LA ĈEĤA PREMISLIDA ŜTATO

Dum la 9a jarcento komenciĝis unuiĝado de la slavaj gentoj sur la ĉeĥa teritorio. En la dua duono superregis potenco de gento de la ĉeĥoj, kiuj sub gvidado de siaj gentaj princoj - Premislidoj poiome superregis la ceterajn gentojn en la lando kaj komencis konstrui unuecan ŝtatan formaĵon.

Ĝia kerno estis teritorio meze de Bohemio - la praga princlando, kies nomon konservis por ni la tiel nomata Bavara Geografo el la 9a jarcento en la formo Fraganeo = Pragolando (Pragio). Li indikas, ke sur ĝia teritorio estis proksimume kvardek kasteloj. Tiu ĉi nombro preskaŭ koincidas kun esplorrezulto pri amplekso de loĝlokoj en la tiutempa meza Bohemio. Tio signifas, ke la Premislida princlando estis relative alte organizita kaj kompakta tuto, kapabla fariĝi gvida forto en la landon unuiganta procedo.

La praga princlando situis en unu el la plej dense kaj plej kontinue koloniitaj ĉeĥaj regionoj (pli grandan parton de la landa areo kovris tiam nepenetrebla arbaro, internolande poiome ŝanĝiĝanta je arbara kaj kultura stepoj). Ĝia centro situis en priloĝita rondvalo de la rivero Vltava, ĉe kruciĝo de longdistancaj komercaj vojoj, en loko kie la riverfluon trairebligis oportunaj vadejoj. Ĉi tie konstruigis Premislidoj en la dua duono de la 9a jarcento la kastelon Praha (Prago), kiu fariĝis centra sidejo de la formiĝanta ŝtato. Procedo unuiganta la ĉeĥajn gentojn sub regado de Premislidoj plirapidigis en la tempo, kiam Bohemio apartenis al la Grandmoravia regno (eble 882/4-894). Bořivoj la Ia (antaŭ 872 - eble 889) kiel vicreganto de Svatopluk en Bohemio akiris gvidan pozicion inter ceteraj ĉeĥaj princoj. Vratislav la Ia (915-921) ankoraŭ plifirmigis sian potencon kaj sekve lian filon Venceslaon (Václav - 921-935) jam konsideris liaj samtempuloj kiel unusolan reganton de Bohemio.

La malpli aĝa filo de Vratislav - Boleslav (935-972) - komencis konstrui organizatan ŝtaton, kiu jam havis multajn signojn de evoluanta frufeŭda socio. Boleslav sukcesis subigi kaj devoligi al si iujn gentojn, kiuj ankoraŭ rezistis lian potencon. La limojn de sia potenco li disvastigis eĉ ekster la teritorion de Bohemio mem. Li provis ankaŭ fondi episkopecon en Prago, por tiamaniere forigi influon de germanregna klerikaro, precipe de la episkopo el Regensburg, al kies diocezo Bohemio tiam apartenis.

Pri tio tamen sukcesis nur lia filo Boleslav la IIa (972-999) en la jaroj 973-975. Fine de la jarcento okupis la pragan episkopejon la princo Vojtěch (Adalberto) el la potenca princgento Slavnik-anoj. Ili havis sian sidejon en Libice apud Elbo (ĉeĥe Labe) kaj regis precipe super granda parto de orienta kaj suda Bohemio. La grandbienaro de Slaviník-anoj malhelpis efektivan kaj plenan koncentradon de la potenco en manojn de la praga princo Boleslav, cetere far Vojtěch persiste provokata, unue elmigrigis la episkopon el la lando kaj en la jaro 995 igis la sidejon en Libice detrui kaj la ĉeestantajn Slavník-anojn masakri. Tiamaniere ankaŭ la lasta parto de Bohemio venis sub rektan princan administradon kaj la gvida pozicio de Prago estis daŭre firmigita.

Iniciativa eksterlanda politiko de la ĉeĥaj princoj en la l0a jarcento celis al firmigo de suvereneco kaj al defendo kontraŭ atakoj de madjaroj, kiuj ne ekloĝis ankoraŭ en la hungara malaltaĵo kaj penetradis plu okcidenten. Kun agresemaj predaviduloj, dukoj bavaraj kaj saksaj, Premislidoj faris sistemon de kontraktoj. Oriente ili klopodis sekurigi la komercajn vojojn kaj centrojn en direkto Pollanden.

Fine de la l0a jarcento estis Prago jam grava centro. Inter ambaŭ princaj kasteloj - Prago mem kaj Vyšehrad ("Akropolo") - entendiĝis multego da vilaĝoj, bienoj, kreskis tie centroj de metia produktado kaj loĝiĝis tie multnombraj komercistoj, profitantaj el la transita komerco, kies vojoj tie kondukis.

Hebrea komercisto Ibrahim ibn Jakub at Tartuŝa vojaĝis tra Mezeŭropo servante al kalifo el Córdoba en la jaroj 965-967. Li postlasis atentostreĉan priskribon pri vivo de niaj antaŭuloj, pri iliaj lando kaj ĉefurbo, kiun li mencias luksa loĝloko kaj homplena kaj vigla centro de produktado kaj komerco.

La grandmoravia epoko estis signifoplena por la ĉeĥa princlando en multaj punktoj. Kvankam ekzemple dum la l0a jarcento la slava liturgio en Bohemio estis subpremita per la latina kaj dum la 11a jarcento tute forigita, tamen en la ĉeĥa konscio restis multo el la postlasaĵo kaj senco de la historio de la Grandmoravia ŝtato. Pri Konstanteno kaj Metodio memorigis ankoraŭ post la jaro 1100 la unua ĉeĥa kronikisto Kosmas, en aliaj aferoj malamika al la slava liturgio. En duono de la 11a jarcento, dum regado de la princo Oldrich (Ulriko), la ĉeĥa magnato Prokop, pli detale nekonata, fondis en la vilaĝo Sázava (sudoriente de Prago, ĉe la samnoma rivero - n. d. l. tr.) monaĥejon kaj lokis en ĝi slavajn monaĥojn, kiuj tie restis ĝis la fino de la jarcento, spite persekutadon.

Pri influo de la grandmoravia kulturo atestas multnombraj materialaj trovaĵoj, montrantaj kiel intense la reganta klaso de la plej antikva ĉeĥa socio proprigis al si la vivstilon kaj kulturon de la Granda Moravio. Pruvas tion malkovroj en la kastelareo Budeč kaj en la proksima sepultejo Zákolany. El la sepultejo Žalov, proksime al la kastelo Levý Hradec, devenas verŝajne la plej luksa grandmoravia orelringo, trovita sur la bohemia teritorio. Plej frape evidentiĝis la grandmoraviaj kulturaj elementoj ĉe trovaĵoj en la Praga kastelo.

Signifa centro de la grandmoravia influo formiĝis, en la duono de la 9a jarcento, en gentmedio de Zlič-anoj. Tion evidentigas parto de objektoj el riĉa princa tombo en Kolín. En la kastelareo Kouřim, sidejo de Zlič-anoj, efektiviĝis dum ŝanĝo de la 9a kaj 10a jarcentoj memstara kreodisvolviĝo de la grandmoraviaj motivoj, kiel ankaŭ atestas trovitaj arĝentaj orelringoj kun riĉaj brelokoj. La samon konstatis nia arkeologio en la Praga kastelo. En la jaroj 1973-1977, en la Praga kastelo malantaŭ la ĉevalrajdejo efektiviĝis laŭsistema esplorado en la slava skeletsepultejo el fino de la 9a kaj la unua duono de la l0a jarcentoj. En la sepultejo, kie estas entombigitaj verŝajne anoj de la Premislida princa trupo, oni trovis sufiĉe grandan amason da oraj kaj arĝentaj juveloj. Ili dokumentas ne nur rektan kontakton kun la grandmoraviaj centroj, sed ankaŭ kreopovan ligitecon de la ĉeĥa medio kun la grandmoraviaj motivoj kaj konserviĝon de la grandmoraviaj produktotradicioj post falo de la Granda Moravio.

Diferencigo, evidenta el ekipo de unuopaj sepultoj en la Praga kastelo kaj en aliaj kastelaj sepultejoj komprenigas, kiel poiome firmiĝis la trajtoj de la frua feŭdismo. La princo kaj lia trupo, plenumantaj la ŝtatpotencon, senĉese pli influis dividadon de la socia produkto.

Escepta kaj nerenversebla princa aŭtoritato kondukis al uzurpo de kompleta potenco, juĝorajto kaj al teorio, laŭ kiu al la princa supera potenco ankaŭ apartenas fakte posedi komplete la teron - do la tutan landon inkluzive ĝian loĝantaron.

La princa trupo tiamaniere fariĝis elita grupo, kiu partoprenis kun la reganto la potencoplenumadon kaj estis rekompencata el profito de tributoj, impostoj kaj predoj, la ĉefaj enspezofontoj de tiama ŝtato.

Ekesto de la unueca kaj organizita Premislida ŝtato estis kunigita kun profundaj ŝanĝoj en la ĝisnunaj aranĝo kaj vivo de la socio. Komenco de la feŭdismo en niaj landoj ligiĝis ne nur al estiĝo de la potencogrupo de estonta nobelaro, sed ankaŭ al ŝanĝoj en la landa administra ordo, kiuj sinsekve procedis.

En la iama "malgranda Bohemio" kutimis la princoj mem vizitadi la unuopajn komunumojn en ĉirkaŭaĵo de Prago kaj persone enspezi tributojn en naturaĵoj (praktike tio signifis, ke la princo kun sia trupo restis en ajna loko tiel longe, ĝis ili laŭvorte manĝkonsumis ĉion). Nun ili en siaj kasteloj postenigis administrantojn, kies devo - kiel de vicregantoj - estis, la tributojn ĉe la loĝantaro eldevigadi kaj la provizojn centralizi. La vicreganto ankaŭ devis zorgi pri la defendokapablo de la konfidita teritorio kaj estis komisiita pri juĝorajto. Tiamaniere en niaj landoj sinsekve formiĝis t. n. kastela reĝimo, funkcianta dum la tuta frua mezepoko.

Tiun ĉi novan situacion esprimis la statuto de Břetislav la Ia, deklarita en Gniezno (ĉeĥe Hnězdno) dum militiro Pollanden. Tio estas ĉe la okcidentaj slavoj la unua leĝaro, tamen konservita nur laŭ prezento far Kosmas en epoko je cent jaroj pli nova.

En la 12a jarcento disvolviĝis vasta internolanda koloniado far la hejma slava loĝantaro. Tiel oni akiris multe da novaj agrikulturaj kampoj. Impete plialtiĝis la agrikultura produktado, vigliĝis interŝanĝa komerco kaj merkato.

La tero do plivaloriĝis kaj la nobelaro klopodis akiri ĝin hereda posedo, ĉu rekompence de la princo, kiu ĝis la 13a jarcento konsideris sin mem supera posedanto de la tero kaj de homoj sur ĝi loĝantaj, ĉu per arbitra okupado.

La nobelaro kaj same la eklezio fariĝis ekonomie ĉiam pli memsufiĉaj kaj de la princo nedependaj. Estiĝadis feŭdaj grandbienoj.

Mallongtempe post la unuiĝo trafis la Premislidan Bohemion profunda krizo. La supera regado en Bohemio estis nome konsiderata komuna posedo de la princa gento. Okupado de la princa ŝtona trono, kiu staris meze de la Praga kastelo, okazis per komplika akordiĝo inter elekto far liberaj viroj en la asembleo, el kiu evolue estiĝis feŭda aristokrataro, kaj intrigoj interne de la reganta gento.

Ĉe la ŝanĝo de la jarmilo kirliĝis en Bohemio internaj konfuzoj, fratmurdaj konfliktoj pro la princa trono kaj provoj de regantoj, uzurpi la ĉeĥan teritorion aŭ almenaŭ trudi al ĝi sian influon.

Renovigi la centran potencon komencis en la jaro 1019 la princo Oldřich (Ulriko), batalakirinte Moravion, okupitan far poloj. La renovigon finrealigis lia filo Břetislav la Ia (1035-1055), unu el la plej elstaraj Premislidaj princoj. Dum lia regado estis Moravio definitive kunigita kum Bohemio. Tiel ekestis teritoria kerno, sur kiu evoluis la ĉeĥa nacio kaj kiu, kun nur etaj ŝanĝoj, daŭras ĝis hodiaŭ. Ĝi koincidas kun la teritorio de la Ĉeĥa socialisma respubliko. Krome, Břetislav plialtigis la prestiĝon de la ĉeĥa princlando kaj firmigis ĝin eksterlime per sukcesplenaj militentreprenoj kaj antaŭvidema diplomatio.

Fine de sia vivo, Břetislav la Ia decidis pri ŝanĝo en la posteula ordo en la Premislida dinastio. Li aplikis la sekvantrajton de la plejaĝulo; tio signifis, ke post la mortinta princo okupu lian lokon senescepte la plej aĝa vivanta Premislido. - Tiu ĉi aranĝo estis malhelponta la sangajn konfliktojn pro la trono, sed praktike ĝi ne pruviĝis bona. Depost duono de la 12a jarcento la hereda tronsekva rajto revenas al la rekta virseksa ido.

En la sama tempo evoluis plua originaleca principo pri partopreno ĉe la potenco: la pli junaj filoj de la princo, eventuale aliaj parencoj, ricevadis por persona administrado grandajn teritoriojn, super kiuj ili regis memstare en la nomo kaj anstataŭo de la centra praga reganto. Ĉi tiuj apanaĝoj efektiviĝis kaj daŭre stabiliĝis precipe en Moravio (regionoj ĉirkaŭ Brno, Znojmo kaj Olomouc). El ili ne evoluis grandbienoj de la flankaj linioj, kiel okazis en iuj landoj okcidenteŭropaj. Tamen la moraviaj Premislidoj plurfoje partoprenis la luktojn pri la trono, precipe dum la 12a jarcento.

La ĉeĥa princlando estis signifoplena ŝtata formaĵo en Mezeŭropo. Malgraŭ la internaj konfliktoj kaj ŝanceliĝema stabileco de la ŝtatfunkcioj ĝi sukcesis konservi solidan teritorian kernon kaj alfronti la ekspansiajn klopodojn de siaj najbaroj. El tiuj la plej frapan danĝeron signifis la Romia Imperio. Tiu ĉi ne estis ŝtata formaĵo laŭ la propra senco de la nomo. Ĝi evoluis dum la l0a jarcento el iama Orientfranka imperio kaj enhavis la germanajn teritoriajn ŝtatojn, teritorion de Italio, la orientajn provincojn de Francio kaj teritorion de la nuna Nederlando. La imperiestroj, elektataj en asembleoj de mezeŭropaj princoj el la germanaj teritoriaj ŝtatoj kaj la plej potencaj rejnlandaj episkopoj, arogis al si formalan suverenecon super ĉiuj kristanaj landoj. Ilia vera potenco limigitis je propraj gentaj teritorioj kaj estis destinata per momenta konstelacio de potencofaktoroj.

La Premislida Bohemio estis baro kontraŭ ekspansio de la imperiaj dukoj kaj imperia klerikaro. La rilato al la imperio estis dinamika, dependa de labila ekvilibro de fortoj kaj en la imperio kaj en la ĉeĥa princlando. Iuj Premislidoj misuzadis la formalajn funkciojn de la imperiestroj, por profiti ekzemple el ilia juĝista funkcio en konfliktaj aferoj. Ankaŭ iuj ĉeĥaj dinastianoj taktikis per tio, ke ili apelaciis al la imperiestroj kontraŭ decidoj de la "kolokvoj" - nobelaraj asembleoj, kiuj aprobadis la ĉeĥajn princojn kiel siajn regantojn. Aliaj princoj akceptis de la imperiestroj Moravion aŭ tutan Bohemion kiel feŭdon. Tiamaniere ili malfortigis la suverenecon de la ĉeĥa ŝtato, nedependa aliflanke de la imperio.

En la jaro 1085 akiris Vratislav la IIa kaj en la jaro 1158 Vladislav la Ila la reĝajn titolojn. En ambaŭ kazoj temis sole pri persona honorigo far la romiaj imperiestroj kaj neniom per tio ŝanĝigis la fakto, ke ambaŭ regantoj estis, laŭ malnova kutimo, elektitaj kaj sidigitaj sur la ŝtonan tronon laŭ volo de la asembleo de la ĉeĥaj feŭdaj sinjoroj. Tiu ĉi fakto tamen pruvas, ke en la 11a kaj 12a jarcentoj devis la imperiestroj ofte kalkuli kun la prestiĝo, aŭtoritato kaj en la menciitaj kazoj ankaŭ kun la milita potenco de Premislidoj, por povi plenumi siajn politikajn intencojn kaj ofte eĉ reteni sian propran potencon.

La ekonomia evoluo en la frue feŭda ĉeĥa ŝtato progresis malrapide. La primitiva nivelo de agrotekniko, malfacilaj disvastigado de plugebla tero kaj atingado de pli altaj rikoltrezultoj bremsis la produktadokreskon kaj eblecon de pli granda vigligo de interŝanĝado.

Relative pli progresemaj formoj de la agrikulturo estis aplikataj precipe sur integraj agroj de iuj monaĥejoj. La pli granda parto de la feŭdaj sinjoroj kontentiĝis, dum tiu ĉi epoko, per origina preda metodo. Ili alproprigis al si la rezultojn de laboro de servutuloj kaj tio evoluis en regulan institucion de naturaĵa rento.

Gravaj ŝanĝoj okazis nur en la 12a jarcento. Proksimume depost ties duono progresis pli okulfrape ampleksa interna koloniado far la hejma slava loĝantaro. Estis akirite multe da novaj kampoj (eble preskaŭ du trionoj de la nunaj utildonaj areoj) kaj tial plialtiĝis la agrikultura produktado, plivigliĝis la interŝanĝado kaj merkato. La valoro de la tero ĉiam plialtiĝis kaj tial la nobelaro provis akiri ĝin ĉiamaniere, precipe de la reganto. Li estis supera posedanto de preskaŭ tuta lando kaj ĉiuj homoj. Tial la princo ĉesis rekompenci la feŭdestrojn rekte, sed disponigis al ili la teron eĉ kun loĝantaro.

Tiamaniere la nobelaro kaj la eklezio iĝis ekonomie ĉiam malpli dependaj de la princo. La iamaj princaj servutuloj fariĝis "privataj" servutuloj de la feŭdaj sinjoroj. Tamen sian ĉefan posedrajton super la tero kaj homoj retenis la reganto ĝis la 13a jarcento. Nur tiam finformiĝis la tipa feŭda socio.

Dum tiu ĉi epoko spertis Prago impetan urban kaj ekonomian evoluon. Estante sidejo de la reganto kaj de ĉiuj gravaj ŝtataj institucioj, ĝi allogadis grandan nombron da loĝantaro. Tio prosperigis evoluon de metioj kaj negoco. Vigla komerca vivo koncentriĝis laŭlonge de la dekstra bordo de Vltava, depost la fino de la 11a jarcento tre verŝajne jam sur vendoloko sur la nuna Malnovurba Placo. Por la fremdlandaj komercistoj la princo tie instaligis korton, nomatan laŭ ĝia ĉirkaŭbaraĵo Týn.

Post la jaro 1100 la ĝis nun disaj loĝlokoj komenciĝis koncentriĝi sur teritorio inter la vendoplaco kaj rivero, kaj laŭlonge de la kunliga vojo inter ambaŭ kasteloj. Depost duono de la 12a jarcento estis la ŝtonaj domoj konstruataj en la stratforma aranĝo. En la jaro 1172 ŝtona ponto, nomata laŭ Judita, kunigis la bordojn de Vltava. Tiutempe jam Prago havis tipan urban karakteron kaj specialan pozicion inter urboj en Bohemio kaj ĉirkaŭaj teritorioj.

La romanikaj domoj en la Malnova Urbo pruvas eksterordinaran signifon kaj vastecon de Prago dum la plej malnova tempo de la mezepoko. Ĝis nun oni trovis ĉirkaŭ 70 tiajn konstruaĵojn kaj ĉiam estas malkovrataj pluaj objektoj. Iliaj teretaĝoj estis parte sub la ternivelo, la domoj havis multnombre ankoraŭ unu etaĝon pli. Ilia bazplano estas tre varia laŭ tio, ĉu temis pri domoj de komercistoj, pri partoj de magnataj kortegoj k. s.

La kulturo de la ĉeĥa socio en la 10a - 12a jarcentoj ĉerpis el malnovaj tradicioj de la slava loĝantaro. Ĝi estis frape pliriĉigita per la kulturaj influoj grandmoraviaj kaj ne estis rifuzema al evoluo en la cetera Eŭropo. Ĝis nun konserviĝis nur ĝia parto, reprezentata per dokumentoj el literaturo plej parte eklezia, kaj kelkaj elstaraj specimenoj de artista metio.

Iluminitaj manuskriptoj estis verkataj, ornamataj kaj reskribataj en ekleziaj lernejoj kaj monaĥejoj en la tuta Eŭropo. Ĉe kortego de la reganto, en sidejoj de ĉefaj feŭdestroj, en monaĥejoj kaj pli poste ankaŭ en urboj disvolviĝis la artmetia laboro. Produktoj de iuj laborejoj, ekz. ĉe la monaĥejoj Břevnovský, Jiřský kaj Ostrovský, ĉe la kapituloj en Vyšehrad kaj Olomouc atingis elstaran nivelon.

Plejnombre konserviĝis memoraĵoj de la romanika arkitekturo, kiu ĝeneraliĝis en la 11a kaj precipe en la 12a jarcentoj en la ĉeĥaj landoj. Atentindan evoluon prezentas sur mura pentrado en la 11a - 12a jarcentoj. Eksterordinare valora estas precipe la ciklo de pentraĵoj en rotondo en Znojmo.