Ĉeĥa literaturo en Esperanto

 

Kiam startis la ĉeĥa Esperanto-movado en la jaro 1900, la unuaj pioniroj komencis ankaŭ tradukadi el la ĉeĥa literaturo kaj proponadi siajn tradukojn al Esperanto-gazetoj, ĉeĥaj kaj ankaŭ eksterlandaj. Kelkaj tradukoj aperis kiel memstaraj broŝuroj aŭ libroj, sed multaj restis nur en manuskriptoj kaj neniam estis publikigitaj. Multaj el tiuj manuskriptoj perdiĝis kaj ni scias pri ili nur dank‘ al katalogo de Tomáš Pumpr, kiu post la dua mondmilito komencis sisteme kolektadi informojn pri tradukoj el la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj. Tamen multaj ankoraŭ restis en niaj arĥivoj kaj atendas prilaboron aŭ estis publikigitaj nur parte - la aŭtoro tajpis sian verkon kun pluraj kopioj, aŭ multobligis ilin ciklostile aŭ per similaj samizdataj metodoj. Kelkaj ekzempleroj poste saviĝis en niaj klubaj bibliotekoj.

            Kompreneble, la kvalito de la tradukoj estas tre varia. Tradukadis ne nur majstroj kiel Lukáš, Hormada, Pumpr kaj Kořínek, sed ankaŭ multaj pli malpli talentaj diletantoj.  Ankaŭ la elektataj aŭtoroj ne estas samkvalitaj. Multaj el ili nun ne plu estas konataj aŭ oni trovas informeton pri ili nur en plej grandaj enciklopedioj. Aliaj estas tutnacie konataj kiel Mácha, Němcová, Jirásek, Šrámek, aŭ eĉ famaj internacie kiel Hašek kaj Čapek. En la menciita katalogo de Pumpr ofte najbaras kelklinia poemeto kun kelkcentpaĝa libro, do la informo ne estas samnivela. Kelkaj verkoj estis esperantigitaj plurfoje de diversaj tradukantoj, dum aliaj sian esperantigon vane atendas.

            En 1946 Tomáš Pumpr publikigis artikolon „Česká a slovenská literatura v esperantu“ en la revuo Esperantista  kaj poste ankoraŭ memstare kiel propagandan flugfolion. Tie li menciis, kio jam estis tradukita, kaj samtempe petis, ke oni sendu al li informon pri ĉiu traduko, pri kiu la legantoj scias, negrave, ĉu ĝi estas publikigita aŭ manuskripta, ĉu libroforman aŭ en gazetaro. La akiritajn informojn li skribis sur slipojn, kiujn li ordigis alfabete en skatoloj. Post lia morto zorgis pri la skatoloj prof. Novobilský, kiu aldonis informojn pri kelkaj tradukoj, sed ne pri ĉiuj. Antaŭ kelkaj jaroj prof. Novobilský transdonis la katalogon al mi. Mi transkribis ĉion en komputilon kaj aldonis miajn notojn pri libroj eldonitaj dum lastaj tridek jaroj. Tamen ankaŭ al mi mankas informoj pri verkoj, kiuj aperis en gazetoj, ĉar mi preferis aliajn taskojn ol traserĉadi gazetojn. Sed mi planas ankaŭ tion foje fari.   Unue mi volus doni al la jam ekzistanta katalogo pli konvenan formon kaj nur poste enskribi nove trovitajn verkojn.

            Nun ni menciu plej gravajn verkojn, kiuj aperis esperantigitaj kaj libroforme.

            Antaŭ la unua mondmilito aperis Rakontoj de Jakub Arbes, Sherlock Holmes en servo de la hispana trono de Hugo Vavris  (propranome Hugo Vavrečka, avo de Václav Havel - ĉiuj certe konas ĝian filman version kun Vlasta Burian kiel Lelíček) kaj Benedek de Josef Svatopluk Machar.  La plej grava antaŭmilita projekto estis Avineto de Božena Němcová, kiu aperadis regule kiel literatura aldono de Bohema Revuo Esperantista, sed la lastaj ĉapitroj aperis nur post la milito.

            La intermilita tempo alportis serion da gravaj verkoj: Nokto en Karlův Týn de Vrchlický, R.U.R. kaj Blanka malsano de Karel Čapek, Homoj sur flosglacio de Vilém Werner, Tridek jarojn en la Ora Nordo de Jan Welzl, Bukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj de Erben, Koboldo Ondra de Jiří Mahen, Noveloj de Čapek-Chod, Du noveloj  de Jiří Sumín kaj Růžena Svobodová, Homo de Dio de Jan Vrba, Forlasita de Eduard Bass, Fokso-Nukso de Ignát Herrmann, Malriĉa knabo, kiu gloriĝis de Jan Herben kaj fantazia romano Mi en li de Ladislav Vladyka. Kulmino de tiu ĉi periodo estis Ĉeĥoslovaka Antologio eldonita en Budapeŝto. Eksterlande ĉe SAT estis eldonita la libro Travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek, sed nur unuaj dek ĉapitroj.

            Tradukoj elsenditaj de Verda Stacio antaŭ la dua mondmilito kaj tuj post ĝi konserviĝis en formo de ciklostilitaj kajeroj: Sur rozoj sternite de František Kožík kaj Bohumil Polách, Lunatika de Jiří Mahen, operoj Najado de A. Dvořák, Vendita fianĉino de Bedřich Smetana kaj En la puto de Vilém Blodek kaj teatraĵo La epizodo komenciĝas de Olga Horáková, poste dua edzino de Fr. Kožík.

            Post la milito aperis librofome Urbo sub signo de fajro de Marie Majerová, Panjo de Jaroslav Seifert (eldonita en Jugoslavio) kaj Romeo, Julieta kaj tenebro de Otčenášek, ankaŭ eldonita eksterlande kun speciala antaŭparolo de Louis Aragon. Eksterlande aperis ankaŭ la plej grava traduko de tiu periodo, Bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský en vere majstra traduko de Tomáš Pumpr. La libron eldonis Régulo Peréz sur Kanariaj insuloj, kiuj apartenis al Hispanio. Kelkaj esperantistoj vidis en la verko atakon kontraŭ la religio kaj postulis likvidon de la tuta eldono, sed la eldonisto ne cedis. Nun la traduko estas admirata de la tuta esperantistaro.

            Post restarigo de la asocio en 1969 iom simila sorto atendis Sileziajn kantojn de Petr Bezruč (tr. Pumpr, Hromada, Kořínek), kiuj en la najbara Pollando estas komprenataj kiel kontraŭpolaj - la polaj esperantistoj protestis kontraŭ la libro kaj ignoris ĝin. La plej sukcesaj tradukoj de tiu periodo estas du libroj de Karel Čapek tradukitaj de nia karmemora prezidanto Josef Vondroušek: Libro de apokrifoj kaj Rakontoj el unu poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo. Sukcesa estis ankaŭ Perdita vizaĝo de Josef Nesvadba (tr. A. Staňura). Riporto skribita sub pendumila paŝo de Julius Fučík estis eldonita precipe pro stila majstreco de Rudolf Hromada kaj eble ankaŭ por iomete flati la reĝimon. EK Třebíč eldonis teatraĵon de Viktor Dyk Ondro kaj drako (tr. J. Vondroušek) kaj Konstruado en altoj de Otokar Březina (tr. Th. Kilian). Tiutempe estis la eldonebloj limigitaj precipe pro cenzuraj motivoj. Nia asocio eldonis kelkajn tajpitajn kajerojn kiel suplementon de Starto (tiam ankaŭ tajpita) sub titolo Panoramo - la unuopaj kajeroj estis dediĉitaj al tradukarto de Miloš Lukáš, Rudolf Hromada, Josef Vondroušek, Jiří Kořínek kaj Oldřich Kníchal. Josef Rumler prezentis 52 tradukojn el ĉeĥaj nuntempaj poetoj. Ĉe la brazila eldonejo Fonto aperis ankaŭ tradukoj de Jiří Kořínek, nome Flugilhava ŝtono de Jiří Karen kaj Sur la sojlo de la amo de Markéta Procházková.

            Post restarigo de demokratio en nia lando malkreskis la membrobazo de nia asocio, sed fondiĝis privataj eldonejoj, inter ili ankaŭ KAVA-PECH (kongresa agentejo de Petro Chrdle), kiu komencis eldonadi diversajn librojn en pluraj lingvoj, inter ili ankaŭ esperantlingvajn el la ĉeĥa. Konkrete: Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek, Ne nur soldato Švejk de Jaroslav Hašek (rakontoj), Propra biografio de Karolo IV-a, Aŭdienco de Václav Havel kaj precipe Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk en traduko de Vladimír Váňa. ĈEA mem eldonis biografion de Komenio Lumo en tenebroj de František Kožík kaj Majo de Karel Hynek Mácha en traduko de Tomáš Pumpr. Propran tradukon de Majo eldonis ankaŭ Josef Rumler. Fine la de la pasinta jarmilo mi kaj Jaroslav Mráz ligis kontaktojn kun poetino Věra Ludíková, kies poemojn kaj rakontojn ni tradukis kaj ŝi mem eldonis sub la nomo Ekaŭdi la animon.  Ŝi invitis ankaŭ sian amikinon, poetinon Zdenka Bergrová, por kiu la poemojn tradukis J. Mráz, mi ilin enkomputiligis kaj ŝi mem eldonis sub la titolo La vortoj de la nokto. Samtempe ŝi helpis publikigi poemojn de forpasinta Jiří Karen Mondo afabla ne nur al votoj, denove en traduko de J. Mráz. Por knaboj eldonis EK Třebíč Knabojn de Kastora Rivero de Jaroslav Foglar (tr. Dieter Berndt).

            Se ni kolektus ĉiujn tradukojn el la ĉeĥa lingvo, kiuj aperis tra la gazetaro, poeziajn kaj prozajn, formiĝus el ili kelkcentpaĝa antologio. En la tridekaj jaroj Literatura Mondo dediĉis unu specialan numeron al ĉeĥoslovaka literaturo. En la kvindekaj jaroj La Nica Literatura Revuo publikigis serion da poemoj en traduko de Rudolf Hromada kaj Reĝon Lávra en traduko de Pumpr. La brazila literatura revuo Fonto publikadis preskaŭ regule tradukojn de Josef Rumler. Legolibrojn ni povus kompili ankaŭ el tradukoj de Miloš Lukáš kaj Jiří Kořínek.

            El ĝis nun ne publikigitaj, sed konservitaj tradukoj estas plej gravaj Manon Lescaut de Vítězslav Nezval en traduko de Jiří Kořínek, poemoj de Otokar Březina (Pumpr-Kořínek) kaj serio da tradukoj, kiujn postlasis nia Josef Vondroušek: Hordubal, Meteoro, Ordinara vivo, Naŭ fabeloj, Afero Makropulos, El la vivo de insektoj, Italaj folioj, Anglaj folioj, Ekskurso en Hispanion (ĉiuj de K. Čapek), Malnovaj ĉeĥaj mitoj de Jirásek, Ĝojoj de mia vivo de Jan Šmíd, Marlupo kaj gaja vidvino, Edzinigebla knabino, Zorgoj de kronitaj kapoj (ĉiuj de M. Švandrlík).

            Ni povus paroli ankaŭ pri originalaj verkoj de ĉeĥaj aŭtoroj aŭ pri tradukoj el Esperanto en la ĉeĥan, sed tio jam estus alia temo.

 

Miroslav Malovec