La plej granda ĉina romano Ruĝdoma
sonĝo (preskaŭ mil paĝoj) de la verkisto Cao Xueqin (1715-1763)
(en la ĉeĥa traduko Sen v
červeném domě, aŭtoro Cchao Süe-Čchin) similas al Avino de Božena Němcová (1820-1862) - ambaŭ verkistoj ĉirkaŭ 30-jaraj
rememoras sian feliĉan infanaĝon ĉirkaŭ sia 13-a jaro kaj
kreas belan sonĝon pri ĝi. La ĉino vivis preskaŭ precize
unu jarcenton antaŭ ĉeĥino, sed sian infanaĝon li travivis
en ruĝa nobela palaco, dorlotata de multaj servoknaboj kaj servoknabinoj.
En la romano rolas ĉirkaŭ 400 personoj. Pro tio ĝi estas
komparata ankaŭ kun Serĉado de
la perdita tempo de Marcel Proust (1871-1922). La ĉina tradukisto,
akademiano Xie Yuming, uzas en sia traduko multajn tre surprizajn, sed spritajn
parolturnojn, kiuj faras la legadon ankoraŭ pli interesa. Multajn mi notis
en la suba teksto.
Avino bankedis ĝardene. Beijing aŭdiencis Jadon. Belaĵo mankojn inkludas, bonaĵo penojn altrudas. Tie strias la strateto, oldas templo, kvietas hejmo. Tio ŝancas al ŝi kvitigi kontraŭ la servado. Kvazaŭ montoj lavangus. Pro ilia malatento oleo transpotiĝis. Sed magris rikolto pro akvego kaj trosekeco. La popolanoj tute mizeris. Tio cirkulis kiel sensacio. Vespere kiam tempis enlitiĝi. Ĉiuj kromedzinoj sterilis. Tre simplis lia laboro. Enis nur maljuna bonzo. Malgraŭ ke ĝi eble ne ĉiam povas tute senrezerve samopinii. Kaj tiu familio efektive sambranĉas. Haloj kaj pavilonoj tre imponas. Oni rekomendis al mi gubernisti en la domo. Pompis ruĝsatena ĵaketo; luksis sciurfela pelto, ŝikis smeraldkrepa jupo. Tapiŝoj sur kiuj mezis dorsapogaj kusenoj. Oriente de la planko vicis kvar seĝoj. Lipante teon ŝi observis la ĉambron. Ignorate li kvietis. Ambaŭflanke de la pordo sin plantis kvar deĵorantaj knaboj. Puncas palto apenaŭ nova, smeraldas krurumoj el flora sateno, verminjolas ŝuoj dike plandumitaj. Rigardo tre sentimentalas. Ŝi hahais. Larmoj perlis sur la vizaĝo. Ĝi tede aĉas. Kiom grandan bovlon vi tenas, tiom da manĝaĵoj vi prenas. Vi dorlotas buŝon, sed malzorgas anuson. Ŝia korpo trezoras multe pli. Ne forgesu detali al li pri ŝia malsano. Transdiru tion al via patro. Ŝvito eksudis. Homoj pelmele navetadis. Ŝi ŝiris sin el stuporo. Li sagis al ŝi. Oni farus al vi elvringon. Recidive malsana. Plantis sin ĉe la pordo. Ŝi vizaĝis ridete al li. Li hahae respondis. Vinon nur lipi de tempo al tempo. Oni petis ŝin sidiĝi, sed ŝi fordankis. Li fostis flanke. Ŝi kolere svingis sin for en sian ĉambron. Hihioj ŝprucis el ŝia buŝo. La servonaboj dispafis sin al mona vetado, al parenco aŭ amiko. Homo pene ŝvitas, ĉielo decidas. Ŝi demandis kun svarmo da ridetoj. Povi nur moskite zumaĉi. Ĉu ĉiuj megeru kiel vi? Li sufiĉe ĉe vi kolombumis. Tio tuŝis ŝian koron, ke larmoj elsusuris. Kion vi kovas? Ŝi svingis sin eksteren. Mastro eminentas, gastoj do frekventas. Rostate de la suno. Silento regis, ĝis li devigis sin rideti. Ŝi ankoraŭ tragikas pro la fratina morto. Li karesis ŝin per ridetoj. Tamen ŝia vizaĝo ĉiam nubis. Ne montru plu la mielan langon. Rido ŝprucis el ŝia buŝo. La knabino kunpremis la lipojn por sufoki ridon. Kokete murmuris la ino, matracante sub li. Mi ne rokas, sed neniu min apogas. Li trovis, ke ŝi bule kuŝas. Kvesta poto. Elkruĉigi drinkaĵon. Li ne kuraĝis eĉ mieni. Sub ŝia voktado. Ŝi palankenis al Feniksa. Ŝia kapo erektiĝis. Ridetoj svarmis sur ŝia vizaĝo. Tio glitis el mia memoro. Ŝia koro ŝrumpis. Ili ne servu kiel verŝujoj de kolero. Lia vizaĝo vultuis pro honto (vultua = ruĝa kaj pufiĝinta). Kiu bastardo min kotis? Kial vi ankoraŭ pli ŝtormas? Vomi sensencaĵojn. Kuiri maĉaĵon. „Mi?“ modestis la oldulino. Indigno legiĝis sur ŝia vizaĝo. Kiu atendas, ke ŝi tiom senkoras. Li sin ĵetis liten. Vizitindaĵo. Jaspa kaj Ora estis samtablaj. Anjo Liu flankis al Avino. Starante ĉee ŝi ĵetis flustron en la orelon de Anjo Liu. Jaspa kolapsis al la tablo povante nur ajjoi. Tie stakis kaligrafaĵaj albumoj kaj arbaris penikoj. Ebriiĝinte ni iru kirli en iliaj ĉambroj. Ŝi trinkis buŝon da vino. Ĉu mi min buŝumu? Forigi la tagmezan enuon per babilo. Tio forte tiklis ŝian pudoron. Ŝi lasis la ĉambron. Sed li nur ambigue murmuris. Li dronis en ĝojo. Ĉu mi tiel aĉas? Kelkaj frazoj tiritaj el libro kaj jam ŝimaj en la kapo. Li ĉantis la kantojn plurfoje. Tiumomente mortis la celo aŭskulti la kanton. La suno rostas. Li sombris pro demando. Kiu sin per larmoj duŝos? Ŝi fosis vestojn portitajn en sia juneco el kestoj por doni ilin al iu. Almenaŭ du ĉarojn da laŭdoj ŝi elrulis. Konfidu al mi transdirendajn vortojn. Jen kial io ĉiam tiklis mian koron. Ne problemas. Malgraŭ tio scintilis en ŝia kapo du poemoj, kiujn ŝi senpolure surpaperigis. La inspiro nin spronas. Oni preparis laŭkape skatolon da plaĉaĵoj. La osmantoj bole floras. Ŝi profite ĉiam translimiĝas. Ŝi laŭte ajis. Vi langomorda hufulino! Tamen hurais Yunchin. preninte iom da pinĉilaĵo. Ili ordonis purigi la tablojn kaj ilin reprimeti. Starante en salika ombro. Kaj vi jam tiel hotas kaj hopas! Li promprtis. La ĉantĉantis. Mia poemo pli mavas ol la via, tial cindrigendas. Ankaŭ mi elŝpinas poemeton. „Ŝi ŝajnas lerta,“ suplementis la knabo. „Kiel bele,“ la knabino patosis. Via vizaĝo printempas. „Sanegon al Longviva Avino,“ ŝi klukis. La okuloj aĉas, oreloj malakras kaj memoro perfidemas. La tuta familio plorplorplorploregis. Kiu absurdis antaŭ vi? Bela vetero dotis per si la sekvan tagon. Mi aĝe povas patrini al li. Tiel lantlante desegni. Remaĉu la ĵusajn vortojn. Ŝi surplankiĝis, rido ondegis. Mi iom tiklas, sed vi jam viglas. Mi donu al vi ideon! Mi ordu al vi la hararon! Observante tion, li maĉis ian ĝuon. Dume ridoj ŝprucis el la buŝo de la knabo. La animo de la servoknabino jam kuris en la piedan pinton. Ŝi marteladis la plankon per sia kapo kaj torente larmis. Jen kiel mi vidas, ŝi ne vulpas. La kolerego ŝin misgvidis. Tia mistrakto denove tordis ŝian koron kaj ŝi eklarmis. Knaboj ŝtelas tempeton por fari ion fuŝan. Vi estas nestiĝema. Li traktis sian filon kiel mortigendan ŝteliston. Ŝia patrino ekhohois. Ve, mi, muŝkapa. Gurdadi ŝimajn vortojn. Forgesi direndan aferon. Li komprenis, ke ŝia obstino denove ludas kaj nenia konsilo efikas. Preni iun por njo-knabo. Atendu lin, ĉar li havas vortojn. Tiam lotusoj fruktis en nia ĝardeno. Vidinte ŝvelaj la okulojn de la knabino pro plorado. Oni ridus ĝis la dentoj elfalus. Poezia ideo hantis ŝian kapon. La oficisto transposteniĝis al provinco kun la tuta familio. Ne misjuĝu senfonde. Ĉiam dornas iliaj rilatoj. Gardu vin kontraŭ fingrotranĉo! Vanis ĉiea serĉado.
vanjo, kuĉjo, kunjo, franjo, alemeo, dabi, formenti, livida (blanke verdeta), vultua (ruĝa), aluni (sorbigi), puntilio (honoratako), reposti (rebati), rankora (venĝema), langvora (lacega),