Kluba
prelego "Malfacila vivo de afrikaj virinoj" 25.3.2009 Z.Závodný
La situacio por virinoj en politike
nestabilaj, malriĉaj landoj en centra Afriko kiel Kongolando, ĉadio,
Sudano, Ugando kaj aliaj estas katastrota.
Tiuj
landoj konstante baraktas en fratmurdaj militoj. Kaj la ĉefaj viktimoj dum
la mi1itoj, kiuj furiozis en Kongo D.R. kaj aliaj diktaturoj, estas virinoj.
Ekzemple virinoj en Kongo konis ĉiajn humiligojn. Dum la milito virinoj
estis murditaj kvazaŭ musoj kaj multaj estits entombigitaj vivantaj.
Sennombraj estis kaj estas seksperfortitaj tagojn post tagoj. Oni notis en
Ituri, oriente de Kongo, pli ol 1000 virinoj seksperfortitaj tage. Aldone al
tiu situacio estas granda procento de virinoj ne alfabetigitaj; la granda
procento de virinoj ne edzinigis pro la multekosteco de la doto. Dotigi en
Kongo fariĝis por gepatroj ia komerco. Pro tio, multaj viroj ne kapablas
edzigi kaj multaj virinoj maljuniĝas ĉe la gepatra hejmo. Pri la nehumana tradicio de kripligo do knabinaj
seksorganoj /FGM Female Genitale Mutilation/ certe pli kompetente parolos niaj
medicinaj fakulinoj. /Jana kaj Marie/.
La militoj en Afriko ne okazigis nur
seksperfortojn, murdojn, forkonduko de infanoj, el kiuj poste kreskas freŝaj
militantoj aŭ seks-sklavinoj, sed ankaŭ okazigis grandan procenton da
aidosulinoj. Multaj soldatoj senditaj al Kongo por subteni la registaron aŭ
por subteni la ribelantaron estis
aidosuloj. Ekzemple Jitka Škovránková, estrino de malsanulejo en Ugando, en
urbeto BUIKWE ĉe la Viktoria lago konstatis, ke 50% de sango de soldatoj
estis HIV-pozitiva.
Kaj
jen kion rakontas junulino en hospitalo de Goma, oriente de Kongo: „La soldatoj
/ribelantoj/ alvenis nian vilaĝon, murdante multajn gevilaĝanojn,
interaliaj miajn gepatrojn kaj niajn fratojn. Ok ribelantoj seksperfortigis
min. Post ilia aĉa ago, unu el ili pafis min ĉe la vagino. Jen kial
mi estas ĉi tie en hospitalo. Kuracistoj faras ĉion por sanigi min.
Bedaŭrinde la ribelantoj infektis al mi la aidosan viruson. Nun mi
preferas morti ol vivi.“
Virinoj en Kongo kaj aliaj malriĉaj
afrikaj landoj, en kiuj militoj furiozas, treege suferas kaj ili estas treege
martirigitaj. Malriĉeco, malsano, aidoso, seksperforto kaj vidveco estes
iliaj ĉiutagaj kunuloj.
Ĉeĥa kuracisto, doktoro Marcel Drlík, interese
priskribas sian libervolan agadon en Centrafrika Respubliko en urbo Bozoum,
komence de la nova jarmilo.
En ci tieaj mizeraj kondiĉoj, kiam
nenio estas memkomprenebla, estas multe pli evidente ol en Eŭropo, kiuj
vivvaloroj estas vere esencaj kaj kiuj ne. Tiuj esencaj estas nur kelkaj kaj
nepre ne temas pri tiuj, kiuj nin ĉiutage atakas de la televidaj reklamoj.
AIDOSO kune kun malario kaŭzas plej multon de mortoj en la malsanulejo.
Bedarinde klarigado, kiu povus konduki al la ŝanĝo de le konduto de
centrafrikanoj, mankas ĉi tie. Iu ajn mencio pri aidoso estas senvalora.
Laŭ la opinio de multaj indiĝenoj temas nur pri „e1pensaĵol“ de
blankuloj. Paroli pri aidioso estas simple tabuo. Doktoro Drlík estis ŝokita
kie1 rapide ĉi tiu malsano en Afriko disvastiĝas. Ekzemple, laŭ
lia supozo 15 procentoj de la loĝantaro de Bozoum estas HIV-pozitivaj
personoj. Doktoro Drlík helpis ekipi la malsanulejon per multaj modernaj
medicinaj aparatoj. Bedaŭrinde dum kelkmonata bataloj inter malamikiĝintaj
partioj en januaro 2003 la malsanulejo pereis.
Do kion nun fari? Virinoj en
Afriko bezonas financan autonomion kaj instruadon, sen tio, eble okazos paco en
la lando, sed ne por virinoj. La virinoj estas por nutri la familion sed riskas
morton ĉiutage. Bedaŭrinde la internacia komunumo silentas, pro siaj
riĉaĵoj.
Estas
ĝojige, ke esperantistoj el siaj modestaj enspezoj ne hezitas partigi sian propran mankon kun afrikaj
amikoj kaj aktivante en diversaj sociaj movadoj prezentas alternativojn: „Do,
anstataŭ fratmurdaj bataloj komenci veran dialogon sur komuna bazo, kiun
provizas Esperanto kaj ideoj ligitaj al ĝi - tio estas toleremo kaj
reciproka estimo, frateco kaj amo al proksimulo. Unuaj paŝoj jam estis
faritaj, ekzemple en Burundio sinjorino
Tereza Kapista instruas Esperanton al 70 etaj kursanoj, malgraŭ tre
malfavoraj kondiĉoj /manko de lernolibroj, manko de akvo, ni ne parolu pri
telefonoj aŭ komputiloj.
En Senegalio, ĉefurto
Dakar, prezidanto de Senegala Esperanta Asocio, s-ano Alfonse Diatta, serĉas
kontaktojn kun Esperanto-asocioj en Orienta Eŭropo, por estigi amikecajn
rilatojn kun Esperanto-asocioj.
En Togolando 239 infanoj kaj
junuloj kadre de feriaj kursoj lernis Esperanton en Instituto Zamenhof
/Togolando/
Valoraj
por informado de internacia komunumo pri bezonoj de afrikaj virinoj estas ankaŭ
Esperantaj tradukoj de similaj libroj kiel la "Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko“ de doktoro
Marcel Drlík. Centjara tradicio de nia Esperantista klubo en Brno estas, laŭ
siaj eblecoj ne helpi mildigi suferadon de Afrika, malriĉa loĝantaro
kaj ĉiurilate subteni gesdamideanojn en Afriko. Kunlabore kun la Afrika
Komisiono de UEA. Aparte varmajn rilatojn kun samideanoj en Tofgolando
konservas honora prezidanto de nia klubo magistro Zdeněk Hršel.
Do,
karaj gesamideanoj! Ni ne lamentu, ne ploru kaj sciu, ke nia oferema laboro
alportas esperon kaj pacon ankaŭ por Afriko.