Jan Werner
Nemultaj el ni scias, ke L. Zamenhof
en la unua periodo de la movado por landnomoj praktikis sole la sufikson -uj,
eĉ en la kazoj nenaturaj, ekz. Amerikujo, Brazilujo, Palestinujo. Tiu
etapo daŭris ĝis la jaro 1895, kiam li mem konstatis, danke al siaj
spertoj en korespondado, ke tiu sistemo estas neinternacia, artefarita. En
Lingvaj Respondoj (1911) li sin esprimis: „Se mi dum longa tempo uzadis
«Brazilujo», «Ĉilujo» ktp., mi konfesas nun, ke tio estis erara.“
Esperanto estas bazita sur naturaj
lingvoj, ĉio en ĝi devas esti maksimume natura. La sistemo de
landnomoj finiĝantaj ĉiam per –ujo ne estas natura, eĉ se pro
sia fundamenteco valida. Tamen apud ĝi ni devas havi sistemon naturan. La
naturecon ni sekvu helpe de du ekzemploj donitaj far André Cherpillod en la
verko Lingvaj Babilaĵoj (2005):
1.
Turkoj kaj Turkio. Dum multaj jarcentoj en
centra Azio vivis nomadaj triboj, kiuj ne havis precizajn limojn de sia
teritorio, sed kiuj jam havis nomon: ili nomis sin mem Türük, aŭ Türk.
Poste, dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, iom post iom, multaj el ili
instaliĝis en Malgrand-Azion. Tiel naskiĝis la Otomana Imperio, kiu
poste estis nomita pli simple, en ilia lingvo, Türkiye. Oni do konstatas, ke:
§
unue ekzistis gentonomo: turkoj,
§
nur poste ekzistis landnomo: Turkio.
Tio estas efektiva fakto: la simpla radiko turk’,
sen ia sufikso, estas origine nomo
de popolo, de gento. La nomo de la lando aperis nur poste: ĝi estas
pluformaĵo necesiganta la uzon de sufikso. Turkio ne ekzistus sen la
antaŭa ekzisto de turkoj.
2.
Venezuelo kaj venezuelanoj. Kiam Kristoforo Kolumbo
albordiĝis al tiu lando, en 1498, la maristoj nomis la marbordon
Venecieto, hispanlingve Venezuela, pro ia simileco de aspekto kun la itala
Venecio. Poste, kiam oni fiksis la limojn de la koloniita lando, oni
oficialigis tiun nomon. Ĝi havas do nenian rilaton al la triboj vivintaj
en tiu regiono. Evidente oni nomis la loĝantojn (ĉiujn:
praloĝantojn kaj koloniistojn) Venezolanos (hispanlingve). Oni do
konstatas, ke:
§
unue ekzistis landnomo: Venezuelo,
§
nur poste ekzistis loĝantonomo: venezuelanoj.
Tio estas objektiva fakto: la simpla radiko
Venezuel’, sen ia sufikso, estas origine
nomo de lando. La nomo de la loĝantoj aperis nur poste: ĝi estas
pluformaĵo necesiganta la uzon de sufikso. Venezuelanoj ne ekzistus, sen
la antaŭa ekzisto de Venezuelo.
En la natura historio de l’homaro ekzistas la vortradikoj, kiuj origine
difinas popolon. Ekzemploj (laŭ A. Cherpillod): anglo, arabo, belgo,
bretono, ĉeĥo, dano, etiopo, finno, flandro, gaelo, germano, greko,
helveto, hispano, italo, kelto, kimro, malagaso, numido, perso, ruso, sakso,
tataro, trako, uzbeko ktp. El tiuj nomoj de landanoj oni sekve derivas nomojn
de lando per la sufikso -ujo aŭ -io, en la kazo de oporuno
per aldono de la vorto «lando» (ekz. Greklando = lando de grekoj).
Krom ili ekzistas la radikoj, kiuj origine difinas landon
aŭ regionon. Ekzemploj: Alasko, Alzaco, Angolo, Argentino, Ĉilio,
Irano, Islando, Kanado, Laoso, Nepalo, Peruo, Provenco, Sudano, Tibeto, Tirolo,
Toskano, Usono, Zelando ktp. Homoj vivantaj en tiuj landoj estas nomataj per
pluformita vorto provizita per la fundamenta sufikso -ano.
La du kategoriojn kreis la historio mem, ili kune prezentas la plej
naturan duoblan sistemon, kiu estas internacia kaj uzinda en Esperanto. Ne
kreis ĝin Zamenhof, nek esperantistoj.
Por racie pensanta homo la vortoj: „turkoj vivas en Turkio (Turkujo) kaj
venezuelanoj en Venezuelo“,
sonas tute nature. Supozeble neniu konsentus kun la formo: „turkanoj vivas en Turko kaj venezueloj en Venezuelujo (Venezuelio).
Tamen estas bezone noti, ke naciaj lingvoj inter si ne harmonias plene,
ke ekzistas lingvoj malsame klasantaj landnomojn, ekzistas eĉ lingvoj kun
tri kategorioj de gento- kaj landnomoj. En Esperanto oni devas sekvi maksimuman
internaciecon kaj samtempe obei laŭeble ĉiam al naturo, t.e. al la etimologio.
En tia juĝado oni ne zorgas, ĉu lando apartenas al antikva, al
mezepoka aŭ moderna mondo. En la mondhistorio estas dekomence troveblaj
nomoj de ambaŭ kategorioj.
La nomo de germano (german) ekzistis longe
antaŭ ol oni fiksis la landlimojn de Germanio. El la historio de mezepoka
Eŭropo ni konas la ĝermanan etnaron frankan (frank), sed en la
tempo de franka imperio, teritorie neklare limigita, ni ne povas vidi la landon
nun nomatan Francio.
Male la loĝantoj de Nederlando ne nomis sian
landon laŭ sia batava gento, Batavio aŭ Batavujo, sed preferis
insisti pri malalteco (neder) de sia lando.
Tamen estas kazoj, kiam oni obeas la ĝisnunan
komunan uzadon anstataŭ obei la teorian logikon. La radikoj aŭstr’,
portugal’, ĉin’, japan’ estas origine nomoj de lando. Ĉar
ĉiuj movadanoj dekomence kutimiĝis al la radikoj kiel gentonomoj kaj
por ties landoj uzadi la formojn Aŭstrio, Portugalio, Ĉinio, Japanio,
ne estas nun imagebla ties nocia inversigo. Ni estas devigataj konstati, ke la
eraro iĝis de ĉiuj akceptata, ke plu ĝi ne estas eraro. Ne estas
imagebla la frazo: „vizitinte Japanon mi
renkontiĝis kun multaj japananoj.“
La sufukso -i por la senco „lando“ estis de Zamenhof
kelkfoje uzita jam komence de la 20-a jarcento, ekde 1918 ĝi komencis
aperadi en la revuo de UEA kaj en la gazetoj Esperanto Triumfonta kaj
Sennaciulo. Ĝia uzado plu vastiĝis, tamen dum la tuta intermilita
tempo ĝi estis objekto de kvereloj kaj miskomprenoj. Kelkaj misuzis
ĝin absurde eĉ post la radikoj de originaj landonomoj: Islandio,
Kanadio, Kubio ktp.
Oni konsciu, ke la sufikso -i estas ekvivalenta al
-uj ĉe landnomoj derivitaj de gentonomo. Sed ĝi estas aplikata
ankaŭ al geografiaĵoj, ekzemple al lago Ĉado – Ĉadio estas
la lando de la lago Ĉado, al rivero Moravo – Moravio estas la lando de la
rivero Moravo, same Jordano kaj Jordanio, Senegalo kaj Senegalio, al monto
Kameruno – Kamerunio estas la lando de la monto Kameruno, al dezerto Namibo –
Namibio estas la lando de la dezerto Namibo, al maro (oceano) – Oceanio estas
la kvina mondparto inkluzivanta Aŭstralion kaj la proksimajn insulojn. La
sufikso -io estas uzata ankaŭ ĉe neprecize difinitaj nocioj kiel
ekzemple Sovetio, patrio (patrujo), Esperantio (Esperantujo).
Krome -i aperas ĉe multaj landnomoj, kie
ĝi ne funkcias kiel sufikso, kie ĝi estas parto de vortradiko. Iam
ĝi estas nomata kiel ŝajna sufikso aŭ pseŭdosufikso.
Ekzemploj: Asirio, Aŭstralio, Azio, Bolivio, Burundio, Cilicio,
Ĉilio, Emilio, Fiĝio, Gambio, Indioj, Indonezio, Kapadocio, Karintio,
Kastilio, Kolombio, Liberio, Libio, Malajzio, Malavio, Malio, Maŭritanio,
Melanezio, Mezopotamio, Mikronezio, Nubio, Polinezio, Samario, Siberio, Sirio,
Somalio, Tanzanio, Zambio ktp. Al tiu grupo apartenas ankaŭ al ni proksima
Silezio.
En la jaro 1975 la Akademio de Esperanto nuligis la
malrekomendon uzi la sufikson -i laŭ la deklaro de Lingva Komitato el la
jaro 1922, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo. La Akademio „lasas
al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.“
Estas ĝenerale konate, ke en landnomoj estas
uzata ankaŭ la substantivo -lando. Ĝi ne estas sufikso kaj povas esti
uzata tute regule, en la jaro 1902 tiel esprimis sin Zamenhof. Pro bonsoneco
tiu maniero estas uzata precipe post unusilabaj radikoj: Danlando, Greklando,
Pollando, Rejnlando, Ruslando, Skotlando, Svislando, Tajlando. Avantaĝo de
la alnomo «lando» estas, ke oni per ĝi povas esprimi civitanecon apud
nacieco (etno), ekzemple: „mi ne estas
polo, sed ĉeĥo, tamen kelkan tempon mi estis pollandano“ (t.e. mi
vivis en Pollando).
Ankoraŭ pri unu evento ni estu konsciaj, nome
pri la pseŭdosufikso -(i)stan. Oni ne uzu ĝin libere, krome oni
diferencu, ĉu la unua parto de landnomo estas vere gentonomo:
§
oni konsideru -istan kiel internacian prefikson ĉe landnomoj, kiuj
estas sinonimoj de samgentaj nomoj kun la sufikso -i. Ekzemploj: afganoj vivas
en Afganio aŭ Afgan/istano; kazaĥoj vivas en Kazaĥio aŭ
Kazaĥ/istano; simile kirgizoj en Kirgizio aŭ Kirgiz/istano; kurdoj en
Kurd/istano; taĝikoj en Taĝik/istano; turkmenoj en Turkmen/istano;
uzbekoj en Uzbek/istano; beluĉoj en Beluĉ/istano;
§
diference de la unua grupo ekzistas landoj kun ŝajna sufikso
–(i)stan, kiu ne estas sufikso, sed parto de esperanta vortradiko. La
vortopartoj «istan» kaj «stan» en tjurkaj lingvoj signifas „lando“. En la turka
lingvo Arabistan estas Arabio, Bulgaristan estas Bulgario ktp. La
sufikso -(i)stan en tiu grupo de esperantaj landnomoj estas ŝajna, la
landoj ne estas loĝataj ekzemple de dageoj en Dagestano aŭ de pakoj
en Pakistano. La ŝajna sufikso estas parto de vortradiko (Dagestano,
Hindustano, Pakistano, Raĝastano, Turkestano).
Antaŭ ol fermi la temon, estas necese kritiki la novan eldonon de
Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kiu konfliktas kun la rekomendoj de la Akademio
el la jaro 1992 kaj ankaŭ kun la origina PIV el la jaro 1967, la vortoj
Koreo, Panĝabo, Ukraino Vjetnamo tie havas ŝanĝitan signifon:
Koreo.
„Ekzistas monda internacieco por la landnomo Kore’: ĝi koncernas ne nur la
latinidajn, ĝermanidajn kaj slavajn lingvojn, sed ankaŭ la
sanskritidajn kaj la iranajn, ankaŭ la afrikajn kaj aziajn lingvojn,“ –
konstatas la Akademio. En 1992 ĝi decidis por Koreo kiel landnomo.
Malgraŭ tio la nova PIV erare registris koreo (loĝanto) kaj Koreio
(lando).
Panĝabo.
Kiel lando ĝi estas difinita en la unua PIV, en la vortaroj de G.
Waringhien, E. D. Krause, C. Minnaja, en la Poŝatlaso de la Mondo (J.
Kavka) k.a. El la vidpunkto de internacieco Panĝabo estas lando. Tute sola
la nova PIV erare prezentas: Panĝabio kaj panĝabanoj. La enlanda nomo
„panĝab“ signifas «lando de kvin riveroj» (temas pri flankriveroj de
Induso: Bias, Chenab, Jhelum, Ravi kaj Sutlej). Cetere, «landano de kvin
riveroj» estus nocio absurda. Prave A. Albault deklaris la formon
Panĝabujo (Panĝabio) absurda.
Ukraino.
En la esperanta movado en la nomo de tiu lando regas longtempa kaj plena
ĥaoso (Ukraino, Ukrajno, Ukrajnio, Ukrainio, Ukrainujo). En la old-slava
lingvo la nomo signifas „apudliman regionon“, do landon, neniu el la enkrampaj
nomoj povas do nomi loĝanton. Ankaŭ el la internacia vidpunkto venkas
la lando. Malgraŭ tio la nova PIV erare prezentas ukrainon kiel
loĝanton kaj Ukrainion kiel nomon por la lando.
Vjetnamo.
Multaj esperantaj dokumentoj uzas la nomon „vjetnamo“ por loĝanto de la
lando. Tamen pluraj gravaj verkoj (la unua PIV, PAG, verkoj de G. Waringhien,
M. C. Butler, C. Minnaja, T. Sekelj) uzas la nomon por lando. Laŭ
internacieco la nomo klare difineblas por lando, ankaŭ la ĉeĥa.
Laŭ la nova PIV la loĝantoj estas vjetnamoj kaj la lando Vjetnamio.
La reviziadon de la unua eldono de PIV
gvidis Michel Duc Goninaz, franco, emerita docento, akademiano, certe klera
homo. Se vivus Gustav Waringhien, iniciatinto kaj la ĉefa aŭtoro de
la unua PIV, supozeble li ne permesus la ŝanĝojn puŝantajn la
lingvon al ĥaoso anstataŭ al pli konscia sistemeco. Bedaŭrinde.
Resumo
Mi koncize prezentis al vi la
historion de landnomoj en Esperanto kaj ankaŭ iom priskribis la nunan
staton kaj principojn, kiel orientiĝi en la problemo. Estas ja vere
dezirinde, ke al ĉiu esperantisto estu klare, kiel landnomojn juĝi
kaj uzadi.
Ekzistas du kategorioj: la unua deriviĝas de la
gentonomo per la sufiksoj -ujo, -io aŭ per la aldono de la elemento
-lando. En la dua kategorio de landnomoj ne ekzistas iu sufikso, la nomoj estis
formitaj sen ligo al etneco de loĝantoj de la koncerna lando. Tiukaze la
nomo de loĝanto esprimiĝas per la sufikso -an.
En la kazo de dubo estas utile direkti sin ne sole
laŭ vortaroj, ne ĉiam kredindaj, sed laŭ jenaj kvar reguloj de
André Cherpillod, uzeblaj laŭ hierarkia ordo: oni apliku la duan nur,se
la unua ne estas aplikebla; la trian nur, se la unua kaj dua ne estas
aplikeblaj; la kvaran nur, se la unuaj tri ne stas aplikeblaj.
Unua regulo:
Fundamento.
Se la koncernata radiko troviĝas en la Fundamento, oni uzu ĝin kun la
senco, kiun ĝi hava en la Fundamento, sen plia diskuto.
Dua regulo:
ĝenerala uzado. Se la koncernata radiko estas delonge uzata de la esperantistaro kun
unu konstanta signifo, oni uzu ĝin kun tiu sama signifo.
Tria regulo:
internacieco.
Se la koncernata radiko estas uzata en la tuto, aŭ almenaŭ en la
plimulto de la grandaj kulturlingvoj de la mondo, oni uzu ĝin laŭ la
formo kaj kun la signifo, kiujn ĝi havas en tiuj lingvoj.
Kvara regulo:
etnolingva uzado. Se neniu el la tri ĉi-antaŭaj reguloj estas aplikebla
(malofta kazo), oni konsideru la etnolingvan uzadon de la koncernata radiko.
La kvar regulojn formulis André Cherpillod,
sed li mem pri ili diris: la redakto de la kvar reguloj estas mia, sed la
enteno de la reguloj estas centprocente Zamenhofa.
Referenca literaturo
André Cherpillod: Lingvaj
Babilaĵoj. Courgenard (FR), eld. La Blanchetière, 2005; p.
77-91.