SLOVAKIO DUM LA EPOKO DE TARDA FEŬDISMO

Post formorto de Arpadidoj ekestis, pro alveno de la ĉeĥa reĝido Venceslao en Hungarion, tia situacio, kiam slovakoj kaj ĉeĥoj jam povis vivi sub regado de unu dinastio. Signifa personeco en Slovakio komence de la 14a jarcento estis Matúš Čák Trenčanský (t. e. el urbo Trenčín - n. d. l. tr.), la ĉefa favoranto pri la kandidateco de Venceslao al la hungara trono, kaj pli poste partoprenanto en diplomatiaj traktadoj kun la ĉeĥaj Luksemburganoj. En la orienta Slovakio simile orientiĝis Omodějanoj (komence ankaŭ la urbo Košice), kiuj tamen venkitis en la batalo ĉe Rozhanovce en la jaro 1312. Kvankam Venceslao la IIIa sub la nomo Ladislao la Va okupis la hungaran tronon dum kurta tempo, li estis forpuŝita far la papa kontraŭkandidato Karlo Roberto el la napola gento de Anĵuanoj.

Dum bataloj pro la trono en la unua duono de la regado de Karlo Roberto, la interna disfalo en la hungara reĝlando tiom ekkreskis, ke ĝi priminacis la pozicion de la reganta klaso; la regaparato diseriĝis kaj ne kapablis plenumi siajn bazajn taskojn. La reciproka dezertigado de bienoj inter anoj de la hungara sinjora oligarkio kaŭzis sekvojn multe pli malfavorajn por la servutuloj kaj etnobelaro ol por la magnatoj. Post kiam finiĝis la luktoj pro la trono, la plua evoluo celis formi firman centran potencon. La urbo Kremnica ricevis minejajn kaj metalmonstampajn privilegiojn kiel la urbo Kutná Hora; ekestis tie metalmonfarejo ĝis hodiaŭ funkcianta, kie krom oraj florenoj estis stampataj ankaŭ arĝentaj groŝoj laŭ modelo de la groŝoj ĉeĥaj.

Post firmiĝo de la reĝa potenco de Anĵuanoj fariĝas la 14a jarcento epoko de pli longa, relative trankvila ekonomia disvolviĝo. Ekestas novaj urboj, disvastiĝas kaj intensiĝas mineralekspluatado, estas fondataj novaj minejoj. Firmiĝas pozicio de urboj kaj de iliaj loĝantoj, estiĝas la unuaj gildoj. La urboj ricevas signifajn privilegiojn pri rajto deponi varon importitan el fremdlando, ili disvastigas la distancan komercon kaj kontraktas ankaŭ kun eksterlandaj urboj por determini la interesosferojn ĉe la distanca komercado.

La okcidentslovakaj urboj tiutempe jam kontaktiĝis en la distanca komerco kun la ĉeĥaj landoj. Favorajn kondiĉojn por tio kreis la kontrakto, farita en la urbo Trnava dum renkontiĝo de Karlo Roberto kun la ĉeĥa reĝo Johano la Luksemburga (1327). Pli intense pretendas la slovakoj rajton pri decidado kaj partopreno ĉe administrado de urboj. Grandan signifon por Slovakio kaj la slovakoj havis fondo de la Karlo-universitato, kiun en la 14a jarcento frekventis multaj studentoj el Slovakio. Tio estis unu el kaŭzoj, kiuj faris la lernejan sistemon pli bonkvalita.

Parto de la tiutempaj konservitaj artaj kaj arkitekturaj verkoj influitis de evoluo de la arto en Bohemio. En la arkitekturo kaj skulptarto efikis precipe influo de Petro Parléř kaj lia skolo. Evidenta estas ligiĝo de libropentrado en Bratislava (nuna ĉefurbo de Slovakio - n. d. l. tr.) kun la ĉeĥaj modeloj, kiuj jam fine de la jarcento estas imitataj ankaŭ en la orienta Slovakio.

Dum regado de Matiaso Korvin daŭris viglaj rilatoj inter ĉeĥoj kaj slovakoj. Matiaso kreis el iamaj batalintoj de Jan Jiskra el Brandýs (ĉeĥa politikisto kaj armeestro, mortis post 1468 - n. d. l. tr.) kaj el "fraĉjoj" (t. e. iamaj husanaj militistojn. d. l. tr.) fortan armeon, gvidatan far ĉeĥaj hetmanoj kaj daŭrigantan la husanan militarton.

Slovakio kaj la slovakoj vivis pli ol dudek jarojn en senperaj kontaktoj kun Moravio. Tio frape evidentiĝis en intensa slovakigado de urboj, precipe en la okcidenta Slovakio. En la skriba esprimado oni pli intense uzis la ĉeĥan lingvon jam enhavantan vicon da slovakismoj, ne nur en la urba sfero, sed ankaŭ inter la feŭdaj sinjoroj, ja eĉ inter la plej altrangaj reprezentantoj de la feŭda ŝtato. La ĉeĥa sekcio ĉe la hungara reĝa kancelario eldonadis ĉeĥe skribitajn aktojn eĉ por la slovakaj institucioj.

"Kiu la germanan lingvon ne scipovas, respondu en sia lingvo, aŭ trovu por si interpretanton; sed se li akuzis aŭ defendis sin germane kaj scipovas tiel fari, li devas germane trakti."

La libro de Žilina (t. e. urbo en Slovakio - n. d. l. tr.)

La 15a jarcento estas epoko de progresanta laikigo de kulturo. Vivo de la eklezia hierarkio vidigis fortajn dekadencajn trajtojn. Malakordo inter principoj far eklezio propagandataj kaj la praktika vivo de la eklezia hierarkio kaŭzis estiĝon kaj disvastiĝon de herezaj doktrinoj kun sociala enhavo, kiuj endanĝerigis la feŭda ordon.

La baza faktoro favoranta disvastiĝon kaj laikiĝon de la kulturo estis disvolviĝo de la lerneja sistemo. En la jaroj 1465-1467 estis en Bratislava fondita alta lernejo, Academia Istropolitana. La progresanta laikiĝo de la arto kaŭzis, ke en la dua duono de la jarcento jam plene okupiĝis pri la arto la laikaj artistoj. Kreskanta influo de la ĉeĥa pentroarto, tre bone rimarkebla en plastiko kaj surtabula pentrado, precipe en la orienta Slovakio, evidentigis ankaŭ en la libra pentroarto. Eĉ dum la Jagelona epoko fortiĝas en Slovakio la ĉeĥaj arto-impulsoj.

Kulminon de disvolviĝo atingis la lignoskulpta skolo en Spiš (regiono en Slovakio - n. d. l. tr.) komence de la 16a jarcento per admirinda verko far majstro Paŭlo el Levoĉa, kaj ĝi apartenas al juveloj de la mezeŭropa lignoskulptado.

Dum la epoko de la malfortaj Jagelonaj regantoj, pliakrigo de la klasaj konfliktoj kaŭzis absolutan feŭdan anarkion.

La nobelaro arbitre agis ne sole kontraŭ la servutuloj, sed ankaŭ kontraŭ urboj, kreskis sociala nesekureco, pligrandiĝis nombro de rabistaj trupoj. La pliakrigita klasa subpremado de servutuloj, kunigita kun malbonigo de iliaj vivkondiĉoj (subtenata eĉ per la leĝaj aranĝoj, kiuj limigis liberan transloĝiĝon kaj devigis al hereda restado de servutuloj sur la grundo) kaŭzis estiĝon de kampista milito, gvidata far Georgo Dózsa. Laŭ sia amplekso tiu ĉi milito apartenas al la plej grandaj tiuspecaj movadoj en tiama Eŭropo.

Tre malboniĝis ankaŭ la situacio de ministroj, kiuj malkontentis pro siaj laborkondiĉoj.

La plej elstara manifestiĝo de la klasbatalo en Slovakio, dum la epoko de evoluinta feŭdismo, estis la minista revolucio en Banská Bystrica kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en la jaroj 1525-1526. Ĝi estis defenda sociale-politika lukto de plebaj amasoj dum la politika kaj ekonomia anarkio, kiun kaŭzis egoisma politiko de la regantaj klasoj. La naciecaj konfliktoj cedis en la fonon, la ministoj malkaŝe manifestiĝis ideanoj pri socio sen sinjoroj kaj per sia batalo devigis la regantajn klasojn cedi. La bataltradicio de la minista ribelo vicigis Slovakion en la kontraŭfeŭdan movadon de terkulturistoj kaj ministoj en la najbaraj Bohemio kaj Germanio en la jaro 1525. Ĝi fariĝis idea plifortigo por pluaj bataloj de la slovakaj ministoj dum la epoko de tarda feŭdismo.