Prelego okazigita de Marek BLAHUŠ
en la Esperanto-klubo de Brno 2006-02-22:
"Scrabble" signifas angle "zorge kolekti po peceto". Kaj en Skrablo, kiu estas vortludo, oni ĝuste kolektas po peceto literojn, por formi vortojn. La literoj troviĝas sur tegoletoj, kiujn oni lotumas el saketo. Kaj la vortojn oni elmetas sur ludtabulon, por ke aperu tie krucvortenigmo. ĉiu litero havas sian poentan valoron - des pli alta la valoro de la litero, ju pli malofte oni uzas ĝin en koncerna lingvo. En esperanto, la plej multajn poentojn gajnas la literoj ĥ kaj ĵ. Do, tre valora estas ekzemple la vorto "ĤORAĴOJ". Aldone, sur la tabulo troviĝas premiaj kvadratoj, kiuj pligrandigas la valoron de vorto. Tial, tre grava estas ne nur kunmeti bonan vorton el la literoj, sed ankaŭ meti ĝin en la plej profitodonan lokon. Skrablon inventis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento Alfred BUTTS, senlabora usona arkitekto. Li deziris krei ludon, en kiu por la fina venko necesas lerteco de la ludanto, sed ankaŭ bonŝanco. Komence neniu interesiĝis pri la ideo, sed finfine en 1948-a jaro lia amiko fabrikis 2400 kompletojn de la ludo. Nuntempe ekzistas pli ol 30 lingvaj versioj de Skrablo - ankaŭ la esperanta. En la ttt-ejo http://skrablo.ikso.net/ oni povas ludi Skrablon en la internacia lingvo. Kaj dume sperti kia granda ĝojo estas simple ĝui la etoson de esperanta vortfarado. Sed multajn homojn eĉ pli amuzas divenado - el kiu lando devenas onia kontraŭulo. En la ttt-ejo estas registritaj 1278 ludantoj, kaj tiu ĉi nombro ĉiam kreskas. Oni okazigas eĉ mondĉampionajn Skrablo-konkursojn. ĉiun duan jaron okazas la anglalingva mondĉampionado. Tiun grandegan konkurson partoprenas pli ol 100 ludantoj el kelkdeko da landoj. Estas ankaŭ internaciaj konkursoj franclingvaj kaj hispanlingvaj. Kaj por ni, interesa povas esti demando, ĉu iam okazos mondĉampionado en la internacia lingvo. Iuj tamen opinias, ke ne. Kompreneble, Skrablo en esperanto estas agrabla plena de amuzo, sed la internacia lingvo estas aglutina. Sekve oni ne povas facile verdikti, ĉu la koncerna vorto ekzistas aŭ ne. Dum konkursoj verŝajne multaj ludantoj fojon post fojo vokus arbitracianton kaj diskutus longtempe pri la vortoj "MALSIMIO", "PAPAVI", "EKFARPLOREGO" - vortoj signife frenezaj, sed gramatike korektaj. Malgraŭ tio, ke do neniu estas esperanta skrabla mondĉampiono, ĉiuj volonte de tempo al tempo ludas - eble tial, ĉar ili simple ŝatas foje fari frenezaĵojn kaj amuzaĵojn en la vivo.
(bazita sur teksto verkita de Krzysztof USAKIEWICZ)