Infomoj 2

Jen estas la duaj retinformoj, ne tiom longaj kiel la unuaj. Mi ne sukcesis kompletigi kaj dissendi ilin en februaro, do almenaux komence de marto.

Mi volas informi pri farataj laboroj, ion pri konferenco, pri etiko en Interreto kaj diversajxoj.

Ing. Hron laboras je ampleksa vortaro esperanta - cxehxa por elektronika uzo en formato EXCEL kaj kun firmao Rewin traktas pri on-line publikigo de vortaro E-Cx de Karel Kraft en Interreto kaj poste ankaux de tiu ampleksa. Mirek Malovec preparis TTT-pagxojn de SdI, kiuj nun estas lokitaj kadre de liaj pagxoj

http://www.clavis.cz/starto/SEKCE.HTM

Sed por liberigi lokon de liaj pagxoj mi lokigos ilin sur mian fakultatan pagxon kaj plizorgos pri ili. En ilia origina loko sxangxigxos nur ligo al la nova lokigo. En la unuaj informoj mi menciis kelkajn proponojn por okazigo de konferenco de SdI. Ehxo al gxi ne estis tro granda. Venis unu propono por elektronika konferenco, la alia rekomendis Lančov, por ke ni cxiuj havu eblecon persone interkonatigxi. Konferencon en Lančov apenaux povos partopreni Petro Chrdle, kiu vidas eblecon okazigi gxin antaux axu post la programo de KAEST aux konferenco de CxEA. Do, el tio estas malfacile elekti. Versxajne nur elektronikan konferencon povos partopreni cxiuj. Organizi konferencon, kiun partoprenos 4-5 homoj ne havas sencon. Mi do petas vin ceterajn pri via opinio kaj proponoj pri la konferenco.

Certe multaj el vi trovis iam, iuj eble ofte trovas inter viaj elektronikaj leteroj nedezirataj reklamoj. Dissendado de tiaj nepetitaj leteroj nomigxas "spamming" kaj rilatas al etiko de uzado de Interreto. Pli gxentilaj sendintoj de tiaj leteroj almenaux petas pardonon pri ebla gxeno per ilia letero kaj aldonas adreson por "remove", t.e. adreso, kien forsendi mesagxon kun peto visxi vin el ilia adresaro. Sed ofte okazas (mi ofte tion spertas), ke la letero revenas kiel neliverebla. Se vi volas ekscii pli pri la problemo post cxi tiu konciza enkonduko, rigardu pagxojn

http://archiv.czech.net/l310/tsld001.htm

Dissendolisto por cxi tiuj informoj kreskis al 23. Kelkaj aligxintoj volas ricevadi ilin prefere por esti informataj kaj eble informi aliajn, kio ankaux estas dezirata formo de kunlaboro.

Ankoraux mi volas mencii plurlingvan vortaron, kiu enhavas Esperanton.

Temas pri vortaro el la fako Teknologio de klerigado kaj gxi estas preparata en Instituto de didaktika teknologio de Pedagogia fakultato de Konstantin Filozof Univerzitato en Nitra.

Venis ankaux demando pri ebleco de kunlaboro eksterlande. En la unuaj informoj mi menciis organizon TAKIS kaj gxian preparatan kongreson, do jen unu el la eblecoj por kunlaboro. Mi intencas sendi mesagxon kun peto de publikigo de informo kaj alvoko por kunlaboro al Eventoj kaj Ret-info, cxar mi ne konas kaj ne havas kontaktojn kun similaj organizoj. Se eble iu el vi havas kontakton aux scias adreson de organizo por ebla kunlaboro, bonvolu informi min. Ankoraux mi volas mencii rilate al kunlaboro AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj)San Marino, kiu havas juran sidejon en San Marino, sed havas filiojn en kelkaj landoj. Por pliintensigi sian laboron gxi nun preparas fondon de fakultatoj en kelkaj lokoj - jure kaj mure. Tial gxi konstruos aux rekonstruos en tiuj lokoj konstruajxojn kiel akademidomoj, en kiuj estos cxambroj kaj por prelegoj kaj por logxado.

Inter la unuaj urboj, en kiuj estas planataj la akademidomoj, estas Sibiu-Hermannstadt en Rumanio kaj Komárno/Komárom en Slovakio / Hungario.

Revenis al mi respondo (eble pro paneo de servilo) al mesagxo de s-ano Vaněk. Parte mi respondis al li en cxi tiuj informoj, se tio ne suficxos, informu min kaj mi sendos al vi la respondon denove.

 

Viajn reagojn atendas kaj salutas Josef Vojáček.