SVÉTLÁ NAD SÁZAVOU

Ekeston de la urbo ne eblas precize difini. Sed estas certe, ke ĝi estas fondita en la 2-a duono de la 12-a jarcento.

Estis trovitaj eĉ restaĵoj de prahomoj, fajroŝtonoj ktp. Temas pri plej alte situanta paleolita restadejo.

Unuaj aludoj pri Světlá kiel pri vilaĝo devenas el la jaro 1207. Ĝi apartenis al monaĥejo proksimume 20 km malproksima, poste sekvis pluraj posedantoj.

En 1561 estis Světlá altigita je urbeto kun rajto aranĝi foirojn.

En 1578 konstruita lernejo kaj malsanulejo por malriĉuloj.

En 1752 oni konstruis bierfarejon kaj facetejon de ĉeĥaj grenatoj (ili ne plu ekzistas)

Ekde 1855 Světlá estis urbo, sed la titolo ne estis aprobita de la reĝo.

Ekde 1914 Světlá vivas per vitroindustrio, ŝtonindustrio kaj facetado de glasoj kaj grenatoj.

La titolon "urbo" - vera urbo - Světlá atingis nur en 1937.

Post la dua mondmilito okazis granda disvolviĝo de Světlá.

1967-70 estis konstruita vitrofabriko, kiu nun laboras multe da loĝantoj.

Světlá havas proksimume 6500 loĝantojn.

En la urbo estas kinejo, futbala stadiono, glitkura stadiono, multaj gastejoj kaj restocacioj, ĉiam plenplenaj.

Ĉe la placo staras preĝejo de s-ta Venceslao sur loko de iama rotondo el la 12-a jarcento. En la 16-a jarcento renesance rekonstruita. Ĝi estas katolika.

Trans la rivero Sázava staras kastelo multfoje rekonstruita, kie nun troviĝas agrikultura lernejo. Ĉe la kastelo troviĝas belega parko kun fiŝlagetoj.

Ĉe la rivero staras ankaŭ turka altano, nun sidejo de skoltoj.

En la urbo restis nur malmultaj historiaj domoj post granda socialisma rekonstruado en 1976.

Legendo pri Světlá

Kiam la princo Karolo - posta imperiestro Karolo IV - loĝis en Lipnice, li partoprenis kun sia grupo ĉasadon. Ili sekvis vunditan cervon, sed subite Karolo konstatis, ke li perdis vojon, cervon kaj ankaŭ la grupon li ne vidis plu. Li trumpetis en densa arbaro, sed neniu aŭdis lin. Vesperiĝis, sed malproksime li ekvidis lumon. Irante al ĝi li venis al rivero, kie lia trumpetado estis bone aŭdebla. La grupo alvenis kaj Karolo diris: "Sur ĉi tiu loko vi konstruos urbon kaj nomos ĝin Světlá (= Hela) laŭ la lumo, kiu venigis min ĉi tien."

Sed ĝi estas nur legendo, la urbo estis fondita cent jarojn pli frue.