de ESPERANTISTA KLUBO en BRNO
Rok 2000 Zpravodaj
Klubu esperantistů v Brně
Příprava
stého výročí klubu. V roce 1901
vznikl v Brně "První spolek rakouských esperantistů", z něhož se
později vyvinul náš klub. Esperanto samozřejmě existovalo v Brně a jiných
místech již dříve, ale brněnská organizace na to dostala jako první úřední
razítko. Sté výročí oslavíme setkáním v sobotu 26. května 2001.
Připravili jsme i pohlednici a další materiály, které esperantistům i
veřejnosti připomenou stoletou existenci esperantského hnutí na našem území.
85.
světový kongres esperanta se letos
konal v izraelském Tel-Avivu za účasti 1212 lidí z celého světa. Hlavní
kongresové téma "Jazyk a kultura míru" bylo zvlášť aktuální v místě střetu
tří náboženských kultur. Pozdravné telegramy poslali Kofi Annan (OSN), Koičiro
Matsuura (UNESCO), Shimon Peres (měl záštitu nad kongresem jako
ministr pro spolupráci), Ron Chundai a Natan Wolloch (primátor
Tel-Avivu a jeho náměstek), Prof. Naomi Chazan (předseda izraelského
parlamentu), Josi Sarid (exministr kultury) a dr.
L.C.Zaleski-Zamenhof (vnuk autora esperanta). V rámci kongresu proběhly
nejen přednášky ke kongresovému tématu a
židovské kultuře (např. Co a kdo je žid, Historie židů dle Josepha Flavia,
Židovský humor), ale také zasedání jednotlivých esperantských organizací
(nevidomí, spisovatelé, novináři, ekonomové, africké hnutí atd.), uskutečnily
se četné zájezdy po Izraeli, kulturní pořady a rychlokurzy hebrejštiny a
arabštiny pro seznámení se s oběma jazyky a jejich kulturou. Příští kongres
bude v Záhřebu (připravuje se autokarový zájezd).
Vladimír
Váňa a Jiří Karen. Na jaře postihly
českou esperantskou literaturu dvě ztráty: 25. 3. v Plzni zemřel esperantský
spisovatel a překladatel (Romeo, Julie a tma, Osudy dobrého vojáka Švejka)
a nejlepší esperantský filatelista (ještě dva týdny před smrtí získal v Brně
pozlacenou medaili) Vladimír Váňa (nar. 1932) a 30.4. zesnul v Praze básník
Jiří Karen, vlastním jménem Ladislav Podmele (nar. 1920), týden před vydáním
poslední knihy Výpravy dona Quijota do hlubin lidské duše. Získal si
významné postavení v české literatuře, psal a překládal i v esperantu a svou
esperantskou činnost zmiňuje také ve svých
životopisných datech v českých encyklopediích.
Životní
jubileum Aleny Růžičkové-Pavlínové.
Členka našeho klubu a čestná členka Českého esperantského svazu, herečka paní
Alena Růžičková-Pavlínová oslavila 8. července své 90. narozeniny v Domově
důchodců na Věstonické č. 1, kde ji pravidelně navštěvují členové klubu. Alena
Růžičková vytvořila nespočet rolí v brněnských divadlech, vyučovala na JAMU, je
též čestnou členkou Klubu přátel Mahenovy činohry. Svým hereckým uměním
přispívala i ke klubovým a svazovým programům
Jaromír
Šikula. Bohužel na jaře přišla i
smutná zpráva, že 29. května navždy odešel v den svých 76. narozenin Doc.
RNDr. MVDr. h.c Ing. Jaromír Šikula, dlouholetý pedagog Veterinární a
farmaceutické univerzity v Brně, člen našeho klubu, který často reprezentoval
při slavnostních příležitostech. Do klubového programu přispíval přednáškami o
botanice a zdravotnictví, v podobné roli vystupoval občas i v televizi, neboť
byl ve svém oboru významnou osobností evropského formátu.
Jarmila
Malá. Po prázdninách pravidelné návštěvníky
klubových schůzek podobně zasáhla zpráva o úmrtí paní Jarmily Malé (nar. 1919),
která téměř žádnou schůzku nevynechala.
Dílo
Roberta Hliněnského. Členka našeho
klubu, paní Eva Hliněnská, vydala knihu o díle svého manžela, významného
brněnského malíře Roberta Hliněnského (1908-1979). Kniha formátu 21 x 26 cm na
70 stranách reprodukuje malířovu fotografii, 10 kreseb, 45 barevných maleb, v
textové části nás seznamuje s umělcovým životopisem, soupisem výstav, katalogů,
článků. Kniha stojí 300 Kč u autorky.
Program. Vzhledem ke zvýšeným poplatkům za poštovné jsme omezili klubový věstník na jedno číslo, avšak kvůli historii uvádíme celoroční program, který je jinak možno pravidelně sledovat v měsíčníku KAM v Brně za kulturou. (První tři měsíce byly zveřejněny v Bultenu 2/1999.)
Aprilo
5. J. Werner: Civitano en ekonomie globaligita mondo
12. V. Podhradská: Interesa natura fenomeno
19. M. Picková: Skokovy 2000
26. M. Lorková: Gaja aprilo
Majo
3. Z. Hršel: Ellernu 3
10. O. Fischer: Dombestaj parazitoj
17. M. Malovec: Faraono Ramseso 2
24. J. Handlová: Kongreslando Israelo (kun diapozitivoj)
31. M. Lorková: Patrino Teresa 3
Junio
7. M. Picková: Prof. Růžena Vacková
14. Z. Hršel: Ellernu 4
21. M. Lorková: Kvindekjaraj rememoroj
28. V. Podhradská: Feriaj ofertoj
Septembro
6. Z. Hršel: Ellerni = aktivi
13. V. Podhradská: Spertoj el Somera Esperanto-Tendaro
20. M. Malovec: Kruckavaliroj
27. M. Picková: 53a IKUE-kongreso en Rimini
Oktobro
4. J. Handlová: Japanio en bildoj
11. M. Lorková: Prudento neniam superfluas
18. Z. Hršel: Ellernu 5
25. M. Klimentová: Nutrado kaj sangogrupoj
Novembro
1. M. Malovec: Ni laboras pri gazetoj
8. J. Handlová: Seminario en Skokovy
15. Z. Hršel: Ellernu speciale
22. V. Podhradská: Temo sekreta
29. M. Malovec: Esperanto por scienco kaj tekniko
Decembro
6. M. Lorková: Venas Sankta Nikolao
13. Z. Hršel: Ni ellernis
JARO 2001
Januaro
3. Z. Hršel: Gaje en la jubilean jaron
10. O. Fischer: Karaktroj de aziaj skriboj
17. V. Podhradská: Nia centjara jubileo
24. M. Lorková: Prudento neniam superfluas 2
31. Z. Hršel: Vespero kun anekdotoj
Februaro
7. V. Podhradská Kviza vespero
14. M. Malovec Gaja gramatiko
21. J. Handlová: Kiel vi pasigas libertempon?
28. klub Výroční
členská schůze
Členské příspěvky Českému
esperantskému svazu a našemu klubu
Jak jsme vám sdělili již minule,
změnili jsme peněžní ústav pro vedení našeho účtu. Tím se také poněkud změnil
způsob účtování. Ve výpise nám banka neuvádí jméno plátce, částky členských příspěvků jsou stejné, je
proto zapotřebí, abyste při úhradách uváděli jako variabilní symbol své
členské číslo, pod kterým vás vedeme v evidenci (máte ho uvedeno v pravé horní
části adresního štítku Starta). Výše členských příspěvků na rok 2001 zůstává
nezměněna, tedy:
kategorie A (výdělečně činní): 250,-
Kč (= 200,- ČES + 50,- EK Brno)
kategorie B (studenti, důchodci):
140,- Kč (= 100,- ČES + 40,- EK Brno)
kategorie D: 90,- Kč (z toho 50 Kč pro
ČES, 40 Kč pro EK Brno)
Budeme vám velmi vděčni, když svůj
příspěvek uhradíte co nejdříve. Umožníte nám tak využít slevy, která platí pro
kluby a místní skupiny, které poukáží svazové příspěvky do konce roku.
Josef
Vondroušek (1904-1995)
La 6-an de decembro 2000 pasis 5 jaroj de la momento,
kiam forlasis nin por ĉiam nia karmemora s-ano Josef Vondroušek, honora
membro de UEA kaj ĈEA, honora prezidanto de la klubo, eminenta tradukanto
el la ĉeĥa literaturo, en sia 91-a jaro (li naskiĝis la 1-an de
decembro 1904). Ni ĝuu por lia memoro iom el lia traduk-arto, dediĉita
al lia amo - violonludado.
Alois Jirásek
Pri Dalibor el
Kozojedy
Dum longaj
jaroj estis silente kaj triste en la kastelo de sankta Venceslao1. Ĝia
ĉirkaŭaĵo dezertiĝis dum la granda tempesto de la husanaj
militoj, la katedralo de sankta Vito estis disbatita kaj la reĝaj ĉambroj,
de Karolo la IV-a superbe instalitaj, kadukiĝis pli kaj pli. De temp' al
tempo kaj ne por longe, ili viviĝis, kiam la reĝo de malsupre, de
malnova urbo, tien el sia kortego alvenis.
Li alvenis,
tempeton pasigis, sed ne restis ankaŭ la juna Ladislao Postnaskito kaj lia
glora posteulo reĝo Georgo, benata, rezidis pli multe malsupre en la urbo.
Post Georgo dum la unuaj tagoj Vladislao la II-a Jagelona. Sed dum ĉi tiu
estiĝis granda ŝanĝo.
Post dek du
jaroj de sia regado li ŝanĝis sian rezidejon. Subite ŝajnis al
li, ke li ne estas sufiĉe sekurigita en sia Malnovurba kortego, ĉe
kiu li igis konstrui multekostan arte kaj belege ornamitan turon2.
Kaj li revenis en la malnovegan rezidejon de la ĉeĥaj reĝoj sur
Hradčany, kaj igis renovigi kaj reinstali ĉion, kio dezertiĝis. Beneš
el Louny konstruis tie grandan mirindan halon3 kaj ankaŭ en la
sama tempo kapelon por la reĝo en la katedralo de sankta Vito dekstre de
la granda altaro, ornamitan per miriga ŝtonskulptaĵo.
La reĝo
ankaŭ igis ornami la nudajn katedralajn murojn per drapiraĵoj, ĉefe
en la sanktvenceslaa kapelo, kaj per liaj zorgado kaj kostoj ekbrilis la ĉambroj
en la reĝa palaco denove pro superbo de tapetoj kaj bildoj. En unu el ili
pendis nur bildoj de la ĉeĥaj princoj kaj reĝoj.
Sed ne nur
la ornamo estis grava por la reĝo, ankaŭ tio, ke la kastelo estu pli
bone fortikigita. Tiel laŭ lia ordono oni firmigis la bastionmurojn,
pliprofundigis fosaĵojn, altigis remparojn, kie tio necesis, kaj sur turo
Mihulka oni faris tre altan tegmenton kaj kovris ĝin per emajlitaj brikoj,
super kiuj sur turglobo blankis kaj brilis arĝentizita leono.
Nelonge
poste igis reĝo Vladislao konstrui novan, rondan turon post domo de la
plej supera burgrafo, pli proksime al la malantaŭa pordego. Oni konstruis ĝin
super la Cervo-fosaĵo por protekto de la bastiono, sed ankaŭ kiel loĝejon,
malgajan loĝejon. Oni faris tie tri malliberejojn super si. La plej malsupra
el ili estis sub la tero, sen fenestroj, sen lumo, sen pordo. Arestito estis
malsuprenigota per ŝnuro tra truo en la planko de la meza malliberejo.
La turon oni
finkonstruis, sed arestiton oni ne havis, nek por la plej supra, leĝera,
nek por la ceteraj. Kaj tial la turo provizore estis sen nomo, ĉar tiun ĝi
ricevus post arestito, kiu la unua transpaŝus ĝian sojlon. Sed longe ĝi
ne restis sennoma.
Tiam
okazadis multaj evidentaj maljustaĵoj al la kampara popolo. Nobeloj kaj
vladikoj opresis ĝin per novaj, senmezuraj servutoj. Kelkie oni ne plu
povis elteni tian opresadon. Tial oni ĉion forlasadis, oni fuĝis el
siaj bienoj en arbarojn, en aliajn regionojn kaj komencis ŝteli, rabi kaj
fari aliajn krimojn. Aliaj ribelis kontraŭ siaj mastroj.
Tiel
ekribelis kamparanoj kontraŭ Adam Ploskovský el Drahonice en la regiono de
Litoměřice, ĉar li estis kruela je ili, elpensadis kontraŭ ili
maljustajn servutojn kaj diversajn kaj grandajn subpremadojn. Ili ekatakis lian
fortikaĵon, konkeris ĝiajn valojn, elrompis pordegon, kaj kiam ilia
kruela vladiko tie kuraĝe defendis sin, ili vundis lin kaj kaptis. Por ke
li konservu sian gorĝon, li submetiĝis al ilia volo, kaj per sia
honoro kaj kredo skribe li liberlasis ilin el sia potenco kaj promesis, ke li
neniel procesos kontraŭ ili.
Tiam en la
najbareco de vladiko Ploskovský vivis en sia fortikaĵo juna etnobelo
Dalibor el Kozojedy, viro el antikva familio, kies antaŭulo heroe batalis
kune kun reĝo Johano apud Crécy kaj tie ankaŭ kun li pereis. Al tiu
Dalibor amasvenis la liberigitaj kampuloj de Adamo Ploskovský kaj kaj ĝoje
anoncis, ke Ploskov-fortikaĵo estas en ilia potenco, kaj petis, ke Dalibor
ekprenu ĝin, ke ili ŝate subiĝos al li kaj jam subiĝas kiel
al sia superulo, ke tiel ili faras propravole kaj ŝate, ĉar ili
scias, ke Dalibor estos al ili mastro favora.
Ili konis
lin ja kaj sciis, ke Dalibor el Kozojedy ĉiam estis al siaj subuloj bona
kaj kompata, jes, ke ne unu povrulon el alia bienteritorio li ekprotektis kaj
per sia propeto ankaŭ aliel helpis.
Vladiko
Dalibor ne rifuzis ilin; li akceptis, kion ili proponis al li, aŭdinte, ke
pri ĉio ili havas skribateston de la estinta mastro. Sed tiu, kiam li saviĝis
kaj resaniĝis, repostulis sian bienaron. Insiste li invokis helpon de la
registaro, kaj la landhetmanoj opiniante faron de Dalibor ŝtelo kaj agon
de la Ploskov-kampuloj ribelo, kolektis landodefendon de Litoměřice-regiono,
soldatkapablajn homojn de la tuta nobelaro el tiuj regionoj kaj civitanojn el
Litoměřice.
Tiu granda
aro ekatakis la ribeliĝintajn kampulojn; multajn ili mortigis, kaptis kaj
kruele punis kaj ankaŭ Daliboron, ilian aliancanon, ili kaptis. Tiel la
juna defendanto de la subpremata popolo estis katenigita. En katenoj oni
veturigis lin al Prago kaj ĵetis en la mezan malliberejon en la nova,
ronda turo post la burgrafa domo super
Cervo-foso.
Dalibor kiel
la unua arestito transpaŝis ĝian sojlon kaj tial laŭ li ĝi
estis nomita Daliborka. En la kastelo kaj la tuta Prago oni parolis pri la juna
etnobelo ankaŭ tial, ĉar li estis la unua arestito en la nova turo,
kaj pro la kaŭzo, por kiu li tien venis. Orgojlaj nobeloj ĝojis kaj
deziris tion al li, sed la popolo lin bedaŭris.
Tie li
tristis kaj malgajis. En la volba karcero dikmura kaj etfenestra estis nun lia
regoteritorio. Hejme el sia fortikaĵo li rigardadis la vastan, belan
regionon; nun apenaŭ li vidis strion de la firmamento kaj sub la tero
parton de la profunda, herbokovrita fosaĵo. La foliaro jam ŝanĝis
kolorojn al la ora, ruĝa; trista aŭtuno estis komenciĝanta.
Silento en
la turo kaj silento ĉirkaŭe. La birdoj silentiĝis, nur vento
fajfis kaj skuis vepron kaj arbojn. La folioj defaladis, nebuloj kuŝiĝadis
en la profunda fosaĵo, vualis ĝin dum la frumatenaj tagiĝoj,
pluvoj ĉiumomente muĝis kaj vipis la nudajn arbustojn kaj
arbokronojn. Mallonga tago en la karcero estis longa kaj la longaj noktoj kvazaŭ
senfinaj. Nostalgio kaj enuo turmentis la junan etnobelon.
Kaj li
prizorgis al si violonon el la modesta monprovizo, kiun oni lasis al li por la
nutraĵo4. Tuj kiam karcer-gardisto havigis al li la violonon,
li komencis ekzerci la violonludon. Neniam li havis arĉon en la mano; nun
preskaŭ li ne fordonis ĝin el la mano. Li mem lernis, ludis kaj
ludis, enuo kurtiĝis, la tempo pli rapide pasis kaj la ludo mem estis ĉiam
pli bona, arta, ĉarma.
Jam la karcer-gardisto
kaj gardservistoj staradis post lia pordo kaj aŭskultis. Ne unu el la
kastel-sinjoroj kaj oficistoj venis aŭskulti, kiel la etnobelo el Kozojedy
ellernis en la karcero violoni. Jam en la urbo oni rakontis pri tio, jam oni
venadis supren por konvinkiĝi: unue scivolemaj, poste nekredemaj Tomasoj. Ĉiutage
alvenadis pli kaj pli da homoj, ĝis ofte granda homamaso staris kaj
atendis apud la malantaŭa kastela pordego, ĉe ambaŭ vojoj, inter
kiuj etendiĝis tra la deklivo malsupren vinberejo de sankta Venceslao.
Jam estis
printempo, kiam blovis milda vento de la suda flanko, kiam arbosuproj kaj branĉoj
dehiskadis kaj floris, kiam Petřín kaj ĉiuj altaĵoj ĉirkaŭverdis,
ankaŭ la Cervo-foso, tute sonanta per pepado de la dolĉa sono. Sed
super la birda pepado pli bela estis,
kiam aŭdiĝis el la ronda turo ĉarmega violon-voĉo.
Ĉiuj
miregis kaj mirrigidiĝis, kiam ekvibris la molaj, dolĉaj, tristegaj
sonoj el la dezerta, melankolia karcero.
Des pli ili emociis.
Nostalgio kaj sopiro sonis en ili, kaj jam denove ili ŝanĝiĝis
al konataj melodioj de la religiaj kantoj. Humilo, espero kaj peto de la trista
koro blovis el ili. Alifoje ili sonoris per laika sonado, per eĥoj de la
amkantoj kaj militaj kantoj.
Ne unufoje
ludis Dalibor la malnovan melodion pri reĝo Johano, pri la juna Klimberk
kaj Plichta el Žerotín, pri Bavor el Strakonice, pri ĉiuj ĉeĥaj
nobeloj kaj etnobeloj, kiuj pereis kun sia reĝo apud Crécy, same kiel la
praavo de la arestita muzikanto.
Praganoj
emociaj aŭskultis apud la turo. Kaj ekvidinte foje, ke el la karcera
fenestreto estas malsuprenigata maldelikata tolsaketo, eme kaj ŝate ili
donadis, kion kiu ajn ĉe si havis, groŝojn kaj ankaŭ monerojn. Ĉiu
opiniis, ke la etnobelo nutriĝas el la sia. Nun ili vidis, ke li malbone
fartas, ke mizero venis al li. Nobela viro mem ne volis almozpeti tra la urbo
kaj donacon en la karceron li ne ricevis. Li havis nenion, nur sian violonon.
Kaj kiam ajn
poste li ekludis, kiam ajn la tolsaketon li malsuprenigis el la karcero, ĉiam
plenigis ĝin al li tiuj, kiuj malsupre aŭskultadis, per mono,
donacoj, por ke li ne malsatu kaj ne havu mankon de io. Ne unu kompatema
urbanino, ne unu najbaro plibonfartigis lin: kuseneton sub la kapon ili sendis
al li, litvestaĵon kaj manĝaĵon kaj ne unu kruĉon da trinkaĵo.
Por tio li ludadis al la homamaso, kiam ĝi
kunvenis apud la turo posttagmeze kaj dum la antaŭvesperiĝa tempo.
Kun retenata spiro ili aŭskultadis, kaj disirante unuvoĉe ili
asertis, ke tiel, kiel la juna etnobelo ludas neniu en Prago. Mallibero, mizero
igis Daliboron violoni. Dumtage li ludis al la homoj, al si ofte dumnokte.
Kiam la reĝa
palaco silentiĝis, malheliĝis, kiam la mita grizblua ombro altiĝis
al la nokta ĉielo, kiam en la blanketa lumo de la luno silentiĝis
arbustoj kaj arboj en Cervo-foso, vastiĝis el la mallumo de la ronda turo ĉarmaj
sonoj de Dalibor-violono. Larmoj estis en la sonoj, sopiro pri libero kaj
ekkrioj de kajero. Mildigon ili donis, sed ne liberon. Disinjoro estis alte, la
reĝo malproksime kaj la nobeloj kompaton ne havis.
Longan
tempon ili lasis la etnobelon el Kozojedy en la karcero, ĝis fine antaŭ
la plena tribunalo ili agnoskis je la rajto kaj tiel pri ĝi verdiktis: Ke
Dalibor el Kozojedy misrajte la
forprenitan bienon akceptis kaĵ en ĝi loĝis; ke en tio
malĝuste kaj malnoble li agis kontraŭ la rajto kaj ordo. Pro tiu sia
malbona faro li perdu la gorĝon.
Tiel ili
anoncis al li kaj neniel atentis, kiel li defendis sin, ke ili konsideru, kiu
komencis, kaj la unua faradis la evidentan maljustaĵon kaj per tio
ribeligis la popolon, ke li, Dalibor, nur la popolon defendis. Sed ĝuste ĉi
tio estis ĉe ili kulpo kaj peko. Kaj tial ili ne ŝanĝis la
verdikton; sed tagon kaj tempon de la ekzekuto ili sekretigis. Tiunokte antaŭ
ĝi aŭdiĝis voĉo de Dalibor-violono lastfoje. El profundo de
la dezerta karcero vibris kaj sonis en la silentan nokton la lasta konsolo, la
lasta lumo en la mallumoj de la aflikto kaj estis formortanta super la
Cervo-foso en la lunlumo. Kiam praganoj la postan tagon denove venis al la nova
turo, ili ne ekvidis la tolsaketon sur krado de la karcero de Dalibor. Kaj la
turo estis silenta, muta. Kiam ili demandis, ĉu Dalabor malsanas, aŭ
kio estas al li, la karcergardisto anoncis, ke jam bone li fartas, ĉar
matene, antaŭ la esplanado li estis ekzekutita.
"Sed
antaŭ ol li elpaŝis el la karcero," diris lia gardisto, "li
deprenis la violonon desur la muro, rigardis ĝin, adiaŭis ĝin.
Poste kuraĝe li iris al la loko. Kaj li ekgenuis kaj klinis la krispan
kapon sur ekzekutan ŝtipon! Li mortis virece, kredu, kiel vera
kristano."
Ne unu okulo
ekrosis, kiam la karcer-gardisto tion rakontis. Malgaje la praganoj revenis kaj
rerigardis la silentan Daliborka.
Kaj la turo
post la burgafa domo apud la malantaŭa kastela pordego nomiĝas tiel ĝis
la nuna tempo kaj konservas memoron pri la malfeliĉa etnobelo kaj glora
muzikanto.
1) Tiel estis nomata la reĝa kastelo sur Hradĉany.
2) Tiam la Nova, nun Pulvo-turo, fondita en la jaro 1475. Ĝin komencis konstrui la fama Matiaso Rejsek el Prostějov.
3) Halo Vladislaa.
4) Arestitoj tiutempe devis prizorgadi al si nutraĵon mem. Kiu ne havis por ĝi, al kiu amikoj kaj konatoj ne helpis, tiu suferis malsaton. Por tiaj malriĉaj arestitoj iradis peti sbir-edzinoj. Ie la arestitoj estis kondukataj de domo al domo en ĉenoj kaj katenoj, por almoze elpeti la manĝajon. Ankaŭ ili elpendigadis saketojn kaj pendsaketojn el la karcer-fenestroj kaj en tiujn kompatemaj homoj enmetadis diversajn donacojn.
Bonan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron!
KLUB ESPERANTISTŮ
V BRNĚ
c/o Miroslav Malovec
Bosonožská 15/10
625 00 Brno
1 2
3 4 5
6 7
Marto 2001
7.3. Marta Lorková: Tion vi ne legis
14.3. Věra
Podhradská: Cent jaroj de Esperanto en Brno
21.3. Mir.
Malovec: Faraono malkovrita
28.3. Mgr. Z. Hršel: Ellernu!
Aprilo
4.4. Mir.
Malovec: Faraono revenas
11.4. M.
Lorková: Nia Pasko
18.4. V.
Podhradská: Rakontu anekdotojn
25.4. Mgr. Z.
Hršel: Iom da historio