LA EPOKO DE GEORGO EL PODĚBRADY
Georgo el Poděbrady (ĉeĥe Jiří z Poděbrad -1420-1471) devenis el antikva riĉa dinastio de la sinjoroj el Kunštát kaj Poděbrady, kiu aliĝis al la husana movado. Dum la katolikoj inter la ĉeĥa nobelaro klopodis proksimiĝi kun la eklezio, la husanaj nobeloj, subtenataj de la burĝaro, volis reteni la memstarecon de la ŝtato. Tie ĉ
i estis ankaŭ la loko de Georgo, kiu baldaŭ eminentis kiel antaŭvidema kaj lerta politikisto. Liaj partianoj fariĝis la plej grava komponanto de la politika komunumo de la ĉeĥaj husanoj. En 1452 Georgo fariĝis landa administranto, regante anstataŭ reĝido Ladislao, ankoraŭ ne atinginta sian plenaĝon. Post lia morto Georgo estis proklamita la ĉeĥa reĝo (1458). Okazis unuafoje, ke oni elektis la ĉeĥan suverenon rekte elinter la ĉeĥaj nobeloj.Sub lia regado la ĉeĥa ŝtato fariĝis nacia reĝlando, evoluigante la akiraĵojn de la antaŭaj epokoj. En sia politiko Georgo baldaŭ renkontis kontraŭulojn - unue la eklezion, kiu sub la papo Pius la IIa intensigis sian klopodon, nuligi la sendependan pozicion de la ĉeĥaj husanoj. Tiu ĉi ofensivo komenciĝis per abolicio de la "kompaktatoj" en 1462.
Georgo provis kontraŭstari per diplomatiaj agadoj, celkonscie serĉante aliancanojn. Tiutempe li proponis la ĝeneralan pacan organizon de la kristanaj ŝtatoj kaj la atakojn de la papo li alfrontis kontestante lian aŭtoritaton. La pa
po Paŭlo la IIa deklaris Georgon detronigita kaj proklamis kontraŭ li krucmiliton. Leviĝis kontraŭ li ankaŭ lia bofilo, la hungara reĝo Matiaso Korvin. Antaŭ ol la milito povis eksplodi, Georgo el Poděbrady mortas en la jaro 1471.Propono pri la ĝenerala pacorganizo de la kristanaj ŝtatoj estiĝis en 1463 kaj krom la ĉeĥa reĝo meritiĝis pri ties prilaboro la reĝa konsilisto Antonio Marini el Grenoblo. La proponita organizo celis unuigi regnestrojn de la eŭropaj ŝtatoj al komuna batalo kontraŭ la turkoj sed diference de similaj intencoj de la papa kurio - kiu arogis al si la ĉefrolon en la organizado de tiuspecaj militoj - ĝi tute neglektis la rolon de la eklezio. Georgo intencis fondi la komunumon sur la principo de paca interkompreniĝo kaj la decidan pozicion li proponis al la franca reĝo. Per paca solvado de konfliktoj la militoj en Eŭropo povis esti eviteblaj kaj tiamaniere ankaŭ la ĉeĥa reĝlando estus povinta sekurigi al si la egalrajtan lokon inter la ceteraj ŝtatoj.
Kvankam la propono de Georgo estis bazita sur konkreta politika situacio, per siaj koncepto kaj enhavo ĝi anticipis sian epokon kaj tial devis renkonti miskomprenon aŭ senkaŝan malaprobon. Al fiaskigo de la plano pleje kontribuis la papa kurio, kiu ne emis koncedi malaltigon de sia politika aŭtoritato kaj per malama propagando celis pereon de la ĉeĥa reĝo. La diplomatiaj vojaĝoj de Antonio Marini al la eŭropaj reĝaj kortegoj finiĝis en 1464 senrezulte kaj la propono de Georgo estas forgesita. Tamen ĝi atestas ĝis hodiaŭ pri liaj altnoblaj politikaj celoj.