Zdenka Bergerová

 

                                    La malnovmoda pentristo Marteno

 

     Estis iam iu pentristo. Li loĝis en subtegmento kiel ĉiuj pentristoj, verdire ne ĉiuj, sed tiuj malnovmodaj.

     „En la subtegmento estas multe da lumo,“ konfidence diris la pentristo Marteno al fraŭlino Emma, al kiu li ŝatus edziĝi, se li havus ian pli lukran profesion. Ĉar la pentristoj plej ofte multe da mono ne havas.

     „Mi opinias, ke la lumo estas plejparte en la unua etaĝo,“ oponis la fraŭlino por komprenigi al la pentristo, kie ŝi deziras loĝi.

     La pentristo Marteno pro sia malriĉeco estis tre malfeliĉa, ĉar la fraŭlinon Emma li ege amis.  

     „Se vi almenaŭ kolorigus ĉambrojn,“ menciis Emma. Al ŝi Marteno plaĉis, sed ne liaj pentraĵoj. Liajn bildojn ŝi ne konis, ĉar Marteno  ĝis nun   havis neniun ekspozicion. Ĉam-brokolorigistoj estas finance pli bonstataj ol multaj artistoj. Nia pentristo ja opiniis sin artisto.

     Li eĉ ne kunvenadis kun ceteraj pentristoj, kiuj en la grupiĝoj Mánes kaj Beseda kverelis pri tio, kiaj koloroj estos ĉi-jare laŭmodaj kaj kiaj estos venontjare. Kaj ĉu bildoj estas pentrendaj laŭ realo aŭ laŭ revoj. 

     Marteno pentris laŭ revita realo.

     „Ĉi tie mi pentris balkonon kun floroj. Ĝi apartenas al bela sunplena loĝejo en la unua etaĝo,“ li montris al Emma sian lastan verkon. Sed fraŭlino Emma nur paŭtis. Ŝi volis belegan sunan loĝejon, kaj ne bildon.

     Marteno tamen belegan loĝejon nur pentris. Kaj antaŭ ĝi balkonon plenan de floroj. Kiam la bildo estis preta, li sidigis sin antaŭ ĝin kaj revis. Poste li stariĝis, alpaŝis tuŝproksime la bildon – transpaŝis la kadron, – transrampis la balustradon de la balkono, malfermis pordon de la loĝejo kaj eniris.

     Li estis en bele meblita ĉambro, lumis ĉi tien la suno, en la centro estis ronda tablo, sur ĝi brodita tablotuko, ĉirkaŭe remburitaj seĝoj. Ankoraŭ estis tie iaj mebloj, sed ĉefe sur vando pendis plua bildo. Ankaŭ unu el liaj propraj. Marteno jam preskaŭ forgesis pri ĝi, sed nun li vidis ĝin denove kiel tiam antaŭlonge, kiam ĝi estiĝis.  

     Kio estis sur la malnova bildo… Malgranda ĉarpentita kabano apud arbaro.

     La pentristo deprenis la bildon kaj iom turnis ĝin. Kaj vidu, proksime de la kabaneto aperis vojo kaj sur ĝi iris panjo de Marteno.

     „Panjo,“ diras Marteno. „Kion vi opinias, post kiam vi mortis, mi foriris el la hejmo kaj vizitis lernejon por gloraj pentristoj.“

     „Tio estas bona,“ respondis panjo. „Sed vi devus pentri ĉiam kiel tiam, kiam oni akceptis vin en la lernejon pro tiu ĉi bileto.“

     „Tio ne estis pro unu bildeto, panjo, mi devis plenumi ekzamenon. Kaj poste la lernejon mi eĉ ne finis, ĉar mi ne havis monon por vivteno. Mi komencis bildojn vendi, por vivteni min.“

     „Nu vidu, tio estas ankaŭ bona, mem vivteni sin,“ panjo ne lasis sin erarigi kaj laŭdis lin plu.          

     „Sed bildoj estas vendataj malmulte kaj mi ne havas monon superfluan.“

     „Tio ne gravas,“ daŭrigis panjo. „Nur se tio sufiĉas por modesta vivo.“

     „Por mi tio sufiĉus,“ diras la pentristo, „sed mi ŝatus edziĝi, kaj vi ne konas mian Emman. Mi devus montri ŝin al vi. Mi desegnis ŝin, eĉ se tio ne plaĉis al ŝi.“

     „Ĉefe, ĉu ŝi vere aspektas tiel,“ diras panjo.

     „Aspektas… Ĉu vi scias kion, panjo, transpaŝu la kadron kaj venu ĉi tien en mian ĉambron.“  

     „Mi ne povas, mi estas en mia mondo por ĉiam. Sed vi povus ree transpaŝi la kadron kaj reveni al mi. Ankaŭ kun la portreto de Emma.“

     La pentristo pendigis la bildeton de la kabano, malfermis grandajn pentristajn kovrilojn, kiuj kuŝis sur parada tablo, foliumis singardeme en desegnaĵoj kaj unu li eltiris. Tiun, sur kiu estis Emma. Li bele rulis ĝin kaj iris ree al la bildo sur la vando.

     Li sukcesis depresi la bildon, kvankam li havis liberan nur unu manon. Sed pentristoj estas lertaj.

     Kaj tiam li transpaŝis la kadron kaj jam li estis sur la vojo, sur kiu venis lia panjo. Nun ŝi staris tie kaj atendis lin.

     „Ni povas iri hejnem, Marteno,“ ŝi bonvenigis la pentriston.

     Kaj tiel ili eniris en la kabaneton. La pentristo Marteno rapide ĉirkaŭrigardis, ĉio restis egala kiel tiam, kiam li ĉi tie naskiĝis kaj elkreskis. Paĉjo sidis ĉe tablo, la pli aĝa fratino lavis vazaron.   

     „Bonan tagon,“ salutis la pentristo.

     „Bonan. Nu, jen vi ankaŭ foje vizitas la hejmon,“ bonvenigis lin la patro.

     „Ni ne estas laŭ lia gusto,“ aŭdigis sin de la vazaro la fratino Lenka.

     Marteno ekkonsciis, ke efektive jam longe li ne estis tie, kie li naskiĝis, kaj kie ja ne plu vivas liaj gepatroj, sed vivas tie la fratino, kiu havas kvar infanojn. Li devus viziti ilin. La edzo de la fratino estas lignaĵisto, kiu povus pretigi por li latojn por kadroj. Certe li farus ilin malpli koste, ol  pentristoj pagas en Prago. Kaj li ree povus – ĉu li povus ilin iom subteni? En la submontaro ĉiu krono estas bonvena. Sed kion pri tio eble dirus Emma.  

     „Estu kontenta, ke li estas ĉi tie almenaŭ hodiaŭ,“ diris panjo al Lenka.

     „Mi venos, venos,“ promesis la pentristo.

     „Marteno alportis al ni bildon de sia fianĉino,“ daŭrigis panjo.

     „Ne, Emma ankoraŭ ne estas mia fianĉino. Nome – mi volus, sed Emma eble trovos por si iun, kiu havas pli multe da mono.“

     „Do ŝi ne estas la ĝusta,“ konkludis paĉjo.

     „Kiam ŝi pensas pri mono, tiam forkurigu ŝin,“ aldonis la fratino.

     „Ni ankoraŭ eĉ ne vidis ŝin,“ parolmaskis tion panjo. „Do montru.“

     La pentristo Marteno metis sian desegnaĵon sur la tablon antaŭ paĉjo. Panjo alsidigis sin sur alia seĝo kaj Lenka ĉesis la lavadon kaj klinis sin super la tablon inter ili.

     „Ŝi havas kurban nazon,“ ŝi aŭdiĝis.

     „En la realo ŝi ne havas, verŝajne mi ne desegnis ŝin bone,“ rapide kontraŭstaris Marteno.

     Sed subite li ekkonsciis, ke la nazeto de Emma efektive iom oblikvas.

     „Kio koncernas tion, bela ŝi estas,“ laŭdis paĉjo la pentristan desegnaĵon.

     „Se ŝi estas tiel bona, kiel ŝi estas bela, tiam – dank´ al Dio – edziĝu al ŝi, sed nur se ŝi estas ankaŭ tiel bona, pri tio temas el ĉio plej multe, Marteno,“ rememorigis panjo.

     „Sed tion mi ja ne povas scii,“ hezitis Marteno. „Bona ŝi estas, sed ŝi volus farti bone. Kaj tion mi ne povas promesi al ŝi. Mi ne scias, kiel mi iam prosperos.“   

     „Klarigu tion al ŝi – kaj vi vidos. Bele sen elturniĝoj – kaj tuj estos klare,“ esprimis sin paĉjo.

     „Se vi edziĝus ĉi tie al Katka de la najbaroj,“ aŭdigis sin Lenka, „tiam vi ne havus zorgojn. Ŝi scias, ke iam eĉ post laboro ne estas oro.“

     Marteno pri Katka ne memoris tuj. Poste li rememoris, ke ĉe la najbaroj ili havis ian malgrandan eterne nekombitan bubinon. Eble ŝi jam elkreskis kaj serĉas fianĉon.

     „Lasu lin trankvila,“ prikriis panjo Lenkan.

     „Vi devus rigardi la ĝardeneton kaj la arbaron,“ paĉjo turnis  paĝon.

     „Mi dume kurios al vi la laktosupon kiselo,“ aldonis panjo.

     Marteno eliris el la kabaneto. Alkuris al li hundo.

     „Ci estas ĉi tie ankaŭ, Barono,“ karesis lin Marteno.

     El la ĝardeno estis belega elrigardo malsupren en la pejzaĝon. En malproksimo konturiĝis Ruinoj, la tuta baseno de Bohemio estis dronanta en nebulo.

     Kial mi ne estis ĉi tie tiom longe, pensis Marteno. Kaj tiam li ekkonsciis tion. Unue panjo, poste ankaŭ paĉjo, ambaŭ mortis. La fratino edziniĝis. Tiutempe, kiam li foriris, li ĝojis, ke li sukcesi eniri lernejon, li fermis post si la pordon de la hejmo.

     Li promenis iom, profunde spiris la ĉi tiean freŝan aeron. Ĉi tie ĉe  rando de la arbaro estas akvofonto, al kiu oni iras por trinkakvo. El puto ĝi ne estas tiom bongusta. Jen estas arboj en la ĝardeneto, li grimpis sur ilin kun la buboj de najbaro. Kaj jen ĉe la ŝedo – ĉu estas eble? Ruinoj de lia eksperimento konstrui aviadilon. Kiel li tiam revis pri la fora mondo… Li revenis en la ĉambron. - - Ĝi estis malplena. Kaj sur la ĉarpentita vando pendis malgranda fotografaĵo de la gepatroj. Ili ne vivas plu, ekpensis Marteno. Subite estis al li malĝoje, samkiel kiam li fuĝis el la hejmo en la lernejon. Li fuĝis, li konsciis, ke li fuĝis. La fratino edziniĝis ankoraŭ pli frue, ol la gepatroj mortis, kaj ŝi foriris en pli grandan domon de sia edzo – pli proksimen al la urbeto.   

     Li lasis la desegnaĵon de Emma sur la tablo kaj eliris el la dometo. La vojo kondukis al la pejzaĝo.

     Li trairis peceton da vojo kaj jen estis la kadro. Marteno transpaŝis ĝin reen, aperis en la bela ambro, kie li staris antaŭ sia malnova bildo. Sed kial subite ne plaĉis al li en la parada ĉambro? Li ĉirkaŭrigardis kaj sentis, ke la farboj, per kiuj li kolorigis ĝin, estas venenaj. Tia terura verdo. Li malfermis la pordon al balkono, sed tie la verdo estis ankoraŭ pli venena. Hop, jam li transrampis la balustradon kaj transpaŝis pluan kadron.

     Nun li estis en sia subtegmento.

     Li ja ne nostalgios ĉi tie. Li vestis sin kaj iris inter pentristojn.

     Ĝuste ili estis disputantaj.

     „Laŭ la realo pentri ne eblas,“ laŭtis iu.

     „Nu, estas malnova afero, ke ne, sed temas pri tio, kion propre oni pentru. Mi ekzemple pentras, kio plaĉas al mi. Kaj plaĉas al mi pentri nur iom ion. Por ke mi esprimu ĉion.“

     „Tio espereble ne,“ kontraŭstaris Marteno. „Ĉion esprimi ne eblas.“

     „Vi silentu, vi venas ĉi tien unufoje dum la sankta tempo. Kaj vi perdis vin en la pasinta jarcento,“ fervoris tiu parolanto.    

     „Viaj pejzaĝoj…“ aliĝis alia.

     „Vi estas simple malnovmoda pentristo,“ atakis Martenon plua.

     „Do estu,“ ofendiĝis Marteno. Li surmetis surtuton kaj foriris de tiuj kverelantaj pentristoj.

     Stultuloj, li malpezigis sian koron. Se ili scius, kiel eblas transpaŝi kadrojn… Sed en iliaj ŝmiraĵoj ili eble vojerarus.

     Li iris laŭhazarde – kaj subite li estis en stacidomo.   

     Morgaŭ mi veturos por viziti la hejmon, li diris al si kaj aĉetis veturbileton. Eble tie la malnovmoda pentristo estos konvena en la pejzaĝo. Ĉi tie estas multe da venenaj koloroj.

     Li eĉ ne povis tuj forvojaĝi, sed li ekkonsciis, ke li aĉetis nur unu bileton. Kio, se Emma volus veturi kun li…

     Li revenis en sian subtegmenton.

     Li starigis ĉirkaŭ si bildojn. Ili estis dek.

     Fontano ne estas lavabo, estis  la nomo de unu. La pentristo Marteno eĉ ne devis eniri en ĝin, la buboj mem divenis, ke spraji ne estas plej bone.

     Eble el ili foje estos pentristoj, li ekpensis.

     En tiu momento iu eksonorigis. Marteno iris malfermi – kaj li ekĝojis. Post la pordo staris Emma. Jam kelkfoje Marteno invitis ŝin en sian subtegmenton. Ŝi ĉiam rifuzadis, kaj nun ŝi estas ĉi tie.     

     „Mi rigardos viajn bildojn,“ ŝi diris.

     Kaj tial ili rigardis kune.

     „Tio ĉi estas Nigra reĝidino,“ fieris Marteno. Ĉar ŝi estas saĝa, neniu ŝtelas ĉe ili, ne mensogas kaj ne militas.“

     „Kaj kion faras tiu ĉi bubino,“ demandis Emma kaj montris al Erika sur la bildo Bobelo.

     „Ŝi elĵetas cigaredojn.“

     „Ĉu ŝi certe volas ilin elĵeti?“ demandis Emma.

     „Ni povas demandi ŝin,“ respondis Marteno kaj transpaŝis per unu kruro la kadron. „Erika, ĉu vi volas elĵeti la cigaredojn volonte?“

     „Mi volas,“ respondis Erika kaj ĵetis la cigaredojn en kloakon plu.

     Emma ĉe tio restis tute mirrigida.

     „Marteno, Marteno,“ ŝi rekonsciiĝis, „vi scipovas miraklojn!“

     „Tio estas nenio,“ rimarkigis Marteno malzorgeme kaj remetis la kruron reen.    

     Emma estis kvazaŭ en ekstazo, Marteno estis enpaŝanta en unu bildon post alia, plej longe li restis en la Virtuala Vyšehrad, ĉar ĝi estas tia instrua bildo. Al Emma ĉio tre plaĉis, plej multe la ĉimpanzino Ŝimmi.

     „Ĉu mi enpaŝi bildon ne povus?“ ŝi demandis.

     „Sed tute senprobleme, provu tion.“

     Kaj efektive Emma sukcesis transpaŝi la kadron kaj jam ŝi estis ĉe Ŝimmi.

     „Instruu min danci, Ŝimmi,“ ŝi alparolis la simieton.

     „Komencu, ĝi efektiviĝos mem,“ respondis Ŝimmi. Kaj tiel ili kune satdancis.

     „Rigardu,“ Marteno vokis Emman reen. „Tio ĉi estas la Fratoj de Krakonoŝo. Ili ĉiam helpus nin, se… se ni loĝus en Subkarkonoŝo…“

     Emma revenis de Ŝimmi, sed ankoraŭ ŝi volis demandi Igoron, ĉu ŝi ankaŭ povus ricevi flugilojn.         

     „Tio dependas de paseroj,“ respondis Igoro. „Al mi ili pruntedonas ilin. Sed se vi ŝutus al

 ili panerojn vintre, tial ili pruntedonos ilin ankaŭ al vi…“

     „Mi ne scias, mi ne scias, ni ne rajtas postuli multon,“ esprimis sin Marteno. „Ni ja povas vojaĝi eĉ sen flugiloj, ni havas sanajn krurojn.“

     „Tio estas vero,“ revenis Emma.

     „Pri nia feliĉo devas zorgi ĉefe ni mem,“ daŭrigis Marteno. „Sciu, mi ŝatus inviti vin al ni en la submontaron. Ĉu vi veturus tien kun mi?“

     „Kial mi ne veturus. Ĉu vi tion opinias kiel por ĉiam?“

     „Por ĉiam,“ diris decidiĝeme Marteno.

     „Nu do por ĉiam. Kial ne,“ konsentis tuj Emma. „Ni ja tamen povas fari ekskursojn tra viaj bildoj en la tutan mondon.“  

     „Mi lasis tie ĉe ni sur tablo desegnaĵon. Tiun, kiu ne plaĉis al vi. Vi estas sur ĝi iom malbone trafita.“

     „Sed bone. Mi rigardis bone en spegulon,“ konfesis Emma.

     „Do ni iru al stacidomo, Emma,“ parolsufokiĝis pro feliĉo Marteno.

     Kaj li jam antaŭĝojis, kiel li pentros tie en la submontaro.

 

                                                                                                                  (Tradukis Jiří Patera)