SLOVAKOJ EN LA HUNGARA REĜLANDO DUM LA FRUA FEŬDISMO
Post falo de la Grandmoravia regno la slavoj sur la slovaka teritorio ne plu renovigis sian ŝtatan memstarecon. Ankaŭ oni ne sukcesis daŭre firmigi la potencon de la Premislida ŝtato sur la orienta bordo de Moravo. Ĝis fino de la 11a jarcento la tuta Slovakio iĝis parto de la Hungara reĝlando, en kies kadro plu daŭris la historia evoluo de la slovakoj.
La baza mastrumadformo de la slovaka popolo estis agrikulturo ĝis fino de la 12a jarcento. La teron kiel bazan produktorimedon eĉ kun loĝantaro sur ĝi vivanta alproprigis al si la reganta dinastio de Arpadidoj. Jam el tiu ĉi epoko, kiam oni servutigis la kamparan popolon, konserviĝis dokumentoj pri kontraŭfeŭda rezisto, manifestiĝanta per fuĝado el kampoj kaj rifuzado plenumi la feŭdajn devojn.
La metioj kaj komerco disvolviĝis en vilaĝoj ĉe feŭdaj grandbienoj.
La reĝa kortego regis pere de la departementa, kaj en ties kadro pere de la kastela administrado.
En kulturo de la frufeŭda epoko manifestiĝis unuflanke kelkaj ankoraŭ supervivantaj elementoj de la grandmoravia tradicio, pludaŭranta precipe en la artmetia sfero, duaflanke importo de la romanika kulturo. La arto servis por firmigi influon de la eklezio al la kristanigitaj hungaroj kaj al la slava aŭtoktonaro, devigita forlasi la slavan liturgion. Solidaj teritoriaj organizoj, precipe la pripensita fondado de monaĥejoj sur la tuta teritorio, helpis la hejmiĝon de la romanika stilo kaj ĝian pluan disvolviĝon.