ALVENO DE SLAVOJ EN NIAN TERITORION

La slavoj komencis penetri en niajn landojn ĉirkaŭ la jaro 500 de nia erao. Niaj slavaj antaŭuloj apartenis al granda suda fluo da slavoj, venanta el teritorioj inter la riveroj Dnestro kaj Dono. La tiutempajn slavajn loĝlokojn karakterizas agrikulturaj kolonioj. La arkeologiaj elfosaĵoj malkovris ankaŭ riĉaĵon de simplaj slavdevenaj ceramikaĵoj, fake nomataj "la praga tipo".

Malkaŝita remparo de la plej malnova praga kastela areo, konserviĝinta sur sia loko kaj kvazaŭsimbolanta nian malnovtempon, devenas el la dua duono de la 9a jarcento. Ĝi dokumentas la fortikigan teknikon de tiamaj slavoj. La argila remparo havis internan firmigan traban konstruaĵon, palisaron sur la supraĵo kaj ŝtonan tegaĵon sur la antaŭa flanko. Kune kun profunda fosaĵo ĝi estis efika baro kontraŭ atakontoj kaj ŝirmo por la defendantoj de la kastelo.

En la 6a jarcento de nia erao ekkontaktis la slavoj sur nia teritorio kun triboj de avaroj, okupintaj la regionon ĉe Danubo, kaj kun potenca franka regno de la reĝa Merovida dinastio, tiutempe komencanta siajn agresojn orieritdirekten.

La franka kronikisto Fredegar priskribis dum la sesdekaj jaroj de la 7a jarcento eventon pri la franka komercisto Samo. Kiam la slavoj devigitis defendi sin kontraŭ atako de la avaroj, li aliĝis en la jaro 623 al la slavoj kaj batalis kune kun ili kontraŭ la malamikoj. Li tiom eminentiĝis, ke la slavoj elektis lin gvidanto de sia gentaro, kiun li venke estris ĝis sia morto en la jaro 658, plenajn 35 jarojn. Fredegar ankaŭ notis, ke proksimume en la jaroj 631-632 Samo ekkonfliktis kun la franka reĝo Dagoberto kaj tial la frankoj agresis kontraŭ la slavoj. Fredegar priskribis ankaŭ la malsukceson de la militiro kaj malvenkon de la frankoj sub la kastelo Vogastisburg. Difini la lokon de la batalo oni ĝis nun ne sukcesis. Ankaŭ oni ne konas la konkretajn limojn de la tiel nomata regno de Samo, t. e. de la gentaro, kreita pro bezono de la slavoj, defendi sin kontraŭ fremdaj atakantoj.

Post malkresko de potenco de la avaroj en la regionoj ĉe Danubo ekestis kromordinare favoraj kondiĉoj por disvolviĝo de la slava koloniado en la landoj ĉe la riveroj Danubo kaj Moravo. Tiu sfero estis kruciĝo de eŭrope signifaj komercaj vojoj. Ĝi situis sur loko, kunliganta Frankujon kun la Bizanca Imperio kaj oriento. El Italio tie kondukis la vojo norden al Krakovo kaj dividiĝis plu al la Balta Maro kaj orienten al Kievo. La fruktodona malaltaĵo, nutraĵdonaj arbaroj sur ebenaj kaj humidaj grundoj ebligis trankvilan evoluon de grandnombra populacio.

"Kaj post longa tempo ekloĝis la slavoj laŭ Danubo. Iliaj posteuloj disiris en la landon kaj elektis por si nomojn laŭ la lokoj, kiujn ili okupis: veninte do al la rivero Moravo kaj tie ekloĝinte, ili nomis sin moravianoj, kaj la aliaj nomis sin ĉeĥoj.."

Legendo pri malnovaj tempoj.