Estimataj gesinjoroj, karaj samideanoj!
Unue kelkajn rimarkigojn koncerne al la objekto de nia jubileo. La organizaĵo de esperantistoj, kiu naskiĝis en nia urbo antaŭ 110 jaroj nomiĝis Unua Societo de Aŭstraj Esperantistoj. „Unua“ estas ankaŭ „nova“, „nekonata“, por tiamaj oficoj eble eĉ „suspektinda“. Pro la prokrasto unumonata post la prezento de la statuto okazis interpelacio de deputito Josef Hybeš en la aŭstria parlamento al la ĉefministro - gvidanto de la ministerio pri internaj aferoj. Tio rapidigis la aprobon de la statuto, tiel ke fine la 27an de oktobro la brunna polica direkcio anoncis permeson de la Unua Societo en Aŭstrio. Notinda estas ankaŭ la vorto „aŭstraj“. Ĝi esprimas la intencon funkcii tutŝtate, en la tuta diversnacia Aŭstrio. Tiu komuneco tamen ne daŭris longe. En la jaro 1905 jam ekzistas apartaj kolektivoj naciaj, ĉeĥa Klubo de Bohemaj Esperantistoj kaj Germana Grupo Esperantista. Montriĝis, ke komuna laboro de diverslingvaj membroj ne estas plene konvena por tiutempaj taskoj, nome por informado, varbado de membroj, instruado k. s.
La aktuala stato sur la kampo de interŝtata lingva komunikado estas pli-malpli konata. Tiun terenon akiras iom post iom unu lingvo nacia, la angla. Tiu ĉi lingvo ne estas tiom facila, kiom opinias ne nur nia ĝenerala publiko. Malfacila ĝi estas plejparte pro sia historia skriba formo, kontraste al la nuntempa prononcado kaj ties teritoriaj kaj dialektaj diferencoj. Oni parolas eĉ pri lingva imperiismo. Denaskaj parolantoj de la angla estas ofte en interŝtataj institucioj preferataj, instruado de la angla finance subtenata k.s. Gravan rolon ludas ankaŭ la fakto, ke politikistoj ne estas informataj pri la lingva problemo kaj pri ĝia justa kaj pli malkara solvo. Akcepti nacian lingvon por vasta lingva komunikado signifas finfine danĝeron por aliaj lingvoj naciaj, antaŭ ĉio por lingvoj malgrandaj.
Longdaŭran ekziston de naciaj lingvoj inkluzive de ilia uzado en ĉiuj sektoroj de homa vivo povas garantii sole lingvo neŭtrala, planita, uzata en sfero interŝtata kaj internacia.
Tion atingi estas la celo de nia esperantista diasporo, kiel tion karakterizas ekz. la Praga Manifesto.
Zdeněk Hršel