Raportas Miropiro


110 jaroj de Esperanto en Brno – de vidpunkto de kunorganizanto


La dudekunuan de majo okazis en Brno solenaĵo omaĝe al jubileo de la plej malnova Esperanto-klubo en Ĉeĥio. Ĉar mi estas en la komitato de la klubo, mi havis taskon kunorganizi la aranĝon. Ĉar temis pri grava aranĝo, la preparkomitato renkontiĝis la unuan fojon jam en januaro. En la komitato estis: sinjoro Malovec, sinjorino Podhradská, sinjorino Trzosová, sinjoro Vojáček kaj mi. Ĉiu el ni ricevis taskojn, pri kiuj ŝli okupiĝos. Mia ĉefa tasko estis prepari prelegon pri junularo kaj dum la aranĝo esti preta ion iri aĉeti aŭ fari ion bezonatan.


Kiel pasis la tempo, nia teamo ricevis novan fortan kolegon, sinjoron Fischer, kiu ofertis krei glumarkojn en kunlaboro kun sinjoro Barták kaj ankaŭ murgazeton.


Krom la prelego mi ankaŭ preparis mapeton por la invitletero, por ke homoj pli facile trovu la vojon.


Nur kelkaj tagoj antaŭ la festo ni ricevis mesaĝon, ke venos du Vienanoj, sed baldaŭ venis informo, ke venos eĉ kvin Vienanoj, al kiuj mi sendis proponon, kiel ŝpari monon por la vojaĝo al Brno! Ke ni havos eksterlandan viziton de partnera urbo de Brno, estis por ni tre pozitiva mesaĝo.


Finfine, la 21-an de majo...mi vekiĝas post la sesa horo matene kaj prilaboras ankoraŭ mian prelegon dume mia gasto Boban, kiu tranoktis ĉe mi, ankoraŭ dormas. Ni kune matenmanĝetas kaj poste iras al tramo. Per tramo al urbcentro, kie Boban ankoraŭ aĉetas bukedon por Věra Podhradská kaj poste piede de urbcentro al loko de aranĝo. Mi ekscias, ke pro viena vizito ne sufiĉos ŝajne seĝoj en la klubo kaj mi veturis per aŭto kun sinjoro Vojáček preni sume 12 seĝojn, ke ĉiuj povus sidi. Mi ankaŭ aĉetas akvon por gastoj.


La aranĝo komencis iomete kun malfruiĝo, ĉar ni atendis, se venos estro de urba kvartalo, kies klubejon ni uzis. Fine neniu venis, sed venis anstataŭ li multaj gastoj. Komence sinjorino Podhradská salutis ĉiujn kaj informis ĉiujn pri plej gravaj gastoj. Fine, Vienanoj ne estis solaj eksterlandanoj, venis ankaŭ ukraina esperantisto Alexandr Simonov, kiu vivas kaj laboras en Brno. Poste ni elstaris kaj estis unu minuto silentaj pro homoj, kiuj forpasis dum 10 jaroj de festoj de 100 jaroj de klubo. Poste ni jam kun pli granda ĝojo elstaris ke ni kantu la himnon, sed ne nur esperantan, sed ankaŭ ĉeĥan en esperanta traduko (kantis altkvalitege Miroslav Smyčka).

Antaŭ tagmezo kaj tagmanĝo okazis prelego de Miroslav Malovec pri esperanta agado dum pasintaj 10 jaroj kaj parolis ankaŭ honora prezidanto sinjoro Zdeněk Hršel. Kaj finfine, ankaŭ mi prelegis pri junularo. Tiu ĉi prelego ja bezonis dataprojekciilon, kiun ni ankoraŭ ne preparis, sed mi baldaŭ amikiĝis mian komputilon kaj dataprojekciilon de sinjoro Vojáček.


Poste estis diskuto kaj babilado kaj ĉar ni jam estis malsataj, ni iris tagmanĝi al proksima restoracio.


Posttagmeze parolis sinjoro Malovec pri gravuloj de nia klubo, poste sinjrorino Podhradská pri kulturaj programoj de la klubo, sekvis ŝin doktoro Pavel Lehký kun lia ĉeĥa prelego pri perspektivoj de esperanto kaj poste sinjoro Werner pri siaj 4 neforgeseblaj memoraĵoj.


Antaŭ la kvina horo posttagmeze la aranĝo finis kaj restis tempo por libera diskuto inter partoprenantoj. Kaj mi denove vojaĝis kun sinjoro Vojáček kun 12 seĝoj (dufoje ni veturis) kaj poste mi ankoraŭ iris kun doktoro Pavel Lehký kaj Boban trinki bieron.


La aranĝo laŭ mia vidpunkto okazis sen problemoj, partoprenantoj gustumis kukojn de mia patrino kaj sinjorino Trzosová kaj povis aŭdi interesajn prelegojn. Krome, kelkaj el ili transdonis salutvortojn de iliaj kluboj (Prago, Přerov, Prostějov)...

Jen fino de mia raporto...