Zdenka Bergrová

Ĉio flugas

Igoro kaj Marko kune ofte ludis la ludon ”ĉio flugas, kio plumojn havas”. Vi ja konas ĝin. Unu elkriis ion, la alia devis levi la manojn, kiam la krianto nomis ion ajn, kio flugas, alie li devis doni garantiaĵon. Eĉ por penskaptilo. Oni donas garantiaĵon por ĉio, kio ne flugas, ĉu ĝi havas plumojn aŭ ne havas. Sen plumoj flugas multaj, ekzemple muŝo. Aŭ kulo. Mallonge ĉiuspeca insekto. Sed troviĝas en tio ĝuste ankaŭ kaptiloj. Diru mem, ĉu eblas decidi, ĉu vere flugas polvo, aŭ ĝi nur tiel moviĝas en la aero…? Aŭ anĝeloj. Pri tio estis granda disputo, ĉar kiu scias, ĉu la anĝeloj entute ekzistas, kaj kiu plie esploros, ĉu ili havas flugilojn kaj flugas. Sur bildoj ili plej ofte flugilojn havas, sed la brakoj ne mankas al ili kiel al birdoj.

”Eble la flugiloj estas grandaj padeloj,” proponis Marko, ĉar li levis la manojn kaj estas dononta pro anĝeloj garantiaĵon.

Momenton estis silente.

”Ho ne,” kontraŭstaris Igoro, ili entute ne flugas, ili havas nur alojn.”

”Nu ĝuste, alojn. Tiuj havas eĉ plumojn,” defendis sin Marko.

Ili konkludis, ke anĝeloj estas ĉiam nur sur bildoj, en realo ili nenie troviĝas, tial Marko malvenkis.

Tamen por fluganta tapiŝo Igoro ne devis doni garantiaĵon, eĉ se ankaŭ li estis en konfuzo, li levis la manojn, sed fluganta tapiŝo estas reala nur en fabeloj. – Sed al Igoro ĉiuj hejme favoris… Li estis ĉarulo, li ne povis iradi.

Flugantaj objektoj, kiuj propre ne havas kialon por flugi, estas multaj. Nu, kvereloj estis multaj kaj multaj.

Kiam Igoro estis hejme sola, li ĉiam kvazaŭ ludus – ĉio flugas. Pri nenio alia li pensis, nur pri la flugado. Ĉu oni povas aranĝi la aferon iel pli konvene, ol kiel dume oni ĝin inventis.

Post kiam Igoro troviĝis sur la ĉareto, li estis tre malĝoja. Kiom li nun bedaŭris, ke li saltis en akvon, kiun li ne konis, kie li ne sciis, kiel profunde estas la fundo kaj kia la fundo estas. Li opiniis, ke li montros al la leporkoroj, kiuj gapis sur la bordo, kiel li tion faras, kia bravulo li estas. Fine Marko eltiris lin apenaŭ vivantan. Ili devis longe revivigi lin kaj kiel estis eble plej rapide ili forveturigis lin en malsanulejon. La gepatroj faris al si riproĉojn, ke ili la knabojn lasis iri al la akvo, eĉ se – estas ja ĝuste konduki la bubojn al memstareco. Ili havis fuŝitan libertempon kaj Marko feriojn, kaj ankaŭ la tuta grupo da buboj estis poste pro la malbonŝanca vundiĝo de Igoro longe konsternita, nu kion fari. La kamaradoj fine mense skuis sin kiel baniĝintaj hundoj kaj friponis plu, nur la plej proksimaj, la gepatroj kaj Marko estis trafitaj por ĉiam. Kaj Igoro.

Post reveno el la malsanulejo kaj el bankuracejo, kie doktoroj lin resanigis kiel nur estis eble, kaj kie li ellernis veturi sur ĉaro, venis nur la plej malbona tempo. Paĉjo kaj panjo devis reveni en siajn laborpostenojn, Marko vizitis lernejon, ili ne povis esti daŭre ĉe Igoro. Li lernis zorgi pri si mem, antaŭ ol iu el ili denove venos hejmen. Baldaŭ li tion ellernis, li scipovis sur la ĉareto vagi tra la tuta loĝejo, ankaŭ trans sojlojn, li havis ĉemane telefonon, televidon, radion, videon paĉjo aĉetis, li havis taskojn el la lernejo, kie li faros ekzamenojn, li havis magnetofonon kaj sonbendojn kaj laŭdire li havos tekokomputilon kaj aliron al interreto, nur kiam la paĉjo perlaboros sufiĉe da mono – sed tamen nur…

Kaj kiam li do foje priverŝas florojn kaj englutas larmojn, ĉar li devas kliniĝi de sur la ĉareto anstataŭ stari bele super ili, subite li aŭdas:

”Vi devus ĉesigi la ploraĉadon, Igoro.”

”Kio?” li demandis mirigite.

”Nu mi diras, ke vi devus ĉesigi la ploraĉadon. Estas nenia heroeco salti en akvon, kiun vi ne konas, ĝi estas sufiĉe granda stultaĵo. Neniu alpuŝis vin tien. Vi faris tion mem. Do klopodu rebonigi almenaŭ tion, kio eblas.”

”Nu ĝuste, kion eblas rebonigi. Kaj entute, atendu, kio vi estas? Ĉi tie estas neniu, nur la floroj kaj mi.”

”Do rigardu la fenestron,” ektrilis iu.

”Tie eksidis pasero,” konstatis Igoro.

”Kaj ĉu pasero estas neniu?”

Nun jam Igoro sciis, kiu tie trilas.

”Ne, mi ne opinias. Mi ĝojas, ke vi parolas.”

”Estas certe. Mi ĝojas, ke vi aŭdas min. Min ja ne aŭdas ĉiu.”

”Sed – kion mi povus rebonigi. Pri nenio alia mi pensas. Se mi eble… se mi ne povas iri, do mi povus flugi kiel vi… Do – flugi estas propre pli ol iri, sed se mi jam statas tiel ĉi, tial por mi flugado estus rekompenco.”

”Nu vidu.”

”Sed… Rogalon mi ne havas, helikopteron – pri tio mi eĉ ne parolas.”

”Rigardu en spegulon,” diris la pasero.

Igoro rapide alveturis al spegulo – kaj konsterniĝis. Malantaŭ lia dorso leviĝis grandegaj padeloj – kaj jen eĉ ŝosis io kiel flugiloj. Ne, flugiloj tio ne estis, fakte eĉ ne padeloj – estis paseraj flugiletoj. Li turnis sin al la pasero kaj elbuŝigis:

”Mi havas flugilojn!”

”Ankaŭ mi dirus,” ridis la pasero. ”La pasera konsilantaro decidis, ke vi ricevos flugilojn. Vintre, kiam ĉion kovris neĝo kaj ni malsatis, vi ŝutis por ni ĉi tien sur la fenestron paneretojn…Do pro tio…”

”Do mi povus iomete flugeti?” demandis nekredeme Igoro.

”Provu tion,” respondis la pasero. ”Kaj feliĉan vojaĝon.”

Igoro eksvingis la flugilojn kaj jen, efektive li leviĝis preskaŭ ĝis la plafono. Li tuj ekstiris iom malalten – ankaŭ tio eblis. Por momento li sidigis sin reen en sian ĉareton.

”Pasero, kamarado,” li diris kortuŝite, ”mi dankas al la paserkonsilantaro…”

La pasero ne respondis kaj entute ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ne kapablas kalkuli ĝis kvin.

Igoro provis iom ekflugi ankoraŭfoje – sed li eĉ ne residigis sin – kaj frr – li forflugis en la kuirejon. Kaj reen. La fenestro estis malfermita, li ekis ekskursi.

Li do flugas, tie estas la lernejo, iomete plue ludejo – ĉu vidas lin flugi la homoj malsupre, kiel li vidas ilin? Ŝajnas, ke ne, ili ja devus miri, ĉu ne?

Post tempeto tiu ĉi okulado en la plej proksima ĉirkaŭaĵo ne sufiĉis al li. Ĉu li rigardu ien pli malproksimen en la mondon… Kaj tuj li ankaŭ ekvojaĝis tien.

Li flugis kaj flugis kaj post momento li estis super Londono. Sonoris tie Big Ben. Li vidis la gvardi-alternon ĉe la palaco, sed li ne kuraĝis malsupreniĝi, li ja havas flugilojn, kiel lin eble akceptus la fremdaj homoj. Kaj subite li ekkonsciis, ke li ne kapablus paroli kun ili. Mi devus lerni la anglan lingvon, li ekhavis la ideon. Sed kion, li povas flugi ankaŭ alilanden, egale ĉi tie en Anglio estas sufiĉe malvarme.

Kaj tuj li ankaŭ flugis. Ĝi ne daŭris tro longe kaj li estis super Egiptio. Li vidis piramidojn. Kiel ofte li revis, ke li ŝatus rigardi ilin. Nun ili estis ie nemalproksime sub li, sed li ne povis malsuprenflugi kaj laŭorde trarigardi ilin, kiel li enŝteliĝus en iun turistan ekspedicion – kun tiuj siaj flugiloj.

Ne gravas – li flugos pluen. Super Ĉinio li rimarkis, ke tie ĉiuj peze laboras, ie eĉ infanoj. Super Hindio li vidis postsekvojn de tertremo. Kiel li kompatis la hindojn, la surŝutitajn kaj vunditajn infanojn aparte…

Sur la tero estas sufiĉe da turmentado, li ekpensis. Kio okazus, se mi – se mi ekflugus tiom multe alten, ien en la universon. Nu – pli malproksimen, ol kien venis kosmonaŭtpj, tien eble ne, sed ien, kie ili estis. Eble sur la lunon.

Kaj li flugis kaj flugis, ĝis li estis – vi ne kredos tion al mi, sed li estis malalte, malaltete super la luno… Ĉar nenie li vidis eĉ vivuleton, li malsuprenflugis kaj volis surtreti – kompreneble ne la teron, sed la lunan grundon, sed…

Kion diablo ne volis, li eniĝis preskaŭ ĝisgenue en polvon. Eksterordinare estis, ke liaj piedoj ne estis tiel pezaj kiel hejme, sed ke ili bone portus lin, tio ankaŭ ne. Kion nun. Li ne povis moviĝi de la loko. Ĉirkaŭe dezerto kiel en Saharo. Ankoraŭ pli granda dezerto, ankoraŭ pli sola… Se ĝuste nun alvenus kosmonaŭtoj, li ekpensis. Certe ili helpus al li. Sed tute ne, ili ne venis. Vane li observis la lunan firmamenton. En malproksimo li vidis la bluan planedon, nian teron… Li sentis angoron… Li estis ploronta… Ĉu se li ne sukcesos suprenflugi kaj mizere li pereos ĉi tie sur la luno… Li provis svingi la flugilojn, sed ĉu li svingis kiel ajn, leviĝi li ne povis. Li provis do rampi iom aliloken. Li vokis por helpo la panjon, paĉjon, Markon, kaj poste ankaŭ la kamaradon paseron, sed neniu respondis al li.

”Marko,” li diris laŭte. ”Kiam ni ludos – ĉio flugas – mi ne plu volos ne pagi garantiaĵon, kiam mi eraros… tion mi promesas al vi…” Sed neniu bona intenco helpis. Kvankam Igoro promesis orajn montojn.

Tio daŭris longe, la kruroj de Igoro estis nemoveblaj. Ni devas nur juste diri, ke li ne ĉesis klopodi. Li helpis al si kuraĝe per la manoj kaj per la flugiloj, kaj tamen post ioma tempo li forrampis iom pluen. Kaj subite li ne rampis tra polvo, sed tute ramp-laca li eksentis sub si ian rokon. Li frapdeskuis la polvon kaj provis svingi la flugilojn. Vidu, ĝi eblis.

Li levis sin super la lunan surfacon. Kaj mi diros al vi, ke pri nenio alia li tiom sopiris, kiel reveni reen sur la teron.

Li flugis kaj flugis laŭhazarde, sed verŝajne helpis lin la amo al la hejmo, kiun havas la migraj birdoj, kiam ili superas la longajn distancojn por veni en la lokojn, kie ili nestas, kaj li venis rekte super la tegmento de sia hejmo, li malsupreniĝis iomete pli malalten, estis tie ankoraŭ ĉiam malfermita la fenestro – kaj Igoro rap! – jam li estis super sia ĉareto. Li sidigis sin en ĝin, momenton li ripozis kaj poste li momenton pensis, pripensis kaj ekrigardis la fenestron.

La pasero tie ne estis.

”Pasero, kie vi estas…” diris Igoro kaj daŭrigis, ĉar li pensis, ke tia sorĉista pasero lin tamen aŭdas, ”sciu, pasero, tio estis bela, sed ankaŭ terura, mi petas vin, pasero, ĉu vi ne povus peti la paseran konsilantaron, ke mi ne plu havu la flugilojn? Sciu, mi tre ŝatus havi ilin, sed se mi jam nun diferencas de ceteraj buboj, tiam kun la flugiloj mi diferencus ankoraŭ pli – tiom pli, ke tio eĉ ne eblas.”

”Nu bone,” aŭdiĝis iu.

Igoro rigardas, strebas diveni, kiu parolas.

”Ĉu estas vi, pasero,” li demandas, ”kaj se ne, kiu vi estas?”

”Ĉu vi eble opinias, ke la floroj paroli ne scipovas?”

”Nu, mi jam opinias nenion,” diras rapide Igoro.

”Mi estas ciklameno. Vi havas min rekte antaŭ via nazo.”

Vere, Igoro sidis en sia ĉareto antaŭ florkorbo kaj en ĝi floris ciklameno. En la komenco de la historieto pri la flugado li ja ĝuste akvumis ĝin kun la aliaj floroj.

”Ni ciklamenoj propre ankaŭ havas flugilojn, la niaj estas similaj al la papilioj, pro tio oni nomas nin papiliacoj.”

”Nu jes, sed vi ne flugas,” rimarkigis Igoro.

”Ne. Sed ni ankaŭ ne iras, Igoro. Ni estas ĉiam sur unu loko, eĉ per ĉareto ni ne veturas, kaj tamen ni vivas… Ni estas pro tio dankemaj ankaŭ al vi. Pro tio, ke vi akvumas nin, sekve se vi vere volas senigi vin de la flugiloj, mi tion aranĝos.”

”Ke vi ne bedaŭru,” aŭdiĝis de la fenestro. Kaj vidu. La pasero sidis tie.

”Se mi kapablus decidiĝi…” Igoro perdis la certecon. ”La flugilojn mi volus kaj ankaŭ ne volus. Ĉu mi ne povus pruntepreni ilin ĉiam nur por mallonga tempo, kiam mi estas hejme sola?” li demandis la paseron.

”Mi ne scias,” diris la pasero. ”Mi povas tion proponi al la pasera konsilantaro.”

”Dankon, dankon jam pro la eksperimento,” diris Igoro. ”Sed sciu, nun jam estas venonta Marko el la lernejo, mi petas vin, ne koleru, mi… bezonus…”

”Kiel mi vidas, sufiĉas, ke vi rigardos en la spegulon…” diris preskaŭ samtempe la pasero kaj la ciklameno.

Igoro tuj alveturis al la spegulo – post la flugiloj eĉ ne postsigno.

Post momento revenis Marko – kaj finiĝas nia fabelo.

Tradukis J. Patera