Estimataj kolegoj,

finfine vi ricevas de mi, kiel provizora gvidanto de Sekcio de Informadiko (SdI), la unuajn informojn. Mi sendas ilin al tiuj, kiuj aligxis al mi kaj mi aldonis kelkajn adresojn el retmesagxoj de Petro Chrdle kaj Mirek Malovec (ecx en du adresoj ne estas klara la nomo), cxar mi supozas, ke ili ankaw interesigxas pri SdI. Se mi eraris kaj vi ne volas membrigxi en SdI kaj ricevadi pluajn cxi tiujn informojn, sciigu al mi kaj mi visxos vin el la dissendolisto, en kiu mi nun havas 19 adresojn.

Mi nun koncize resumos faritajn kaj faratajn laborojn kaj listigos farotajn kaj farendajn laborojn. Ni ne parolu ankoraw pri laborplano, sed pri la bazo por gxia preparo.

1) Elektronika prilabor(ad)o de vortaroj kaj aliaj fakaj laborajxoj - io estas finita, aliaj laboroj dawras.

2) Elektronika prilabor(ad)o de beletro. Je la adresoj

http://mujweb.cz/Veda/traxler http://mujweb.cz/Kultura/bergrova kaj

http://mujweb.cz/Kultura/malovec estas parto de prilaboritaj

materialoj de Mirek Malovec.

3) Prezentado de Cxehxio en interreto: oficialaj pagxoj de urbo Most en Esperanto.

4) Prezentado de Esperanto en interreto:

- Apud asociaj pagoj estas publikigitaj en elektronika formo Starto kaj Dio benu.

- Cxehxen estis tradukita brazilia kurso de Esperanto en interreto.

Pri celo de SdI vi povis legi en CxEA-RETKOMUNIKOJ 01_3, kiujn vi certe ricevis, do mi ne volas gxin cxi tie ripeti, sed mi aldonas (cxehxe) du koncernajn artikolojn el preparita organiza regularo de SdI:

Èlánek 2

Úkoly a cíle

Sekce plní tyto úkoly:

  1. Slouží jako zprostøedkovatel kontaktù, spolupráce nebo porady pro ty èleny svazu, kteøí pracují na poèítaèích a všeobecnì v oblasti informatiky
  2. Pomáhá ostatním èlenùm, klubùm a sekcím pøi poèítaèovém zpracovávání textù nebo prezentaci na internetu
  3. Podnìcuje poèítaèové vypracovávání textù potøebných pro esp. hnutí termináøe, slovníky, pøeklady, propagaèní pøíruèky, internetové stránky ap.)
  4. Shromažïuje zpracované texty v elektronické podobì za úèelem jejich archivace pro budoucnost
  5. Zastupuje ÈES pøi jednání s neesperantskými organizacemi pøíslušného zamìøení.
  6. Vede své èleny k aktivní èinnosti v ÈES, zvyšování znalostí esperanta i informatiky.
  7. Sekce informuje o své èinnosti v esperantských i neesperantských sdìlovacích prostøedcích. 8. Sekce podporuje tvùrèí èinnost svých èlenù a vytváøí podmínky pro jejich spoleèenský život.

Èlánek 4

Metody a prostøedky

1. Sekce pracuje podle roèního plánu, který schvaluje výbor ÈES

2. Sekce informuje svoje èleny, pøípadnì dal=B9í èleny ÈES o své èinnosti nepravidelnými obìžníky, v nichž uvádí dle možnosti i nejnovìjší poznatky v oblasti informatiky.

3. Sekce poøádá pro své èleny se souhlasem výboru ÈES pracovní setkání, školení, semináøe a jiné sekce. Tìchto akcí se mohou neèlenové sekce (ostatní esperantisté) zúèastnit v rozsahu, o nìmž rozhodne pro každý jednotlivý pøípad výbor sekce.

4. Sekce pøipravuje k vydání materiály z oblasti informatiky, k realizaci je pøedává pøedsednictvu ÈES.

Plue en CxEA-RETKOMUNIKOJ 2001_04 estas en punkto 2. Rekomendo de kelkaj TTT-pagxoj. Al ili mi ankoraw aldonas:

http://lingvo.org/traduku/ , kie vi trovos vortarojn kaj programojn por ambawdirekta tradukado inter E-o kaj aliaj lingvoj.

Unue estas grave ordigi organizajn aferojn de SdI: okazigi konferencon kun cxefaj punktoj de la programo aprobi organizan regularon kaj elekti komitaton. Kiel mi komence skribis, mi estas provizora gvidanto, la komitato devus havi minimume prezidanton kaj vicprezidanton. Estas demando, cxu okazigi la konferencon elektronike aw kunvoki la membrojn, sed kiam kaj kien, aw cxu estus eble iel kombini ambaw eblecojn? Unu ebleco estus en Vy=B9kov dum RAVE-2 22.-24.3. (cxu ne estas tro malfrue por la preparo?), aw somere en Lanèov, alia dum KAEST 8.-10.11. (antaw aw post) aw dum konferenco de CxEA 22.-24.11 (antaw aw post). Pripensu kaj rekomendu!

Mian rolon mi ne imagas tiel, ke mi mem disdonos taskojn (sed nur rekomendos) cxar tiam ne cxiu ricevus tion, kion volas kaj povas plenumi. Law miaj (aw viaj) proponoj vi disdividu inter si la laboron kaj mi fidas je via iniciatemo kaj zorgos pri kunordigado kaj informado. Sed informado devos esti reciproka - kion mi ne ricevos de vi, tion mi ne povos transdoni al la aliaj. Kelkaj aktualaj taskoj (krom la konferenco) rezultas el tio, kio estis supre menciita.

- Laboro je vortaroj kaj elektronika prilabor(ad)o de beletro kaj aliaj materialoj.

- Preparo de esperantaj TTT pagxoj de viaj urboj, fabrikoj kaj entreprenoj.

- Peri helpon kaj konsilojn al kunlaborantoj kaj aliaj esperantistoj malpli spertaj en laboro per komputilo.

- Organizi kaj partopreni fakajn instruadojn, seminariojn kaj aliajn renkontigxojn. Cxi tie mi volas atentigi pri kongreso TAKIS (Tutmonda Asocio de Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemteorio), kiu okazos 2.-6.9.2002 en Nitra. Interesuloj petu informojn kaj aligxilon de prof. Eva Poláková, epolakova@ukf.sk ; indas partopreni ankaw kun prelego, aligxilojn oni petas sendi gxis 31.1.2002.

- Pluaj kaj konkretaj farendajxoj certe iom post iom aperos.

Salutas kaj viajn reagoj atendas Josef Vojáèek.