KONSTRUADO
EN ALTOJ
ANTAŬPAROLO
"Konstruado en Alto" de Otokar Březina estis la lasta pli ampleksa traduko de profesoro Theodor Kilian, kaj laŭ liaj propraj vortoj la traduko plej sukcesa. Por traduko de ĉi tiu eta ĉefverko instigis lin lia iama lernantino, esperantistino Míčová, deveninta el Jaroměřice apud rivero Rokytná, kie ankaŭ vivis kaj mortis nia plej fama mistika poeto Otokar Březina, kiu alkondukis sian verkon al perfekteco absoluta. Multe influis profesoron Kilian ankaŭ longjara sekretario de Esperanto-Klubo en Třebíč samideano Josef Poláček, unu el la plej entuziasmaj admirantoj de Březina-verkaro. Profesoro Kilian alpaŝis al la traduko kun granda malfido kaj hezitemo. Sed la verko paŝon post paŝo tiom absorbis lin, ke post pluraj semajnoj ĝi estis preta. Profesoro Theodor Kilian mortis la 3-an de julio 1978. Honore al lia memoro nia Esperanto-Klubo en Třebíč eldonis ĉi tiun verkon.
Třebíč, aŭtuno 1982. PAVEL SITTAUER
LA KONSTRUADO EN ALTO
I. Nevideblaj ondoj portas mesaĝon nian super landoj kaj maroj; vortojn diritajn en malproksimo kaj voĉojn de mortintoj ni aŭdas, kvazaŭ ili venus el subkonsciaj profundaĵoj de nia interno, kie nia animo renkontiĝas kun animoj de fratoj. La bildoj de eventoj, kiuj okazis milojn da mejloj for de ni sur la alia hemisfero de l' tero, gestoj de laboro, frenezo de batalkampoj, festoj de homamasoj, reviviĝas antaŭ ni per la magio de movo kaj lumo; en miloj da lokoj sur la tero ili aperas al miloj da okuloj: jen atesto de senlima memoro de l' vivo, kie nenio perdiĝas kaj ĉiu ago, revokebla dum jarcentoj, estas ŝarĝita per respondeco. Dum jarcentoj kaŝitaj trezoroj de l' tero malfermiĝas al la spirito. Ni ekkonis novajn plezuregojn de rapideco, flugado kaj potenco super objektoj. Ni penetras en la historion de l' kreitaĵoj, en la kaŝitan belegon de l' materio kaj de nia propra korpo; pri sia ekzisto donas al ni signojn fortoj, kiuj, regataj de l' homo, kapablus ŝanĝi ĉiun homan laboron sur la tero.
II. Kia abisma rememoro pri perdita gloro direktas tiujn ĉi malkovrojn? El kiuj suferoj de soleco, nekonataj al pasintaj jarcentoj, kreskas tiu ĉi dezirego de spiritoj al transpontigo de l' spaco kaj al kontaktiĝo kun foraj fratoj? El kia subkonscia konvinko pri magia potenco de unuiĝintaj milionoj da voloj? Al kia humileco de l' koro, al kia estimo al la sekreto de l' vivo estos necese eduki nian genton, por ke ĝi estu kapabla sen danĝero porti la potencon, kiun donas al ĝi la ekkono de la spirito. Por ke ĝiaj verkoj kaj gestoj brilu per belo, kaj penso ĝia sankta kaj klara meritu esti portata per la senkulpaj ondoj de fulmoj; Ĉar malgraŭ ĉiu grandiozeco, al kiu kreskas la verko de l' homo, la suferoj de milionoj ne malgrandiĝas. Simila al la luktado de kruciĝantaj demonaj sorĉaĵoj estas la lukto de popoloj pro la objektoj de tiu ĉi tero; per lingvo de superaj spiritoj, kiun obeas la elementoj, parolas ĝis nun popolo kun popolo ne nur vortojn de l' vivo, sed ankaŭ vortojn de l' morto. Tra kiom da doloraj jarcentoj ankoraŭ erarvagos la homa gento, antaŭ ol al la okuloj de milionoj aperos la tero en sia kosma vero: soleca astro inter la stelaro de l' firmamento, rondfluganta en abismoj de silento, kie ĝis nun la homa koro povas respondi al frata koro homa al ĝia espero?
III. Kaj tamen ne eblas halti. La bruo de laborantaj grandurboj nordaj ĉiam pli potence tondras super la tero; ĝi transflugas la maron, de la deklivoj de montegoj ĝi vibras al la polusoj; la plej forajn popolojn ĝi vekas el miljara sonĝado. La estontaj jarcentoj kiel vojoj fajrerantaj en krepusko konturiĝas en la reflektoj de niaj fajrujoj. Kantado de novaj frataroj sonas el la ĥaoso de luktantaj voĉoj, el la tondrado de laborejoj, el la frapado de maŝinoj; ritmaj sonoj, formantaj el la konfuza bruo de la luktantaj homamasoj marŝon de unu sola venka volo. Ĉiu nove malkovrita gesto al regado la elementojn mistere respeguliĝas en miloj da okuloj; al unu sola verko ĝi direktas la laboron de milionoj da manoj. Kaj en krea ekspansio, kian la homa gento ne konis dum jarmiloj, en heroeco, kiu preparas la teron por novaj pluaj milionoj de ĉiuj popoloj, pasantaj tra la portalo de l' vivo
kun infanaj ĝojkrioj, anonciĝas nova ordo de aferoj, alia pli komplikita kaj pli dolora ludo de reciproke sopirantaj koroj.
IV. Ĉar post nia surtera laboro kaŝiĝas pli alta, belega lukto, kies sola batalkampo inter sennombraj batalkampoj de l' kosmo estas nia tero. La gestoj de semantoj kaj falĉistoj, bridantoj de l' fajro, konstruistoj de urboj kaj katedraloj brilas ankaŭ en la mondon de spiritoj. En esperoj kaj suferoj de komuna verko kreiĝas nova lingvo, per kiu homo proksimiĝas al homo, direktita per alia rigardo al la tero: en la nudeco de sia homeco, vid-al-vide al la morto, la homo staras apud homo, frato meze de fratoj, tremanta en daŭra glacia blovado de interstelaj spacoj. Kaj en giganta klopodado de ĉiuj popoloj al ekkono kaj liberiĝo maturiĝas ankaŭ la senbrua verko de l' amo, malkonfesata, sed ĉie ĉeestanta, ankaŭ en la frenezo de nia lukto en sangaj ĉirkaŭprenoj de la popoloj: verko de amo, kiu samtempe kune kun la progresanta regado la teron preparas ankaŭ ŝanĝon en la homaj sortoj, tempon de reveno, unuiĝon de spiritoj, kosman periodon de homa historio.
V. En mistera reciproka garantio de la tuta gento ankaŭ la mortintoj partoprenas en nia verko. Ĉiu memoraĵo el iliaj tomboj kaj ruinoj de estintaj palacoj kaj katedraloj brilas al ni per rideto de frata parenceco, kiu fervorigas ankaŭ nian kuraĝon al kreado. En la venko de la spirito, kiu mezuras la abismojn inter la mondoj de la universo, viviĝas la humila laboro de milionoj dum miljaroj, la saĝo de reĝaj mastroj de popoloj, de difinantoj de semado kaj rikoltado, de pacigantoj de dioj; la justeco de pratempaj generacioj, kiuj dividis la heredaĵon de la tero inter la homajn gentojn kaj kreis la sciencojn de nombro kaj mezuro; la heroeco de navigantoj sur krepuskaj maroj de ankoraŭ ne ekkonitaj aferoj, la sonĝo de klarviduloj, en kies noktojn brilis la vizioj de ĉielaj lumoj kiel profetado de okazontaĵoj, kiuj prepariĝas sur la tero. Por foraj, nekonataj nenaskitoj oni laboras sur kampoj, en metalfandejoj, ankaŭ en laboratorioj, en verkoj de sciencistoj kaj artistoj. Nesciante, luktas kaj suferas unu popolo por alia. Ni vivas en ĉiam pli potenca sugestio de objektoj, kiujn por ni kreis frataj manoj malproksimaj kaj nevideblaj. En la laborejoj de niaj tristaj antaŭurboj, en la turniĝado de spindeloj, en la tondrado de teksiloj, en la ĝemado de metaloj finiĝas verko, kiu komenciĝis sur la alia hemisfero, en la muziko kaj sparkado de nekonataj insektoj, en la febra flagrado de kruela kaj blindiga naturo de l' sudoj, en la subtero de malproksimaj montoj, sur la glaciaj ĉasejoj de polusoj. Kiom da frataj manoj dum jarcentoj ŝanĝadis la formojn de objektoj, antaŭ ol ili, elokventaj per sia uzebleco kaj belo, montriĝis al niaj miregigitaj okuloj? Manoj devigitaj labori por la sama sekreto, kiu malfermas ankaŭ niajn manplatojn dissemantajn kaj disjetas nian spiritan historion; venante de malproksime ili estas salutoj kaj signoj de spiritoj, kiujn ni en ilia surtera enkorpiĝo eble neniam renkontos. Kies manoj teksis la vestojn de niaj knabinoj, dancantaj ĉe festoj kaj plukis por ni en malproksimaj ĝardenoj fruktojn odorantajn ankoraŭ per dolĉeco de l' tero kaj suno? Ili ĝis nun same kiel niaj manoj tremas pro doloro kaj amo, aŭ etenditaj antaŭen kiel manoj de blinduloj, kaj ridiĝantaj pro frosto de lastaj krepuskoj tuŝas jam la pordojn, tra kiuj oni eliras el la domo de tiu ĉi vivo. Ĉu ne proksimiĝas al ni paŝoj de ombroj el la plej profunda silento de nia soleco? Fantomoj revenantaj en la lokon de sia jam delonge pasinta verko, kiel ni erarvagas en sonĝoj sur vojoj, kiujn ni antaŭ multaj jaroj trairis? Indiferente akceptas ĝis nun la homo la laboron de siaj fratoj, la donacon de ilia vivo; sen amo li respondas per sia propra verko. Sed amanto sentas el ĉiu objekto, kiun li akceptas por sia ĝojo el frataj manoj, eĉ nekonataj kaj nevideblaj, proksimecon kaj elradiadon de frata vivo kaj lia koro tremas pro dankemo kaj tenero. Ne eblas al li ĝoji pri objektoj, pri kiuj li scias, ke ili estis kreitaj en suferoj kaj humiligo de fratoj. La voĉo de popoloj, reciproke sin vokantaj trans ĉiuj malproksimoj kaj jarcentoj, batalejoj kaj tomboj, li aŭdos en la laborbruo: jubilon de esperoj, kiujn la homo ĝis nun ne kuraĝas esprimi per vortoj, ĉar la vortoj pro troa belo ŝajnus al li nuntage ankoraŭ kiel ebria revado de lumblindigita homo; sed ankaŭ la aperon de novaj doloroj, kiun ne eltenus la ĝis nun malforta homa koro, nekapabla ami.
VI. Eĉ se nia potenco super la objektoj de tiu ĉi tero estus pleje venka, la laciĝo de l' manoj de laboruloj kaj de la spirito de luktanto daŭrados kune kun la homo. Eĉ la metalaj korpoj de maŝinoj, en kiuj la ensorĉitaj demonoj de elementoj servas al nia verko, estis forĝitaj en la ardego de fandejoj kaj fabrikoj per ritmaj batoj, sub kiuj ĝemis la koroj, en fulmoj de kreaj pensoj, kiuj per frenezo kaj morto batas homon tro aŭdacan, en suferoj kaj luktoj de spiritoj, kiuj konstruis la leĝon, sekurecon kaj pacon por protekti la kreadon. Per ofero de l' verko la homo elaĉetas doloron, kiun li per sia vivo mem, eĉ ne volante, disvastigas ĉirkaŭ si; ĉar la doloro falas kvazaŭ ombro sur la vojojn de l' fratoj kaj el silenta alveno de sanktuloj kaj amantoj kaj el ilia foriro. Doloras kaj grando kaj vero kaj troa lumo en la okuloj nepretaj al ĝia brilo; ĉiu vorto tro nova, krea, tro frua matena ekkrio vekanta dormanton antaŭ la komenco de vojaĝo, senkompata voĉo de gvidanto en la plej alta streĉo krea, ankaŭ silentado je demandoj, kiujn pro amo ne eblas respondi al amanto. Sed en tio estas la belo de l' homa gento, ke ĉiam ekzistis fratoj, kies kuraĝo kaj amo per libera decidiĝo elektis la plej malfacilan verkon en la servo de l' gento, la plej danĝeran trabaron en la alto de l' spirita konstruaĵo; al kiuj dolĉa estis la muziko de ŝtormo, por kiuj ribelo de elementoj estis defio al venko, la kapturniga respondeco, la angora ekĝemo de ĉiuj sensoj proksime de nekonataĵo, la fantomoj de l' morto.
VII. Liberon kaj flugon sopiras la vivo; en sian oran alton logas lin la kantanta suno. Ekde la unaj krespuskoj de siluriaj matenoj, tra ĉiuj metamorfozoj de kreitajoj, laboras la sonĝo de l' flugiloj en krea fantazio de l' tero; ĝi venke sonas en birda jubilado kaj en pulsado de amanta koro. En plena brilo de ekkono, kiel libera filo de mastro, sopiras la homo direkti la aferojn de l' tero. Li volas koni la sencon de sia laboro en la kosma dramo, kiun li partoprenas per siaj doloroj kaj esperoj de senmorta spirito. En la senpacienco de homamasoj, kiu kreskas ju pli potenca fariĝas la laboro de l' homo sur la tero, en la sopiro de ĉiuj popoloj je libero, en la suferoj de ĉiuj venkitoj kaj humiligitoj, senigitaj de sia heredaĵo jam antaŭ la naskiĝo, kaŝiĝas subkonscie tremado de haltigitaj kreaj gestoj, sopirego konstrui pli perfektan mondon, kordoloro de amo, kiu ne povis disdonaci tutan sian riĉaĵon. Milionoj da manoj, por kiuj ĝis nun sur la tero ne ekzistas ĝusta verko, etendiĝas en sufero de sia neuzita forto. Kapablaj konstrui por jarcentoj ili en frenezo kapablas ankaŭ frakasi verkon de jarcentoj: fajro, morto, ĉiuj demonaj elementoj de ĥaoso obeas ilin. Sennombraj okuloj malfermiĝas por ekvidi en brilo la belon de objektoj. Vortoj de profetoj ĵetitaj kiel fulmoj en la silentadon de homamasoj komencas kiel ŝtormo tondri post jarcentoj per eĥo de milionoj da koroj. Lumaj tremadoj, kiuj radias el sekreto de ĉiu viva estulo kaj estas videblaj ĝis nun nur al sanktuloj kaj amantoj, estas antaŭsentataj ankaŭ de homamasoj. Neniu eĉ la plej malavara rompado kaj disdonado de panbuloj nek ĝuado de ĉarmaj objektoj de tiu ĉi tero povas kvietigi la sopiregon de l' homo je ekkono kaj savo. Konscia pri sia sekreta povo, la laborulo de l' tero propravole emas viciĝi en la laborlinion de fratoj, por okupi en ĝi lokon, por kiu li estis preparata per sia mistera pasinteco. Li volas koni la ludon de fortoj, kiun li influas per sia volo, la interligitecon de sia verko kun la verko de l' tuta gento. Pri konstruado de frata urbo, konstruata de ĉiuj popoloj, frenezas lia revado. Novaj sensoj kaj fortoj tiel kreiĝas en la pezo de la surtera laboro: la okulo ĉirkaŭrigardanta per kosma rigardo la verkon de ĉiuj popoloj kaj jarcentoj, la sentemo al influo de spiritoj de malproksime, la kapableco suferi eĉ pro maljustaĵo de fratoj nekonataj kaj nevidataj, la tutan surteran naturon kaj vivon de ĉiuj iliaj kreitaĵoj ĉirkaŭbrakanta tenero de justeco, la giganteca konscio unuiganta la ekkonon de milionoj.
VIII. Centoj da manoj kaŝiĝas en estaĵo nia; eĉ la plej feliĉa verko ne sufiĉas al soifeco de spirito krea. Se nia vivokanto estus pleje riĉa, ekzistas tonoj, kiuj estis eliminitaj el ĝia melodio kaj nur en nia revado ili vibras per nostalgiaj resonoj. Sed la spirito de amanto penetras tra malproksimoj kaj jarcentoj; li konas la profundaĵojn, kie lia verko estas kunligita kun la verko de l' tuta gento; kiel pro siaj propraj verkoj, tiel li ĝojas pro la verkoj de siaj fratoj. La freŝeco de sennombraj matenoj blove proksimigas al li horon post horo el ĉiuj lokoj de l' tero, kie urbo post urbo, popolo post popolo vekiĝas en la sonado de l' tago, kiel ekbato de nova aparato en la fortiĝantan tajdon de mistera muziko ondanta tra la lando. Perdita en la fratamaso antaŭiranta tra jarcentoj, feliĉa pro sia kaŝiteco kaj nekonateco iras la amanto inter la fratoj siaj. Lia koro brilas en la fluo de frata forto kaj lia gesto de humila laboro estas kvazaŭ signo, kiu bonvenas alvenantojn. Li scias, ke ĉiu verko rigardata de alto, la liberigo de fonto el profundo de l' tero kaj konkero de nova vero, la greftado de fruktoĝardeno kaj edukado de infano, la ligado de tegmenta trabaro, la kreado de paco, la konstruado de regnoj, la tenero de kuracisto kaj profetaĵo de artisto, la justeco de juĝisto kaj pardono de sanktulo - ĉiu verko, la plej alta kaj la plej humila, estas servo al pli alta ordo de aferoj, kiun sopiras la vivo. La spirita proksimeco de ĉiuj majstroj de nia gento, herooj, klarviduloj kaj sanktuloj, fortigas nin en nia meztaga laborlaciĝo. Blovado de pli brilaj mondoj, mistera elemento gajiga trapenetras la atmosferon de l' tero; kiel odoro de foraj ĝardenoj ĝi ĉirkaŭblovas la varmegan frunton de laborulo; tenere kaj kompate ĝi spiras en la palan vizaĝon de naskantino en ŝia peza horo.
IX. Sed la morto kaŝatendas nelaca sur ĉiuj konstruejoj de homa verko. Kiu mortas en laboro, tiu mortas kiel tiu, oferis sian vivon por siaj fratoj. Ĉar la homa laboro estas batalejo, la lasta batalejo, kiu restos sur la tero, kiam la ceteraj kovriĝos per floroj dum jarmiloj. Gento de venkintoj, kiu malkutimiĝis manlabori kaj vivas el fremda laboro, kadukiĝas; la floro de l' vivo estingiĝas antaŭ ĝiaj okuloj, la spiritoj de ĝiaj manoj perdas la sentemon por la ĝusta pezo de surteraj objektoj kaj ilia ekvilibro, nekapablaj al konstruado; ĉar nur de la sparkado de l' tero knedata de krea volo ekbruliĝas la fajroj de l' spirito. Ĉiam denove necesas konkeri la objektojn, kiujn konsumas la eterne soifa fajro de l' vivo; alternigi la gardistaron sur la lastaj antaŭen ŝovataj linioj de ekkono kaj konservi kontinuecon kun taĉmentoj de mortintoj. Ĉiu nova generacio ripetas ĉiun laboron de l' gento ekde la ŝtonepoko en ludoj de frua infanaĝo ĝis la lasta verko, ĉe kiu la homo ekhaltis. Heziteme, enprofundiĝintaj en siajn proprajn verkon kaj sonĝon, la demonoj de elementoj obeas niajn ordonojn ĉiam pretaj al subita vekiĝo de ribelo; abisma plezurego de fiaoso dormetas en iliaj fermitaj okuloj kun pupiloj de fulmoj; iliaj gigantaj fortoj sopiras ekvilibron kaj dormon; milionojn da jaroj ili laboris antaŭ ol ili konstruis nian videblan mondon, la luktejon de spiritoj. Sed antaŭ amanto, kiu kun amo penetris en ilian sekreton kaj scias ordoni al ili en ilia propra lingvo, ili rapide deskuas sian dormon kaj servas facile kaj obeeme kun ĉiu sia scio kaj arto neforgesitaj ekde la unuaj miraklaj jarcentoj de kreo.
X. Ni estas ĝis nun en la unuaj monatoj de mistera jaro, ĉe la komenco de la homa konkerado sur la tero; la instrumentoj de nia laboro similas al printempaj instrumentoj de mastro, kiuj estas ŝanĝotaj, kiam la suno eniros la somerajn signojn de l' zodiako. Kien kreskas la klopodo de spiritoj laborantaj sur la tero? Kiaj urboj de gigantaj arkitekturoj kaŝiĝas antaŭ ni en la profundaĵoj de l' tempo, havenoj de cirkulantaj ŝiparoj en la altoj, ĝardenoj kun floroj, pri kiuj eĉ niaj plej ardaj someroj ne sonĝis, arto kiu al nia fantazio eble ŝajnus esti frenezaĵo, ekkono, kiu silentigus nin per timo? Kaj plue, post la horizonto de plej alten flugantaj revoj, kiam novaj ĝis nun ne antaŭvideblaj fortoj estos mastrataj de l' homo: jen kiaj mateniĝoj de la lasta kosma periodo de nia historio? Kia beato de humileco, simpleco, obeemo kaj forgesemo?
XI. Sed la plej alta valoro de l' laboro ne estas en la objektoj, eĉ se ili estus pleje mirindaj. Disfalos urboj kaj regnoj, en polvon ŝanĝiĝos niaj pentraĵoj, statuoj, palacoj kaj katedraloj. Ŝanĝiĝos lingvoj, sciencoj kaj kredoj; silentado konsumas la vortojn de niaj saĝuloj, la kantojn de kantistoj. Kiel mallaŭta ekfajfo de insektoj super vesperaj akvoj estas la sonado de la historio de ĉiuj popoloj super la abismoj de l' eterneco. Sed sur ĉiu el la sennombraj mondoj heroe luktas la vivo konservata per laboro. Ĝia voĉo silentiĝas kiel la kanto de maristaro sur dronanta ŝipo, kiam ĉio estis farita por ĝia savo kaj la lasta mesaĝo estis forsendita al la najbara bordo. La veran profiton de la surtera laboro ni antaŭsentas en la sekretoj de la spirita mondo, kaŝitaj al nia ekkono sur la tero. Sed ĉiam pli klara vidado de surteraj objektoj, de jarcento al jarcento progresanta uniĝado de l' gento, ĉiam pli potenca deziro kaj kreado de justeco, maturiĝo de korpoj per doloro kaj amo, ĉiam pli sentemaj al la radiado de la spirita kosmo, ĉiam pli delikate esprimantaj la malsamecon de ĉiu spirito, kiel ĝi esprimiĝas per la desegnado de trajtoj en la vizaĝo, per la elokventeco de gestoj, per la potenco de l' vorto, per la konsciiĝo de agoj, per la sankteco de l' volo, la kreskanta sento de libereco, kiu disvastigas nian estaĵon sur ĉion, kio vivas kaj suferas sur la tero, la blindiga belego flagranta al ni el ĉiuj objektoj, kiam ajn ni kapablis servi al la progreso de l' vivo, la alveno de majstroj, en kies ekkono koncentriĝas spertoj de jarmiloj, estas al kredanto videblaj kaj kompreneblaj signoj de kaŝitaj rikoltoj, kiuj prepariĝas sub alia
ĉielo per nia surtera laboro.
XII. Sonoriloj de mistera dimanĉo sonas forte en niajn ses labortagojn. Ili mallaŭte kantas en nia koro en beata trankviligo de amo, en rememoro de mortintoj, el la plej profundaj inicoj de muziko, el la majesta trankvilo de l' belo, en la verkoj de majstroj. Kaj en la brilo de meznoktoj, kiam la profundaĵoj de l' firmamento malfermiĝas antaŭ niaj okuloj kaj nia tuta estaĵo silentiĝas en vibrado, ni antaŭsentas ilian sonadon, kiel ĝi ondas super silentaj ĝardenoj de l' kosmo, kie mondoj floras kaj maturiĝas en la ardo de l' justeco.
XIII. En profunda intuicio de la plej altaj spiritaj veroj la popoloj solenis festajn tagojn difinatajn laŭ signoj de ĉielaj lumoj, laŭ ritmo de naturo surtera kaj decidaj eventoj en la historio de l' gento: tagoj inicitaj nur al la simbola verko de kulto, spirita koncentriĝo kaj ĝojego, kiam manoj de milionoj kiel manoj de princoj ripozis post surtera laboro.
TRADUKIS TH. KILIAN
OTOKAR BŘEZINA (1868 - 1929)
Genia poeto de melankolia tristo, poeto de la plej brila lingvaĵo, de impeta koro kaj spirito. En lia verkaro kunfandiĝas strebado de la plej grandaj ĉeĥaj spiritoj. Li estis instruisto dum la lastaj jaroj en Jaroměřice nad Rokytnou, honora doktoro de filozofio en Karol-Universitato de Prago.
Březina vivis solece, flanke de societa vivo, legis kaj studis antikvajn filozofiojn kaj kulturojn, mezepokajn mistikulojn, skolojn de modernaj filozofoj kaj natursciencojn. Březina serĉis sencon kaj sekreton de la vivo, kaj opiniis, ke la komprenon pri la vivo oni povas trovi nur post la morto, kiu estas transiro el unu vivformo en alian. La vivon partoprenas la mortintoj, nuntempuloj kaj ankaŭ naskiĝontoj, senco de la vivo estas reciproka kompreno kaj amo, kunhelpado kaj kunlaboro.
Březina omaĝas fortojn de la vivo penetrantaj la tutan universon, sentas fratan solidarecon kun ĉiuj pensantaj, laborantaj kaj suferantaj estaĵoj. Liaj kvin poemaroj estas himnoj, preĝoj, apoteozoj kaj ditiramboj pri la vivo kaj kosmo.
Březina ege influis evoluon de la ĉeĥa lirika poezio, kiu estas solena kaj majesta kaj alkondukis ĝin al neatingebla supro.
Theodor K i l i a n naskiĝis 26. 9. 1894 en Ivančice, Moravio. Esperanton li lernis kiel militkaptito en Tomsk, Siberio 1919. Li instruis ĉe popollernejo (1920 - 1928), poste kiel ŝtata instruisto por la germana lingvo ĉe la komerca gimnazio en Třebíč (ĝis 1951), fine kiel direktoro de sanitara kaj sociala gimnazioj (ĝis 1954), poste emerito.
Funkcioj: Ano kaj delegito de UEA de 1921, gvidis pli ol 40 E-kursojn, fondis kun siaj kursanoj E-klubojn en Ivančice (1930) kaj Třebíč (1947 ĝis 1965 ĝia prezidanto), prezidanto de E-klubo en Brno (1934 - 40) kaj multaj aliaj. En la jaroj 1946-47 li kolektis por la Deklaracio de UEA 5631 individuajn kaj 1 002 000 kolektivajn subskribojn.
Aktivecoj ĉe la radio-stacio en Brno konata kiel Verda Stacio: kiel konstanta kunlaboranto de VS (1932 - 38) li faris multajn propagandajn paroladojn en la ĉeĥa kaj Esperanta, tradukis unuaktajon de I. Herrmann: La pentristo kaj la fiakristo (elsendita 1933), verkis radioludon Momentoj el la vivo de L L. Zamenhof (els. 1937), tradukis La blankan malsanon de Karel Čapek (elsendita kaj eldonita de Moraviaj E-Pioniroj 1938).
Verkoj: Li skribis multajn ĉeĥajn kaj germanajn prop. artikolojn, verkis E-kurson por la germana gazeto: "Der Freidenker" (La Liberpensulo 1925-26), ĉeĥan broŝuron Esperanto kaj ĝia kreinto (1936), E-libron por siaj 3 radiokursoj (7 eldonoj, 31 000 ekz. 1933-48), detalan Ekzercaron de Esperanto, por SET li verkis libretojn ABC-lernolibro, 800 vortoj plej ofte uzataj kaj LMR - La mondo rakontas (50 rakontoj el 5 kontinentoj).
Lia aktiva kaj fruktodona vivo estis finita neatendite la 3-an de julio 1978.
El letero de D-ro Tomáš Pumpr al profesoro Theodor Kilian
Estimata sinjoro profesoro, kara amiko.
. . . Kun granda malpacienco mi ekprenis la tradukon de eseo Konstruado en Alto fare de Březina kun la ĉeĥa teksto, ĉar ĉion de Březina mi legadis kun intereso kaj amo, kaj ĉi tiu eseo estis por mi konstante neatingebla. Pri ĝia ekzistado mi sciiĝis de verkisto Vrba en la jaro 1945, kaj tiam diris al mi, ke ĝi estas versimile la lasta medito de Březina (li titolis ĝin Laboro), ankaŭ sub influo de la socialisma revolucio en Rusio, sed probable neniam eldonota, ĉar mankas al ĝi la lasta aranĝo kaj la fina formo. Estas granda merito de Jan Skácel, ke li provis tion, kaj miaopinie sukcese. Se iu tralegis plurajn laboraĵojn de Březina kaj alproprigis al si liajn vortaron kaj simbolikon, mi opinias, ke ne estos por li malfacile penetri sencon de ĉi tiu eseo. Memkomprene mi ne diras, ke ĝi estos facila por ĉiu leganto, nome se li renkontiĝas kun ĉi tiu verkisto kaj pensulo unuafoje Al mi ĝi ŝajnas kvazaŭ mi legas ian liturgian tekston, kies profundo ravos homaron ankoraŭ post jarcentoj. Kaj nun afere: Mi opinias, ke nur en kelkaj nemultaj lokoj mi komprenis la tekston de Březina alie, ol en prezento de via traduko, kiu estas belega, konscie tralaborita kaj kies lingvaĵo atestas eminentan eksperton. Mi gratulas al vi kaj sincere dankas. Ĉi tiu eseo estos perlo en Esperanta eldonserio. . .
Via sindona
D-ro Tomáš Pumpr
Eldonis Esperanto-klubo Třebíč, ČSSR
Povol. OK ONV Třebíč č. j. 467-74. VČT 30 84-141