ke barono C. devis ricevi de iu riĉa fraŭlino rifuzon de sia edziĝ-propono.
S-ro: Mi opinias, ke tio ne estas novaĵo.
Fr.: Komedio de sinjoro Z. estis hieraŭ pro malkontento prifajfita.
S-ro: Tio ne estas novaĵo.
Fr.: Iu pafis al la reĝo de Francio.
S-ro: Tio ne estas nova.
Fr.: La duko de Weimar dum ĉaso falis de ĉevalo.
S-ro: Ankaŭ tio ne estas novaĵo.
Fr.: Rusoj perdis en Kaŭkazo kvardek mil soldatojn.
S-ro: Tio ne estas novaĵo.
Fr.: La reĝo de Hanovero volas doni al siaj regatoj pli liberan konstitucion.
S-ro: Tio estas io nova.
Fr.: Usono volas pagi siajn ŝuldojn en kontanta mono.
S-ro: Ankaŭ tio estas novaĵo.
Fr.: La anglaj ministroj havis en la parlamenta kunsido plimulton de dek voĉoj.
S-ro: Ĉu ĝi estas ebla?
Fr.: La portugala registaro finfine decidiĝis deklari militon al Britio.
S-ro: Kion vi diras?
Fr.: Abd-el-Kader venkis en batalo kontraŭ francoj.
S-ro: Gratulon!
Fr.: Ekzistas aserto, ke Anglio volas subteni Irlandon per kvindek milionoj da pundoj.
S-ro: Se ili faros tion, mi volas nudpiede pilgrimi al Jerusalemo aŭ al Mekko, laŭ decido de papo, kien ĝi estos pli utila.
Fr.: Tio estas ĉio, kion mi hodiaŭ matene aŭdis. - Ĉu vi deziras, ke mi iom la hararon pomadu?
S-ro: Mi ne estas vanta, kaj bonodoro ne gravas por mi.
Fr.: Bonodoro estas ĉi tie nur flanka afero. La ĉefa afero estas, ke via hararo per ĝi refreŝiĝos.
S-ro: Ĉu vi opinias, ke tio estas necesa?
Fr.: Same necesa, kiel al plantoj matena roso kaj pluvo. Haro, kiu nemam ĝuis la bonfaron de pomado aŭ kolonja akvo, egalas fine al seka dezerto, kie ĉiu herbotigo malhavanta refreŝigan roson el la ĉielo, klinas sian kapon al la tero, kun flavaj de la suno bruldifektitaj folioj.
S-ro: Fine, diable! Sinjoro Duvier, balzamu do mian kapon per via refreŝiga pomado!
Fr.: Estu tiel afabla kaj rigardu nun en la spegulon!
S-ro: Mi estas kun vi tre kontenta. Prenu jen tion ĉi por via klopodo.
Fr.: Mi esprimas al vi mian plej obeeman dankon. - Kiam vi denove bezonos helpon de turnu vin nur al Duvier, n-ro 12 kvina ŝtuparo en la postdomo. La kiu mi estas. Adiaŭ!
Sinjorino aĉetas en nutraĵvendejo
Sinjorino: Mi intencas fari aĉetojn ĉe vi. Ĉu vi havas bonajn varojn kaj malaltajn prezojn?
Butikisto: Ĉe mi vi ricevos bonajn varojn kaj povas aĉeti malplikoste, malpli ol ĉe aliaj butikistoj.
S-ino: Montru do al mi viajn specojn de kafo.
But.: Bonvolu alpaŝi pli proksime, mi montros ilin en iliaj skatoloj.
S-ino: Kíel nomiĝas tiuj ĉi malgrandaj bluaj kafograjnoj?
But.: Tio estas vera havana kafo.
S-ino: Kiom kostas ĉe vi unu funto?
But.: Ok groŝojn.
S-ino: Tio estas tre multekoste. Mi pagadis ses groŝojn.
But.: Vi certe eraras. Tio devis esti ordinara domingo-kafo.
S-ino: Kafo nun estas normale malplikosta ol antaŭe.
But.: Ĉe mi vi povas ricevi triagradan kafon por kvar groŝoj.
S-ino: Ne, tian varon mi ne volas. Prefere mi trinkos tute nenian.
But.: Prenu portorikan kafon aŭ domingon. Tiun vi povos ricevi por unu groŝon malpli.
S-ino: Sed tiu ne estas tiel bona ol la havana.
But.: La diferenco estas sensignifa.
S-ino: Mi pagos al vi por la havana sep groŝojn.
But.: Mi ne povas vendi ĝin por malpli ol sep groŝoj kaj duono. Mia profito estas preskaŭ nenia.
S-ino: Vi do garantias, ke la kafograjnoj ne estas oleozaj?
But.: Tion vi povas timi sole ĉe brazila kafo. Tiu ĉi speco neniam.
S-ino: Pesu do por mi dek funtojn. - Ĉu vi havas ankaŭ bonan rizon?
But.: Mi havas vere bonajn specojn, la karolinan kaj Orient-hindan.
S-ino: Kiom kostas unu funto?
But.: La karolinan vi ricevos por kvin groŝoj, la orienthindan por kvar.
S-ino: Viaj varoj estas ĉe vi ĉiam pli altprezaj ol aliloke. Mi scias, ke oni aĉetis rizon por tri groŝoj.
But.: Mi povas certigi al vi, ke tiukaze temis pri rizo batavia aŭ piemonta. Sed tiujn specojn mi ne volas havi en mia vendejo, ĉar mi ne volas oferti al miaj klientoj iajn malbonajn varojn.
S-ino: Vi devas doni al mi la karolinan por kvar groŝoj kaj duono.
But.: Ĉar hodiaŭ vi aĉetas ĉe mi la unuan fojon, mi ne pensos pri mia profito. Vi ricevos ĝin por tiu prezo. Kiom da funtoj vi postulas?
S-ino: Donu al mi dekses funtojn.- - Mi volus ankaŭ aĉeti bonan blankan sukeron.
But: Ĉe mi vi povas ricevi tre bonan rafinitan kaj melisan sukerojn.
S-ino: Ili estos certe denove tiom altkostaj.
But.: Mi eble devos indiki iom pli altan prezon al vi, ĉar vi emas ĉiam trakte atingi prezon pli malaltan.
S-ino: Se mi scias, ke oni traktas tute sincere, tiam postuli pli malaltan prezon ne estas mia kutimo. Diru al mi la plej precizan prezon de rafinita sukero.
But.: Tiu estas ses groŝoj.
S-ino: Tio estas por mi tro multekosta. Kiom vi postulas por melisa sukero?
But.: Vi povas ricevi tre bonan melison por kvar groŝoj.
S-ino: Mi volas preni unu pecegon.
But.: Ĉu vi ankaŭ bonvolus havi bonan dispecigitan sukeron po manĝopreparo?
S-ino: Da tiu mi havas sufiĉe en provizo. Nun mi volus ankoraŭ iomete da spicoj. Donu al mi kardamomon, cinamon, cinamfloron,, kariofilon, kasion, ĉiun po tri lodoj, anizon, kuminon, fenkolon kaj juniperberojn po duona funto.
But.: Mia servisto tuj ĉion pesos por vi. Ĉu vi krom tio bezonas ankoraŭ ion? - Mi havas ankaŭ bonajn rosinojn, mígdalojn, figojn, bonan kandon, pulvorsukeron, muelitan rizon, nudelojn, pipron, pimenton, zingibron, macison, bonajn teo-specojn, diversajn sapojn: ordinaran blankan, marsejlan, italan marmorumitan, vindzoran, verdan kaj multajn aliajn,
S-ino: Ĉion ĉi mi havas ankoraŭ en provizo. Donu al mi nun pri ĉio malgrandan kasbileton. Mi tuj donos al vi la monon. - Kontrolu, ĉu ĝi estas en ordo.
But.: Mankas ankoraŭ ses groŝoj, sed tion mi povas ne kalkuli.
S-ino: Metu la varojn kune. Mi sendos al vi mian servistinon kun korbo por alporti ĉion.
But.: Kiam vi denove iros en la urbon, tiam ne forgesu viziti min.
Inter sinjoro kaj razisto
S-ro: Mi atendas vin jam duonan horon.
Raz.: Venonte mi estos pli akurata.
S-ro: Metu viajn aĵojn sur ĉi tiun tablon kaj en la kuirejo igu la servistinon alporti varman akvon.
Raz.: Mi havas varman akvon en mia botelo.
S-ro: Antaŭmetu al mi ĉi tiun antaŭtukon!
Raz.: Ĉu vi volas esti sapumita per mano aŭ per peniko?
S-ro: Per peniko. Sed mi havas mian propran saposkatolon tie en la ŝranko. Malfermu la malsupran tirkeston, vi trovos ĝin tuj antaŭe en la maldekstra angulo.
Raz.: Sed en ĝi troviĝas neniu sapo.
S-ro: La sapo kuŝas en papero apude.
Raz.: Ĉu vi havas ankaŭ vian propran razilon?
S-ro: Ne, prenu la vian! Viaj raziloj estas ja bonaj?
Raz.: Ili ĉiuj estas veraj bengalaj raz-klingoj.
S-ro: Ĉi tiu razilo skrapas iomete. Vi devas ĝin iom pli rimenumi.
Raz.: Mi prefere prenos alian. Ĉi tiu - mi opinias, estas por via barbo tro maldika.
S-ro: Ĉu ankaŭ via razila rimeno estas bona?
Raz.: Ĝi estas el vera rusa jufto.
S-ro: Ĉi tiu razilo tranĉas pli bone.
Raz.: Ĉu viaj vangobarboj devas resti tiel starantaj, kiel ili estas nun?
S-ro: Jes, sed de la lipharoj vi povas ilin iom forrazi. Sub la lipoj vi devas ilin preni malsupren, aŭ tie la haroj elsaltos supren. - Kio nova okazas en la urbo?
Raz.: Ĉe la kortega konsilanto N. enflugis koko tra fenestro en la ĉambron, pro kio la servistino tiom ektimis, ke ŝi lasis fali servo-pleton kun teoservico. Tio kolerigis la sinjorinan moŝton tiom, ke ŝi ekfebris, kaj tio ĉagrenas la sinjoran moŝton tiommezure, ke li nun volas fumi nenian tabakon.
S-ro: Estas mirinde, kion ia koko iam povas kaŭzi.
Raz.: Ĉe sinjoro barono X., kiu estas mia kliento, naskis lia sorĉe bela pudelino naŭ amindajn pudelidojn. Unu el ili sinjorino baronino elektis sia sin-hundeto, kaj oni diras, ke ŝi volas manĝigi ĝin per bonbonoj kaj rostitaj migdaloj.- Estas prete!
S-ro: Vi ja ne razis min ĝisfine. Ĉi tie sur mentono staras ankoraŭ kvanteto da stoploj. Mi kredas, ke vi ne volas fari el mi polan judon.
Raz.: Via sapo ne donis bonan ŝaŭmon, la razilo forglitis de la haroj. Permesu, ke mi la lokon denove sapumu, poste mi prenos ĝin per renversita razilo.
S-ro: Fulmotondro! Kiel vi min defrotis!
Raz.: Kiam vi deziras, ke mi venu denove?
S-ro: Postmorgaŭ matene. Sed vi devas esti ĉi tie precize je la oka.
Raz.: Mi venos akurate.- Mi respekte salutas vin!
S-ro: Adiaŭ!
Vortareto
anizo - anýz
cinamo - skořice
fenkolo - fenykl
figo - fík
junipero - jalovec
kando - kandys
kardamomo - kardamom
kariofilo - hřebíček, hvozdík
kasio - kasie
kumino - kmín
lodo - lot (váhová míra, 16 g)
maciso - maciz, muškátový květ
migdalo - mandle
pimento - piment, anglické koření
pipro - pepř
rimenumi - obtáhnout (břitvu)
rizo - rýže
rosino - rozinka
spico - koření
zingibro - zázvor