121.5.2011 - Soleno 110 jaroj de Esperanto en Brno

Historio de nia klubo


Antaŭ dek jaroj ni festis 100-jariĝon de nia klubo kaj eldonis broŝuron kun informoj pri nia centjara kluba agado. Nun ni bezonas nur kompletigi la informojn pri novaĵoj, kiuj okazis dum la pasinta jardeko. Tamen permesu al mi, ke mi ripetu almenaŭ la plej gravajn faktojn pri nia komenco.

En 1900 Josef Záboj gvidis unuajn kursojn en Brno kaj en 1901 grupeto da esperantistoj gvidata de ĵurnalisto Katel Pelant kaj tipografo Jan Kajš decidis fondi la Unuan Societon de Esperantistoj Aŭstriaj en Brno. La aŭstria burokratio bezonis duonjaron, ekde majo ĝis oktobro, por aprobi la statuton (necesis ankaŭ interpelacio de deputito Josef Hybeš en la aŭstra parlamento) kaj la 27-an de oktobro 1901 la polica direkcio en Brno donis sian definitivan permeson. Do, dum nia respubliko festas sian naskiĝtagon la 28-an de oktobro, nia klubo jam la 27-an. Facile memorebla dato.

En 1903 la societo ŝanĝis sian nomon al Aŭstria Societo Esperantista kaj en 1905 ĝi disfalis je Germana Klubo Esperantista kaj Klubo de Bohemaj Esperantistoj. Post la unua mondmilito, en 1920, ĝi akceptis sian definitivan nomon Esperantista klubo en Brno, kiun ĝi portas ĝis nun.

Certe vi scias, ke en 1921 okazis en Prago la 13-a Universala Kongreso de Esperanto kaj jam en la sekva jaro 1922 Brno gastigis la 1-an Ĉeĥoslovakan Kongreson de Esperantistoj. En 1928 realiĝis en Brno Renkontiĝo de Moraviaj kaj Sileziaj Esperantistoj kaj en 1932 elektis nian urbon por sia agado la 5-a Kongreso por Seksa Reformo, kie Esperanto estis unu el oficialaj lingvoj. En 1935 kunvenis en Brno denove Ĉeĥoslovaka Esperanto-kongreso, ĉi-foje jam la 6-a, kaj en la sekva 1936 gastis ĉe ni la 18-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj.

Sed certe la plej grava kaj glora agado inter la du mondmilitoj estis elsendoj de Verda Stacio en Brno. En 1927 Radiojournal de Brno elsendis kurson de Esperanto kaj post kvarjara paŭzo Marie Strejčková-Šamlová en 1931 prelegis pri tutsokola kongreso en Prago. Ĉar la reago de esperantistoj estis favora, ekde aprilo 1932 komenciĝis regulaj programoj trifoje monate pri diversaj politikaj kaj kulturaj temoj en Ĉeĥoslovakio sub la nomo Verda Stacio. La plej grandan respekton akiris la artaj programoj de teatra grupo TRAKT (= Teatro- kaj Radio-Aktoroj), en kiu aktivis 25 artistoj, inter ili František Kožík, Karel Höger, Vladimír Leraus kaj Jarmila Kurandová. Ilia plej sukcesa spektaklo estis opereto Sur rozoj sternite. Ĉar la radio-studio en Brno estis disbombardita, post la milito la Verda Stacio foriris al Prago kaj tie aktivis ankoraŭ 6 jarojn. Ĝi postlasis dek publikaĵojn kaj unu sonregistraĵon, nome Najadon de Antonín Dvořák kun Marie Tauberová, Beno Blachut kaj Karel Kalaš.

La 12-an de junio 1945 la klubo rekomencis sian postmilitan agadon. Ĝia plej grava aranĝo estis la 7-a Ĉeĥoslovaka Kongreso en Brno en 1950, pri kiu konserviĝis mallonga filma raporto. Bedaŭrinde post du jaroj la komunista registaro ordonis al la tutŝtata ĉeĥoslovaka organizo de esperantistoj, ke ĝi likvidu sin mem, verŝajne laŭ ordono el Moskvo. Esperantistoj povis plu labori nur kiel izolaj rondetoj sub protekto de permesitaj institucioj. La klubo transiris al Kleriga Akademio Komenský, poste al Kleriga Kunularo kaj fine al Parko de Kulturo kaj Ripozo. Nia grupo en Židenice fariĝis Esperanto-rondeto de Entreprena Klubo ĉe Unua Maŝinfabriko de Brno. Ĉar ĉesis aperadi ankaŭ la tutŝtata gazeto Esperantista, la klubo decidis eldonadi stencilitan Bultenon.

Tiu periodo de politika premo aktivigis esperantistojn, precipe la junajn. Nia kluba junularo preparis teatrajn spektaklojn, la klubanoj tradukadis beletron kaj komenciĝis kunlaboro kun operkantistoj de Janáček-operejo, kiuj ofte koncertis en la klubejo. La klubo sukcesis prepari kelkajn ekspozicion kaj publikajn prelegojn, eldoni versojn de Jiří Kořínek pri Zamenhof, broŝuron pri Granda Moravio, la grupo en Židenice eldonis broŝuron pri Brno kaj versojn de Milda Jakubcová.

Ankaŭ en aliaj kluboj esperantistoj diligentis. Estis fondita Mondpaca Esperanto-Movado, kies unua prezidanto iĝis ĝia fondinto Rudolf Burda el Plzeň. En Třebíč Pavel Sittauer komencis regule organizi Somerajn Esperanto-Tendarojn en Lančov. Junularo en Ostrava eldonis bultenojn Fajrero kaj Tagiĝo, kiuj servis kiel tutŝtata ligilo de esperantistoj. La ŝtato vidis, ke esperantistoj ne silentiĝis. Unue ĝi permesis krei Esperantan Komitaton en 1959 kaj en 1969 renovigi la tutnacian organizon sub la nomo Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Kie alie povis esti la konstitucia kongreso de la nova asocio ol en Brno, kie iam aperis la unua esperantista organizo en Aŭstrio kaj Ĉeĥio? Ĝi okazis en Besední dům fine de marto 1969.

En 1975 la klubo foriris el Parko de Kulturo kaj Ripozo al Klubo de Instruado kaj Scienco Bedřich Václavek en la strato Leninova, nun Kounicova. Tie en 1984 okazis internacia Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (SAEST 1984) pri la temo „Perspektivoj de la monda nutraĵ-produktado“. En tiu periodo nia klubo kunlaboris kun esperantistoj en Bratislava kaj Budapest, ĉiujare okazis t.n. B-B-B-renkontoj, ĉiam en alia el tiuj tri urboj. Brno gastigis la renkontojn en 1980, 1981, 1987 kaj 1991. Niaj klubanoj laboris en gvidaj organoj de ĈEA, riĉigis beletran kaj fakan literaturojn de Esperanto, en Brno estis prilaborita la historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio laŭ notoj de Kamarýt. En Brno ankaŭ komenciĝis laboroj por modernigi Esperantan-ĉeĥan kaj ĉeĥan-Esperantan vortaron, kiun post revolucio finredaktis Karel Kraft kaj eldonis KAVA-PECH.

En 1991 la klubo transiris al Spojklub en la placo Šilingrovo, post kelkaj jaroj al Občanský klub en Starobrněnská. En 1995 ni organizis en gastejo Kozák asocian konferencon kaj en 2001 la festenon de la kluba 100-jariĝo. La tiama urbestro Petr Duchoň pruntis al ni salonon de Malnova Urbodomo kaj sendis sian reprezentanton.

Kaj nun ni bilancu, kion ni sukcesis fari dum la lastaj dek jaroj. En 2002 estis fondita memstara organizo Societo por internacia lingvo Esperanto en Brno, kiu komence kunvenis en Lesná kaj poste trovis lokon en Kohoutovice. Plejparto de niaj klubanoj membras ankaŭ en la Societo, tial ni interkonsentis, ke ĉiu tria kunveno estos komuna en Kohoutovice, aliaj en Starobrněnská. En la sama jaro Miroslav Malovec komencis kontribui al reta enciklopedio Vikipedio en Esperanto kaj estis petita de la administrantoj enĉeĥigi instrukciojn de la programo kaj tiel fine de la jaro komencis funkcii ankaŭ la ĉeĥa versio de Wikipedia. Ĝi fakte estis funkciigita jam en majo, sed anglalingve. Nur en la lasta Silvestra tago ĝi aperis plene ĉeĥigita.

La jaro 2004 estis dediĉita al centa datreveno de niaj grandaj klubanoj, Josef Vondroušek kaj Vilibald Scheiber. En salono de metilernejo de telekomunikiloj en Čichnova-strato okazis solena koncerto, prezentitaj estis prelegoj, eldonita broŝuro Verda Duopo. Komencis funkcii reta Enciklopedio de Brno, al kiu ni kontribuis per pluraj artikoloj (Unua societo de aŭstraj esperantistoj, Verda Stacio, Konstitucia kongreso de ĈEA, Josef Vondroušek, Vilibald Scheiber, Václav Halíř, Jiří Kořínek, Jaromír Šikula, Alena Růžičková k.a.).

En 2005 Josef Vojáček sukcesis gvidi Esperanto-kursojn ĉe Masaryk-universitato kiel veran elekteblan stud-objekton. Niaj junuloj fondis memstaran organizon Ĉeĥa Esperanto-Junularo, por pli facile ĉerpi monon el eŭropaj junularaj fondusoj kaj jam en la sekva jaro 2006 ili sukcesis. Ili organizis internacian seminarion Lingvoj en interreto en la sama lernejo en Čichnova, al kiu venis dudek gejunuloj, eĉ el Kanado kaj Brazilo. Ili ankaŭ aktive kunlaboris ĉe eldono de kompakta disko Esperanto elektronike. Jan Werner iniciatis Esperantologian kaj Literaturon Forumon (ELFo), kies celo estis aktivigi fakan kaj literaturan agadon inter ĉeĥaj esperantistoj.

En 2007 Zdeněk Hršel sukcesis konvinki la magistraton, ke la urba faldfolio Brno - ĝusta direkto, meritas ankaŭ esperantigon. Post zorga tradukado la grafika centro de la magistrato aranĝis la faldfolion komputile kaj metis ĝin en la urban interretan paĝon komune kun alilingvaj tradukoj. Sed ili rifuzis eldoni la faldfolion surpapere, tamen donis permeson, ke ni faru tion mem. La presadon prizorgis en la sekva jaro 2008 nia nova membro Pavel Lehký, kiu venis kun novaj ideoj, kiel sukcesigi akcepton de Esperanto kiel eŭropa lingvo. Li fondis novan memstaran organizon E lingvo, en kiu membras ankaŭ multaj neesperantistoj, kiuj tamen favoras la ideon. Per ekonomiaj argumentoj li pruvas, ke Eŭropo ne havas ŝanĉon konkuri kun Usono aŭ Ĉinio, se ĝi ne havos komunan lingvon, kiun kapablus lerni ĉiuj, ne nur triono de Eŭropanoj, kiel estas ĉe la angla. Tiujn ideojn li sukcesis prezenti ankaŭ en la Ĉeĥa Konferenco de intelektuloj, kiuj ĉiujare en majo diskutas en Poděbrady, kiel elkonduki ĉeĥan socion el krizo. Ĉijare oni konfidis al li blokon de diskutoj pri komunikado.

Niaj membroj laboras ankaŭ sur la tutŝtata kaj internacia niveloj. Věra Podhradská ĝis 2005 estis prezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Jan Werner laboras en Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj, por kiu li redaktis du jarkolektojn de prelegoj (2005 kaj 2010), plie li kontribuis al faka lingvo per pluraj verkoj (Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj, Terminologiaj konsideroj, Koteado en konstru-desegnoj) kaj ankaŭ li riĉigis beletron (Eda Jitzovský: Fieraj koroj). Marek Blahuš laboras en la internacia teamo E@I, kiu estas aŭtoro de tre sukcesa interreta kurso Lernu kaj de broŝuro Malkovru Esperanton. Mirek Hruška aktualigas la retejon de E-lingvo. Zdeněk Hršel esperantigis la oficialan interretan paĝaron de Moravské Budějovice, Miroslav Malovec la retejon de Svitavy. Oldřich Arnošt Fischer kontribuas al Scienca Revuo per artikoloj pri insektoj. Pli detalajn informojm vi aŭdos de aliaj prelegantoj.

Nia Klubo kun la Societo okazigas ĉiujare ĉirkaŭ 40 prelegajn vesperojn, por kiuj ĉiam unu el la membroj preparas programon. Do dum la pasinta jardeko efektiviĝis preskaŭ 400 tiaj prelegoj, pliaj 2000 prelegoj aŭ programoj ekde la jaro 1946 (de tiu tempo konserviĝis skribaj invitiloj al la klubaj vesperoj). La klubanoj investis en la programojn grandan kvanton da laboro kaj ni povas nur bedaŭri, ke la tekstoj de la prelegoj ne konserviĝis same kiel iliaj titoloj. Nun ili prezentus belan almanakon.

Miroslav Malovec