LA HISTORIA KOMENCO DE NIAJ NACIOJ

La problemo pri origino kaj estinteco de aĵoj, de naturaj kaj sociaj fenomenoj, de la homo mem, de ties tribo, gento kaj nacio delongtempe ekscitadis la homan fantazion kaj stimulis avidan intereson pri malnovaj informoj, pri novaj esplorrezultoj, prezentataj ĉu per materialaj trovaĵoj, ĉu per fontoj ĝis nun nekonataj.

Eksterordinara intereso pri la propra historio havas en niaj nacioj malnovan tradicion. La ĉeĥa kaj slovaka nacioj, suferantaj depost la 18a jarcento krudan naciecan subpremadon, turniĝadis al gloraj ĉapitroj de sia historio, por serĉi en ili apogon kaj fidon pri pli bona estonteco. Jam la unua generacio de la naciaj revivigantoj pasie profundiĝadis en sciencajn studojn pri malnovtempa estinteco de la nacio, pri historio de ĝiaj literaturo kaj lingvo, tamen la esplorantoj ne havis ankoraŭ sufiĉan fidon pri konserviĝo kaj disvolviĝo de la nacia komuneco. Tiu ĉi generacio glorigadis la pasintan grandecon zorgante nur pri tio, ke la antikvaj faroj de ĉeĥoj kaj slovakoj ne estu forgesataj.

La pli juna, optimisma generacio de ĉeĥaj patriotoj - ekde la tempo de Josef Jungmann (1773-1847) - akcentis kaj eksplikadis jam la nacian pasintecon kaj grandecon demonstra ekzemplo por samtempuloj. Per historiaj rememorigoj estis incitataj la patriotaj sentoj kaj plifortigata la memkonscio de la vekiĝanta nacio. Samtempe la patriotoj batalis kontraŭ subŝatigado de la slavoj far la naciisma germana historiografio.

En la unua triono de la 19a jarcento, kiam formiĝis la eŭropa arkeologio, la ĉeĥaj esplorantoj apartenis al la unuaj, kiuj ekkonis ĝian signifon por ekspliki la komencon de la nacia historio, pri kiu ne ekzistas rektaj skribaj informoj. Ili deziris, ke arkeologiaj trovaĵoj pravigu la teoriojn pri sidejoj de tiu aŭ alia popolo sur certaj teritorioj kaj konfirmu deduktojn pri la plej malnova slava periodo en niaj landoj. Ĝis tiu tempo tiuj ĉi deduktoj trovis sian apogon en la legendoj de la kroniko de Kosmas, notitaj en la unua kvarono de la 12a jarcento, kaj en kelkaj, ofte neprecizaj aŭ tendence misformitaj informoj de alilandaj kronikoj kaj analoj.

La romantikajn patriotajn imagojn pri komenco de la slava historio - imagojn aludantajn pri ajna ora epoko de la antikvaj slavoj - resumis la plej fama ĉeĥa historiisto de la 19a jarcento - František Palacký (1798-1876, ankaŭ politikisto kaj kulturaganto - noto de la tradukintino). Ĉi periodon li priskribis kiel epokon de slava demokratio, kiun li starigis kontraste al la germana feŭdismo kaj aŭtokratismo de la roma eklezio:

"Ĉe la slavoj, la plej antikva maniero de la ŝtata sistemo taŭgis nur por nacio trankvila, senruza kaj koncerne la politikon, ankoraŭ nematura. . . Ne havante unusolan reganton super si, ili mem ankaŭ volis nek regantojn havi, nek servistoj esti; inter ili la saman liberon, la samajn rajtojn kaj devojn ĉiu civitano partopreni eblecon havis. Ilia regado nepre demokratia estis. Tial ili havis komence nek heredajn grincojn, nek diferencojn klasajn. . ."

Tiu ĉi idealiganta ekspliko substance ja pravis per la fakto, ke la plej antikvaj slavoj vivis en niaj landoj, dum epoko de kulminanta primitive komuneca socio, en la genta sistemo. La elementoj de la feŭda diferencigo de la socio aperis ĉe ili nur pli poste. Ĉefa estis la fakto, ke la organizoformo de la senklasa socio estis nenio escepta kaj specifa ĉe la slavoj; temis pri ĝenerala evoluofazo de la tuta homa socio.

La idealisma, nescienca koncepto pri la plej malnova historio de la ĉeĥaj slavoj apogis sin sur la Manuskriptoj el Dvůr Králové kaj Zelená Hora (en tiuj lokoj ili estis "malkovritaj" - n. d. l. tr.). Sed jam fine de la 19a jarcento la moderna ĉeĥa scienco ekkonis, ke temas pri falsaĵoj.

Kvankam la ekscitaj bataloj pri aŭtentikeco de la Manuskriptoj jam apartenas nun en la historion, tamen ilia enhavo konservis sian apartan artan ĉarmon (kompreneble kiel verko de la nacia renesanco). La Manuskriptoj ankaŭ inspiris la ĉeĥajn vidartistojn kaj komponistojn al verkoj, kies valoro iĝis daŭra. Kaj ne temis pri artistoj ajnaj. Unuavice estis la pentristo Josef Mánes (1820-1871), kiu serĉante nacian slavan tipon por la arta esprimiĝo, estis inspirita eĉ per la Manuskriptoj. Ekkoninte la vivon kaj karakteron de la samtempa popolo, li atingis ĝis radikoj kaj fontoj de progresema arta imagipovo.

Kaj same serĉis Mánes arkaismajn elementojn en la antikva arkitekturo, en popola konstruarto kaj en amasiĝantaj arkeologiaj trovaĵoj, laŭ kiuj li kreis kvankam subjektive elektitan, tamen forte emociigan ornamentoarton de la slava malnovepoko. La vojon de Mánes sekvis poste Mikoláš Aleš (1852-19l3). Monumentecon donis al la slava tipo la ŝtonaj kaj bronzaj verkoj de Josef Václav Myslbek (1848-1922). Lia intereso pri popola kanto kaj ties transformo desegna egalas al la samgenia komponado de Bedřich Smetana (1824-1884), fondinto de la ĉeĥa nacia muzika kreado.

La ĉeĥaj kaj slovakaj arkeologoj paŝ-post-paŝe ŝovis antaŭen la ekkonon pri nia plej antikva estinteco. Ili forigis el ĝi la romantikan nekritikan amasigadon de trovaĵoj kaj la subjektivan klarigadon pri ilia signifo. Ili precizigis lokojn, datojn kaj atestojn. La novan etapon, kvalite pli altnivelan ol ĉiuj antaŭaj, poste prezentis kaj prezentas la plej nova epoko. En la arkeologio kaj prahistorio oni komencis apliki sciencan doktrinon pri socio, malkaŝanta la logikon de la historia procedo. Post la venko de laboranta popolo en la jaro 1948, per fondo de la Ĉeĥoslovaka Scienca Akademio kaj Slovaka Scienca Akademio estiĝis eksterordinare favoraj kondiĉoj por la arkeologia esplorado; la kondiĉojn kreis rekta subteno kaj grandiozaj ekonomiaj kaj organizaj aranĝoj. Tio ebligis la surprizajn trovaĵojn en la suda Moravio (Mikulĉice kaj aliloke) kaj okcidenta Slovakio. Ili ravis ne sole nin, sed eĉ la kulturajn rondojn en la tuta mondo. Samtempe disvolviĝis esplorado de kastelaj areoj en Bohemio, kiu ankaŭ ebligis multajn valorajn ekkonojn pri nia frutempa historio. Ekzemple lastatempe la esploroj pri sepultejo el la 10a jarcento konfirmis rektan kontakton de Prago, dum la epoko de la Premislida dinastio, kun la Granda Moravio kaj pruvis la memstaran kulturevoluon de Bohemio post pereo de la Grandmoravia regno.