LA VERA ROBINSONO, ALEKSANDRO SELKIRK

J. Procházka


La libron "Aventuroj de Robinson Crusoe" konas legantoj verŝajne en la tuta mondo. Oni ankaŭ scias, ke la romano estis verkita surbaze de realaj okazaĵoj. Kiu do propre estis la homo, al kiu la angla verkisto Daniel Defoe donis la nomon Robinsono Kruso? Li estis skota maristo Aleksandro Selkirk, kiu pasigis kvar jarojn kaj kvar monatojn sur insulo en Pacifiko, sur kiu li estis pune surbordigita en la jaro 1704. Tiu insulo estas parto de insularo, kiun malkovris en la jaro 1563 Juan Fernandez, portugala ŝipestro en hispanaj servoj. La insularo situas 672 km okcidente de ĉilia haveno Valparaiso kaj konsistas el tri insuloj: Más a tierra (hispanlingve: pli proksima al la tero), Santa Klara kaj Más a fuera (pli fora). La insulo Sankta Klara estas apartigita per 18 km larĝa markolo de la insulo Más a tierra, sed la insulo Más a fuera troviĝas 174 km plu okcidente. Dum la insulo Sankta Klara estas nur ŝtonoza rifo, estas la insuloj Más a tierra kaj Más a fuera montozaj insuloj kovritaj per praarbaro, kies areo estas pli ol 85 km2 por ĉiu el ili. Aleksandro Selkir estis surbordigita sur la insulon Más a tierra.

Kiu vere estis tiu ĉi Aleksandro Selkirk? Oni scias, ke li estis filo de ŝuisto el malgranda skota urbeto Largo. Li naskiĝis kiel sepa infano, kiun gepatroj nekredeble dorlotis, ĉar laŭ tiama superstiĉo estis la sepa infano antaŭdestinita por feliĉo kaj riĉeco. La gepatroj klopodis eduki lin kiel pripenseman kaj honorindan homon, sed ili ne sukcesis. Aleksandro havis nebrideblan temperamenton kaj malgraŭ klopodo de la gepatroj jam en infanaĝo li respektis nek leĝojn nek religion. Li faris plej nekredeblaj stratbubaĵojn. Kiel dektrijara li estris bandon de samaĝaj kamaradoj, kiu teruris la malgrandan urbeton. Foje dimanĉe li kun siaj kamaradoj eĉ malebligis al paroĥestro eniri en preĝejon. Administrado de la urbeto postulis, ke li por tiu ofenda konduto petu publikon pri absolvo kaj ke li promesu pliboniĝi. Sed Aleksandro je destinita tempo en la preĝejon ne venis. Sen postsigno li malaperis kaj lasis sin dungi sur ŝipo. Hejmen li revenis post ses jaroj kiel sperta maristo. Sed li devis pro konfliktoj kun frato forlasi hejmon kaj denove foriri sur la maron.

Tiutempe ekzistis pli multaj tiaj ribeluloj kaj ĉiuj troviĝis sur rabaj, komercaj aŭ militaj ŝipoj. En la jaro 1703 dungis la ŝipestro William Dampier ŝiparon por kombinita raba kaj esplora ekspedicio celanta en Pacifikon. Dampier komandis en tiu ekspedicio du ŝipojn, unu sub lia rekta komando, la duan ŝipon komandis viro, kies nomo estis Stradling. Aleksandro Selkirk, kiu tiam estis dudek-ses-jara, estis dungita sur la duan ŝipon kiel dua stiristo. La ekspedicio tranavigis la Atlantikan oceanon kaj poste ĉirkaŭ la Horna terkapo penetris en Pacifikon. Tie post kelksemajna senvento malaperis la komandanta ŝipo el la viddistanco de la dua ŝipo, kaj ĉi tiu ŝipo do daŭrigis en navigado, sed neniu sur la ferdeko sciis, kie ili ĝuste troviĝas.

Pasis vico da semajnoj kaj provizo de trinkakvo estis preskaŭ elĉerpita. Nutraĵo estis duonputrinta, ŝipbiskvitoj plenis de vermoj, kaj ĉiun kvinan aŭ kvaran tagon iu maristo mortis. Aleksandro Selkirk plendis pli laŭte ol la ordinaraj maristoj kaj la ŝipestro konsideris lin ĉefa grumblanto. Selkirk ne volis plu toleri la mizerajn vivkondiĉojn kaj diris, ke ĉe la plej proksima okazo li foriros sur la firman teron. Sed la ŝipestro la duan stiriston antaŭiris. Foje frumatene li venigis la duan stiriston sur la ŝipestran ponteton: "Tie vi vidas teron, sinjoro Selkirk," diris la ŝipestro, "kaj estos por ni ambaŭ pli bone, se vi forlasos nin."

Oni ne scias, kion Selkirk respondis, sed estas certe, ke lia surbordigo realiĝis senprokraste. Oni ankaŭ scias, ke la ŝipestro donis al Selkirk pafilon, pulvon, kuglojn, tabakon, tranĉilon, kelkajn diversajn instrumentojn, Biblion kaj kelkajn librojn, ĉar li ne volis, ke la plendanta stiristo pereu. Kiam la boato, kiu surbordigis lin, fornavigis, estis Selkirk sur la dezerta bordo sola. Sed li ne malesperis. De du maristoj de la ŝipanaro, kiuj sur la insulo iam pasigis kelkajn monatojn, li sciis, ke ne minacas al li danĝero, ke li mortus pro malsato. En montoj vivis multe da kaproj, kiuj estis sur la insulon alveturigitaj dum antaŭaj koloniigaj provoj, kaj li posedis ja pafilon kaj pulvon. En grotoj ĉe la marbordo estis langustoj, kaj fiŝoj alnaĝadis ĝis la bordo. Kaj ĉie sur la insulo estis freŝa fonta akvo. Sed kion li tiumomente ne povis antaŭsenti, estis la cirkonstanco, ke la malamikeco de la ŝipestro savis al li la vivon. La ŝipo, kiu lin surbordigis, neniam revenis al Anglio. Ĝia sorto estas nekonata: aŭ ĝi karambolis kaj vrakiĝis aŭ atakis ĝin hispanoj.

Antaŭ ol noktiĝis, li trovis en rokoj sur la marbordo groton, en kiu li poste certan tempon tranoktadis. Dumtage li esploris la insulon. Kiam li trovis ĉe piedo de la plej alta monto plataĵon, li konstruis tie du kabanojn; en unu li mastrumadis, en la alia li tranoktadis. Post kelkaj monatoj li repaciĝis kun sia sorto. Tagojn li pasigis per fiŝkaptado kaj ĉasado. Kiam li plu ne havis pulvon, li fariĝis tiel lerta, ke li sukcesis kapti kaprojn eĉ dum kuro. Plejparton el ili li buĉis, sed kelkajn li malsovaĝigis por lakto. Biblio fariĝis granda konsolo por li, kaj la preskaŭ tridekjara viro, kiu tiel teruris la paroĥestron en Largo, bedaŭris sian antaŭan vivmanieron kaj fariĝis pia kristano. Kiam li ne ĉasis nek fiŝkaptis, li pasigis multe da tempo en branĉaro de granda arbo, de kie li havis bonan elrigardon al la maro. Sed dum la unuaj jaroj li ekvidis eĉ ne unu ŝipon.

El lia vesto fariĝis ĉifonoj, tial li kudris al si veston el kapraj feloj. Kiam pasis du jaroj, foje li ekvidis alnavigi al la insulo du ŝipojn. Sed li ne kuraĝis bruligi fajron aŭ hisi ian flagon. Li kaŝis sin en vepro kaj observis maristojn, kiuj alnavigis en boato al bordo. Unue li supozis, ke ili estas angloj, sed kiam li ekkuris al la bordo, li ekkonis laŭ la lingvo, kiun ili parolis, ke ili estas hispanoj. Li komencis fuĝi, sed la maristoj ekvidis lin kaj komencis persekuti lin. Li sukcesis kaŝi sin en branĉaro de iu arbo, de kie li vidis, kiel la hispanoj klopodis trovi lin. Li vidis ankaŭ, ke ili buĉas liajn kaprojn. La fremdaj maristoj restis sur la insulo tri tagojn. Kiam ili unu tagon malaperis, li kuraĝis malgrimpi. Sur la loko, kie staris liaj kabanoj, restis nur amaseto da cindro.

La lastaj du jaroj sur la insulo pasis sen ekscitemaj eventoj. Foje ja granda pluvego estingis lian fajron, sed li sukcesis fari alian per frotado de du pecoj de ligno. Tiun li poste zorgeme tenis bonstata en du novaj kabanoj, kiujn li konstruis al si. Lia vivo senĉese pli similis al vivo de necivilizita sovaĝulo, li ne plu kapablis legi kaj eĉ ne faris la noĉan kalendaron.

Dum Aleksandro Selkirk vivis la vivon de forlasito sur la in-sulo Más a tierra, la ŝipestro Dampier finis sian navigadon kaj revenis kun sia ŝipo en Anglion, kie li eksciis, ke la dua ŝipo versimile aŭ karambolis aŭ estis forkaptita de hispanoj. La gepatroj de Selkirk supozis, ke Aleksandro dronis kaj ke ili neniam plu vidos lin.

En la jaro 1707 eknavigis la ŝipestro Dampier denove sur maron, ĉifoje ne kiel komandanto, sed kiel la unua stiristo de ekspedicio de la ŝipestro Rogera. La ekspedicio navigis samdirekte kiel la ekspedicio unua, kaj tial la lastan tagon de januaro 1709 aperis sur horizonto konturoj de la insulo Más a tierra. Kiam ambaŭ ŝipoj ankriĝis en golfo ĉe la insulo, subite ekflamis sur la bordo fajro. La ŝipestro sendis al la insulo boaton, kaj tuj kiam la maristoj supreniris la bordon, ekkuris renkonte al ili longbarba viro vestita en kapra felo. La viro falis sur genuojn kaj parolis, sed komence neniu komprenis, kion li volas diri. Nur iom poste ili komprenis, ke li senĉese ripetas unu frazon: "Mi estas anglo, por Dio prenu min sur ferdekon!"

Kiam la sovaĝulo aperis sur la ferdeko, li vekis grandan sensacion. La barbon li havis disigita en du harfaskoj kun nodoj sur la finoj kaj la harojn kunplektitaj en hartigoj. Li similis pli al simio ol al homo. Kiam la stiristo Dampier alparolis lin, la viro serĉis kun malfacilaĵoj ĉiun vorton por respondi, sed post certa tempo li komencis paroli tiel impete, ke li preskaŭ stumbladis je siaj vortoj. La stiristo Dampier subite rememoris, komprenis liajn vortojn kaj rekonis en la duonhoma estulo iaman duan stiriston de la ŝipo, kiu ne revenis el la ekspedicio. Ĉar la ŝipo, kiu Selkirkon savis, ne havis plenan ŝipanaron, Selkirk - antaŭ kelkaj horoj ankoraŭ duonsovaĝa ermito - fariĝis la dua stiristo. Sed la ŝipoj devis fini sian ekspedicion, nome navigadon ĉirkaŭ la mondo, tial daŭris ankoraŭ unu jaron kaj ok monatojn, antaŭ ol Selkirk povis reveni en Anglion. Li revenis en sian skotan hejmon, sed ĉar lia senbrida temperamento neniel ŝanĝiĝis, aperis novaj malfacilaĵoj kaj konfliktoj, kaj Selkirk forlasis sian naskiĝ-urbeton. Iom poste li vivis certan tempon kun iu junulino en Londono, poste li edziĝis kun iu vidvino. Sed ankaŭ la geedzeco ne estis feliĉa.

En la jaro 1717 ni denove vidas lin sur la maro, en 1722 li estis rang-altigita je leŭtenanto de militŝipo Weymonth. Sur la ferdeko de tiu ŝipo li mortis, kaj lia kadavro estis ĵetita en la maron.

Aŭtoro de la libro "Aventuroj de Robinsono Kruso" estis persono tre problema. Lia beletra aktiveco estas nur eta parto de lia vivlaboro. Kiam li debutis kiel romanverkisto, li estis preskaŭ sesdekjara. Ĝis tiu tempo li vivtenis sin kiel politikisto, politika spiono, ĵurnalisto kaj komercisto. Kelkfoje li bankrotis, estis eĉ en malliberejo por ŝuldantoj. Librojn li verkis nur malmultajn, sed lian nomon famigis la libro pri Robinsono.

Ĉu ambaŭ viroj, Selkirk kaj Defoe, iam renkontiĝis? Sendube la restado de Selkirk sur la insulo Más a tierra estis modelo por la ĉefverko de Defoe. La verkisto uzis multajn karakterizajn detalojn el la ermita vivo de Selkirk. Sed kiamaniere li eksciis tiujn detalojn, tion neniu scias. Ekzistis konjekto, ke Defoe ŝtelis al Selkirk liajn notojn kaj donis al li eĉ ne heleron, sed tio neniam estis pruvita. Onidire laŭ ĉi tiu konjekto, kiam foje al Selkirk mankis mono, konsilis al li la ŝipestro Rogera, ke li vizitu la verkiston Defoe kaj proponu al li manuskripton de siaj notoj por tralego. Defoe onidire la manuskripton tralegis, ĝi plaĉis al li, sed poste li reverkis ĝin, sed al Selkirk li diris, ke la historieto estas tute ne interesa. Sed ne ekzistas eĉ ombro de pruvo, ke Selkirk transdonis la manuskripton al Defoe, oni ja eĉ ne scias, ĉu vere Selkirk sur la insulo Más a tierra faris notojn pri siaj travivaĵoj. Plej versimila estas la konjekto, ke Defoe legis pri la ermita vivo de Selkirk en tiamaj bulvardaj gazetaĉoj kaj surbaze de tiuj artikoloj li verkis sian romanon. Poste li devis senpove rigardi, kiel eksterlandaj eldonistoj tradukas ankoraŭ freŝan Robinsonon Kruso, dum li profitas por tio eĉ ne unu pencon. Li ĉiam balanciĝis surrande de bankroto, sendube al li helpis almenaŭ enspezoj de multaj anglalingvaj eldonoj.

En la libro tamen estas rimarkeblaj lokoj, kie Selkirk finiĝas kaj kie komenciĝas Defoe. La verkisto verkas pri tropika klimato, en realo estas klimataj kondiĉoj tie mildaj. Li priskribas ekzemple kreskaĵojn, kiuj kreskas sur la bordoj de la rivero Amazono, dum lamoj, ankaŭ aperantaj en la romano, vivas nur alte en la montaro Andoj. Krome li aldonis en la libro nigrulon nomitan Vendredo kaj diversajn kanibalojn. Certe tie ludis sian rolon ankaŭ fantazio de la verkisto.

La insularo de Juan Fernandez estas parto de Ĉilio kaj Los Fernandecinos, kiel insulanoj nomas sin, estas ĉiliaj ŝtataj civitanoj. Nombro da loĝantoj estas ĉirkaŭ 500 kaj ĉiuj vivas sur la insulo Más a tierra. La kolonion fondis en la dua duono de la 19-a jarcento sviso Alfred ven Rodt, kiu post la germana-franca milito transloĝiĝis en Ĉilion. En Valparaiso li eksciis, ke eblas lui la insulon Más a tierra kaj li serĉis lokon, kie li povus fondi, kiel li mem diris, "surteran edenon", li luis do la insulon. Li estis riĉa, la tutan sian posedaĵon li investis en ĉasadon de langustoj, sed dum 30 jaroj li perdis ĉion ĝis la lasta helero kaj Más a tierra donis al li eĉ ne tiun "surteran edenon". En kolonio li postlasis 5 filojn, kiuj daŭrigis laboron de sia patro. Ankaŭ nuntempe la plej granda kvanto de omaraj aŭ langusta] konservaĵoj, kiuj estas haveblaj en okcidenta Eŭropo, devenas el la insulo Más a tierra. Dum la unua mondmilito okazis ĉe la insulo marbatalo, en kiu estis detruita la germana batalŝipo Dresden. Parto de maristoj, kiuj el la dronigita ŝipo saviĝis, vivis poste sur la insulo kelkajn monatojn. Post la milito iuj el ili denove revenis sur la insulon. Unu el ili, Hugo Fasdinger, kiu alvenis sur la insulon en la jaro 1932, foriris en la ĝangalon kaj sur la plataĵo, kie iam staris la kabanoj de Robinsono Kruso, li konstruis lignan domon kaj realigis sian malnovan revon vivi kiel Robinsono. Li loĝis tie 12 jarojn, dum lastaj jaroj li havis eĉ kunulinon, germaninon Henni Stade. Sed iun tagon ili ambaŭ revenis sur la marbordon kaj per la unua ŝipo fornavigis. Ekde tiu tempo neniu aŭdis ion pri ili.