LA KULMINA FEŬDISMO

La 13a jarcento signifas en la ĉeĥa historio principajn renversiĝojn ekonomian kaj socian.

Jam depost la dua duono de la 12a jarcento komenciĝis granda koloniado de arbaraj areoj. Trikampa sistemo de terkulturado, poiome aplikata depost la 13a jarcento, plialtigis la produktivecon de agroj. Sufiĉa nutraĵo, kiun la agrikulturo liveris, favore influis kreskon de la populacio. Granda parto da greno povis jam esti vendata sur merkato en la nove fonditaj urboj.

Kune kun ŝanĝitaj produktadoformoj laŭleĝe aperis ankaŭ ŝanĝoj en la sociala strukturo de la socio. La amplekso de devoj kaj dependeco de la kamparanaj servutuloj je feŭdestroj estis "kontrakte" difinitaj sur bazo de t. n. emfiteŭta rajto (t. e. aĉetrajto, ebliganta al la servutulo-produktanto herede lupreni la kampon por iu monsumo kaj por regulaj jaraj pagoj). La ĉefa formo de feŭda rento, kiun la servutuloj devis tributi, estis moninterezo.

Transiro al monforma rento ebligis al la feŭdaj sinjoroj, ĉu nobeloj ĉu klerikaro, ne mastrumi mem sur propraj agroj. Gradon de ilia riĉeco havigis la tuta nombro da iliaj servutuloj. Tial la nobelaro klopodis multnombrigi sian servutularon, okupante novajn regionojn per formo de koloniado.

Bohemio estis eksterordinare riĉa je arĝenta erco. La arĝento ebligis financi eksterlandan politikon de la Premislidaj regantoj. La bazaj trajtoj de la ekonomia-socia strukturo, firmiĝintaj ĉe ni en la 13a jarcento, destinis por longa tempo la ekonomian evoluon kaj vivmanieron en niaj landoj.

La ekonomia prospero en la ĉeĥaj landoj dum la 13a jarcento formis favorajn kondiĉojn por kuraĝa politiko de la lastaj Premislidoj. Václav (Venceslao) la Ia kaj Přemysl la IIa subtenis ampleksan konstruadon de urboj, ministan entreprenadon kaj koloniadon. Rilate la nobelaron, ili tamen aplikis malnovajn formojn de patriarka regado, netaŭga plu en la nova situacio. En la tuta lando kreskis feŭdaj grandbienaroj. La sinjoroj pretendis partopreni la potencon.

Jam en la 12a jarcento ili klopodis atingi, ke iliaj bienoj estu aprobitaj liberaj kaj sendependaj de la volo de la reganto. En la jaro 1189, en tempo de profunda krizo, kiam la ĉeĥa ŝtato estis disŝirita je tri partoj, okazis asembleo en Sadská. Tie la feŭdestroj sukcesis, ke la princo Konrád la IIa Ota enkorpigis en sian Statuton, tie deklaritan, dekreton pri seninterrompa hereda posedo de feŭdoj. Jen estis la komenco de prospero de la feŭda bienaristokrataro kaj signo pri la nova epoko. Evidentiĝis, ke la reganto ne povas plu regi sen la nobelaro, sed ke li sufiĉe multe dependas de ties volo ĉu en aferoj hejmaj, ĉu en eksterlandaj.

Tial la ĉeĥan politikon, depost tiu tempo, destinis reciprokeco de striktaj klasaj kaj ankaŭ de grupaj interesoj de la nobelaro. Tiu ĉi fariĝis en la 13a jarcento ĉefa parto de la reganta feŭdestra klaso en la ŝtato. Per uzurpo de bienoj de la reganto kaj per koloniado ĝi gajnis grandan posedaĵon. Samtempe ĝi firmigis kontraŭ siaj servutuloj plenajn sinjorajn rajtojn, kiuj estis ĝis tiam limigataj per rajtoj de la reganto. Per transiro al la monrento kaj per la "kontraktoforma" aranĝo de rilatoj al la servutularo ĝi akiris certan ekzistostabilecon. Ekonomia potenco kaj politika konscio de la nobelaro plifortiĝis. Depost fino de la 13a jarcento la nobelaro komencis formiĝi landa stato, kiu ofte povis opozicii kontraŭ la reganto.

En Slovakio tiu ĉi evoluo ekzistis jam depost eldono de la ora buleo far Andreo (Ondrej) la IIa el la jaro 1222, kaj ĝi estis multe pli rapida ol en la ĉeĥaj landoj. Signo pri nova siutacio de la nobelaro estis konstruado de kasteloj kaj fortikaĵoj, transprenado de la kavalira kulturo, fondado de preĝejoj kaj monaĥejoj.

Dum tempo de la episkopo Andreo, en la jaroj 1215-1222, la eklezio provis seniĝi de potenco de la reganto kaj nobeloj, sed baldaŭ ĝi rezignis pri tiuj ĉi provoj. Poste ĝi klopodis, sekurigi sian ĉiam pligrandiĝantan posedaĵon per senpera alianco kun la reganto. Al la eklezio apartenis eble triono de la bienoj en la lando. Samtempe ĝi konstruis sian paroĥan kaj dekanan organizojn. Senĉese estis fondataj novaj monaĥejoj, precipe cistercianaj kaj premonstrataj, sed en urboj franciskanaj kaj dominikanaj. Rapida evoluo de la eklezia organizo ebligis al la kristana ideologio, plene suvereni pensmanieron de la tuta loĝantaro.

Frape aplikatis ĉe tio la arto, precipe en urboj. Dum ĉi jarcento dominas kaj plene hejmiĝas la gotika stilo, importata ĉefe far monaĥaj ordenoj. La pompo de novaj, kompare al la romanikaj sanktejaj konstruaĵoj vastespacaj kaj lumplenaj gotikaj katedraloj, iliaj ornamaĵoj en bunta kaj ekzaltanta akordo kaj poioma kresko de realismaj elementoj efikis tre intense precipe en la urba medio. La realismo similigis la bibliajn figurojn al aspekto de tiutempa homo kaj senvole interpretis ankaŭ liajn vivsentojn, suferojn kaj emociojn.

Kun intensa urbofondado kaj fervorega konstruado de novaj paroĥaj kaj monaĥejaj preĝejoj interrilatis ankaŭ evoluo de skribataj kaj iluminataj manuskriptoj, poima transiro de la arta kreado el monopolo de monaĥejaj centroj en laborejojn de urbaj majstroj.

Metiistaj kaj komercaj centrejoj estiĝadis jam dum la romanika epoko kiel grupoj da kolonioj ĉe la princaj kasteloj kaj en la tradiciaj merkatolokoj. Ilian kreskon subtenadis la interna koloniado en la ŝtato. Fine de la 12a kaj komence de la 13a jarcentoj la reto de novaj urbaj loĝdomaroj stabiliĝis. Tion kontinuigis poste la urbokonstrua procedo en la lando, kiu kulminis en la dua duono de la 13a jarcento. Urbokonstruadon ebligis tiutempe precipe ankaŭ ampleksa koloniado de la lando kaj disvastigado de plugebla tero kaj tio ebligis nutraĵprovizadon de la urboj. Aliflanke la urboj liveradis al la kamparo sufiĉe da bonkvalita ilaro por pli intensa terkulturado.

Fondi urbojn estis parto de la reĝa regopolitiko. Tiamaniere volis la reganto pligrandigi siajn enspezojn per la impostoj de urboj kaj urbanoj kaj plifortigi la defendosistemon de la lando. La fortikigitaj kaj prosperantaj urboj fariĝis apogo de la regantopotenco kontraŭ la kreskanta potenco de sinjoroj. La reĝan ekzemplon imitis laikaj kaj ekleziaj feŭdestroj, kiuj fondis urbojn kaj urbetojn, al ili subigitajn. Krom urboj kun proporcie granda nombro da metiistoj kaj komercistoj havis plejparto da subigitaj urboj duone agrikulturan karakteron. Tute malsaman grupon prezentis minejaj urboj kiel centroj de samkarakteraj distriktoj, kaj en Slovakio la vitkulturaj urboj. Konekse kun ampleksaj ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj en la 13a jarcento ŝanĝiĝis ankaŭ la vivo en la agrikulturaj loĝlokoj. La pli grandaj postuloj je la agrikultura produktado far neagrikultura loĝantaro, koncentriĝanta en estiĝantaj urboj kaŭzis ne nur akiradon de novaj agroj per forhakado de arbaroj, sed ankaŭ novajn organizajn aranĝojn. Diversaj tipoj de neregule aranĝitaj kampoj cedis al regule mezuritaj agroj. Ankaŭ vilaĝoj ŝanĝis sian aspekton. Neregulaj, iam eĉ dise lokitaj loĝdomoj koncentriĝis en unu lokon. La nove fondataj vilaĝoj havis pli regulajn aranĝon kaj mezurojn. En ekspluatado de kampoj oni aplikis la pli racian trifojan alternadon de plantoj - la trikampan sistemon.

Konstantiĝis la aspekto de agrikultura domo, loĝdomo kaj terkulturistaj konstruaĵoj. Ankaŭ la agrikultura ilaro, ĉiam pli grandparte farata el fero, estis pli perfekta kaj ebligis pli produktivan laboron. Plialtiĝo de agrikultura produktado ebligis ŝanĝi la servutulajn naturaĵajn tributojn je tributoj monaj. Juran rilaton inter servutulo kaj sinjoro nove aranĝis la t. n. emfiteŭta rajto (klarigo antaŭe - noto d. l. tr.). La servutulo tial havis pli grandan intereson pri enspezo el sia mastrumado. Sed la nova pli oportuna jura aranĝo ne liberigis la servutulojn de la feŭda ekspluatado.

Dum la 13a jarcento la ĉeĥa ŝtato evoluis en efektivan mezepokan grandpotencon. La Premislidaj regantoj, kvankam devigataj solvadi komplikan internan situacion, plifortigis la internan solidecon de la ŝtato tiom, ke la eŭropa politiko devis serioze konsideri ĝin.

Tamen Přemysl la Ia (1197-1230) transprenis la regadon en tempo de profunda malprospero. Kiam li estis mortanta en la jaro 1230, estis li jam potenca reĝo transdonanta al sia filo fortan kaj solidigitan heredan reĝlandon, kiu estis survoje iĝi unu el la plej potencaj ŝtatformaĵoj en Mezeŭropo. Přemysl la Ia sukcesis meti fundamenton al definitiva rekono pri suvereneco kaj internacia aŭtoritato de la ĉeĥa reĝo.

Al la bazaj juraj dokumentoj de lia regado apartenas la Ora buleo sicilia de Frederiko (Friedrich) la IIa el la jaro 1212 (nomita tiel laŭ la sigelspeco). Ĝi estis altsignifa dokumento, enhavanta regulojn pri rilatoj de la ĉeĥa ŝtato al la Romia Imperio. La buleo agnoskis rajtojn pri hejmlanda elekto de la reganto, pri hereda reĝa titolo kaj pri instalo de episkopoj. La teritorio de la ĉeĥa ŝtato estis konsiderata nedividebla. La devoligoj al la imperio estis determinitaj nur kiel iuj pli malpli simbolaj devoj. Tiel estis prezentita la rekono pri interilacia aŭtoritato de la ĉeĥa ŝtato en la 13a jarcento en strikta dependeco de la politika evoluo en la imperio. La pozicio de la ĉeĥa reĝo en kadro de la imperio iĝis por la lastaj Premislidoj ilo de ilia vasta ekspansia politiko. La politikon de Přemysl daŭrigis lia filo Venceslao la Ia (1230-1253). Tamen antaŭ fino de sia regado li estis forigita el rekta regado far parto de nobelaro kaj li flankentiriĝis, ĉar la nobelaro starigis kontraŭ li lian filon Přemysl.

La potencon de la Přemysl-dinastio kulminigis Přemysl la IIa, nomita Otakar, naskiĝinta 1233, mortis la 26an de aŭgusto 1278. Nur dekkvarjara, en la jaro 1247, li ekribelis kontraŭ sia patro kaj eldevigis por si aljuĝon de la moravia markgraflando. En la jaro 1251 li fariĝis per dinastia edziĝo reganto super la aŭstriaj landoj. Post morto de la patro en la jaro 1253 li fariĝis ankaŭ ĉeĥa reĝo. Konflikto pro la aŭstriaj landoj kaŭzis gravajn militojn kontraŭ Hungario. Sian influon li aplikis ankaŭ en malunueca Pollando. Lia potenco tiom ascendis, ke jam en la jaro 1254 oni proponis al li la imperian kronon, sed Přemysl antaŭvideme rezignis pri la kandidateco. Ĉirkaŭ la jaro 1270 lia potenco etendiĝis de la montaro Krkonoŝe (Karkonoŝo) ĝis Adriatiko. Tiam li indikis sur sia sigelo 9 landojn, kiujn li regis; sekve li sentis sin sufiĉe forta por partopreni la lukton pri la imperia trono. Sed por la imperia regantaro kaj por la papo li estis ja tro forta. Tial, en la jaro 1273, sensignifa grafo Rudolfo Habsburgo fariĝis imperia reĝo. Li postulis de Přemysl liajn alpajn landojn, sed memkomprene, Přemysl tion energie rifuzis. Nur milito povis decidi, kaj la ĉeĥa reĝo komencis ĝin en la jaro 1276 kun granda memkolifido, sed en la decida momento li estis

perfidita. En Aŭstrio Karintio kaj Stirio leviĝis la nobelaro kontraŭ li kaj simile okazis en Bohemio, kie la reziston gvidis anoj de la gento Vítkovci. Al Přemysl restis nur unu solvo: rapide kontrakti pacon kun Rudolfo. Sed tiu ĉi decidiĝis, komplete neniigi la danĝere potencan ĉeĥan reĝon. Rudolfo devigis lin al nova milito, en kiun Přemysl iris tute forlasita de ĉiuj aliancanoj kaj de perfida parto de la propra nobelaro. En batalo sur la Morava kampo (Marchfeld en Aŭstrio - n. d. l. tr.), la 26an de aŭgusto 1278, estis Přemysl la IIa, nomata reĝo fera kaj ora, venkita kaj mortigita. Rudolfo Habsburgo plene uzis la situacion por malhelpi novan firmigon de la Premislida potenco.

Kiel vicreganto de la nematura tronsekvanto Venceslao la IIa, naskiĝinta en la jaro 1271, transprenis la landan administradon lia kuratoro markgrafo Otto de Brandenburgo. Lia regado kaŭzis malbonigon al stato de la lando, suferanta pro interna disfalo, riĉaĵavideco de la nobelaro kaj manko de firma centra regado. Otto forveturigis Venceslaon el la lando kaj pli poste internigis lin en la kastelo Bezděz. Nur en la jaro 1283, pro insisto far parto de la ĉeĥa nobelaro, Venceslao la IIa revenis en la Pragan kastelon. Dum tiuj ĉi "malbonaj jaroj post la morto de la reĝo Přemysl", kiel titolis sian rakonton la praga daŭriginto de la kroniko de Kosmas, plej multe suferis kampara popolo kaj urba malriĉularo. Mortado pro malsato onigis la nombron da loĝantaro kaj vojojn malsekurigis rotoj da ŝtelistoj kaj rabistoj.

Dum la unuaj jaroj anstataŭ Venceslao regis Záviš el Falkenštejn, reprezentanto de la sudbohemia sinjora gento Vítkovci. Li edziĝis al la patrino de Venceslao la IIa, reĝino Kunhuta (Kunegunda), vidvino de Přemysl Otakar. Li kreis nobelaran oligarkion, kiu ja enkondukis pacon en la lando, sed konservis ĝin kiel senleĝan staton. La ambicia Záviš iĝis efektiva reganto super la lando kaj al la maturiĝanta Venceslao li rifuzis la regantopovon.

Kun helpo de grupo da ĉeĥaj sinjoroj starantaj ekster la partio de Záviš, kaj kun efika subteno de la praga episkopo kaj monaĥejestroj, precipe cistercianoj, Venceslao kolektis la fortojn en la jaro 1289. Li ekprenis la regadon kaj detruis la koalicion de Záviš, kiu estis kaptita kaj sekvantjare senkapigita antaŭ la kastelo Hluboká.

Venceslao la IIa instruiĝis per eraroj kaj sukcesoj de sia patro kaj per siaj propraj ĉagrenplenaj infanaj kaj junaj jaroj. Li solidigis la landan situacion kaj certagrade cedis al la ĉeĥaj feŭdestroj. Li koncentris sian atenton al la t. n. sfero de aparta reĝa regado - "dominium speciale", kie li mem mastris. Ĝi entenis la reĝajn kastelojn kun bienoj al ili apartenantaj, la reĝajn urbojn, minejojn kaj ties profitojn, doganojn, impostojn kaj pluajn reĝajn enspezojn, certasence ankaŭ la ekleziajn bienojn kaj havaĵon de judoj, en la reĝlando loĝantaj.

"Dominium generale" - la ĝenerala regado - t. e. la superan regadon en Bohemio li aplikis sur bazo de propraj potenco kaj riĉeco en dinamika ekvilibro kun la nobelaro kaj ties asembleoj.

Unu el la plej signifaj agoj de Venceslao la IIa estis eldono de Ius regale montanorum - leĝaro resumanta la reĝan minejan rajton. Ĝi estis destinita por ministoj en la tuta Ĉeĥa reĝlando kaj precipe en Kutná Hora (Min-monto, urbo de [erc]minado - n. d. l. tr.). La leĝaro apogis sin sur malnova ĉeĥa mineja rajto, precipe sur tiu de urbo Jihlava, sed ĝi estis kompletigita per iuj principoj de la romia juro. Verkis ĝin la reĝo Venceslao persone, helpata de eminenta juristo Gozza el Orvieto, kiun la reĝo tiucele venigis Pragon en la jaro 1294. La leĝaro poste disvastiĝis en la tuta Eŭropo, eĉ ekster ĝi. En la 16a jarcento ĝi tradukitis en la hispanan kaj uzatis ĉe mineja entreprenado en la Suda Ameriko. La arĝentofonto, precipe en Kutná Hora, tiom abundis, ke Venceslao la IIa stampigis ekde la jaro 1303 novajn kvalitajn monerojn, la ĉeĥan (pragan) groŝon. Ĝi estis siatempe la plej firma arĝenta valuto, volonte akceptata lontane ekster limoj de la Ĉeĥa reĝlando. La praga kortego de Venceslao apartenis al centrejoj de la eŭropa kultura vivo. La reĝo ĉirkaŭis sin per artistoj kaj sciencistoj, li zorgis pri prosperigo de la lando kaj subtenadis la artkreadon.

Tamen krom brilaj sukcesoj kaj reputacio li rikoltis ankaŭ malsukcesojn, kiam la ĉeĥa nobelaro sukcesis malebligi iujn progresemajn intencojn de la reganto. Tio estis ekzemple provo, aperigi skribitan leĝaron, kaj klopodo fondi universitaton en Prago.

La enlande trankviligita situacio kaj riĉeco de la reĝo, singarda kaj pripensema diplomato, ebligis denove disvolvi la eksterlandan politikon de la ĉeĥa ŝtato. Venceslao la IIa igis sin solene kroni ĉeĥa reĝo en la jaro 1297 kaj aldonis, en la jaro 1300, al sia ĉeĥa krono ankaŭ la kronon polan. Kiam la hungaraj magnatoj proponis al li la kronon hungaran, li akceptis ĝin en la jaro 1301 por sia filo Venceslao la IIIa.

Tiel la Premislida regno fariĝis potenca ŝtataro, kaŭzanta timzorgojn en la cetera Eŭropo. Same kiel kontraŭ Přemysl la IIa, elpaŝis kontraŭ Venceslao la papo kaj la romia reĝo Albrecht Habsburgo. Venceslao la IIa sukcesis defendi siajn reĝecon kaj regnon, sed mortis la 2lan de julio 1305. Lia filo Venceslao la IIIa estis murdita en Olomouc la 4an de aŭgusto 1306. Tiel formortis virlinie la Premislida dinastio, kiu staris frunte de la ĉeĥa ŝtato depost ĝia komenco kaj certigis al ĝi firman lokon en la politika sistemo de la mezepoka Eŭropo.