KOMENCO DE LA LABORISTA MOVADO

La proletaro estas la nova socia klaso, kiu eniras sur la scenejon de la historio en la epoko de la kapitalismo; unue laboristoj en manufakturoj, poste fabrika laboristaro.

La proletaro formiĝis kiel memstara klaso en la kvara jardeko de la 19a jarcento. Ties konfliktoj kun ekspluatantoj, kiuj reliefiĝis precipe en detruado de la maŝinoj, vekis eĥon ankaŭ eksterlande. La revolucian leviĝon de la pragaj proletoj en julio 1848 priatentis mem Karlo Markso.

La ĉeĥaj laboristoj partoprenas en Neudörfel, en aprilo 1874, la fondan kongreson de la tutaŭstria laborista partio. La propra organizo de la ĉeĥaj laboristoj fondiĝis en aprilo 1874 akceptinte la nomon Ĉeĥoslava socialdemokratia laborista partio. Fine de la jarcento la socialdemokratia partio kapitulacis antaŭ la revizionismo kaj sekve perfidis sian originan mision de la proleta avangardo.

Ekzemplo de la unua rusa revolucio en 1905 instigis la ĉeĥan laboristaron al novaj bataloj por la demokratiaj rajtoj, precipe por la ĝenerala balotrajto. Spertoj de tiuj ĉi revoluciaj jaroj 1905-1907 kaŭzis distingiĝon interne de la socialdemokratio kaj tio rezultigis la bazon por la agado de la revolucia maldekstra frakcio, kiu en postaj jaroj fondis la komunistan partion.

La slovaka laborista movado evoluis enkadre de la movado hungara. Tiurilate granda paŝo estis la fondo de Ĝenerala laborista hungara partio en 1880, kiu en 1890 akceptis la nomon Socialdemokratia hungara partio. En ĝiaj vicoj aktive laboris la slovakaj laboristoj, precipe en Budapeŝto, Bratislava kaj Vieno, vigle kontaktante ankaŭ kun la ĉeĥaj kamaradoj.

La nova centro de la slovaka laborista movado estiĝis en Bratislava; en 1904 komencis aperadi Slovaka laborista gazeto. La unua rusa revolucio aktivigis ankaŭ la tiean movadon kaj en 1905 kunvenis en Bratislava la unua kongreso de la slovakaj socialdemokratoj kaj starigis Slovakan socialdemokratian partion.