Ĉefverkoj de la ĉeĥa literaturo

KRONIKO BOHEMA DE KOSMAS

Unua kroniko pri historio de Bohemio, kiun latinlingve verkis praga pastro Kosmas (1045-1125). La kroniko komenciĝas per mita prapatro Bohemo, kiu venigis el oriento slavojn en landon, kiu laŭ li ricevis nomon Bohemio (en la realo la nomo devenas de la kelta tribo Bojoj: Bohemio = Bojhejmo). Post la morto de la prapatro estis kiel gentestro elektita saĝa Krok, kies rangon heredis lia same saĝa filino, profetino Libuŝa. Kiam al viroj ne plaĉis, ke ilin regas virino, ŝi edziĝis al plugisto Primislo (Přemysl) kaj tiel fondiĝis la princa kaj poste eĉ reĝa dinastio de Primislidoj. La plej fama regnestro estis sankta Venceslao mortigita en 936 de sia frato. La kroniko el mitaj rakontoj transiras al historiaj okazaĵoj de la tempo, en kiu Kosmas vivis kaj estas tre valora historia kaj literatura dokumento.

KRONIKO ĈEĤA DE DALIMIL

Unua ĉeĥlingva kroniko de nekonata aŭtoro, alnomita Dalimil (14-a jarcento), kiu en versoj ripetas la mitan historion (la prapatro jam nomiĝas Ĉeĥo kaj la lando Ĉeĥio) kaj poste reagas je okazaĵoj de lia tempo post morto de la lasta Primislida reĝo Venceslao III (1306) kaj surtronigo de la Luksemburgia reĝa dinastio.

PROPRA BIOGRAFIO DE KAROLO LA IV-A

Latinlingva aŭobiografio de la romgermana imperiestro kaj bohema reĝo Karolo la IV-a (1306-1378), filo de Johano de Luksemburgio kaj Elizabeta Primislidino. En la aŭtobiografio li priskribas komencon de sia politika agado, kiam li kiel junulo kun sia patro militis en Italio, Ĉeĥio, Pollando kaj aliaj landoj kaj rezonas pri la manieroj de saĝa regado. La esperantlingva traduko aperis en 1995.

POSTILA

59 predikoj de la pastro Jan Hus (1371-1415), en kiuj li riproĉas mankojn en la eklezio. Li intencis rebonigi la katolikan eklezion, ne fondi protestantisman eklezion, tamen lia aŭtodafeo kaŭzis formiĝon de husana eklezio.

LA RETO DE LA KREDO

Filozofia verko de originala posthusana pensulo Petr Celčický (1390-1460), kiu esprimis siajn religiajn kaj filozofiajn ideojn en formo de absoluta rifuzado de perforto. Li rifuzas perforton eĉ por defendi sin aŭ por bonaj celoj. Lian filozofion admiris L.N.Tolstoj.

LABIRINTO DE LA MONDO KAJ PARADIZO DE LA KORO

Amara satiro de la fama pedagogo kaj propagandanto de la ideo de internacia lingvo Jan Amos Komenský (1592-1670) verkita en la komenco de la tridekjara milito (1623). Junulo antaŭ elekto de sia profesio volas unue trarigardi la Mondon. Tuj aliĝas al li du gvidantoj, Scivolemo kaj Iluzio; la unua lin tiras per brido, la alia surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj ĉio aspektas bele, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li povas el sub ili vidi la realon. La Mondo mem estas granda ronda urbo kun ses ĉefaj stratoj: en la unua loĝas familioj, en la dua metioj, en la tria sciencoj, en la kvara religioj, en la kvina soldatoj kaj en la sesa regantoj. La junulo trarigardas la unuopajn stratojn kaj estas terurita, kiom da falseco ekzistas en la familia kaj profesia vivo de homoj, eĉ en la religioj. Fine de la urbo staras Kastelo de Fortuno: la blinda Fortuno kaptas hazarde personojn, kiuj ne meritas honorigon, kaj metas ilin en sian kastelon, por fari ilin feliĉaj kaj senmortaj. En la centro de la urbo sur granda placo troviĝas Kastelo de Saĝeco, reĝino de la Mondo. La junulo el sub la okulvitroj vidas, ke la Saĝeco en la realo estas malsaĝeco. Terurita li forkuras el la urbo kaj fermas sin en sia koro, kie li fine trovas paradizon en interparolo kn Kristo. La verko en koncizigita formo estis esperantigita kaj aperis en libro Lumo en tenebroj de František Kožík (biografio de Komenský, kun fragmentoj el lia verkaro).

ANTIKVA ĈEĤA LITERATURO

Latinlingva

10-a jc. Estis en la Bohema provinco (Fuit in provincia Bohemorum) legendo pri sankta Ludmila

10-a jc. Kiam kreskis la kredo kristana (Crescente fide christiana) legendo pri sankta Venceslao

10-a jc. Vivo kaj martirigo de sankta Venceslao kaj de lia avino sankta Ludmila (Vita et passio sancti Venceslai et sanctae Ludmilae aviae eius) KRISTIAN (nekonata monaĥo)

1039 Dekretoj de Bretislavo (Decreta Bracislai) BŘETISLAV I. (bohema princo)

11/12-a jc Versoj pri martireco de sankta Adalberto (Versus de passione sancti Adalberti)

12-a jc. Kroniko Bohema (Chronica Boemorum) KOSMAS (1045-1125), daŭrigis ĝin anonima monaĥo de la klostro apud la rivero Sázava

1126-1142 KANONIKO DE VYŠEHRAD priskribis eventojn de tiu tempo

13-a jc. Kiam la suno estis eliranta (Oriente iam sole) legendo pri sankta Venceslao

13-a jc. Kiam la suno de justeco radiis (Diffundente sole iustitae radios) legendo pri sankta Venceslao

13-a jc. (Vita minor) legendo pri sankta Prokopo

1338 Kroniko de Zbraslav (Chronicon Aulae Regiae) Petr ŽITAVSKÝ ( 1339)

1346 Vivo de Karolo (Vita Caroli) propra biografio de imperiestro KAROLO IV (1316-1378)

1369 Postilo de studentoj de la sankta universitato Praga (Postila studentium sanctae Pragensis universitatis) Konrad WALDHAUSER ( 1369)

1374 Abortaĵo (Abortivus) Jan MILÍČ z Kroměříže ( 1374) predikoj

1394 Reguloj de la Malnova kaj Nova Testamentoj (Regulae Veteris et Novi testamenti) Matěj z Janova (1350-1394)

1413 Pri eklezio (De ecclesia) Jan HUS (1371-1415)

1413 Pri la ĉeha ortografio (De ortographia Bohemica) Jan HUS (1371-1415)

1631 Pordego de lingvoj malfermita (Janua linguarum reserata) Jan Amos KOMENSKÝ (1592-1670)

1638 Granda didaktiko (Didactica magna) Jan Amos KOMENSKÝ (1592-1670)

1642 Vojo de lumo (Via lucis) Jan Amos KOMENSKÝ (1592-1670)

1644 Ĝenerala konsultiĝo pri la rebonigo de la homaj aferoj (De rerum humanarum emendatione consultatio catholica) Jan Amos KOMENSKÝ (1592-1670)

17-a jc. Eltiro el bohema historio (Epitome rerum Bohemicarum) Bohuslav BALBÍN (1621-1688)

17-a jc. Diskuto por apologii la slavan lingvon, precipe la beheman (Dissertatio apologetica pro lingua slavonica, precipue Bohemica) Bohuslav BALBÍN (1621-1688)

18-a jc. Historiaj dokumentoj de Bohemio neniam antaŭe eldonitaj (Monumenta historica Bohemiae nusquam antehac edita) Gelasius DOBNER (1719-1790)

1822 Fundamentoj de la slava lingvo (Institutiones linguae Slavicae dialecti veteris) Josef DOBROVSKÝ (1753-1829)

Ĉeĥlingva

916 Laŭdo de sankta Cirilo (Pochvala svatému Cyrilu) Kliment VELICKÝ ( 916)

916 Laŭda vorto omaĝe al sanktaj Cirilo kaj Metodo (Pochvalné slovo na počest sv. Cyrila a Metoděje) Kliment VELICKÝ ( 916)

10-a jc. Vivo de Konstantino, Vivo de Metodo

10-a jc Vorto pri malkovro de relikvoj de sankta Klimento

10-a jc. Unuaj slavlingvaj legendoj pri sankta Venceslao kaj pri sankta Ludmila

10-a jc. Eternulo, amu nin (Hospodine, pomiluj ni)

1300 Preĝo de Kunhuta (Kunhutina modlitba)

14-a jc. Disputo de la animo kun la korpo (Spor duše s tělem)

14-a jc. Legendo pri Judaso (Legenda o Jidášovi)

14-a jc. Legendoj pri sankta Georgo (Legendy o sv. Jiří)

14-a jc. Legendoj pri dek mil kavaliroj (Legendy o deseti tisících rytířů)

14-a jc. Aleksandreido (Alexandreida)

1310-1314 Kroniko de t.n. Dalimil (Kronika tak řečeného Dalimila)

14-a jc. Vivo de sankta Katarina (Život sv. Kateřiny)

14-a jc. Legendo pri sankta Prokopo (Legenda o sv. Prokopu)

14-a jc. Ungventisto (Mastičkář)

1376 Ses libroj pri ĝeneralaj aferoj kristanaj (Knížky šestery o obecných věcech křesťanských) Tomáš ŠTÍTNÝ ze Štítného (1333-140?)

14-a jc. Stalisto kaj studento (Podkoní a žák)

14-a jc. Kanto de Zaviŝ (Závišova píseň)

1402 Nova konsilantaro (Nová rada) Smil FLAŠKA z Pardubic ( 1402)

1412 Ekspliko de Kredo, Dekalogo kaj Spino (Výklad Viery, Desatera a Páteře) Jan HUS (1371-1415)

1412 Rajtoj bohemaj landaj (Práva česká zemská) Ondřej z Dubé ( 1413)

1413 Libro pri simonio (Knížky o svatokupectví) Jan HUS (1371-1415)

1413 Postilo (Postila) Jan HUS (1371-1415)

15-a jc. Disputo de Prago kun Kutná Hora (Hádání Prahy s Kutnou Horou) VAVŘINEC z Březové (1370-1437)

15-a jc. Reto de vera kredo (Sieť viery pravé) Petr CHELČICKÝ (1390-1460)

1464 Vojaĝo de paĝio Jaroslav (Cestopis panoše Jaroslava)

1467 Taglibro pri rajdo kaj migrado de sinjoro Lev de Rožmitál kaj de Blatná el Bohemio ĝis la mondofino (Deník o jízdě a putování pana Lva z Rožmitálu a z Blatné z Čech až na konec světa) Václav Šašek z Bířkova

1541 Kroniko ĉeĥa (Kronika česká) Václav HÁJEK z Libočan ( 1553)

1579-1594 Biblio de Kralice (Bible kralická)

1600(?) Eventoj (Příhody) Václav VRATISLAV z Mitrovic (1576-1635)

1623 Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (Labyrint světa a ráj srdce) Jan Amos Komenský (1592-1670)

 

 

 

MODERNA ĈEĤA LITERATURO

1817 Manuskripto de Dvůr Králové (Rukopis královédvorský)

1818 Manuskripto de Zelená Hora (Rukopis zelenohorský)

1820 Magia ĉapelo (Divotvorný klobouk) Václav Kliment KLICPERA (1792-1852)

1821 Hadriano el Řimsy (Hadrián z Římsů) Václav Kliment KLICPERA (1792-1852)

1824 La filino de Slavo (Slávy dcera) Ján KOLLÁR (1793-1852)

1829 Resono de la kantoj rusaj (Ohlas písní ruských) František Ladislav ČELAKOVSKÝ (1799-1825)

1835 Ciganoj (Cikáni) Karel Hynek MÁCHA (1810-1836)

1836 Majo (Máj) Karel Hynek MÁCHA (1810-1836)

1839 Resonoj de la kantoj ĉeĥaj (Ohlas písní českých) František Ladislav ČELAKOVSKÝ (1799-1825)

1847 Sakfajfisto de Strakonice (Strakonický dudák) Josef Kajetán TYL (1808-1856)

1848 Ministoj de Kutná Hora (Kutnohorští havíři) Josef Kajetán TYL (1808-1856)

1849 Sanga baptofesto aŭ Drahomíra kaj ŝiaj filoj (Krvavé křtiny aneb Dahomíra a její synové) Josef Kajetán TYL (1808-1856)

1852 Tirolaj elegioj (Tyrolské elegie) Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ (1821-1856)

1853 Bukedo (Kytice) Karel Jaromír ERBEN (1811-1870)

1854 Reĝo Lavra (Král Lávra) Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ (1821-1856)

1855 Avinjo (Babička) Božena NĚMCOVÁ (1820-1862)

1856 Bapto de caro Vladimir (Křest sv. Vladmíra) Karel HAVLÍČEK BOROVSKÝ (1821-1856)

1856 Sovaĝa Bara (Divá Bára) Božena NĚMCOVÁ (1820-1862)

1856 Submontara vilaĝo (Pohorská vesnice) Božena NĚMCOVÁ (1820-1862)

1857 En la kastelo kaj subkastelejo (V zámku a v podzámčí) Božena NĚMCOVÁ (1820-1862)

1858 Vesperaj kantoj (Večerní písně) Vítězslav HÁLEK (1835-1874)

1868 Kruco ĉe rivereto (Kříž u potoka) Karolína SVĚTLÁ (1830-1899)

1873 Sankta Ksaverio (Svatý Xaverius) Jakub ARBES (1840-1914)

1875 Dum matenruĝoj (Za raních červánků) Alois Vojtěch ŠMILOVSKÝ (1837-1883)

1876 Lampiroj (Broučci) Jan KARAFIÁT (1846-1929)

1877 La cerbo de Newton (Newtonův mozek) Jakub ARBES (1840-1914)

1878 Rakontoj de Malgranda Kvartalo (Povídky malostranské) Jan NERUDA (1834-1891)

1878 Filozofa historieto (Filosofská historie) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1883 Baladoj kaj romancoj (Balady a romance) Jan NERUDA (1834-1891)

1884 Hundŝildanoj (Psohlavci) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1884 Nokto en Karlův Týn (Noc na Karlštejně) Jaroslav VRCHLICKÝ (1853-1912)

1885 Kampulaj baladoj (Selské balady) Jaroslav VRCHLICKÝ (1853-1912)

1887 Kandidatoj de ekzistado (Kandidáti existence) Jakub ARBES (1840-1914)

1887-1890 Inter fluoj (Mezi proudy) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1887 Ora majo (Zlatý máj) Josef VáclavSLÁDEK (1845-1912)

1887 Niaj gaskonoj (Naši furianti) Ladislav STROUPEŽNICKÝ (1850-1892)

1888-1906 F. L. Vjek (F.L.Věk) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1888 Johano Mario Plojhar (Jan Maria Plojhar) Julius ZEYER (1841-1901)

1888 La vera ekskurso de sinjoro Skarabeto en la Lunon (Pravý výlet pana Broučka do Měsíce) Svatopluk ČECH (1846-1908)

1889 Nova epokfara ekskurso de sinjoro Skarabeto, ĉifoje en la 15-an jarcenton (Nový epochální výlet pana Broučka, tentokrát do 15. stol.) Svatopluk ČECH (1846-1908)

1889 Konkubino de la mastro (Gazdina roba) Gabriela PREISSOVÁ (1862-1946)

1890 Ŝia zorgatino (Její pastorkyňa) Gabriela PREISSOVÁ (1862-1946)

1894 Malnovaj ĉeĥaj mitoj (Staré pověsti české) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1894 Ĉi tie devus flori rozoj (Zde by měly kvést růže) Josef Svatopluk MACHAR (1864-1942)

1894 Mariŝa (Maryša) Alois MRŠTÍK (1861-1925), Vilém MRŠTÍK (1863-1912)

1895 Kantoj de sklavo (Písně otroka) Svatopluk ČECH (1846-1908)

1896 Raduz kaj Mahulena (Radúz a Mahulena) Julius ZEYER (1841-1901)

1898-1930 La niaj (Naši) Josef HOLEČEK (1853-1929)

1899 Sileziaj kantoj (Slezské písně) Petr BEZRUČ (1867-1958)

1899-1908 Frataro (Bratrstvo) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1900 Georgo Šmatlán (Jiří Šmatlán) Teréza NOVÁKOVÁ (1853-1912)

1901 La manoj (Ruce) Otokar BŘEZINA (1868-1929)

1905 Lanterno (Lucerna) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1906 Magistro Campanus (Mistr Kampanus) Zikmund WINTER (1846-1912)

1908 Johano Cimbura (Jan Cimbura) Jindřich Šimon BAAR (1869-1925)

1910 Draŝar (Drašar) Teréza NOVÁKOVÁ (1853-1912)

1910 Arĝenta vento (Stříbrný vítr) Fráňa ŠRÁMEK (1877-1952)

1913-1915 Tenebro (Temno) Alois JIRÁSEK (1851-1930)

1914 Libro de arbaroj, akvoj kaj deklivoj (Kniha lesů, vod a strání) Stanislav Kostka NEUMANN (1875-1947)

1915 Ratkaptisto (Krysař) Viktor DYK (1877-1931)

1918 Monatoj (Měsíce) Karel TOMAN (1877-1946)

1918 Ĉasantoj de mamutoj (Lovci mamutů) Eduard Štorch (1878-1956)

1920 Vulpino Ruzulino (Liška Bystrouška) Rudolf TĚSNOHLÍDEK (1882-1928)

1921 RUR (RUR) Karel ČAPEK (1890-1938)

1921 Fiŝista libro (Rybářská knížka) Jiří MAHEN (1882-1939)

1922 Luno super la rivero (Měsíc nad řekou) Fráňa ŠRÁMEK (1877-1952)

1922 Futbala dekunuo de Klapzuba (Klapzubova jedenáctka) Eduard BASS (1888-1946)

1922 Kion vulpino rakontis al mi (Co mi liška vyprávěla) Jiří MAHEN (1882-1939)

1922 El vivo de insektoj (Ze života hmyzu) Karel ČAPEK (1890-1938), Josef ČAPEK (1887-1945)

1922 Afero Makropulos (Věc Makropulos) Karel ČAPEK (1890-1938)

1923 Aventuroj de bona soldato Ŝvejk (Osudy dobrého vojáka Švejka) Jaroslav HAŠEK (1883-1923)

1924 Krakatito (Krakatit) Karel ČAPEK (1890-1938)

1925 Kampoj plugitaj kaj militaj (Pole orná a válečná) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1925 Ŝnurligita ansero (Husa na provázku) Jiří MAHEN (1882-1939)

1926 Kaprica somero (Rozmarné léto) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1928 Suferoj de princo Sternenhoch (Utrpení knížete Sternenhocha) Ladislav KLÍMA (1878-1928)

1928 Edisono (Edison) Vítězslav NEZVAL (1900-1958)

1929 Rakontoj el unu poŝo, Rakontoj el la dua poŝo (Povídky z jedné kapsy, Povídky z druhé kapsy) Karel ČAPEK (1890-1938)

1929 Rakontado pri hundeto kaj katineto (Povídání o pejskovi a kočičce) Josef ČAPEK (1887-1945)

1929 Vana migrado (Bloudění) Jaroslav DURYCH (1886-1962)

1929 Konvertiĝo de Ferdiŝ Piŝtora (Obrácení Ferdyše Pištory) František LANGER (1888-1965)

1930 Ombro de filiko (Stín kapradiny) Josef ČAPEK (1887-1945)

1931 La eta Bobeŝ (Malý Bobeš) Josef VFromír PLEVA (1899-1985)

1931 Kubula kaj Kuba Kubikula (Kubula a Kuba Kubikula) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1931 Margareta Lazarová (Markéta Lazarová) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1931 Viroj ekster futbalejo (Muži v ofsajdu) Karel POLÁČEK (1892-1944)

1931 Golemo (Golem) Jiří VOSKOVEC (1905-1981), Jan WERICH (1905-1980)

1932 Naŭ fabeloj (Devatero pohádek) Karel ČAPEK (1890-1938)

1933 Hordubal (Hordubal) Karel ČAPEK (1890-1938)

1933 Azeno kaj ombro (Osel a stín) Jiří VOSKOVEC (1905-1981), Jan WERICH (1905-1980)

1933 Rabisto Nikola Ŝuhaj (Nikola Šuhaj loupežník) Ivan OLBRACHT (1882-1952)

1933 Edudanto kaj Francimoro (Edudant a Francimor) Karel POLÁČEK (1892-1944)

1933 Tumulto en la Forĝista strato (Poplach v Kovářské uličce) Václav ŘEZÁČ (1901-1956)

1934 Fino de malnovaj tempoj (Konec starých časů) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1934 Ekzekutisto kaj frenezulo (Kat a blázen) Jiří VOSKOVEC (1905-1981), Jan WERICH (1905-1980)

1935 Balado el ĉifonoj (Balada z hadrů) Jiří VOSKOVEC (1905-1981), Jan WERICH (1905-1980)

1935 Sireno (Siréna) Marie MAJEROVÁ (1882-1967)

1935 Atenco en Sarajevo (Sarajevský atentát) Karel NOVÝ (1890-1980)

1935 Imperiestro de malriĉuloj (Císař chudých) Antonín TRÝB (1884-1960)

1936 Koboldino Anjo kaj Pajla Huberto (Anička Skřítek a Slaměný Hubert) Vítězslav NEZVAL (1900-1958)

1936 Milito kontraŭ Salamandroj (Válka s Mloky) Karel ČAPEK (1890-1938)

1936 Don Pablo, Don Pedro kaj Věra Lukášová (Don Pablo, Don Pedro a Věra Lukášová) Božena BENEŠOVÁ (1873-1936)

1936 Formiko Ferdo (Ferda Mravenec) Ondřej SEKORA (1899-1967)

1937 Peza Barbara (Těžká Barbora) Jiří VOSKOVEC (1905-1981), Jan WERICH (1905-1980)

1937 Blanka malsano (Bílá nemoc) Karel ČAPEK (1890-1938)

1937 Homoj ĉe krucvojo (Lidé na křížovatce) Marie PUJMANOVÁ (1893-1958)

1938 Patrino (Matka) Karel ČAPEK (1890-1938)

1938 Lupa kavo (Vlčí jáma) Jarmila GLAZAROVÁ (1901-1977)

1938-1942 Trilogio pri Rozenbergoj (Rožmberská trilogie) Jiří MAŘÁNEK (1891-1959)

1939 Bildoj el la historio de la ĉeĥa nacio (Obrazy z dějin národa českého) Vladislav VANČURA (1891-1942)

1939 Mirakla domo (Kouzelný dům) Karel Josef BENEŠ (1896-1969)

1939 La plej eminenta el Pierotoj (Největší z Pierotů) František KOŽÍK (1909-)

1940 Manon Lescaut (Manon Lescaut) Vítězslav NEZVAL (1900-1958)

1941 Cirko Humberto (Cirkus Humberto) Eduard BASS (1888-1946)

1942 Ŝtono kaj doloro (Kámen a bolest) Karel SCHULZ (1899-1943)

1943 Riporto skribita en pendumila maŝo (Reportáž psaná na oprátce) Julius FUČÍK (1903-1943)

1944 Petrolaj lampoj (Petrolejové lampy) Jaroslav HAVLÍČEK (1896-1943)

1944 Donjuano (Don Juan) Josef TOMAN (1899-1977)

1945 Ludoj kun diablo (Hrátky s čertem) Jan DRDA (1915-1970)

1946 Ni estis kvin (Bylo nás pět) Karel POLÁČEK (1892-1944)

1946 Muta barikado (Němá barikáda) Jan DRDA (1915-1970)

1946 Rideto kaj ploro de bufono Paleĉek (Palečkův úsměv a pláč) František KUBKA (1894-1969)

1947 Mi revenos tien (Já se tam vrátím) František HALAS (1901-1949)

1947 Konkeranto (Dobyvatel) Ivan OLBRACHT (1882-1952)

1947 Faono (Faon) Pavel NAUMAN (1907-1976)

1953 La mastroj de Srpno (Srpnovští páni) Vladimír NEFF (1909-1983)

1954 Naskiĝjaro dudek unu (Ročník jedenadvacet) Karel PTÁČNÍK (1921-)

1954 Vojaĝo de Johanĉjo (Honzíkova cesta) Bohumil ŘÍHA (1907-1987)

1954 Mirindaj aventuroj de Johano Kornel (Podivuhodné příběhy Jana Kornela) Miloš Václav KRATOCHVÍL (1904-1988)

1954 Panjo (Maminka) Jaroslav SEIFERT (1901-1986)

1956 Hodiaŭ ankoraŭ subiras la suno super Atlantido (Dnes ještě zapadá slunce nad Atlantidou) Vítězslav NEZVAL (1900-1958)

1957 Sorto de la nacio, Migranto en Amsterdamo (Osud národa, Poutník v Amsterodamu) Miroslav HANUŠ (1907-)

1957 Spite la poeto kantas (Navzdory básník zpívá) Jarmila LOUKOTKOVÁ (1923-)

1957 Pri aviadileto Buteo (O letadélku Káněti) Bohumil ŘÍHA (1907-1987)

1957-1963 Edziĝoj pro prudento (Sňatky z rozumu) Vladimír NEFF (1909-1983)

1958 Romeo, Julieta kaj tenebro (Romeo, Julie a tma) Jan OTČENÁŠEK (1924-1979)

1958 Aŭgusta dimanĉo (Srpnová neděle) František HRUBÍN (1910-1971)

1958 Malkuraĝuloj (Zbabělci) Josef ŠKVORECKÝ (1924-)

1958 La morto de Tarzan (Tarzanova smrt) Josef NESVADBA (1926-)

1959 Migrado al la pruna odoro (Putování za švestkovou vůní) Ludvík AŠKENAZY (1921-1986)

1960 Peka vilaĝo Submantelo, aŭ forgesita diablo (Dalskabáty, hříšná ves, aneb zapomenutý čert) Jan DRDA (1915-1970)

1962 Romanco por trumpeto (Romance pro křídlovku) František HRUBÍN (1910-1971)

1963 Sinjoro Teodoro Mundstock (Pan Theodor Mundstock) Ladislav FUKS (1923-1994)

1963 Martelo kontraŭ sorĉistinoj (Kladivo na čarodějnice) Václav KAPLICKÝ (1895-1982)

1963 Post ni diluvo (Po nás potopa) Josef TOMAN (1899-1977)

1963 Ĝardena soleno (Zahradní slavnost) Václav HAVEL (1936-)

1963 Nokto kun Hamleto (Noc s Hamletem) Vladimír HOLAN (1905-1980)

1965 Severe observataj trajnoj (Ostře sledované vlaky) Bohumil HRABAL (1914-1997)

1966 Variado per obskura kordo (Variace na temnou strunu) Ladislav FUKS (1923-1994)

1966 Sovaĝa ĉevaleto Rin (Divoký koník Ryn) Bohumil ŘÍHA (1907-1987)

1966 La skribisto de faraono (Faraonův písař) Alexej PLUDEK (1923-)

1967 Ŝerco (Žert) Milan KUNDERA (1929-)

1968 La vero pri pereo de Sodomo (Pravda o zkáze Sodomy) Ivan KŘÍŽ (1922-)

1969 Jezuitoj, la kompanio de Jesuo (Tovaryšstvo Ježíšovo) Jiří ŠOTOLA (1924-1989)

1969 Nigraj baronoj (Černí baroni) Miloslav ŠVANDRLÍK (1932-)

1970 Rumcajs (Rumcajs) Václav ČTVRTEK (1911-1976)

1971 Profesia virino (Profesionální žena) Vladimír PÁRAL (1932-)

1971 Morto de belaj kapreoloj (Smrt krásných srnců) Ota PAVEL (1930-1973)

1971 Tanko-regimento (Tankový prapor) Josef ŠKVORECKÝ (1924-)

1971-1979 Antaŭ genuiĝu, Atendado de la reĝo, Kaj restis nur la glavo (Přede mnou poklekni, Čekání na krále, A zbyl jen meč) Bohumil ŘÍHA (1907-1987)

1972 Imperiestrino (Císařovna) Norbert FRÝD (1913-1976)

1973-1980 Trilogio pri Petro Kukan (Kukaňovská trilogie) Vladimír NEFF (1909-1983)

1974 Kiel mi renkontis fiŝojn (Jak jsem potkal ryby) Ota PAVEL (1930-1973)

1974 Mia onklo Odiseo (Můj strýc Odysseus) Jiří MAREK (1914-1994)

1974 Mia knabo kaj mi (Můj chlapec a já) Jaromíra KOLÁROVÁ (1919-)

1974 Sinjoro Taŭ kaj mil mirakloj (Pan Tau a tisíc zázraků) Ota HOFMAN (1928-)

1974 Fabeloj el arbostumpa dometo de Boleto kaj Agariko (Pohádky z pařezové chaloupky Křemílka a Vochomůrky) Václav ČTVRTEK (1911-1976)

1974 Memorlibro de la ĉeĥa reĝo Georgo de Poděbrady (Paměti českého krále Jiříka z Poděbrad) Václav ERBEN (1930-)

1975 Konsilisto de grandaj raĝoj (Rádce velkých radžů) Alexej PLUDEK (1923-)

1975 Sokrato (Sokrates) Josef TOMAN (1899-1977)

1976 Har-tondado (Postřižiny) Bohumil HRABAL (1914-1997)

1978 La valo de abeloj (Údolí včel) Vladimír KÖRNER (1939-)

1978 Sanktulo sur la ponto (Svatý na mostě) Jiří ŠOTOLA (1924-1989)

1979 Ekzekutistino (Katyně) Pavel KOHOUT (1928-)

1979 Adiaŭa valso (Valčík na rozloučenou) Milan KUNDERA (1929-)

1980 Domo en ĉielo (Dům na nebesích) Jiří HUBAČ (1929-)

198? Maĥ kaj Ŝebestino (Mach a Šebestová) Miloš MACOUREK (1926-)

1980 Dukino de la Valdŝtejnaj trupoj (Vévodkyně valdštejnských vojsk) Oldřich DANĚK (1927-)

1981 Nematuraj framboj (Nezralé maliny) Jiří HUBAČ (1929-)

1981 Skalpelon, mi petas (Skalpel, prosím) Valja STÝBLOVÁ (1922-)

1982 Malgranda viro kaj granda virino (Malý muž a velká žena) Věra SLÁDKOVÁ (1929-)

1983 Dukino kaj kuiristino (Vévodkyně a kuchařka) Ladislav FUKS (1923-1994)

1984 Largo desolato (Largo desolato) Václav HAVEL (1936-)

1985 Netolerebla facilo de ekzistado (Nesnesitelná lehkost bytí) Milan KUNDERA (1929-)

1989 Mi priservis la anglan reĝon (Obsluhoval jsem anglického krále) Bohumil HRABAL (1914-1997)