SLOVAKIO EN LA KADRO DE LA HUNGARA ŜTATO
Kiam Ferdinando la Ia gajnis en 1526 la hungaran tronon, Slovakio iĝis parto de la monarkio kaj post kiam la turkoj okupis la hungaran ebenaĵon, ankaŭ centro de la hungara ŝtato, per kio kreskis ĝia signifo en la internacia vivo. Samtempe ĝi pli intime rilatiĝis kun la ĉeĥaj landoj, kio stimulis la ekonomian kaj kulturan evoluon de ambaŭ parencaj naciaj komunumoj.
De post 1541 Slovakio troviĝis preskaŭ dum cent kvindek jaroj en la strikta proksimeco de la turka potenco; iujn sudajn kaj sudorientajn landpartojn la turkoj subigis al administra direktado de sia imperio. Fine de la deksesa jarcento la turkoj estis elpelitaj el la slovaka teritorio per komunaj fortoj de la najbaraj landoj, tamen danĝero de la reokupacio minacis plu.
Kontraŭ la absolutismaj penadoj de Habsburgoj en la 17a kaj komence de la 18a jarcentoj, en Hungario leviĝis ondo de rezisto, plejparte sur la teritorio de Slovakio. Kvankam tiun rezistagadon iniciatis kaj gvidis la hungara kaj transilvania nobelaroj, batalante por siaj klasaj privilegioj kaj eĉ profitante de la turka helpo, Habsburgoj ne sukcesis akceptigi tie la saman absolutisman formon de la regado kiel en Bohemio post la jaro 1620. Tial al Slovakio rifuĝis pluraj grupoj da ĉeĥaj elmigrintoj, kiuj trovis tie la alian hejmon.
Krizo de la humanisma klerigo kaŭzita de la malvenko ĉe Mohács estis en Slovakio baldaŭ superita precipe dank' al ampleksa aparato de la urbaj lernejoj, ĉiam pli kaj pli vastiĝanta post komenco de la reformacio. Kun tiu ĉi medio estis ligita ankaŭ disvolviĝo de la humanisma arta kaj scienca literaturo: ĝi okazis en intensa kontaktado kun la ĉeĥa klereca medio, en kiu agadis multaj slovakoj. En vidarto suverenis renesanco en la dua duono de la 16a jarcento. Ĝi manifestiĝis precipe ĉe rekonstruado de kasteloj kaj urbaj fortikaĵoj.
La kultura vivo en Slovakio respegulis ĝenerale atmosferon de perturbita epoko. Ĝi estis dividita laŭ la religiaj kaj klasaj komunumoj kaj grave influata de la katolika eklezio.
La plej elstara personeco de la ĉeĥa nacio en tiu ĉi epoko estis Johano Amoso Komenio (ĉeĥe Jan Amos Komenský, latine Comenius, 1592-1670). Persekutata kiel multaj aliaj nekatolikoj post la tragedio sur la Blanka Monto, li definitive forlasis la patrion en la jaro 1628 kaj restadis en diversaj eŭropaj ŝtatoj, lastfoje en Nederlando. Per siaj pioniraj pedagogiaj kaj filozofiaj verkoj li gajnis la tutmondan renomon. La instruado laŭ Komenio devas esti libera de klasa kaj aristokrata ekskluziveco kaj celi la perfektigon de la homaro, al kompleksa scikono kaj praktika aplikado de la sciado. Komenio estas klasikulo de la ĉeĥaj literaturo kaj lingvo, heroldo de la ĝenerala interkompreniĝo kaj justa socia aranĝo kaj unu el la pioniroj de la internacilingva ideo.