MANĚTÍN
urbo 29 km nordokcidente de Plzeň (Pilzeno), nomata baroka perlo de la okcidenta Bohemio, situas sub Chlumek-monto en la valo de Manětín-rivereto. La unua skriba informo devenas el la jaro 1169, kiam reĝo Vladislao II donacis la lokan intermonton al la kavalira ordeno de johanitoj. La ordeno posedis rajton uz
i la arbarojn kaj en la Manětín-rivereto ĉasi fiŝojn kaj starigi tie muelejojn. Reĝo Venceslao I donis al la komunumo en 1235 merkatajn privilegiojn kaj juĝan sendependecon kaj tiamaniere estiĝis unu el plej malnovaj urboj de strata tipo kun oblonga placo apud la antikva komerca vojo el Cheb al Prago. La blazono uzata ekde la 14-a jc. estis skulptita en 1721 sur la portalo de la urbodomo. La unuaj tri jarcentoj de la urba historio estas ligitaj kun la ordeno de johanitoj, de kiuj la urbo transiris al familio Švamberk, kiu ricevis ĝin lombarde de la imperiestro Sigismundo en 1420. En 1427 elrabis Manětín-on la husanoj. Poste ofte ŝanĝiĝis la posedantoj. Hieronimo el Hrobčice en la 16-a jc. konstruigis tie renesancan kastelon kun agrikultura korto kaj bierfarejo, posedis ankaŭ lupolĝardenojn. Dum la 30-jara milito Manětín estis denove senhomigita kaj elrabita de svedoj tiel, ke ankoraŭ en 1651 duono el la 48 domoj estis senhoma. Nobelino Estera Lažanská testamentis 1639 la bienlandon al sia frato Ferdinando Rudolfo. Poste Manětín apartenis al la familio Lažanský pli ol 300 jarojn ĝis 1945, kiam ĝi estis konfiskita. Lažanský-anoj dediĉis al Manětín specialan atenton kaj tiel la malgranda okcidentbohemia urbeto kun kastelo fariĝis grava centro, en kiu restadis vico da eminentaj artistoj (Petr Brandl, Jan Brokof k.a.), kiuj per siaj verkoj kontribuis al famo de Manětín. La membroj de la nobela familio aktivis en gravaj funkcioj en la tiama aŭstra kaj landa administracio. Al disvolviĝo de la urbo helpis privilegio de Leopoldo I (1680), kiu konfirmis 6 jarfoirojn, semajnan foiron merkrede, foirojn por brutoj kaj greno, el kiuj la urbo riĉiĝadis. Post granda incendio en 1712 Santini rekonstruis la urbon. Estis kreita placo kun teraso vigligita per skulptaĵoj kaj fontanoj; la sudan flankon formas duetaĝa kastelo L-forma, ligita per pontoforma koridoro kun la preĝejo de s-ta Johano Baptisto. En la kastela teretaĝo estas restoracio kaj salono. Per ŝtupatro, kiun ornamas alegoriaj statuetoj de la kvar elementoj (Akvo, Tero, Aero, Fajro), oni supreniras al la supra etaĝo kun pluraj salonoj de la kastela ekspozicio. Apud la portretoj de nobeloj pendas tie ankaŭ rara kolekto de 13 portretoj de la kastela servistaro (1716-17). En la kastela salono oni trovas riĉan freskaron. La motivo de la plafona fresko (1730) estas omaĝo de virtoj kaj muzoj (Muziko, Historio, Amo, Saĝo, Forto kaj Fortuno) kaj akompanas ĝin rokokaj alegorioj de jarsezonoj kaj mitologiaj temoj, prezentantaj la elementojn. Ankaŭ biblioteko kaj galerio de antaŭuloj tie troviĝas. La urbon kaj la ĉirkaŭaĵon karakterizas riĉa ornamo de statuoj kaj skulptaĵoj (1680-1780) ĝis la plua preĝejo de s-ta Barbora (ĉirkaŭ 40 statuoj). Prokopio I, kiu prizorgis la posedaĵon, malfermis en 1787 fabrikon produktantan drapon kun pli ol 40 teksmaŝinoj. La drapo estis eksportata al la tuta eŭropo. Komence de la 19-a jc. estis ĉi tie 171 domoj kaj 1300 loĝantoj, nobela kaj urba bierfarejo kaj brandofarejo. Meze de la 19-a jc ekfunkciis tri mineralaj fabrikoj, kiuj prilaboris vitriolan ardezon kaj uzis lignon el la nobelaj arbaroj. Ili produktis boheman sulfatan fum-acidon. Kulmino de la evoluo estis en 1850 establo de la jurisdikcia distrikto. En la ĉirkaŭaĵo estis ekspluatataj ardezaj minejoj kaj la orohava rivereto pelis vicon da muelejoj kaj segejoj. En Manětín naskiĝis kantisto de la Nacia Teatro Stanislav Muž (1896-1955) kaj skulptisto Alois Sopr (1910-1995). La urbon ĉirkaŭas ripozeja teritorio, ŝatata kiel refreŝiga loko kun vastaj pinarbaroj.
PLASY
urbeto en la valo de la rivero Střela (= Pafo), 25 km norde de Plzeň (Pilzeno), origine cisterciana klostro, fondita de princo Vladislao II-a en la jaro 1144. En 1421 ruinigita de husanoj. La plej granda disvolviĝo dum la abatado de Eŭgeno Tyttl (1699-1738). Laŭ projekto de Santini alkonstruita konvento (1711-40) staranta en marĉejoj sur 5100 kverkaj pilonoj (se oni sekigus la marĉejon, la konstruaĵo falus en ruinoj). En la unua supra etaĝo troviĝas kapelo de s-ta Bernardo kaj s-ta Benedikto. La rezidejo de la abatejo (konstruita 1693-98) estas tegmentita per 8-flanka kupolo (= nun kastelo). Kontraŭ la klostro situas agrikultura korto. La klostra grenejo kun horloĝa turo estis konstruita (1685-86) sur la fundamentoj de domo, destinita kiel tranoktejo de bohemiaj reĝoj dum iliaj vizitoj kaj en kiu konserviĝis reĝa kapelo de s-ta Magdaleno el la jaro 1265. Nordflanke de la konvento staras la preĝejo de Ĉieliro de Virgulino Maria (1154-1204) en stilo de romanika baziliko, rearanĝita barokstile (1661-68) per pentraĵoj de Karel Škréta, Petr Brandl, Jan Kryštof Liška kaj per statuo Kavalerio de Matyáš Bernard Braun (komenco de la 18-a jc.). Ĉe la orienta periferio ankoraŭ la preĝejo de s-ta Venceslao kun kripto de la familio Metternich (entombigita ankaŭ la aŭstra politikisto, kanceliero K. L. W. Metternich, 1773-1859). En la areo de la monaĥejo baroka kolono kun statuo de s-ta Bernardo (1700), baroka fontano kun statuo de s-ta Johano Nepomuk (1780) kaj empira fontano el la 19-a jarcento (produkto de la loka fera metalurgio). Post nuligo de la monaĥejo (1785) la klostron aĉetis la familio Metternich kaj aranĝis kiel sian rezidejon (1826-1945).
RABŠTEJN nad Střelou
7 km norde de Manětín super la dekstra bordo de Střela, alto 476 m, 25 loĝ
antoj. La burgo menciita jam en 1269, ekde 1321 rezidejo de familio Pluh el Rabštejn (Ulriko Pluh estis konsilanto de Johano de Luksemburgio, reĝo de Bohemio). Sube kreskis subkastela urbeto. En 1357 la burgon okupis reĝaj trupoj. Ŝatata ripozejo de imperiestro Karolo IV. Ekde la 15-a ĝis 17-a jc. en la manoj de familioj Gutstein, Šlik, Kolovrat kaj Pőtting, ekde 1748 parto de Manětín-bieno apartenanta al familio Lažanský. En la pasinteco ekspluatata altkvalita tegola ardezo (uzita por la katedralo de s-ta Vito, Pulva Turo kaj Karlštejn). Nuntempe la plej malgranda urbeto de ripoza-refreŝiga karaktero. Sur alta roka terlango burga kaj kastela areo, el la burgo konserviĝis restoj de du cilindraj turoj, en la baroka kastelo (konstruita 1705) plafona fresko kun militaj motivoj. Apud la kastelo monaĥejo de servitoj (1666) kun preĝejo de Sepdolora Virgulino Maria (1766-68), restoj de urbaj muregoj, baroka loretana kapelo de Virgulino Maria (1671), iama hospitalo, protektataj trabizitaj domoj (18-a kaj 19-a jc). Ĉe la ŝtona ponto trans la rivero Střela el la 14-a jc. mezepoka paciga kruco kaj trabizita muelejo el la 19-a jc. En la urbo kaj ĉe ĝia suda periferio statuoj el la 18-a jc.: Pietato kaj Barbora el 1714, Johano Nepomuk, Kristo, Jozefo, Adalberto kaj Laŭrenco. Super la placo baroka forĝita kruco el la 18-a jc., sub la klostro juda tombejo.