Z. Bergrová

Fontano ne estas lavabo

”Mia avineto estas verda,” diris Henriko.

Venĉjo ekridegis. La buboj kune vagis en Chotkovy-parko kaj promenigis Bajajon, la grandan grandbuŝan san-bernardan hundon, kiu dignoplene paŝis kun ili, sed poste ĝi ekkuris sur herbobedo.

”Se ŝi estus flava, tiam ŝi havus flavmalsanon,” rimarkigis Venĉjo.

”La avineto de Henriko ne estas verda kiel mi,” alparolis nikso la bubojn ĉe la kantanta fontano. ”Ŝi estas damo kun freŝa blanka haŭto kaj spite sian nemalgrandan aĝon ŝi estas tre belaspekta.”

La buboj iom konsterniĝis, ili ne komprenis, ke la avineto povus plaĉi al iu pro tiom evidentaj ammotivoj.

”Tion ni scias ankaŭ,” rekonsciiĝis Henriko. ”Eĉ kiam ŝi estis aliĝanta al verduloj, ŝi demandis, ĉu ili akceptos ŝin, kiam ŝi propre estas griza.” Kaj li sufiĉe grave emfazis la vorton griza, por instrui la nikson laŭ adekvataj rimedoj.

”Vi certe pensas, ke la rajton esti verdaj junuloj havas nur vi,” daŭrigis la nikso. La aĝo de la avino tute ne gravis por li. ”Sed, sinjoroj, mi estas aĝa iom pli ol tri centojn da jaroj kaj estas same verda kiel via avineto, dum vi estas junaj maljunuloj.”

”Kio ni estas?” ekvortigis ambaŭ samtempe. Kaj Henriko aldonis:

”Ni montros al ci! Bajajo, prenu lin!”

La hundo gaje alkuris kaj volis salti sur la nikson. Sed la nikso estis centjarulo rapidmova kaj malaperis diablo scias kien. Bajajo nur mallevis la orelojn.

”Hm…,” ĉirkaŭrigardis vane Henriko.

Venĉjo etendis la manon en la fontanon, sed estis tio nura akvo.

Ili ĉirkaŭkuris la tutan Somerkasteleton de reĝino Anna, la belegan renesancan konstruaĵon, ili ĉirkaŭkuris ĝin dufoje kaj unu kontraŭ la alia, sed vane. Damnita nikso. Li preparos iajn kaptilojn por ilia avineto.

”Kial ŝi estas verda, estante propre griza,” turnis sin poste Venĉjo al Henriko.

”Nu ŝi aliĝis al Greenpeace, tiel oni skribas tion, sed oni diras grinpis.”

”Aha, estas tiuj, kiuj ĉiam kontraŭ io ribelas,” aldonis Venĉjo.

”Nu jes, almenaŭ do la avino per tio tedas. Ne rompu branĉojn, ne kuru en parko sur herbobedo, hejme ree – ŝanĝu la piedvestojn, nuraj tiaj komandoj. Ekzemple se mi ĵetus sur la vojon ĉifitan paperon kiel jen tiu virino, tiam mi devus la paperon preni kaj forporti ĝin en korbon. Se mia avineto scius, ke mi havas sprajilon – kaj por kio mi havas ĝin, tiam ŝi… Mi eĉ ne scias, kion ŝi… Alimaniere ŝi estas bona, sed ŝi estas frapita de la grinpiso. Rigardu, kuregas al ni Johano… Fiii!”

Johano sur la vojo subite falkuŝiĝis.

La buboj kaj Bajajo kuris al li, Johano klopodis leviĝi, sed li ekjelpis.

”Kio estas?” demandis Venĉjo.

”Mi glitfalis.”

”Ŝi ja forĵetis nur ian paperon.”

”Neee,” kriis Johano, ”tio ĉi estas glitiga ŝelo. Ve, mi ne povas leviĝi.”

”Kio okazis, knaboj,” enmiksiĝis la sinjorino, kiu antaŭ momento forĵetis sur la vojon la ĉifitan paperon.

Nu ci estas la ĝusta persono, ekpensis Henriko.

”Sinjorino, vi ne devas perdi la tempon,” li diris laŭte, ”ni helpos lin mem.”

”Ni devus voki ambulancon,” ne lasis sin rifuzi la sinjorino.

”Sensencaĵo,” diris Johano.

Kaj Henriko kaj Venĉjo tuj faris el siaj manoj portilon, Johano fine starigis sin sur la sanan kruron kaj tiam sidigis sin sur la portilon. Kaj jam la buboj forportis lin. Bajajo malrapidis post ili.

”Knaboj, la gambon devas vidi kuracisto,” vokis post ili la sinjorino.

”Li vidos,” ĵetis transŝultren Venĉjo. ”Lia patro estas kuracisto.”

”Kion se oni engipsigos la kruron,” lamentis Johano.

”Almenaŭ vi povus sur la gipson spraji,” rimarkigis malserene Venĉjo.

La patro de Johano hazarde estis hejme, li konstatis, ke la kruro ne estas rompita, kaj tuj la elartikigitan maleolon per faka tiro metis en la ĝustan pozicion. Johano eĉ ne sukcesis ekkrii. Li tre bedaŭris tion, eble la dolorkrio liberigus lin de la hejmaresto. Eble ne liberigus. Sed kun la kruro en bandaĝo li tamen nur lamirus. Plie paĉjo riproĉis al li, ke li ne estis atentema.

Panjo kompatis Johanon, sed ŝi ne kuraĝis oponi, nur poste estante sola kun la edzo ŝi memorigis al li, ke ankaŭ pli grandaj kulpintoj ol la nesingardemaj piedirantoj estas tiuj malordemuloj, kiuj ĵetas ŝelojn sur trotuaron. Kaj al Johano ŝi subŝovis du centkronajn monbiletojn, por ke li iru kun kamaradoj en sukeraĵejon, post kiam la kruro estos en ordo. Tion ŝi ne devis fari, Johano prefere sekrete krakmordis sukeron kaj difektis siajn dentojn. Sukerujo sufiĉis al li, la monon li uzis por sia sekreta armilo. Tuj kiam li povis eksteren, li aĉetis kolorajn sprajojn. Li iris poste por Venĉjo kaj Henriko, por ke ili iru spraji kun li.

Kia estis ilia surprizo, kiam la belan surfacon de la cementmuro ili trovis jam surpentrita. Evidente ĝi estis verko de alia grupo de sprajuloj. La muro aspektis vere abomene.

Sed nemalproksime restis ankoraŭ alia cementa surfaco. La buboj tuj celis al ĝi kaj eklaboris.

Kiam ili estis en la plej intensa laboro, alkuregis al ili kvar buboj, multe pli grandaj kaj fortaj ol estis ili mem.

”Kion vi faras ĉi tie,” ekkriegis unu el ili.

La buboj turnis sin, la muron ili nun havis malantaŭ siaj dorsoj, kaj kiam ili perokule mezuris la fortosuperecon, ili ŝajnis al si kiel la resto de la armeo de ĉeĥaj nobeloj en la batalo en 1620 sur Blanka monteto. La malvenko estis certa.

”Ni sprajas,” sukcesis Henriko respondi, sed li apenaŭ kapablis tion findiri.

”Tio estas nia muro,” eldiris krude alia bubo. ”Ni kalkulos vian konton!”

Kaj antaŭ ol Venĉjo, Henriko kaj Johano ion ekkonsciis, ili estis mem de la kapoj ĝis kalkanoj prisprajitaj.

”Vi rajtas iri,” permesis grandanime la tria el la venkintoj.

”Foriru en paco,” aldonis la kvara kaj por adiaŭi li primarkis Johanon per lasta elŝpruco de sia sprajilo.

Johano, Venĉjo kaj Henriko ekkomprenis la vanecon de rezisto kaj treniĝis preter la malnovtempa Písek-pordego trans ŝoseo al Chotkovy-parko. Ili esperis lavi sin en la kantanta fontano.

”Rigardu, ree estas ĉi tie la nikso,” diris Venĉjo.

Vere ĝi estis tie.

”Sinjoro nikso,” vortigis Johano paceme, kaj li esperis ke savoporte, ”sinjoro nikso, ĉu vi povus fari ion por ni?”

”Ha, ha,” ridis la nikso, ”vi ja aspektas.”

”Nu ĝuste,” konfesis Henriko. ”Ĉu vi povus de ni la abomenaĵojn forlavi?”

La nikso gratis sian verdan orelon.

”Bedaŭrinde, sinjoroj,” li respondis. ”Por tio akvo ne sufiĉas. Aliel ĝi estas elemento potenca kaj nekvietigebla, sed sprajaĵojn ĝi purigi ne kapablas. Akvo estas tute malfeliĉa pro malpuraĵoj, kiujn homoj verŝas en ĝin. Sed ĝi povas transformi nur la naturan malpuraĵon. Ĝin ĝi malkomponas kaj metas surfunde aŭ ĉeborde. Sed tiaj malpuraĵoj, kiaj estas sprajaĵoj, ĝin nur pereigas. Bedaŭrinde…”

”Nenion do eblas fari,” ekkomprenis la buboj.

”Do ĝis revido, sinjoro nikso,” diris Johano.

”Ĝis revido,” respondis la nikso.

La buboj komencis penigan iradon al la hejmo. Kaj kio estos tie…

”Eble,” diris Venĉjo,” spraji eĉ ne estas la plej bona afero… Kiam mi imagas, ke iu prisprajus la Kastelon aŭ la fontanon aŭ eĉ la Písek-pordegon…”

”Nu ĝi aspektus terure,” konsentis Johano.

”Plej malbone estas, ke hodiaŭ eble venos al ni mia verda avineto,” mallaŭte aŭdigis sin Henriko. ”Ŝi ĉiam alportas ion por mi, hodiaŭ ŝi certe donos al mi nenion…”

La verda avineto super Henriko nur ekploris.

Sed la gepatroj de ĉiuj tri buboj furioziĝis. Kaj tial finiĝis la fabelo…

(Tradukis J. Patera)