Husanaj militoj kaj bohemia reĝo Georgo de Poděbrady

Oldřich Arnošt Fischer



Programo de husana movado estis esprimita de dokumento Kvar pragaj artikoloj:

1. La Vorto de Dio devas esti libere predikita. Tio signifis ĉeĥe kaj sen cenzuro de papo.

2. Utrakvismo signifis, ke ne nur pastroj, sed ĉiuj kredantoj povas preni Korpon kaj Sangon de Kristo.

3. Rekvizicio de eklezia posedaĵo estis necesa, ĉar eklezio devas esti malriĉa kiel la unua eklezio, kiun fondis Jesuo Kristo.

4. Egaleco de pekantoj signifis, ke gravaj pekoj devas esti punitaj kaj ĉiuj pekantoj (riĉaj kaj malriĉaj) estas egalaj.

Sed variaj husanoj devenis de variaj sociaj tavoloj. Ekzemple nobeloj havis malsamajn postuloj kiel malriĉuloj. Husanaj nobeloj fervore konfiskis eklezian propraĵon, sed kiam ili akiris tiun propraĵon, ili jam ne volis kontinui batalon. Malriĉuloj, kiuj havis nenion, estis tre radikalaj. Tial husana movado neniam povas esti unueca.

Husanoj renkontiĝis en Křížky la 30-an de septembro 1419. Radikala pilzena pastro Venceslao Koranda (? – 1453) instigis partoprenantojn: „Ne iru kun bastonoj, sed kun armiloj!“

Husanoj ne estis ateistoj, sed kredantoj, eĉ fervoraj katolikoj. Hus estis romkatolika pastro. Signifo de husana movado konsistas en fakto, ke ne unusola pastro, ne unusola filozofo, sed preskaŭ tuta unu eŭropa kristana nacio defendis sian kredon kontraŭ malbonaj eklezestroj.

Kiam papo Marteno V la 1-an de marto 1420 deklaris kruciaton kontraŭ ĉeĥoj, hungara reĝo Sigismondo I de Luksemburgio (1368-1437) ekvidis sian ŝancon fariĝi bohemia reĝo.

Multe da vilaĝanoj forlasis siajn vilaĝojn, ĉar predikantoj post morto de Venceslao IV (1419) diris al ili: „Neniu reĝo nun estos elektata, ĉar Jesuo Kristo alvenos al ni, por ke ekregu.˝ Kiam Kristo ne alvenis, husanoj vidis signalon: „Jesuo Kristo ne alvenis al ni, tio signifas, ke ni devas proksimiĝi al li.˝

Husanoj koncentris sin en Sezimovo Ústí. Sed la urbo Sezimovo Ústí estis malbone defendebla. Tial husanoj forlasis tiun urbon kaj la 30-an de marto 1420 fondis urbon Tábor sur rokoj super rivero Lužnice. Nomo Tábor estis nomo de tiu monto, kie Jesuo Kristo estis kun apostoloj Petro, Jakobo kaj Johano, kiuj vidis, ke Jesuo Kristo „estis aliformita, ke lia vizaĝo lumis kiel la suno kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo“ (La Sankta Biblio, Mateo 17, 1-2). En la urbo Tábor venontaj husanoj donis personan propraĵon en komunajn kuvojn, ĉar ĉio devis esti komuna. Sed tiu konsuma komunismo ne povis kontentigi bezonaĵojn de kreskanta urbo. Tial en Tábor eklaboris metistoj, ekz. ŝuistoj kaj forĝistoj.

Inter taboraj husanoj aperis militestro Johano Žižka de Trocnov, kiu bravure venkis kvinfoje pligrandan armeon de bohemiaj kruckavaliroj en batalo apud Sudoměř (1420). Grupo de kvarcent gehusanoj (eĉ kun inanoj) venkis apud Sudoměř du mil bohemiajn kruckavalirojn!

Johano Žižka de Trocnov (1365? – 1424) estis malriĉa sudbohemiana nobelo. Laŭlegende li perdis okulon en Pollando apud vilaĝo Grünwald, kie ĉeĥa taĉmento subgvide moraviana nobelo Johano Sokol de Lamberk helpis al poloj en batalo kontraŭ germanaj kruckavaliroj (1410). Sed laŭ antropologoj, kiuj esploris skeletajn restaĵojn fonditaj en la jaro 1910 en Čáslav, Žižka perdis maldekstran okulon, kiam li estis 9-10-jara knabo. Žižka estis nobelo kaj laŭ mezepoka kutimo li ne devis labori, ĉar nobeloj ne laboris. Tial Žižka, malriĉa nobelo, fariĝis ŝtelisto kaj rabisto. Sed li iam helpis al bohemia reĝo Venceslao IV kaj la reĝo ne forgesis tion. Ni scias, ke Žižka aĉetis domon en Prago kaj proksimiĝis al la reĝo. Post morto de la reĝo tiu sperta gerila batalanto sukcese gvidis husanojn kaj neniam estis venkita.

Žižka estis kruela viro, sed lia tempo estis ankaŭ kruela. Žižka kreis armeon de vilaĝanoj, kiuj ne havis armean spertojn. Žižka neprigis disciplinon kaj kruele punis ĉiujn nedisciplinemajn batalantojn. Li admonis siajn batalantojn, por ke ili ne ŝtelu kaj ne rabu. En la jaro 1423 Žižka ordonis verkigi sian manlibron „Armea regularo“(„Vojenský řád“), kie estas priskribitaj principoj kaj metodoj de sukcesaj batalantoj. Vilaĝanoj ne estis kavaliroj aŭ ekzercitaj soldatoj, sed ili batalis brave, ĉar ili havis kredon kaj esperon.

Mezepokaj batalantoj en la 15-a jarcento bezonis specialan vestaĵon. Maŝkiraso estis ĉemizo fabrikita el maŝetoj de drato. La drato estis fabrikita el fero kaj formita. Metisto, kiu fabrikis maŝkirason, uzis eĉ 25 000 dratajn maŝetojn (ringetojn) por unu maŝkiraso. Forĝistoj produktis armaĵojn ne nur por kavaliroj, sed ankaŭ por ĉevaloj. Kavaliroj estis bone protektitaj, sed armaĵoj estis tre pezaj.

Piedbatalantoj protektis sin per kaskoj, kirasoj kaj ŝildegoj. Žižka bone sciis batalon de nobeloj. En la unua fazo kavaliroj kun pikstangoj atakis kiel metala lavango. En la dua fazo la kavaliroj elĵetis la pikstangojn kaj batalis per glavoj.

Tial Žižka rezonis: se kruckavaliroj sidas sur ĉevaloj, ni bezonas armilojn kun hakoj, se kruckavaliroj havas armaĵojn kaj kaskojn, ni uzos ferumitajn draŝilojn, madzojn kaj pafadon.

Žižka uzadis ĉarojn kiel militĉaroj. Ĉiu militĉaro havis sian personaron, militĉaranojn. La militĉaro bone protektis batalantojn. Ili povis batali en sama alto kiel malamika rajdisto aŭ pafi kuŝante sub la militĉaro. Husanoj eblis rapide konstrui ĉarbarilon. Arkbalestoj estis pli efikaj ol arkoj. Sed husanoj uzadis pli efikajn batalilojn: pulvopafilojn. Žižka estis maljuna viro, sed li ŝatis novaĵojn. Li bone sciis, ke pafado estas tre efika kontraŭ kavaliroj en armaĵoj. Kontraŭ amasoj de kruckavaliroj husanoj uzadis bazukojn kaj haŭbizojn. Militĉaroj estis proksimigitaj „rado al rado˝ kaj ĉarbarilo tiel estis konstruita. Inter militĉaroj en la ĉarbarilo husanoj instalis bazukoj kaj haŭbizoj. La plej granda kanono estis la bombardo. Dum konkerado de fortikaĵoj oni uzadis ĵetilojn. Milito estis kruela ne nur al homoj, sed ankaŭ al bestoj. Kontraŭ malamikaj rajdistoj husanoj uzadis metalajn stelojn (erinacojn), kiuj vundis piedojn de ĉevaloj. Husanaj skoltoj observis situacion eĉ 50 kilometroj antaŭ husana armeo kaj informis militestron pri situacio. Multe da husanoj estis origine kamparanoj. Žižka sciis, ke ili bonege povas batali kun ferumitaj draŝiloj. Husanoj batalis por libereco de kredo. Antaŭe ili estis malriĉuloj, vilaĝanoj, kampatranoj, urbanoj, nobeloj, nuntempe ili estas batalantoj de la Dio. Johano Žižka kreis popolan armeon, kiu venkis armeojn de kruckavaliroj. Husana militĥoralo „Kiuj estas batalantoj de la Dio“ („Ktož jsú Boží bojovníci“) kuraĝigis husanojn antaŭ bataloj.

Roma eklezestraro sendis en Bohemion kvin kruciatojn kontraŭ husanoj. La husanoj ĉiam venkis.

Johano Žižka perdis sian duan okulon apud kastelo Rábí en la jaro 1421. Kiam Žižka batalis kontraŭ Albreĥto II Aŭstria, bofilo de Sigismondo, li forpasis apud urbo Přibyslav la 11-an de oktobro 1424. Li estis entombigita en Hradec Králové, sed kelkaj liaj ostoj estis trovitaj en preĝejo de Čáslav. Ekde morto de Žižka lia armeo nomiĝis „orfoj“. Nova husana militestro, ĉeĥa pastro Prokopo la Granda, alinome Prokopo Razita, ĉar li razis sin (1380? – 1434), havis grandajn problemojn kun disciplino de kelkaj husanaj batalantoj. Ili jam ne volis batali por pragaj artikoloj kaj preferis rabadon.

Angloj sendis kontraŭ husanoj taĉmenton de 1000 anglaj arkpafistoj, kiuj batalis kontraŭ husanoj en batalo apud Tachov en la jaro 1427. Nesukcese. En batalo apud Domažlice (1431) fuganta kardinalo Juliano Cezarini, kiu gvidis kruciaton kontraŭ husanoj, perdis sian kardinalan ĉapelon, buleon kaj eĉ juvelojn.

Kiam kvin kruciatoj kontraŭ husanoj estis venkitaj, katolika eklezestraro volis intertrakti kun husanoj. Reprezentantoj de husanoj estis invitita en koncilion. En Bazelo husanoj en la jaro 1433 defendis sian kredon. Husanoj subgvide Prokopo la Granda eksplikis Kvar pragajn artikolojn. Oldřich de Znojmo eksplikis, ke la Vorto de la Dio devas esti libere predikita. Majstro Johano Rokycana (? – 1471) defendis utrakvismon. Angla viklefano kaj husano Peter Payne, kromnomita Majstro Engliš, postulis rekvizicion de eklezia posedaĵo kaj Mikuláš Biskupec postulis egalecon de pekantoj. Sed eklezestraro estis bone preparita kaj en dokumento Bazelaj kompaktatoj rezignis nur en punkto de utrakvismo. Aliaj tri punktoj estis diskutondaj. Kun husanoj revenis en Bohemion hispana kardinalo Johano Palomar. Li simulis amikecon kaj bonvolon diskuti, sed li sekrete preparis novan militon kontraŭ husanoj. Li vidis, ke kelkaj husanoj jam ne volas batali. Ili perdis idealojn kaj volis protekti sian propraĵon. Husana armeo post multe da jaroj dekadencis. En lasta batalo apud Lipany (la 30-an de majo 1434) jam ne batalis husanoj kontraŭ eksterlandaj malamikoj, sed husanoj kontraŭ ekshusanoj kaj katolikoj. Militestro de Nobela Unuiĝo estis ĉeĥo, ekshusano Diviš Bořek de Miletínek. Ĉeĥoj batalis kontraŭ ĉeĥoj. Du ĉarbariloj longe manevris. Soldatoj de Nobela unuiĝo simulis retiriĝon. Prokopo la Granda malfermis ĉarbarilon kaj piedsoldatoj sekvis malamikojn. En tiu momento alia taĉmento de rajdosoldatoj atakis husanajn piedsoldatojn kaj penetris husanan ĉarbarilon. Prokopo la granda falis. Multe da militkaptitoj estis brulmortigitaj. Tio vidis dekkvarjara knabo Georgo de Poděbrady, kiu post multe da jaroj fariĝis bohemia reĝo. Li staris sur ĉarbarilo de Nobela Unuiĝo. Kiam li pli poste fariĝis bohemia reĝo (1458), li ne ŝatis militojn.

Lasta husana militestro, nobelo Johano Roháč de Dubé, kontinuis individualan batalon kontraŭ ĉeĥaj ekshusanoj kaj katolikoj, sed lia kastelo Sion estis konkerita en la jaro 1437.

Sigismondo I Luksemburga fariĝis bohemia reĝo en la jaro 1437, sed li baldaŭ mortis. Lia bofilo Albreĥto II de Aŭstrio reĝis du jarojn, ĉar li malasaniĝis de dizenterio dum milto kontraŭ turkoj en Hungario. Post morto de Albreĥto II naskiĝis lia filo Ladislao. Li estis nomigita Ladislao la Posthumo.

Pio II, propranome Eneas Silvius Piccolomini (1405-1464), kiu estis roma papo en la jaroj 1458-1464, estis malamiko de husanoj. Sed tiu papo skribis, ke li rigardis en Bohemio, ke iu ĉeĥa vilaĝanino sciis Biblion pli bone ol iu pastro en Italio. Husanoj instruis siajn virinojn legi.

Georgo de Poděbrady naskiĝis proksimume la 20-24-a de aprilo (?) 1420. Ni ne scias, ĉu li naskiĝis en urbo Poděbrady aŭ en unu de aliaj lokoj: Horažďovice, Hořovice, kasteloj Kunštát, Bouzov kaj Pernštejn. Ni eĉ ne scias lian patrinon. Lia patro estis juna husano Viktorín de Kunštát kaj Poděbrady, kiu batalis en armeo de Žižka kaj falis kiel 23-jara viro en la jaro 1427. Knabon Georgon edukis lia onklo Boček, kiu estis mortigita en la jaro 1430. Tial Georgo estis edukita de aliaj geparencoj ie en Moravio. Li neniam lernis bone paroli latine kaj germane. Kiel 14-jara knabo li partoprenis en batalo apud Lipany (1434), kie li estis sur militĉara barilo de la Nobela Unuiĝo. Georgo de Poděbrady tial ĉiam estis aristokrato, kiu akceptis nur moderajn husanajn reformojn. Li estis tre laborema kaj celkonscia politikisto kaj bonega diplomato. Kiel 17-jara viro li jam proprietis urbojn Poděbrady, Kunštát kaj Boskovice, kastelon Litice kaj aliajn posedaĵojn. Georgo de Poděbrady estis tolerema, ĉar ambaŭ liaj edzinoj, Kunhuta de Šternberk kaj Johana de Rožmitál, estis katolikinoj.

En la jaro 1448 li preskaŭ senbatale konkeris Pragon. Li fariĝis regento de juna reĝo Ladislao Posthumo. Post morto de tiu 17-jara reĝo li fariĝis ĉeĥa reĝo (1458), kvankaŭ li ne devenis en reĝa dinastio. Georgo de Poděbrady estis bonega mastrumanto, kiu fondis fiŝlagojn, ordonis konstrui novajn landvojojn kaj havis eĉ propran monerfarejon. Li estis realisto kaj subtenis kunvivadon de katolikoj kaj utrakvistoj (husanoj) en unu ŝtato.

En la jaro 1466 roma papo Pio II deklaris, ke Bazelaj kompaktatoj, kiuj toleris utrakvismon, estis validaj nur por unu generacio de husanoj. Li ordonis al Georgo de Poděbrady persekuti utrakvistojn. Kiam Pio II mortis kaj estis anstataŭita de Paolo II, tiu nova papo proklamis, ke Georgo estas herezulo, kaj volis lin sentronigi. La sesan kruciaton kontraŭ ĉeĥoj gvidis hungara reĝo Mateo Korvino (1443 – 1490).

Georgo de Poděbrady ne volis batali, ĉar li travivis husanajn militojn kaj sciiis, ke ĉiu milito ruinigas ŝtaton.

Hejme, en Bohemio, sekrete batalis kontraŭ Georgo de Poděbrady nobela opozicio (Verdamonta Unuiĝo). Georgo estis prudenta kaj bravure likvidis tiun opozicion. Li ĉirkaŭagis per edukitaj homoj, kiuj helpis al li regi.

Mateo Korvino (1443 – 1490), hungara reĝo (1458), estis eĉ bofilo de Georgo de Poděbrady, sed en la jaro 1468 gvidis grandan armeon (la sesan kruciaton) kontraŭ ĉeĥoj.

Hungara armeo okupis Moravion. En februaro 1469 Mateo Korvino konkeris urbon Brno. Georgo de Poděbrady serĉis aliancanojn en Pollando. Li proponis al pola reĝo, ke venonta bohemia reĝo povas esti Ladislao Jagello, filo de pola reĝo. Mateo Korvino atakis Bohemion, sed hungaroj ne povis sukcese batali vintre. Ĉeĥoj ĉirkaŭigis hungaran armeon en Feraj Montoj apud vilaĝo Vilémov. Georgo povis detrui tiun armeon, sed li volis pacon. Mateo promesis al helpi al li rompi problemojn kun papo kaj bohemia opozicio. Georgo Mateon liberigis, sed Mateo denove volis batalis kontraŭ li, subtenis opozicion kaj en majo 1469 li eĉ estis en Olomouc kronada kiel kontraŭreĝo.

Georgo de Poděbrady estis elstarulo de eŭropea politiko. Jam en la jaro 1462 li kreis pacan projekton, kiu enhavis kvin punktojn:

1. superŝtatan organizon de tuta Eŭropo;

2. pacan solvadon de internaciaj konfliktoj;

3. egalecon kaj suverenecon;

4. pakton kaj 5. komunan defendon de Eŭropo kontraŭ malamikoj.

Tiujn principojn uzadis nur en la jaro 1954 organizo Unuiĝintaj Nacioj. Georgo sendis la pacan projekton al multe da eŭropeaj regantoj, sed roma papo avertis ilin: prenu nenion de herezulo! Tial la paca projekto estis akceptita nenie en mezepoka Eŭropo.

En julio 1469 Georgo de Poděbrady volis puni kontraŭreĝon Mateon, atakis Luzacion, Silezion, Moravion kaj Slovakion. Mateo devis batali en okcidento kontraŭ ĉeĥoj kaj en oriento kontraŭ turkoj. Georgo venkis ankaŭ hejman opozicion. En aŭgusto 1470 Georgo de Poděbrady atakis Silezion, por ke punu aliancanojn de Mateo Korvino. Hungara reĝo en tiu tempo atakis Bohemion, sed Johana, edzino de Georgo, organizis defendon. Ĉeĥoj denove venkis. Sed Georgo de Poděbrady estis tre malsana ka la 22-an de marto 1471 forpasis. Post lia morto regis en Bohemio Ladislao Jagello kaj en Moravio Mateo Korvino.

Georgo de Poděbrady estis granda reganto kaj lasta ĉeĥo sur bohemia trono, ĉar ĉiuj venontaj reĝoj estis eksterlandanoj kaj grandparte katolikoj.



Fontoj por baldaŭ prelegojn:

Aŭtora kolektivo: Bible. Písmo svaté Starého a Nového zákona (včetně deuterokanonických knih). Ekumenický překlad. 3-a eldono, Český Těšín, Česká biblická společnost 1993, 283 paĝoj.

Aŭtora kolektivo: Biblio. La Malnova Testamento tradukita de Ludoviko Lazaro Zamenhof kun la Duakanonaj Libroj tradukitaj de Gerrit Berveling. La Nova Testamento tradukita de la Brita Komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge, C.G.Wilkinson). 1-a eldono, IKUE kaj KELI, Dobřichovice, Kava-Pech 2006, 1375 paĝoj.

HORA-HOŘEJŠ, P.: Toulky českou minulostí. 2-a volumo, 2-a eldono, Prago, Baronet 1995, 454 paĝoj.

HUS, J.: Dcerka. O poznání cesty pravé k spasení. 2-a eldono, Prago, Kalich 1995, 68 paĝoj.

HUS, J.: Postilla. Vyloženie svatých čtení nedělních. 1-a eldono, Prago, Komenského evangelická fakulta bohoslovecká 1952, 516 paĝoj.

IVANOV, M.: Kdy umírá vojevůdce aneb Záznam o zkoumání života i smrti Jana Žižky, kdysi čeledína krále Václava, poté horlitele pro zákon Kristův obzvláštní. 1-a eldono, Prago, Panorama 1982, 416 paĝoj.

MARTÍNEK, J.: Kapesní atlas světa. 3-a eldono, Prago, Kartografie 2003, 286 paĝoj.

PEKAŘ, J.: Dějiny československé. 2-a eldono, Prago, Akropolis kaj Agentura Tip Š 1991, 180 paĝoj.

ROBERTS, J.M.: Dálný Východ a nová Evropa. Ilustrované dějiny světa, 5-a volumo, 1-a eldono, Prago, Euromedia Group, Knižní klub kaj Balios 1999, 192 paĝoj.

ŠMAHEL, F: Život a dílo Jeronýma Pražského. Zpráva o výzkumu. 1-a eldono, Prago, Argo 2010, 390 paĝoj.

TICHÁ, Z.: Cesta starší české literatury. 1-a eldono, Prago, Panorama 1984, 304 paĝoj.

5