Falo de Konstantinopolo
Proksimume 660 jarojn antaŭ Kristo grekoj fondis civiton Byzantion sur la bordo de Bosporo. Bizanco fariĝis grava havenurbo por transportado de greno. En la kvara jarcento post Kristo ĝia signifo rapide kreskis, kiam la romia imperiestro Konstantino la Granda elektis ĝin kiel ĉefurbon de la Orientromia regno. En la jaro 324 li komencis konstrui en tiu loko grandan urbon, kiu post 6 jaroj estis finkonstruita kaj nomita Konstantinopolo. Kompare kun Romo ĝi estis konstruita kiel urbo greka kaj kristana. En la 10-a jarcento ĝi havis eble eĉ milionon da loĝantoj kaj apartenis al ĝi granda regno en la nuntempa Turkio.
En la jaro 1054 okazis skizmo inter la eklezio okcidenta (latina) kaj eklezio orienta (greka), la patriarko ne volis esti subulo de la papo. Kiam dum la unua kruckavalira militiro fine de la 11-a jarcento la latinaj kruckavaliroj venis al Konstantinopolo por tie transiri en Azion, montriĝis grava diferenco inter la du civilizacioj. Belegan urbon, plenan de kleraj viroj kaj ankaŭ virinoj, plenan de palacoj, teatroj kaj bibliotekoj, invadis analfabetaj okcidentaj kirasuloj, kiuj kondutis fierege, sed maldelikate, preskaŭ vandale, opiniante, ke la kleruloj estas malbravuloj. Unu jarcenton poste, la kvara krucmilito en 1204 eĉ atakis Konstantinopolon anstataŭ Jeruzalemon kaj elrabis ĝin.
Poste la signifo de Konstantinopolo komencis malkreski kaj post du jarcentoj, en la 15-a jarcento, en la tempo de husanaj militoj en Bohemio, Konstantinopolo havis nur 50 mil loĝantojn, inter ili nur 5 mil batalpretaj.
Tiutempe Konstantinopolo estis jam kapo sen korpo. Osmanaj turkoj sukcesis milite forpreni ne nur ĉiujn bizancajn teritoriojn en Azio, sed multajn ankaŭ sur la Eŭropa bordo. La turka minaco por Eŭropo estis tiom grava, ke ĝi okupis ankaŭ multajn fortojn de nia imperiestro Sigismondo, kiu batalis kontraŭ turkoj multe pli ol kontraŭ husanoj. La komuna danĝero devigis ambaŭ ekleziojn, ke ili klopodu pri reunuiĝo kaj likvido de la skizmo. Repacigi la du ekleziojn klopodis koncilio en la svisa Baselo, kiu poste estis daŭrigata en la itala Feraro. Sed fanatikeco en ambaŭ partioj estis tiom granda, ke ĝi malhelpis la unuion. Formale temis pri la dogmo, ĉu la Sankta Spirito devenas sole el Dio Patro, kiel asertis grekoj, aŭ ankaŭ el Dio Filo, do Kristo, kiel asertis latinuloj. Temis ankaŭ pri tio, ke la grekoj rekonu, ke la papo estas kapo de ambaŭ eklezioj. Inter la latinuloj ekestis kvereloj, ĉu pli alta aŭtoritato estas la papo aŭ la koncilio, la koncilio eĉ elektis papon novan. En ambaŭ eklezioj estis fanatikuloj, kiuj rifuzis unuiĝon kun „herezuloj“, kredante, ke Dio punus ilin pro tio. Tiel okazis, ke Konstantinopolo restis en sia danĝero sola.
En Turkio regis sultano Murado, kiu akiris gravan venkon super kristanoj apud Varno en la jaro 1444, tamen ataki Konstantinopolon li ne intencis. Plurkilometraj muregoj donis al la urbo prestiĝon de urbo nekonkerebla. Alian opinion havis lia filo Mehmedo, kiu jam kiel knabo decidiĝis, ke kiam li fariĝos sultano, lia ĉefa vivoverko estos konkero de Konstantinopolo. En 1451 lia patro Murad mortis kaj Mehmedo, nomata ankaŭ Mohamedo la II-a, surtroniĝis kiel 21-jarulo.
Li tuj komencis realigi siajn planojn. Sur la bordo kontraŭ Konstantinopolo li konstruigis novan fortikaĵon, kiu ebligis al li kontroli la markolon. Kiam liaj spionoj sciigis al li, ke en la urbo vivas hungara kanonfaristo Urban (aŭ Orban), kiu proponis al la urbo konstrui gigantan kanonon, sed estis rifuzita, Mehmedo proponis al li multoble pli grandan rekompencon, se li konstruos la kanonon por li. Urban konsentis, ricevis ĉiujn rimedojn, kiujn li volis, kaj faris vere la plej grandan kanonon de tiu tempo (9 metrojn longa, kapabla pafi 700-kilograman ŝtonan bulon eĉ pli ol unu kilometron). Sepcent viroj priservis la kanonon kaj al la bordo ĝin tiris 60 bovoj.
Nur Ĝenovanoj sendis helpon al Konstantinopolo, nome 700 kirasulojn, kies kvar grandaj ŝipoj kuraĝe trabreĉis al si la vojon inter multaj malgrandaj turkaj ŝipoj. La turkan admiralon, kiu ne sukcesis haltigi la ŝipojn, Mehmedo ekzekutigis. Mehmedo kolektis armeon de preskaŭ cent mil soldatoj, inter ili 20 mil janiĉarojn, sed tiujn li lasis kiel lastan atuton. Unue li volis lacigi la defendantojn per malpli gravaj soldatoj. La kanono sukcesis grave damaĝi la muregon, aliaj soldatoj subfosis la urbon per koridoroj sub la domoj, aliaj atakis la urbon per speciala sieĝa turo konstruita el ligno, kiu moviĝis sur radoj kaj kapablis veni ĝis la muroj. Per specialaj sledoj sukcesis Mehmedo transporti trans la montoj siajn ŝipojn en la golfon post la urbo kaj tiel ŝoki la defendantojn, kiam ili matene vekiĝis kaj vidis la golfon plenan de turkaj ŝipoj, kvazaŭ ili falus de la ĉielo.
Tiuj ĉi militaj aferoj okazis dum pluraj montatoj komence de la jaro 1453. Por imagi tiun tempon: Leonardo da Vinĉi estis tiam unujara bebo kaj en Bohemio estis kronita 13-jara reĝo Ladislao Posthuma (Ladislav Pohrobek).
Mehmedo decidis, ke la ĝenerala atako okazos la 29-an de majo. Li promesis al siaj soldatoj, ke dum tri tagoj post la venko ili povas libere rabi en privataj domoj, nur ili ne rajtas tuŝi publikajn konstruaĵojn (preĝejojn kaj palacojn). Gravan rolon en la konkero de la urbo rolis pordeto nomata Kerkaporta, kiu normale servis al urbestroj por eliri nokte el la urbo, kiam la ĉefaj pordegoj estas fermitaj. Janiĉaroj trovis tiun pordeton neŝlosita, pere de ĝi penetris en la urbon kaj surprizis la defendantojn de malantaŭe. Nun ne estas sciate, ĉu oni simple forgesis pri la pordeto, ĉar ĉiuj havis aliajn zorgojn, aŭ ĉu en la urbo troviĝis perfiduloj, kiuj jam komprenis, ke la urbo falos, kaj tiamaniere ili volis akiri favoron de la sultano.
Sultano efektive ŝajnigis, ke li volas el nobeloj krei novan urban estraron, post konkero de la urbo li kolektis ilin, sed ekzekutigis ilin kaj novan estraron formis el ordinaruloj. La urbo ricevis nomon Istambulo kaj fariĝis ĉefurbo de Turkio. Kiam la informo alvenis en Romon, la tuta Eŭropo teruriĝis, sed estis jam malfrue.
La juna sultano eniris en la historion kiel Mehmedo Konkeranto.
La konkeron de la urbo tre imprese priskribis germana verkisto Stefan Zweig en la libro „Stelaj horoj de la homaro“ en formo de dekpaĝa rakonto. Multe pli detalan priskribon faris la finna verkisto Mika Waltari en la romanoj „Obskura anĝelo“ kaj „Falo de Konstantinopolo“. Ambaŭ romanojn rakontas junulo, kiu travivis la konciliajn traktadojn pri la unuigo de ambaŭ eklezioj, estis kaptita de turkoj en la batalo apud Varno, fariĝis amiko de la sultano Murado kaj poste de Mehmedo, poste forkuris en Konstantinopolon kaj partoprenis ĝian defendon kaj konkeron.