František LORENC (en Brazilo li uzadis la nomon Lorenz, 1872-1957), lernejestro, vivinta dum jardekoj en Brazilo, aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥoj, aperinta jam en la j. 1890, tri jarojn post apero de la Unua Libro de Zamenhof. Li estis poligloto, sciis pli ol 80 lingvojn kaj entute li estas aŭtoro de 68 verkoj, el kiuj 56 prese aperis; ili estas studoj pri jogo, rilatas gramatikojn de diversaj indianaj lingvoj. Lia plej grava faro estis traduko de Bhagavad-Gita el sanskrito; Diverskolora Bukedeto estas poemtradukoj el 80 lingvoj. Poemoj mediume verkitaj: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo. Aŭtoro de lernolibro de Esperanto por portugaloj, por kiuj li ankaŭ ellaboris stenografion. En manuskripto ankoraŭ restis Antologio de brazilaj poetoj.

Theodor ČEJKA (1878-1957), lernejestro en Bystřice pod Hostýnem, estas nestoro de la Esperanto-movado en la ĉeĥaj landoj, fakte ĝia fondinto. Čejka verkis la unuajn bonegajn lernolibrojn kaj vortarojn en kunlaboro kun eminenta komeniologo J. Krumpholc kaj V. Bilík, aperintaj en aro da eldonoj. Redaktoro de la iama Internacia Pedagogia Revuo; li tradukadis el verkoj de T. G. Masaryk, J. S. Machar kaj aliaj. Eminenta aŭtoro kaj redaktoro.

Stanislav SCHULHOF (1864-1919), kuracisto en Pardubice, aŭtoro de tri alte aprecataj poemaroj, lirikaj kaj melankoliaj : Per Espero al Despero, Kion la Vivo alportis, Aŭtunaj Floroj. Elstaraj estas liaj tradukoj de 30 poemoj el 16 ĉeĥaj poetoj en antologio Bohemaj Grenatoj.

 

Stanislav KAMARYT (1893-1956), doktoro de filozofio, gimnazia direktoro en Chotěboř. Liaj ĉefverkoj estas Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Tradukinto de la teatra dramo de Vit. Nezval Ankoraŭ hodiaŭ subiras la suno saper Atlantido. Kamaryt estis ĉefredaktoro de unu el la plej bonaj naciaj revuoj Esperantistaj, gvidanta personeco de la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado ekde ĝia komenco dum la tutaj jardekoj; eksperto pri la lingvaj kaj organizaj demandoj. Ĉefredaktoro de la fama ampleksa verko Ĉeĥoslovaka Antologio. En la ĉeĥa lingvo li verkis: La Internacia Lingvo (Mezinarodní jazyk), Pri Du Veroj (O dvojí pravdě) kaj Pri Unusenseco de la Morala Juĝo (O jednoznačnosti mravního soudu). Li estas aŭtoro de multaj eseoj, filozofiaj traktaĵoj kaj artikoloj. Traduko: Unua Slovaka Kristana Princo laŭ D-ro J. Hodal.

Rudolf HROMADA (1890-1964); oficestro. Virtuoze li tradukadis el preskaŭ ĉiuj ĉeĥaj poetoj (Erben, Sv. Čech, Machar, Bezruč, Heyduk, Sládek, Vrchlický, Zeyer, Wolker, Dyk, Seifert, Sova, Šrámek, Toman, Neumann k. a.), same kantojn kaj ariojn. Liaj tradukoj aperadis en Esperanto-gazetoj de la tuta mondo. Krestomatio el liaj tradukoj aperis en la almanako de Ĉeĥa Esperanto-Asocio sub la nomo Intima Triptiko. Hromada estis profunda konanto de la lingvo kaj kune kun d-ro Kamaryt la gvidanta personeco de la movado dum la tutaj jardekoj, kiun li organizis ankaŭ internacie, kaj, metis bazon por ĝia altnivela tradicio kiel la ĝenerala sekretario de la tiama Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista en la j.1922. Kune kun K. Bouška li fondis kaj redaktis Ĉeĥoslovakan Gazeto-n kun suplemento Nova Eŭropo, kie li defendis la rajtojn de la malgrandaj popoloj. Same li estis longjara eldonanto kaj ĉefredaktoro de la revuo La Progreso, revuo unu el la plej bonaj, kun alta nivelo lingva, literatura kaj informa, post la dua mondmilito la dua ĉefredaktoro de la revuo Esperantista. Aŭtoro de la plej bonaj vortaroj (Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperauta). Liaj tradukoj : Popolsumigo en Aŭstrio; en la ĉeĥan lingvon li tradakis la Antaŭparolon de Zamenhof al La Unua Libro. Lia ĉeftraduko estas Riporto skribita sub pendumila maŝo de J. Fučík.

Ota GINZ (1896-1976), oficestro. Kunredaktoro de la Ĉeĥoslovaka Antologio, aŭtoro de la Radioamatora Vortaro Kvinlingva. El Esperanto li tradukis ĉeĥen la verkon de O. Arnessen Per Aerŝipo al la Norda Poluso (Vzducholodí k severní točně) kaj de E. Aisberg el Esperanta originalo Fine mi komprenas radion (Konečně rozumím rádiu). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn. Plue li tradukis verkon de Kritz Freŝa Mateno. Eminenta eksperto pri lingvaj demandoj.

František OMELKA (1906-1962), instruisto. Lia fama kaj originala verko estas La Alaska Stafeto; plue Kaptitoj en la Glacirokoj kaj Aventuroj de Antonio. En la manuskripto ankoraŭ restis: La Granda Admiralo.

Milda JAKUBCOVÁ (1899-1979), latvino vivinta en Ĉeĥoslovakio. ŝiaj originalaj poem-kolektoj: Elektitaj Versaĵoj kaj Estrado de Animaloj. Multe kaj eminente ŝi tradukadis el la latva poezio Esperanten.

Jan FILIP (1911-1971), profesoro, doktoro de teologio, verkisto. Liaj originalaj verkoj: Fino de la Mondo, dramo, muzikigita, plue La Turo inter Nuboj, teatraĵo, du Kantaretoj, popolaj kaj religiaj kantoj. Liaj poemoj aperadis dum jardekoj en plej diversaj Esperantaj gazetoj. Li verkis kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn en ĵurnaloj kaj en la ĉeĥa lingvo li verkis 14 teatraĵojn. Kun sia frato Karel, profesoro kaj doktoro, li verkis Grandan Vortaron Ĉeĥa-Esperanta kaj Grandan Vortaron Esperantan-ĉeĥan. (Velký slovník česko-esperantský a Velký slovník esperantsko-český).

Štěpán URBAN (1913-1974), profesoro de konservatorio, komponisto. Liaj poemoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Lia plej konata verko estas Nova Ezopo. Plue li verkis aŭ tradukis pli ol cent satirajn poemojn. En manuskripto: Taglibro de Esperantisto, Don Q de l' Espero, Kolumbiado (satiroj), La Serĉado (poemciklo), Hirtaj Kantoj kaj Tra l' Pordotruo.

Vladimír VÁŇA (15.2.1932-2000) estas konata precipe el Paŝoj al plena posedo de W. Auld kiel aŭtoro de la plej komika rakonto Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo (Paŝo 26). Li verkis ankaŭ aliajn rakontojn aprezitajn dum belartaj konkursoj (Kiel mi eniris Parnason, Kisteho, Maljuna koro, Milita danco, La Fortuno, Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj, La konscienco). Grava parto de lia verkaro estas tradukoj. En 1965 eldonis STAFETO lian tradukon de tragedia novelo Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otčenášek kun antaŭparolo de Luis Aragon, verkita por tiu ĉi Esperantlingva eldono (vidu PIV, p. 1099: "Romeo, Julieta kaj la tenebro estas majstre tradukita"). Sian talenton li elprovis ankaŭ ĉe la ĉefverko de Jaroslav Hašek La aventuroj de la brava soldato Švejk, el kiu aperis publike nur la unua ĉapitro kaj la resto ankoraŭ atendas eldononton. Plie li tradukis plurajn rakontojn (Stefania Grodzieńska: Elflugos la birdeto; Kiel ĉiam; Jaroslav Hašek: Kial Baĉi havis haltigita la avancon; Kunveno de nia komunuma reprezentantaro en Mejdlovary; Jiří Haussmann: Danoj en Praha; František Němec: Alberto sur erara vojo; Sinjoro Sanytr postulas sian subtason; Eduard Petiška: Prometeo; Karel Poláček: Joakimo kaj la parencaro; La kompensa komerco I).

 

 

Valda VINAŘ (1918-1981), reĝisoro, poeto kaj verkisto, aŭtoro de multaj originalaj poemooj kaj rakontoj, premiita en Belartaj Konkursoj. Libroforme aperis Ĉeĥaj Fabeloj, fabeloj de B. Němcová kaj K. J. Erben. Originala satiro apokrifforma La Standalo pro Jozefo. Plua originala teatraĵo-monologo Ĉerande de I' Abismo. Eminenta poemtradukanto.

Karel PÍČ (1920-1995), oficisto, membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto kaj verkisto. En la tuta Esperantujo konata pro la verkoj La Litomiŝla Tombejo, La Bermuda triangulo, La mortsonorilo de Chamblay, Klaĉejo, Angoro, Obsedo, Ordeno de verkistoj, La interna vivo de Esperanto, Naturalismo kaj skemismo, Urbi et orbi, Perspektivoj de la Ilustralo. Laŭ informoj el 50-aj jaroj la poeto posedis manuskriptajn poemarojn Ekkrioj de Georgino, Fabeloj el Transe, La Davida Harpo, Aboco, Demandoj kaj problemoj, La granda Superstiĉo, Ĝardeno de Alaho, Mistero de Tri Unuoj. Aŭtoro de multaj originalaj poemoj, forme brilaj kaj plenaj de poezio kaj sento.

Jana CÍCHOVÁ-Hrdličková (1923), fremdulgvidistino, aŭtorino de la publikaĵo Lidice, verkas poemojn (Pragaj sonoriloj, Intima liriko) kaj proze, multaj ŝiaj poemoj kaj tradukoj aperis en Esperantaj gazetoj.

 

Oldřich KNÍCHAL (1939), ĵurnalisto. Aŭtoro de: Komenio kaj Internacia Lingvo, Kantoj Super Lulilo, aŭtoro de la premiita romano kune kun Eva Tofaloi Kiuj Semas Plorante; tradukinto de la unua parto de La Aventuroj la Brava Soldato Ŝvejk de J. Hašek (publikigita nur la 5-a ĉapitro). Ĉeĥe aperis: Světadíl bez tlumočníků (Mondparto sen Interpretistoj) kaj Co nevíte o esperantu (Kion vi ne scias pri Esperanto). En la almanako de ĈEA aperis krestomatio el lia verkaro sub la titolo Mediteme.

Josef CINK (1933), profesoro, aŭtoro de la lernolibroj de E., kiel Ekzercaro de Esperanto, Koresponda Kurso de Esperanto, aŭtoro de pluaj Kantaretoj.

Jan WERNER (1933), inĝeniero, aŭtoro de Esperanta Terminaro de Terminologia Fako, Terminologia Kurso, Matematika Terminaro, kontribuanto al Bildvortaro de R. Eichholz, kunaŭtoro de la ĉeĥa-esperanta politeknika vortaro (eldonota); ankaŭ redaktoro de iamaj junularaj gazetoj: Fajrero kaj Tagiĝo. Scienca laboranto en la movado.

 

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ estis multsignifa eldonejo, fondita fare de A. Kudela, J. Mastný kaj A. Neužil en Olomouc. Samtempe ili estis tradukintoj de la sekvaj verkoj : R. U. R. de K. Čapek, Noveloj de Čapek-Chod, Du Noveloj de J. Sumín kaj R. Svobodová, Kiel fariĝi kreanto facile kaj rapide de P. Den, Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis de J. Herben, Fokso-Nukso de I. Herrmann, Mi en Li de L. Vladyka, Tridek jarojn en la ora nordo de J. Welzl, Homoj sur Flosglacio de V. Werner, La Koboldo Ondra de J. Mahen. Tie aperis ankaŭ teatraĵo de K. Čapek La Blanka Malsano en la traduko de Th. Kilian.