Ota Ginz



Inter la du mondmilitoj apartenis al la gvidaj personoj de nia Esperanto-movado Ota Ginz el Prago kaj Otto Sklenčka el Hradec Králové. Ili edziĝis al du fratinoj el familio Dolanský. Unue Božena Dolanská edziniĝis al Otto Sklenčka kaj naskis al li en 1919 filon Ota, kiu poste fariĝis fama aktoro, eĉ ricevis titolon de nacia artisto. Otto Sklenčka instruis Esperanton, tial lin petis pri instruado ankaŭ lia bofratino Marie Dolanská, ĉar ŝi volis partopreni Universalan Kongreson en Prago en la jaro 1921. Tie ŝi ekvidis altan nigraharan viron, kiun ŝi opiniis hispano, kaj petis lin pri subskribo. La hispano subskribis sin kiel O. Ginz el Prago, kio ŝin komence ĉagrenis, sed ili komencis rendevui kaj fine geedziĝis. En 1928 naskiĝis al ili filo Petro kaj post du jaroj filino Eva. Kvankam ili parolis al la infanoj ĉeĥe, inter si reciproke ili babilis en Esperanto. La infanoj surprizis ilin, ĉar per si mem ili ne nur komprenis Esperanton, sed eĉ komencis paroli Esperante kaj senerare. Per tiu ĉi enkonduko mi volis montri, ke Ota Ginz kaj Otto Sklenčka estis bofratoj danke al siaj edzinoj, kiuj estis fratinoj, sekve ankaŭ la aktoro Ota Sklenčka estis kuzo de Petr Ginz kaj de la nuntempa izraela pentristino Chava Pressburger, fraŭline Eva Ginzová.


Ota Ginz naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Ždánice apud Prago, sed baldaŭ la familio transloĝiĝis al la ĉefurbo. Kiam Ota estis 12-jara, lia patro instigis lin lerni Esperanton. Post kelkaj jaroj venis la unua mondmilito, Ota soldatiĝis kiel 18-jarulo, sed falis en rusan kaptitecon. Tie li konatiĝis kun pluraj esperantistoj, al aliaj li instruis Esperanton per diversaj metodoj. Kiel militkaptito li estis ankaŭ sendita al donaj kozakoj, al bieno de Ŝoloĥov, kie li konatiĝis kun knabo Miĥail, estonta verkisto Nobel-premiita. Tiu estis je naŭ jaroj pli juna, alportadis al li kafon preparitan de panjo kaj ofte ili interparolis. En postaj jaroj ili interŝanĝis plurajn leterojn. Ota Ginz verkis pri la militkaptiteco ankaŭ sian taglibron per stenografia skribo, kiun historiistoj klopodas deĉifri.

Ota Ginz estis unua, kiu tradukis kaj prizorgis eldonon de libroj el Esperanto en la ĉeĥan. En 1927 aperis Rozmluvy o rádiu de Eugen Aisberg, originale verkita sub la titolo Fine mi komprenas la radion!, en 1929 sekvis libro Vzducholodí k severní točně de Odd Arnesen verkita origine en la sveda kaj esperantigita fare de Jens Schjerve. Ota Ginz prizorgis ankaŭ specialan ĉeĥoslovakan numeron de la gazeto Literatura Mondo en 1932 kaj Ĉeĥoslovakan Antologion, kiun li redaktis kun Stanislav Kamarýt kaj kiu aperis en Budapeŝto en 1935. En la antologio li tradukis rakonton Ĉemizo de Karel Čapek, lia edzino Marie Ginzová rakonton Mia samklasano Tureček de Ignát Herrmann, Otto Sklenčka fragmenton el romano Fuĝo de Vladislav Vančura kaj Božena Sklenčková Vizaĝo kontraŭ vizaĝo de Karel Nový.

Sed tiam jam proksimiĝis la granda tragedio por la tuta mondo kaj judoj speciale. Post Munkeno la germanoj okupaciis Ĉeĥoslovakion, formis protektoraton Bohemio-Moravio, en kiu ĉiuj judoj estis persekutataj. Lia filo Petro estis tre talenta infano, en sia 12-a jaro li jam verkis romanon en stilo de Jules Verne Vizito el praepoko, fakte satiron pri faŝismo, kaj ankaŭ sian taglibron, en kiu li priskribas la persekutadon de judoj. La manuskriptoj konserviĝis kaj estis antaŭ kelkaj jaroj eldonitaj eĉ kun liaj ilustraĵoj, kiuj pruvas, ke li povis esti genia artisto. Kiel dektrijara li estis forprenita de la familio kaj transportita al Terezín, kie li devis labori en propaganda presejo, kiu produktis mensogojn pri tio, kiel judoj feliĉe vivas en la koncentrejoj. Petro kun aliaj knaboj sekrete eldonadis gazeton Vedem (Ni venkas) por esperigi ilin. Inter ili estis ankaŭ estonta aktoro Zdeněk Ornest, frato de poeto Jiří Orten, kaj aliaj talentuloj. Kelkaj iliaj verkoj konserviĝis kaj estis publikigitaj en speciala libro. Bedaŭrinde nelonge antaŭ militfino oni sendis lin al aŭŝvico (Osvětim) kaj tie lin mortigis en gaskamero. Ankaŭ la gepatroj kaj gefratoj de Oto Ginz pereis en koncentrejoj. Ota Ginz esperis, ke ili perdiĝis ie en Rusio kaj petis Miĥail Ŝoloĥov pri helpo, sed tiu nur povis respondi, ke ili ĉiuj pereis.

En la jaro 2003 izraela kosmonaŭto Ian Ramón kunprenis al raketoplano Columbia desegnaĵon de Petr Ginz Vidaĵo al Luno, kiel simbolon de holokaŭsto. La raketoplane dum reveno forbrulis kaj la reprodukto de la desegnaĵo fariĝis populara, oni komencis interesiĝi pri la vivo de la talenta knabo. Estis eldonitaj liaj Taglibro kaj romano Vizito el praepoko, en interreto aperis dekoj da paĝoj pri lia vivo, estis laŭ li nomita unu asteroido, aperis poŝtmarkoj, televidaj filmoj.

Sed la gepatroj ne ĝisvivis tiun gloron. En 1956 la familio ricevis permeson transloĝiĝi al Izraelo, sed plu korespondis kun ĉeĥaj esperantistoj, ekz. Tomáš Pumpr. Ota Ginz tradukis plurajn rakontojn el la ĉeĥa, germana kaj hebrea lingvoj, el la hebrea eĉ tutan libron Freŝa mateno de Reuven Kritz, tiam pupulara juna aŭtoro. Liaj tradukoj helpis al ĉinaj, japanaj kaj vjetnamaj esperantistoj eldonadi unuajn verkojn el la ĉeĥa kaj hebrea en iliajn lingvojn. Li estas konata ankaŭ en la juda muzeo en Prago kiel cionisma aktivisto, mencias lin aktivistoj en batalo pri la tiel nomataj manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora, ĉar li publikigis kelkajn artikolojn pri tiu temo en Usono.

En la jaro 1973 li vizitis Ĉeĥoslovakion kaj ĉe tiu okazo prof. Vlastimil Novobilský surbendigis kun li magnetofonan intervjuon. Poste la sonregistraĵo perdiĝis, sed ĉijare ĝin disponigis sinjorino Ĥava Pressburger, do lia filino. Ĝi konsistas el kvin partoj. En la unua parolas Miroslav Smyčka, en la dua Věra Novobilská. Nur en la tria kaj kvara partoj estas la intervjuo mem. En la kvina parto estis invititaj parencoj de Ota Ginz, eble el Hradec Králové el la familio Dolanský kaj Sklenčka, mi ne scias precize. Sed ni ekscias tie, ke en Izraelo naskiĝis pluaj infanoj.


Ĉi tio povas sufiĉi kiel antaŭparolo kaj ni povas aŭskulti. Rigardu al retejo de aŭskulteblaj sonregistraĵoj http://www.medy.cz/brno-esperanto/verda_stacio/VS-Sonregistroj.htm