OKUPACIO KAJ LIBERIGO

Komence de 1933 en Germanio ekregis la naziismo de Adolf Hitler, kiu per siaj ekstrema agresemo kaj ŝovinismo rekte endanĝerigis Ĉeĥoslovakion kaj ĝiajn popolojn. La nova situacio vokis al unuiĝo de ĉiuj kontraŭfaŝistaj fortoj.

En la jaro 1938 komenciĝis impeto de popolmovado por defendo de la respubliko. Ĝi malhelpis provojn pri la starigo de la faŝista registaro, kiu estus povinta interkonsenti kun Hitler. La majaj demonstracioj estis revuo de la progresemaj tendencoj kaj reliefigis la decidiĝon de la popolo defendi la respublikon. Tion pruvis ankaŭ la entuziasma reago je parta maja mobilizado, kiu estis la unua, sed ankaŭ la lasta paŝo kontraŭ la insidoj de Hitler. Fine la ĉeĥoslovaka registaro cedis al premo de Britio kaj Francio.

En la ĝenerala striko je la 22a de septembro 1938, la popolo rifuzis kapitulaci. La ordonita mobilizado pasis tre rapide. Malgraŭ tio la kapitulacema registaro estrata de generalo Jan Syrový vid-al-vide al hontinda perfido de la okcidentaj potencoj kaj antaŭ rekta minaco de la germana agreso akceptis la diktaton interkonsentitan en Munkeno, kiu al la respubliko perdigis ĝian suverenecon.

Leciono pri la eventoj en 1938 kaj pri Munkeno influis la tutan venontan evoluon de la ĉeĥa nacia kaj ŝtata historio. Samtempe kreskis aŭtoritato de la komunistoj kiel defendantoj ne nur de la socialaj, sed ankaŭ de la naciaj interesoj. La Komunista partio estis protagonisto en la naciliberiga batalo kaj ĝiaj dudek kvin mil membroj oferis sian vivon por la nacia liberigo. Slovaka nacia revolucio, 1944, estis laŭ la vidpunktoj milita kaj strategia la ĉefevento de la ĉeĥoslovaka rezistmovado kaj unu el la plej imponaj manifestiĝoj de la eŭropa rezistado. Heroa batalo de la slovakaj patriotoj kontraŭ la nazia superforto estus neimagebla sen la sindona helpo de Sovetio. Tiu ĉi helpo ebligis disvolvi partizanan militon kaj kulminis en la plej granda montara batalo de la dua mondmilito, en la karpata operaco apud la montpasejo Dukla.

En la fina periodo de la milito ankaŭ en la ĉeĥaj landoj la rezistmovado sukcese evoluigis la partizanan agadon helpe de la trupoj paraŝutigitaj el Sovetio. Paralele kun ties impeto kreskis la nombro de subteraj naciaj komitatoj, uzinaj konsilioj kaj armitaj taĉmentoj.

Komence de majo 1945 ekflagris en pluraj ĉeĥaj kaj moraviaj urboj ribeloj de la loĝantaro, la 5an de majo ankaŭ en Prago. La heroa batalo de la ĉeĥa kaj slovaka popoloj finiĝis la 9an de majo, kiam Ruĝa armeo rompis la reziston de la germanaj korpusoj sur la ĉeĥoslovaka teritorio kaj eniris Pragon. Pli frue povus liberigi Pragon la usonaj trupoj, sed laŭ kontrakto el Jalta ili povis liberigi nur la urbon Plzeň kaj tie halti.