Z. Bergrová

La kolrimeno de Bariko

Foje estis iu hundo. Ĝi havis fidelajn brunajn okulojn, malvarman nazon, viglajn orelojn, mikskoloran hararon, ĝi estis granda kaj forta. Oni donis al ĝi la nomon Bariko. Ĉar ĝi estis saĝa, oni prenis ĝin en hundlernejon, por ke ĝi fariĝu gvidanto de blindaj homoj. Oni instruis ĝin, ke oni transiras ŝoseon nur kiam estas la verda signallumo, ke ĝi devas sian mastron gardi. Sed kial oni baptis ĝin Bariko. Interesiĝis pri ĝi sinjoro Dvořák, tiu havis maljunan blindan panjon. Ŝia gvidhundo Bariko mortis, ĉar la hundoj havas malpli longan vivon ol la homoj. Ĝi estis simila al la nia. Por ke la maljuna sinjorino ne devu kutimiĝi al alia nomo, nia Bariko ricevis la nomon laŭ ĝi.

Kiam sinjoro Dvořák estis forkondukanta Barikon, li ektrenis rigore la rimenon. Bariko malgaje postrigardis sian instruiston kaj siajn hundkamaradojn.

Sed la konatiĝo kun la maljuna sinjorino Dvořák estis gaja. Bariko mallaŭte ekbojis. Ŝi malfermis siajn brakojn, Bariko iris al ŝi tiel proksime, ĝis ĝi iom tuŝis ŝin. Ŝi ekkaptis ĝin kaj karesis. Al tiom granda tenero Bariko eĉ ne estis alkutimiĝinta. Sed tio plaĉis al ĝi tre multe. Tiel fariĝis el ili amikoj. La sinjorino havis ĝardeneton, en tiu Bariko povis petoli, kiel ĝi volis. Iam venis nepoj, tiam estis kurado, alportado de bastonoj kaj tiaj drolaĵoj, nu pompe! Kaj en tiun ĉi feliĉon subite trafis fulmo.

La maljuna sinjorino sidis ĉe tablo kaj deglitis sur la plankon. Bariko tuj proksimiĝis, iom jelpetis, poste bojetis, poste jam intensive bojis, ĝi ekkomprenis, ke okazis io serioza, io, kion li devus konigi al sinjoro Dvořák, nur ĝi ne sciis kiel. Ĝi levis aŭdilon, kiun ĝi ĉiam donis al sinjorino Dvořák, sed ŝi ne prenis ĝin. Tial ĝi vane bojis en ĝin. Oni ne instruis ĝin turni numeron, oni eĉ ne havis ideon pri tio.

Fine ekkraketis ŝlosilo en la seruro kaj venis sinjoro Dvořák. Bariko soifis, sed tio estus eltenebla, ĝi eĉ ne moviĝis de la sinjorino. Sed poste okazis nuraj malbonaj aferoj. Trinki ja ili donis al ĝi, sed la sinjorinon oni forportis. Bariko jam sciis, ke ŝi mortis. Sinjoro Dvořák ŝlosis, forprenis la kolrimenon de Bariko, enaŭtigis ĝin kiel ian objekton kaj ekveturis. Li veturis longe, ĝis ili estis en arbaro. Tie sinjoro Dvořák haltis, Barikon elpelis, sed li mem restis en la aŭtomobilo. Bariko mirigita kaj afliktita rigardis, kion li faras, li startigis kaj forveturis…

Kion nun… Bariko ĉirkaŭrigardis, ĉirkaŭe estis arbaro kaj ŝoseo. Ĝi mallevis la kapon kaj ekiris laŭ ĝi… Ĝi iris longe, trinkis el pluvmar- ĉeto, ĝi ŝajnis al ĝi pura. Ĝi jam eksentis malsaton, pretere veturis kelkaj aŭtoj, ĝi bojis al ili, sed neniu haltis, neniu demandis – Bariko, kion ci bezonas? Ĉu ci manĝis, trinkis, tute ne.

Poste proksime ĉe la ŝoseo aperis konstruaĵo. Bariko flankeniĝis laŭ la vojo al ĝi. La dometo havis super la pordo kornaron, ĝi estis arbarista domo. Bariko iris pli kaj pli proksimen, subite el budeto ĉe la domo sin antaŭenĵetis kolego hundo kaj malamike bojis.

”Kial ci frenezas,” rebate ekbojis Bariko. Sed la bojhundo kvazaŭ ne komprenus ĝin. Ĝi bojis kaj bojis kiel konfuziĝinta.

Eliris virino.

”Tonĉjo, estas ĉi tie ia hundo,” ŝi vokis en la domon.

”Kia,” aŭdiĝis el la interno.

”Granda, ni ne konas ĝin,” respondis la virino.

El la dometo eliris barbohava viro kaj havis fusilon.

”Sakre,” li diris, ”denove vaga hundo.”

”Eble ĝi ne estas vaga,” kontraŭdiris la virino, ”eble ĝi estas de iuj el urbo. Nun dum la libertempo ili estas multaj ĉi tie…”

”Ĝi ne havas kolrimenon kaj markon. Evidente vagulo,” diris la viro. ”La homoj, kiuj elĵetas ilin el aŭtomobiloj, ne havas konsciencon.”

”Ne ŝajnas, ke ĝi estus sovaĝiĝinta,” defendis Barikon la virino.

”Sovaĝiĝinta nesovaĝiĝinta,” ekmurmuris la viro. ”Vagaj hundoj timigas la bestaron.”

”Ĉu vi pafmortigos ĝin?” demandis la virino.

”Mi devus,” deklaris la viro.

”Ne, ni ja nenion scias pri ĝi…”

”Scias, ne scias, mi devas vagajn hundojn pafmortigi,” diris la viro kaj celis.

Bariko ne sciis, kion fari, ankoraŭ neniam iu celis al li per fusilo, pro certeco li ekfuĝis. Kaj la viro efektive ekpafis, sed malfrafis. La fusilo ne obeis lin. Ĝi estis fusilo, kiu pensis. Tiaj fusiloj ne estas multaj, sed en fabeloj ili troviĝas.

Estas malbone, pensis Bariko. Homoj estas ankaŭ malbonaj. Sinjoro Dvořák ne estis dankema al ĝi, ke ĝi zorgis pri lia panjo. Kaj la barbohava viro en la arbaristejo volis ĝin pro nenio pafmortigi…

Antaŭ ol ĝi venis en vilaĝon, ĝi sentis jam kruelan malsaton… Sur la placo areto da infanoj pretigis sin ien ekiri. Bariko ne sciis – ĉu la infanoj estas malbonaj aŭ bonaj… Ĝi haltis kaj ŭais.

”Jen hundo,” diris Aleš.

La bubinoj kaj buboj turnis sin al Bariko. Ĝi rigardis ilin kun espero. Dano klinis sin por io, Bariko iom konvulsie moviĝis, sed Dano ne ĵetis ŝtonon sur ĝin. Li ĵetis flanken bastonon. Aha, ekkomprenis Bariko kaj ĵetis sin post la bastono, kaptis ĝin en la buŝon, alportis ĝin al Dano kaj metis ĝin al liaj piedoj.

”Bone,” diris Dano. Ĉiuj ekridis.

”Venu ĉi tien, vilulo,” diris Božka, sed ver-dire ŝi mem iris al Bariko kaj karesis ĝin. Ĝi tute ektremetis kaj ekmurmuretis. Ĝi malsatis kaj ne sciis, kiel tion diri.

Klara mem ekhavis la ideon. Ŝi elpakis in- termanĝon kaj proponis al Bariko pecon da buterpano kun salamo. Ĝi forglutis ĝin kaj dankeme ĝi lekis ŝian manon.

”Sakre, ĝi havis apetiton,” diris Aleš.

”Eble ĝi malsatis,” rimarkigis Mikaelo. ”Kies ĝi estas?”

”Ĝi devus havi markon sur kolrimeno,” konsideris Helena.

”Ĉu vi ne vidas, ĝi havas nenian kol-rimenon,” huis Dano.

”Nu jes, moŝtoj, ĝi estas senhejmulo,” kon- firmis Patriko, ”ni povas preni ĝin.”

”Sed…” ekis frazon Božka.

”Neniajn parolojn, ni iros al la ludejo eĉ kun ĝi,” decidis Patriko.

Kaj tiel ĉiuj ekpaŝis al la ludejo kaj restis tie ĝis vespero. Kun Bariko ili jam amikiĝis. Sed poste venis la vico de la – sed…

”Kie ĝi dormos?” findiris nun Božka.

”Kiu povas preni ĝin hejmen,” disvolvis la demandon Karlo. ”Mi ne povas, paĉjo elĵetus min kun ĝi.”

”Mi prenos ĝin,” diris Klara kaj la infanoj iris hejmen.

Kiam ili estis disirantaj al diversaj domoj, Bariko iris ĉiam kun tiuj, kiuj restis. Fine adiaŭis Božka kaj Klara, kaj tiam Klara retenis ĝin, ĉar ĝi erare estus iranta post Božka…

”Panjo,” diris Klara tuj en la pordo, ”mi havas hundon.”

”Kion vi havas?” demandis distrite ŝia panjo.

”Nu hundon. Rigardu, ĝi estas bona kaj mi volas ĝin.”

”Pro Dio, tia granda kiel bovido. Kaj entute – kies ĝi estas? Kiel vi akiris ĝin?”

”Ĝi ne havas kolrimenon kaj estis tiom malsata, ke ĝi formanĝis tri intermanĝojn.”

”Evidente ankaŭ la vian,” severiĝis la panjo.

”Ni interdividis la restintajn, sed mi jam denove manĝus kaj ĝi ankaŭ.”

”Aŭskultu, Klara, morgaŭ vi forkondukos ĝin,” ordonis la panjo kaj ĉe tio ŝi preparis vespermanĝon por ambaŭ.

”Mi tenos ĝin mi,” rezistis Klara. ”Kiam mi estis malsana, tiam vi hundon promesis al mi.”

”Nu jes, sed kion diros la paĉjo, tiu ĉi estas terure granda.”

”Do mi manĝos malpli multe, por ke restu por ĝi.”

”Sensencaĵoj, pri peco da manĝaĵo ne temas, sed en Prago estas multege da hundoj, eble ĝi interbatiĝus, kaj ni devus anonci ĝin en oficejo, kaj kiu scias, ĉu ĝi estas sana kaj entute…”

Klara komencis plormieni.

”Do bone, ni provos tion,” diris la panjo.

Sed baldaŭ tio finiĝis alimaniere.

En la vilaĝon venis cirko. Ne ia granda, nur cirkestro kaj lia filineto Esmeralda. Tio estis ŝia artista nomo laŭ Esmeralda en Vendita fianĉino. Bariko ankoraŭ ne estis anoncita, ĉi tie en la vilaĝo oni eĉ ne povis anonci ĝin, tial li estis sen kolrimeno kaj sen marko. Kun Klara li facile interkompreniĝis, ĝi alkutimiĝis al tio, ke nun ĝi havas nomon Lordo, ĉe ĉiuj infanoj ĝi provis gajni ilian favoron, ĝi estis dankema, ke ili zorgis pri ĝi. Kun Esmeralda ĝi estis malbonŝanca. Ŝi rimarkis, kiel Bariko estas lerta jak kiel ĝi scipovas, kion ceteraj hundoj ne scipovas. Ŝi ankoraŭ iom alinstruis al ĝi, ekzemple stari longe sur la malantaŭaj kruroj jak danci. Al infanoj tio plaĉis, ili ridis, Bariko-Lordo kun ili. La hundoj scipovas ridi, nur atentu ilin. Ĉe tio ĝi elŝovis la langon jak estis feliĉa.

Jak foje la cirkestro kun Esmeralda antaŭmatene malaperis el la vilaĝo. Jak Bariko-Lordo kun ili. Klara serĉis ĝin, vokis, ploris, nur malfrue ŝi ekkomprenis, ke Esmeralda forveturigis ĝin. Ŝi kuris al stacidomo, jes, sinjoro ekspedisto konfirmis, ke kun la cirkestro jak kun Esmeralda forveturis ankaŭ hundo. Kien ili veturis, sinjoro ekspedisto ne sciis, sinjorino kasistino tion ne memoris, ĉar per trajno veturas multe da homoj. La panjo promesis al Klara alian hundon, ŝi diris, ke tiu estos fidela.

Sed Bariko-Lordo ne estis malfidela al Klara. Ekkompreninte, ke ili veturos per trajno, ĝi komencis defendi sin, sed Esmeralda certigis ĝin, ke estas nur amuziĝo, ke ili denove revenos en la vilaĝon. Tial ĝi kredis al ŝi. Sed ili ne revenis. Kaj ili estis jam sur la kvara loko. Kaj tie Bariko-Lordo sukcesis fuĝi.

Ĝi povrulo iris reen laŭ reloj, eble eĉ ĝusta- direkte, sed kiom tio utilis, ĝi estis malproksime. Kaj ree ĝi malsatis kaj soifis. Ĝi venis en vilaĝon, en alian, ol el kiu ĝi kun Esmeralda forveturis. Estis tie rivero, sur la bordo kelkaj homoj kaj infanoj estis sunbruniĝ- antaj kaj naĝantaj. Bariko-Lordo tuj rimarkis, ke unu knabo havas pli nigrajn okulvitrojn ol la aliaj, ke li estas blinda. Ĝi rimarkis ankaŭ, ke ĉe unu vesto-amaseto neniu estas, eble ĉiuj estis en la akvo. Ĝi eltiris el la amaseto paketon da manĝaĵo kaj lerte ĝin forportis en salikejon. Ĝi luktis kun la pakumo kaj ĉion for- manĝis, kontente ĝi lekis la buŝon. Kaj ŝajnigis, kvazaŭ nenio okazus.

Kaj poste okazis jeno. La knabo, kiu havis tute nigrajn okulvitrojn, komencis en la akvo droni… En tiu momento li estis sola. Bariko-Lordo tion rimarkis la unua – kaj jam ĝi estis ĉe li. Ĝi kaptis la bubon lerte je la hararo, por ke li havu la kapon super la akvo, kaj naĝis kun li al la bordo. Sur la bordo li kuŝigis la bubon kaj scivoleme rigardis, kio estos plu. Ili turnis la bubon per buŝo malsupren, li kraĉis akvon, tusis, ili vokis al li Georgo, Georgo, kaj jam estis venkite. Barikon-Lordon ili rimarkis nur nun.

”Kies estas la hundo?” demandis la paĉjo de Georgo. Neniu aŭdigis sin.

”Ĝi ja tamen devas ies esti,” daŭrigis la paĉjo. Ree neniu eĉ vorton.

Estos batregalo, ekpensis Bariko-Lordo kaj pretigis sin por fuĝi, ĉar post kiam oni trovos, ke li formanĝis la manĝaĵon, estos eble malbone. Sed neniu ekpensis pri la manĝaĵo, ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Bariko-Lordo. Ĝi timis, sed pro certeco ne graŭlis.

”La hundo estas heroo,” esprimis sin la panjo de Georgo, tuj kiam ŝi ĉesis plori.

”Ĉu ĝi efektive apartenas al neniu? Ĉu tio estas ebla?” miris la paĉjo.

”Ĝi devas havi kolrimenon kaj markon,” diris iu.

Nenion similan ĝi havis.

”Ĝi estas gardanĝelo,” diris iu maljunulino.

Kiel tio finiĝis. Ĝi ne povis finiĝi alie. Bariko-Lordo restis ĉe Georgo kaj liaj gepatroj kaj nomiĝis nun Heroo. Ĝi fartis bone, Georgo tenis sin al ĝi, kvazaŭ ili de ĉiam apartenus al si, kaj post ferioj la tuta familio veturis en Pragon.

”Ni tamen volis havigi al Georgo gvidhundon,” rezonis la paĉjo kaj la panjo kaj rigardis kun ŝato, kiel Georgo kaj Heroo estas grandegaj amikoj.

”Sed ni devas instruigi ĝin por kondukanto de nevidantoj,” kompletigis la paĉjo.

Kaj tial ili ĉiuj tri tuj ekiris kun Heroo en hundlernejon. Ili miris, ke la hundo ĝoje bojas, kiam ili proskimiĝis al la lernejo.

”Ĉu vere, Bariko, kion ci faras ĉi tie?” alparolis ĝin la hundedukisto.

”Ĉu vi konas ĝin?” miris la panjo.

”Kial ne, ĝi estas nia Bariko. Verdire nia ne, jam unu jaron ĝi ne estas nia. Ĝi apartenas al sinjorino Dvořák.”

Kaj tiam Georgo ekploris:

”Ĝi apartenas al neniu sinjorino Dvořák, ĝi estas mia, mia.”

”Ĉu oni povus tion iel klarigi kaj aranĝi?” demandis la paĉjo.

”Mi ne scias,” diris la edukisto. ”Sed mi tuj demandos. Kiel ĝi aperis ĉe vi?”

La panjo rakontis, kio okazis.

”Estas strange,” miris la edukisto. Kaj telefonis en la loĝejon de sinjoro Dvořák.

La aŭdilon levis lia edzino – kaj – kion ŝi komunikis, estis nekredinda. Sinjoron Dvořák trovis fungokolektantoj en arbaro, li estis ligita al arbo per kolrimeno de Bariko kaj bojis.

”Ekde tiu tempo li ne parolas, nur li bojas,” ploris sinjorino Dvořák.

La afero finiĝis tiel, kiel feliĉe por Georgo kaj Bariko-Lordo-Heroo ĝi finiĝi devis…

El la ĵus aperinta libro ”Ŝimmi kaj aliaj simiaĵoj” tradukis Jiří Patera.